TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

TRIUNUO

Al la Patro Dia

Originalo : God is in His temple

Verkis (angle) : William T. MATSON
Esperantigis : Montagu Christie BUTLER

Fonto : HE 21

  1. Al la Patro Dia venu koro nia.
    Preĝu kun humilo al li;
    laŭdu lin kaj gloru, servu kaj adoru —
    montris li kompaton por ni.
         Ĉiam pli tie ĉi
    sonu danko nia al la Patro Dia!
  2. Nun al la Savanto per feliĉa kanto
    danku ni sincere el kor':
    donis li liberon, lumon kaj esperon,
    malgajecon pelis li for.
         Do kun ĝojo sur la vojo
    levu ni la kanton, laŭdu la Savanton!
  3. Sankta Dispirito! Venu laŭ invito,
    en la koro loĝu ĉe ni.
    Restu tie ĉiam, lasu nin neniam,
    ke ni daŭre plaĉu al vi.
         Helpu nin glori vin;
    Venu laŭ invito, Sankta Dispirito!

Melodio : ARNSBERG
Komponis Joachim NEANDER, 1680
MIDI TCH


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1