MELODIOJ |
Eblas kanti iun ajn tekston laŭ diversaj melodioj. La melodi-nomoj ebligas distingi inter tiuj melodioj — diri (ekzemple) "Mi preferas kanti la tekston 'Ho eta urbo Betleĥem'' laŭ 'St. Louis' [sejntluis] anstataŭ 'Forest Green' [forestgrin']." Tamen, la nomaro estas almenaŭ tiel ĥaosa kiel la speciaj nomoj en la biologia nomenklaturo. Ne temas pri sistemo, nek pri aŭtoritato, sed pri ĝenerala interkonsento inter anglalingvaj himnologoj. Estus utile, havi pli racian sistemon por identigi melodiojn, sed (eĉ se tio entute eblas) estas malprobable, ke ĝi iam efektiviĝos, kaj la ekzistanta nomaro ja estas pli utila ol nenio, do mi konsekvence aplikadas ĝin en TTT-Himnaro Cigneta.Mi intencas, ke en la Melodi-nomaro oni povu trovi informojn pri i.a. la deveno de la muzikaĵo; ĝia komponinto, eventuale ankaŭ aranĝinto; difino/signifo de la melodi-nomo; aliaj renkontitaj nomoj por la sama melodio; variaĵoj de la melodio; liston de la tekstoj en THC por kiuj oni rekomendis ĝin; kaj ligilon al ĝia midio. Ktp.