GLORO AL DIO |
Al Dio sola estu glor'
Originalo : Allein Gott in der Höh sei Ehr
Verkis (germane) : Nikolaus DECIUS, ĉ. 1523?-1529? (mankas firma dat-informo)
Esperantigis : Adolf BURKHARDT, n. 1929Fonto : AK 4 = Ad 366
Al Dio sola estu glor'
Kaj dank' pro Lia graco,
Ĉar liberiĝis nia kor'
De ĉiu ajn minaco.
Favore Li rigardas nin;
Nun regas granda pac' sen fin'.
Konfliktoj devis ĉesi.
Vin benas nia laŭda preĝ';
Pro Via glor' ni dankas,
Ke Vi eterne estas reĝ';
Potenc' al Vi ne mankas.
Pro Via forto sen mezur'
Obeas homoj kaj natur'.
Ho, kia bona Estro!
Jesuo Kristo, sola Fil'
De Via Patro glora,
Vi, la unika kuracil'
Por pek-malsan' dolora,
Ŝafido Dia, Di-Sinjor':
Aŭskultu voĉon de l' angor',
Kaj ĉiujn nin kompatu!
Spirito Sankta, alta don',
Helpema konsolanto,
Nun gardu ĉiujn de malbon',
Al kiuj la Savanto
Pardonis pro la kruc-dolor'.
Mizeron, timojn turnu for.
Ni firme Vin konfidas.
Melodio : ALLEIN GOTT IN DER HÖH
Nikolaus DECIUS, ĉ. 1529
MIDI AK* [6:4]
MIDI TCH [4:4]