TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

ADVENTO

Alvenis tempo al ni de advento

Originalo : Es ist für uns eine Zeit angekommen

La Eternulo aperigis Sian savon ; antaŭ la okuloj de la popoloj Li malkaŝis Sian justecon. : La Psalmaro 98.2

Verkis ( Esperante) : Albrecht KRONENBERGER, 1999
Surbaze de anonima epifani-proklama kanto germanlingva el Lucernio

Fonto : Ad 178

Alvenis tempo al ni de advento,
Alvenis tempo de granda ĝoj'.
     Alvenis tempo al ni de advento,
     Alvenis tempo de granda ĝoj'.
Tra la neĝ-kovrita land'
     Migras ni, migras ni,
Al la eterneca rand'.
     Tra la neĝ-kovrita land'
          Migras ni, migras ni,
     Al la eterneca rand'.

Melodio: EPIFANIO LUCERNA
Tradicia Epifani-proklama Melodio
el la svisa kantono Lucernio (Luzern)
MIDI Ad*


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1