PRIZORGI LA TERON
|
Bazita sur parolado atribuita (vidu sube) al (Sealth, Seattle aŭ Seatlo)
Esperantigis (elgermane) : Albrecht KRONENBERGER, 1994
Fonto : EDL2 6 (= Ad 611)
1 Ĉiu part' de la tero
2 estas al ni sankta.
3 Ĉiu part' de la tero
4 estas al ni sankta.
Laŭ Ekumena Diserva Libro 2, citante "Ted Perry 1972" [Perry estas ekologia politikisto-ĵurnalisto, kiu faris kinofilmon konatigante la atribuaĵon, tiu ĉi teksto estas el "la parolado de la indiana tribestro Seattle antaŭ la usona kongreso 1855". Fakte, Seatlo neniam parolis antaŭ la kongreso, kaj oni disputas, ĉu li entute diris la vortojn atribuitajn. Lia parolado en 1855 estis antaŭ traktata komisiono estrata de teritoriestro I. Stevens, kies celo estis instigi la tribojn forlasi la plejparton el sia heredita tereno kaj kungrupiĝi en plurajn rezervejetojn, forlasante la pli grandan parton de la regiono al la enmigrantaj eŭropdevenaj invadantoj. La komisiono petis, ke la tribestroj difinu la lokojn, kiujn ili opiniis sanktaj, por aparta protektado. Seatlo, parolante por la vilaĝoj duamiŝaj kaj sukvamiŝaj, respondis ke tio ne eblas, ĉar la tuta lando estas sankta. Li parolis laŝucide, kaj oni tradukis liajn vortojn unue en la ĉinukan piĝinon (tiama interlingvo de la regiono) kaj poste el la ĉinuka en la anglan (kaj por atingi nin, poste en la germanan kaj el tio en Esperanton!). Sed la teksto, kiun oni ofte citas (kaj kiu almenaŭ dufoje eldoniĝis en Esperanto), ne venas el siatempaj registroj, sed el la memoro de ĵurnalisto-anglalingvano, kiu ĉeestis la paroladon sed skribis siajn memorojn pli ol 40 jarojn poste. Estas do malprobable, ke la teksto, kiun ni havas, fidele spegulas la detalojn de la parolado de (kiel oni skribas la nomon "Seattle", aŭ "Sealth", en la laŝucida)... Tamen, verdire:Ĉiu part' de la tero
estas al ni sankta.
Melodio : JEDER TEIL
Komponis : Stefan VESPER, antaŭ 1986
MIDI (Unuvoĉa) EDL2*
MIDI (Kvarvoĉa) RH