PLI OL KVINDEK

12a pagho   kovrilo   14a pagho

Es führt über den Main

Jen super la kanjon'
iras ponto el ŝton'.
Kiu celas al trans'
turniĝadu en danc'.
Fala lala la, falala la.

Venas viro kun ĉar'
tro-ŝarĝita per var',
sed ĉevaloj, la tri,
preterdancas kun li.

Venas ulo sen ŝu'
en ĉifonoj kun tru';
rigardante al pont'
tuj li dancas en rond'.

Venas, sola, knabin';
logas pont' ankaŭ ŝin;
ŝi kun temperament'
dancas kiel la vent'.

La reĝo en person'
mem deiras de l'tron'..
Li kun vigla pied'
dancas laŭ menuet'.

Venu, homoj, al la front'!
Metu finon al la pont'!
Jam svingiĝas hakil',
sed kirliĝas kvadril'.

Alkuras laŭ komand'
ĉiuj homoj de l'land'.
Restu for de la pont'!
Dancas ni kun volont'!

Jen super la kanjon'
iras ponto el ŝton'.
Ni nin kaptu je l'man'
dancu plu kun elan'.
Fala lala la, fala la la.

Tradicia popolkanto
El la Germana trad. ABh 1985


Dek-dua PaĝoEnhavlistoDek-kvara Paĝo

Hosted by www.Geocities.ws

1