TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

JESUO KRISTO

Amen, Amen (Jen la Bebo)
(Nekristnaska Versio)

Amen, Amen (See the Baby)

Kaj rapidante, ili iris, kaj trovis Marian kaj Jozefon, kaj la infaneton kuŝantan en la staltrogo. : Luko 2.16

Anonima Kanto de Afrikdevenaj Usonanoj
Esperantigis : ROS' Haruo, 1996-2000

Fonto : RH

  1. A—men'! A—men'! A—men', amen', amen'!
    Jen la bebo A—men'! en la trogo A—men'!
    Naskiĝis Kristo! A—men', Amen', Amen'!
    En la templo A—men'! diskutante A—men'!
    kun impona saĝo! A—men', Amen', Amen'!

  2. A—men'! A—men'! A—men', amen', amen'!
    Ĉe la bordo A—men'! predikante A—men'!
    kaj resanigante! A—men', Amen', Amen'!
    En ĝardeno A—men'! ve-preĝante A—men'!
    en angorego! A—men', Amen', Amen'!

  3. A—men'! A—men'! A—men', amen', amen'!
    Sur la kruco A—men'! pekojn portante A—men'!
    en agonio! A—men', Amen', Amen'!
    Jen la tombo A—men'! je paskmateno A—men'!
    leviĝis Kristo! A—men', Amen', Amen'!

  4. A—men'! A—men'! A—men', amen', amen'!
    Haleluja! A—men'! savas nin Jesuo A—men'!
    al viv' eterna! A—men', Amen', Amen'!
    Haleluja! A—men'! Haleluja! A—men'!
    Ho, haleluja! A—men', Amen', Amen'!

Eblas kanti la tuton unisone, sed mi opinias, ke oni prefere kantu laŭ la tradicia sistemo, t.e. solkantisto kantu la kursivajn partojn (la strofojn), kaj la kunveno kantu la ceteron (t.e. la amenojn); oni rimarkos, ke la solkantaj partoj iomete superkuŝas la amenojn. La rolon de solkantisto povas transpreni diversaj kantantoj dum la daŭrado de la kanto, kaj eblas laŭvole krei novajn strofojn. (THC enhavas ankaŭ Kristnaskan version.)

Melodio : AMEN, AMEN, Tradicia Usona
MIDI RH


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1