CIVITO DE DIO
CIONO

Amantoj de l' Sinjor'
(Ni marŝas al Cion)

Angla originalo : Come, we that love the Lord
(Marching to Zion)


Versio sen refreno
(pli simpla, pli konciza, pli frua, malpli vigla)

...sed vi alvenis al la monto Cion kaj al la urbo de vivanta Dio, la ĉiela Jerusalem, kaj al miriadoj da anĝeloj,... : Hebreoj 12.22

Strofojn verkis (angle) : Isaac WATTS, 1707
(originale, Come ye that love the Lord)
Refrenon verkis (angle) : Robert LOWRY, 1867
Esperantigis : ROS' Haruo, 1999

Fonto : RH

  1. Amantoj de l' Sinjor', aŭdiĝu dolĉa son'!
    Pro ĝoj' ni kantu el la kor', pro ĝoj' ni kantu el la kor'
    Ĉe la ĉiela tron', ĉe la ĉiela tron'!
         Ni marŝas al Cion, bela, bela Cion,
         Ni marŝas supren al Cion, la bela civito de Di'!

  2. Rifuzu pri la kant', se mankas kon' de Di' —
    Al idoj de l' Ĉiel-regant', al idoj de l' Ĉiel-regant'
    Konvenas ĝoja kri', konvenas ĝoja kri'!
         Ni marŝas al Cion, bela, bela Cion,
         Ni marŝas supren al Cion, la bela civito de Di'!

  3. Mil ĝojojn, kaj eĉ pli, la monto de Cion'
    Donacas al ni tie ĉi, donacas al ni tie ĉi,
    Do danku per kanzon', do danku per kanzon'!
         Ni marŝas al Cion, bela, bela Cion,
         Ni marŝas supren al Cion, la bela civito de Di'!

  4. Do kantu al ĉiel', silentu ĉiu plor':
    Ni marŝas kun Emanuel', ni marŝas kun Emanuel'
    Al alta land' el or', al alta land' el or'!
         Ni marŝas al Cion, bela, bela Cion,
         Ni marŝas supren al Cion, la bela civito de Di'!

Melodio: MARCHING TO ZION
Robert LOWRY, 1867
MIDI TCH


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1