TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

KRISTNASKO

Al turnopunkt' de sunleviĝ'

Originalo : A solis ortus cardine

Verkis (latine) : Ĉeljo SEDULJO (Cælius Sedulius), antaŭ 450
Esperantigis : Gerrit BERVELING

Fonto : TK 112 (kp Ad 249)

Al turnopunkt' de sunleviĝ' kaj ĝis ekstremo de la ter'
ni kantu al Princ' Kristo : lin Maria naskis Virgulin'.

Benata la Farint' de l' mond' sin vestis per ĉi sklava korp'
por savi karnon per la karn' ke ne perdiĝu kreitar'.

Ĉastegan ventron de patrin' la graco trafas el ĉiel',
knabina ventro pro sekret' pezegas : ŝi ne konas ĝin.

Do domo de pudora kor' tuj iĝas templo nur por Di' :
la netuŝitulin' sen vir' koncipas filon en uter'.

En naskospasmoj naskas lin, kiun anoncis Gabriel' —
kaj suprensalte jam Baptist' rekonas lin el panja sin'.

Fojn' por kuŝado, kial ne? li ne malŝatas pri manĝuj' :
per iom lakto nutras sin, dank' kiun manĝas ĉiu bird'.

Ĝojegas ĉielula ĥor', anĝeloj kantas nun por Di'
kaj al paŝtistoj la Paŝtist' montriĝas : ĉies li kreint'.

Jesu', la gloro jen por vi — ĉar vi naskiĝis el Virgin' —
kun Patro kaj Vivig-Spirit' por ĉiamdaŭra la tempeg'.

Melodio : CHRISTUM WIR SOLLEN LOBEN SCHON
Ritma formo de gregoriana melodio
en Geistliche Gesangbüchlein, Strasburgo 1525
MIDI TK* (nur la melodio)
MIDI LBR (plurvoĉe)

Alternativaj melodioj :
O JESU CHRISTE, WAHRES LICHT
Nürnbergisches Gesangbuch, 1676 : MIDI Ad*
TRINITY COLLEGE
Komponis : John Bacchus DYKES : MIDI TCH
A SOLIS ORTUS CARDINE
Saruma ĉanto, modalo III : MIDI LBR

Rim. : La latina teksto kun piednotoj pri la redaktaj ŝanĝoj de Papo Urbano 8a (ĉ. 1629), kaj la angla traduko de J. M. Neale From Lands that See the Sun Arise, estas ĉi tie. Pli ofta en nunaj anglalingvaj himnaroj estas la traduko de John Ellerton, From East to West, from Shore to Shore. Ambaŭ anglalingvaj versioj aldonas rimojn al la poemo, sed perdas la laŭalfabetajn komencliterojn, kiujn Gerrit Berveling konservis en sia Esperanta traduko.

Rim.: Ankaŭ latine la strofoj komenciĝas per la literoj A B C D E F G J ; la tradukinto skribis (en TK), ke "ĉar en la kristana latina oni ofte prononcas la C kiel ĉ kaj la G kiel ĝ, mi kredas min rajtigita interŝanĝi c por ĉ kaj g por ĝ." Kaj oni rimarku, ke en la tiuepoka Latino oni rigardis I kaj J kiel unu literon, kaj H kiel bagatelan kromliteron (same kiel, en Esperanta alfabeta listo oni ne plendas, se mankas ero komenciĝanta per Ŭ...)

La himno estas parto de pli longa alfabeta poemo de Seduljo; alia parto (komencvortoj: Hostis, Herodes impie) servas kiel Epifania himno.

Jen unu ebla almeto al la ĉanta melodio A Solis Ortus Cardine (la midio enhavas postan "Aaameen" kantendan nur post la fina strofo):


Al tur-no-pu-un-kto de-e-e sun-le-viĝ'
Kaj ĝi-is ek-stre-e-mo-o de-e la ter'
Ni ka-a-a-an-tu-u a-al Pri-i-i-inc' Kri-i-sto-o: li-in
Ma-ri-i-a na-a-a-ski-is Vi-i-ir-gu-u-lin'

Mi petas kontrolojn kaj korektojn; mi ne estas sperta pri la liturgia ĉantado.

TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1