TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

ADVENTO

Al la Mesio mi nun laŭdas tie ĉi

Originalo : My heart and voice I raise
"Messiah's Praise

Verkis (angle) : Benjamin RHODES, 1787?
Esperantigis : Leonard Ivor GENTLE

Fonto : EH 42

  1.      Al la Mesio mi
         Nun laŭdas tie ĉi,
    Ho laŭdu ankaŭ tuthomar';
         La universa Di',
         Ĉe Kreo kaj ĉe ni,
    La Vorto de la kreitar'.

  2.      Al homoj venis li,
         Kaj eĉ ĝis Kalvari'
    Li portis pekojn pro homar';
         Viktimo iĝis li
         Sub kruco-agoni'
    Por savi nin el hom-erar'.

  3.      Sed venkis la Mesi',
         Ĉar releviĝis li
    Venkinto super morto mem;
         La elaĉeta plan'
         Katenis al Satan'
    Triumfas nun la kruc-emblem'.

  4.      Kun graco kaj favor'
         Nun estras la Sinjor'
    En saĝo, amo, kaj justec';
         Fuĝanto nun al Di'
         Lin trovos apud si
    Kaj savon provos en plenec'.

  5.      La Regno, ho Sinjor'
         Vastiĝu ĝis plen-glor'
    La Princ' de Paco inter ni;
         Kaj regu nun justec',
         Profunda korpurec'
    En la surtera famili'.

Melodio : ST. ELIZABETH
ANONIMA (en Schlesische Volkslieder, 1842)
aranĝis Richard Storrs WILLIS, 1850
MIDI, TCH


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1