TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

VESPERO

Al vi vespere gloras mi

Originalo : Glory to Thee, my God, this night
(aŭ All praise to Thee, my God, this night)

Verkis (angle) : Thomas KEN
Esperantigis : J. A. HODGES

Fonto : HE 214 = Ad 162

  1. Al vi vespere gloras mi
    pro ĉiu bena lum-radi';
    min sub flugiloj viaj nun
    proktektu ĝis matena sun'.

  2. Pro via Fil' mi petas vin
    pri ĉiu pek' pardonu min,
    ke kun la mondo kaj kun vi
    en plena paco estu mi.

  3. Instruu min vivadi, ke
    nur lito ŝajnu la tombej';
    kaj morti, ke ĉiela glor'
    min vestu en la juĝa hor'.

  4. Ripozu la anim' sur vi;
    kaj venu dolĉa dorm' al mi,
    ke mi vekiĝu en seren'
    por via servo en maten'.

  5. Se nokte maldormemas mi,
    trankvilajn pensojn donu vi;
    malbonajn sonĝojn pelu for,
    kaj restu pura mia kor'.

  6. Al Dio laŭdu tuta ter’,
    Lin laŭdu la ĉiela sfer’;
    Laŭdadu ni sen intermit’
    Al Patro, Filo, kaj Spirit’.

Melodio : TALLIS' CANON
Komponis : Thomas TALLIS
MIDI TCH

Alternativa melodio:
OLD 100TH
Kompono atribuita al : Loys BOURGEOIS, ĉ. 1560 : MIDI TCH
Rim.:
La sesa strofo, uzata aparte, fariĝis la plej kantata doksologio en la anglalingvaj eklezioj: Praise God, from Whom all blessings flow (Al Dio laŭdu tuta ter').

TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1