DIA AMO |
Originalo : Love divine, all loves excelling
Alia Esperanta Versio: Amo Dia, tut-supera
Verkis (angle) : Charles WESLEY, 1747
Esperantigis : Leonard Ivor GENTLE
Fonto : EH 53
Amo Dia, senkompara, ĝojo ĉe ni el ĉiel',
Loĝu en humilaj koroj, ilin kronu Di-fidel';
Ho Jesuo, plenkompato, pura kaj senlima am',
Nin vizitu kun la savo, ĉiu koro estu flam'.
Ho Savanto, nun revenu, ni ricevu el la grac',
Niajn korojn ĝi eniru, kaj restadu, ena pac';
Vin konstante ni adoru, servu kiel anĝelar',
Preĝu, kaj senĉese laŭdu, gloru en la Dia far'.
Perfektigu nin en amo, senmakulaj estu ni,
Vidu ni la grandan savon, ĝi redemptas nin al Di';
Gloro de nun sekvos gloron, ĝis ĉielon venos ni,
Kaj ni miros, amkronitaj, en adoro, antaŭ vi.
Melodio : BEECHER
(nomata ankaŭ LOVE DIVINE (ZUNDEL))
Komponis John ZUNDEL, 1870
MIDI TCH