KRISTNASKO

Aŭdu : Sonas pastoralo

Originalo : Quem pastores laudavere

Kaj la paŝtistoj revenis, glorante kaj laŭdante Dion pri ĉio, kion ili aŭdis kaj vidis, kiel estis parolite al ili. : S. Luko 2.20

Anonima latina karolo, 15a jc.
Esperantigis (ellatine) : Albrecht KRONENBERGER, 1992

Fonto : Ad 250

  1. Aŭdu : Sonas pastoralo,
    ŝalmo, fluto kaj cimbalo
    de l' paŝtistoj. Ĉar en stalo
    Di' homiĝis, laŭdu Lin.

  2. Vidu : Magojn el malhelo
    logas orienta stelo.
    Betleĥem' ilia celo :
    jen reĝido, benu Lin.

  3. Kun la grandaj ni honoras,
    kun la etaj ni adoras
    Kriston. Lin ni ĝoje gloras.
    Kun anĝeloj kantas ni.

  4. Ĉar Li saltis de la trono,
    iĝis ĉies diakono :
    de l' piulo, de l' latrono.
    Di' por ni, do ni al Li!


Melodio: QUEM PASTORES LAUDAVERE
Anonima melodio el 14a jarcento
Aranĝo laŭ Michael Praetorius, 1621
MIDI AK*

Alia aranĝo, laŭ manuskripto el la jaro 1410
MIDI TCH


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1