Nieuwjaar
Ho Dio, mi staras kun granda timem'
ĉe l'sojlo de ĉi nova jaro venonta..
Ho Dio, mi timas, ke Via anĝel'
ne venos, al brila liber' min ne gvidos.
For estas la kantoj, for ĝojo kaj hel'.
Sen helpo de Vi, ĉu liberon mi vidos?
Ho Dio, solecon mi timas; angor'
ĉirkaŭas min preme; minacas la muroj.
Kaj kien kondukas min Via fervor'?
Mi timas, mi timas pri fajro-teruroj ..
- Ne timu! Anĝelojn Mi sendas al vi;<
Kristnaska ĝojego neniam ekmankos:
Por vi Li naskiĝis, atendas je vi;
en vivo kaj morto vi same Lin dankos!
Nel Benschop: Een boom in de wind
El la Nederlanda trad. ABh 1988
Tridek-sepa Paĝo — Enhavlisto — Tridek-naŭa Paĝo