ADVENTO

Alvenu, ho Jesuo, kiel venas aŭror'
"Jen unu kandel'"

Originalo : One Candle Is Lit

Verkis (angle) : Mary Anne PARROTT, 1988
Esperantigis : ROS' Haruo, 1999
© 1995 Chalice Press (el Chalice Hymnal)

Fonto : RH

Ĉi tiu kanto celas kantiĝi dum la bruligado de la adventa kandelaro, la kvin kandeloj kutime ekbruligataj en la preĝejo dum la Adventa sezono, (po unu je ĉiu dimanĉo, kaj la kvina je la antaŭvespero de Kristnasko).
  1.        Unua Dimanĉo

    Alvenu, ho Jesuo, kiel venas aŭror' :
    Je lum' sopiras rozoj; je vi, nia kor'!
    Ho Savo, proksimiĝu, al sopiro respond'!
    Jen unu kandel' pro l' espero de l' mond'.

  2.        Dua Dimanĉo

    Alhastu, ho Ŝalomo, instruu al ni
    Pretigi en justo la vojon por Di'.
    Spiritojn ĉagrenas milita minac':
    Jen unu kandel' pro la regno de pac'.

  3.        Tria Dimanĉo

    Ni feste pretiĝu por Emanuel':
    Anĝeloj dancadas al ter' de ĉiel',
    Do ĝoju ni per flagoj, tambur' kaj hoboj':
    Jen unu kandel' pro ĉi tagoj de ĝoj'!

  4.        Kvara Dimanĉo

    Alvagu, kunludu kun ŝaf' kaj leon'.
    Jen kredo jam venkis, forpasis malbon',
    Jen bebo en trogo, mondotrompa deviz':
    Jen unu kandel' pro la Dia surpriz'!

  5.        Antaŭvespero de Kristnasko

    Ho venu, aŭskultu al nia rakont'!
    Jen kruc' videbliĝas ĉe l' viv-horizont';
    La Vort' enkarniĝis, kaj restos ĝi plu:
    Jen unu kandel' pro la naskiĝ' de Jesu'.

Melodio: CRADLE SONG
William James KIRKPATRICK, 1895
MIDI TCH


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1