PLI OL KVINDEK | |
MIDI |
Luo-pago, ve, ho ve!
Luo-pago, ho pere'!
Luo-pago, fi kaj ne!
Luon mi devas pagi.
Venas la dom-mastro,
levas la ĉapelon;
se mankas al mi luo-mon',
komencas li tuj kverelon.
Luo-pago ..
Venas la ĝendarmo
kun polic-bastono.
Li portos litojn al la strat',
ĉar mankas luo-mono.
Luo-pago ....
Kial por ĉi mizera
kuirejo pagi luon?
Uzeblan mi ja pagus, sed
ne tian aĉan truon.
Anonima
El al Jida trad. ABh 1986