|
SPIRITA LUKTADO TENTO KAJ PENTO
|
Batalas du reĝoj pri l' homa anim'
Originalo : Två väldiga strida
Verkis (svede) : A. T. STRÖMBERG, 1883
Esperantigis : Åke AHLRÉN, 1950
Fonto : EK 34
-
Batalas du reĝoj pri_l' homa anim'
Kaj celas ĝin fine reteni.
Kaj unu, li venas kun bona reĝim',
Eduke li volas ĝin beni.
La antagonisto, li estas trompant',
Konfuzas per flato, allogas per vant',
Kaj volas perfide kateni.
-
Jen unu: li estas la Sankta Spirit',
Venanta por doni vivgracon.
Li serĉas pekulojn kun arda invit'�
En Kristo ricevi korpacon.
Kaj jen, la alia, malbona en kor',
Komencas mensoge ĝis fina malglor'.
Malben' signis lian palacon.
-
Elektu do, homo, ĉar baldaŭ por pent'
Limtempo al vi jam ne restos.
Neniam paciĝu kun peko kaj tent',
Per tio vi vane investos.
Ĉar kion ne tuŝas eternoproksim',
Ho, tia al tero ligita anim'
Neniam ĉiele kunfestos.
-
Sed estas feliĉa la Diaŭskultant',
Trovanta la fonton de beno.
Al li donos gracon en plej riĉa kvant'
Jesuo post juĝa reveno.
Ho, Sankta Spirito, per via instru'
Mi lernu rigardi tra ĝena influ'
Al Krist' en ĉiela Edeno.
Melodio : BATALAS DU REĜOJ
Anonima, en kantaro eldonita de Christian Adolph NYSTAD, Magdeburg, 1542
Aranĝis : Anonima svedo, 1697
MIDI (nur la melodio) EK*
MIDI VME*
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto