TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

NEHIMNAJ ENHAVAĴOJ
POEMOJ

Jerusalem

Pratempe ĉu piedoj tiuj

And did those feet in ancient time

Komparu du kanteblajn versiojn:
Ĉu antaŭ longe paŝis Li (HE)
Pratempe en Anglujo ĉu (AULD)

Verkis : William BLAKE
Esperantigis : J. S. DINWOODIE

Fonto : AA1 p. 179

Pratempe ĉu piedoj tiuj
     Sur la montverdon anglan paŝis?
Kaj ĉu la sankta Di-ŝafido
     En ĉarmaj kampoj sin malkaŝis?

Ĉu vere pro l' vizaĝo dia
     Lumetis niaj montoj nubaj?
Ĉu konstruiĝis Jerusalem
     Inter fabrikoj prem-inkubaj?

Portu al mi pafarkon mian
     Orflaman, sagojn de deziro,
Kaj lancon! Nuboj, disvolviĝu!
     Alportu ĉaron de sopiro!

Ne ĉesos mia lukto mensa,
     Nek glav' en mia man' enuos,
Ĝis en la verda land' Anglujo
     Ni Jerusalem finkonstruos.


TTT-Himnaro Cigneta
is affiliated with
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1