TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

KRISTNASKO

Amen, Amen (Jen la Bebo)
(Kristnaska Versio)

Amen, Amen (See the Baby)

Kaj rapidante, ili iris, kaj trovis Marian kaj Jozefon, kaj la infaneton kuŝantan en la staltrogo. : Luko 2.16

Anonima Kanto de Afrikdevenaj Usonanoj
Esperantigis : ROS' Haruo, 1996-2000

Fonto : RH

  1. A—men'! A—men'! A—men', amen', amen'!
    Jen la bebo A—men'! en la trogo A—men'!
    Naskiĝis Kristo! A—men', Amen', Amen'!
    La anĝeloj A—men'! diras, "Ŝafistoj," A—men'!
    "ni gloru Dion!" A—men', Amen', Amen'!

  2. A—men'! A—men'! A—men', amen', amen'!
    "La Mesio," A—men'! "la Savanto," A—men'!
    "ja ĵus naskiĝis!" A—men', Amen', Amen'!
    "Iru, vidu," A—men'! "en Betleĥemo" A—men'!
    "en bova stalo!" A—men', Amen', Amen'!

  3. A—men'! A—men'! A—men', amen', amen'!
    "Ĝoju, homoj!" A—men'! "Pacu, tero!" A—men'!
    "Jen Dio kun vi!" A—men', Amen', Amen'!
    Jen la stelo A—men'! gvidis la magojn A—men'!
    al Betleĥemo! A—men', Amen', Amen'!

  4. A—men'! A—men'! A—men', amen', amen'!
    Ili donis A—men'! oron kaj mirhon A—men'!
    kaj olibanon! A—men', Amen', Amen'!
    Laŭdu Dion! A—men'! kaj Jesuon A—men'!
    ĉar Jesuo savas! A—men', Amen', Amen'!

Eblas kanti la tuton unisone, sed mi opinias, ke oni prefere kantu laŭ la tradicia sistemo, t.e. solkantisto kantu la kursivajn partojn (la strofojn), kaj la kunveno kantu la ceteron (t.e. la amenojn); oni rimarkos, ke la solkantaj partoj iomete superkuŝas la amenojn. La rolon de solkantisto povas transpreni diversaj kantantoj dum la daŭrado de la kanto, kaj eblas laŭvole krei novajn strofojn. (THC enhavas ankaŭ Nekristnaskan version.)

Melodio : AMEN, AMEN, Tradicia Usona
MIDI RH


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1