TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

DUA-KANONAJ
BIBLIAJ LIBROJ

© 2002 IKUE kaj KELI
Esperantigis G. Berveling

ESTER

Ĉapitro 1

1a En la dua jaro de la regado de Aĥaŝveroŝ la Granda, en la unua tago de Nisan, sonĝon havis Mordeĥaj, filo de Jair, filo de Ŝimei, filo de Kiŝ, Benjamenido. 1b Mordeĥaj estis Judo loĝanta en la urbo Ŝuŝan, gravulo kun funkcio ĉe la reĝa kortego. 1c Li apartenis al la ekzilitoj, kiujn samtempe kun Jeĥonja, reĝo de Judujo, el Jerusalem forkondukis Nebukadnecar, reĝo de Babilono. 1d Tio estis lia sonĝo: Estis krioj kaj tumulto, fulmotondro kaj tertremo: la tuta mondo konfuziĝis. 1e Aperis du grandaj drakoj, ambaŭ batalpretaj. Laŭte ili blekis. 1f Post ilia blekado ĉiuj popoloj sin pretigis por la batalo, por batali kontraŭ popolo de justuloj. 1g Ho, estis tago de obskuro kaj mallumo. Premateco estis kaj sufokiĝo, mizero kaj grandaj afliktiĝoj, ĉie sur la tero. 1h La tuta justa popolo estis terurfrapita, timplena pro la katastrofoj ilin minacantaj. Ili sin preparis por sia pereo kaj vokis al Dio. 1i El ilia vokado estiĝis, se tiel diri, el eta fonto grandega rivero, inundo da akvo. 1k Fariĝis lume, leviĝis la suno kaj la humiligitoj estis altigitaj, kaj ili forglutis la altrangulojn. 1k Vekiĝinte, Mordeĥaj ne povis forigi de si tiun ĉi sonĝon, en kiu li vidis, kion Dio decidis okazigi. Per ĉiuj rimedoj li provis eltrovi ĝian signifon, ĝis noktiĝo.

1m Kiam Mordeĥaj en la palaco enlitiĝis kune kun Gabata kaj Tara, la du eŭnukoj de la reĝo, kies tasko estis la gardado pri la palaco, 1n li aŭdis ilin interkonsiliĝi kaj konstatis iliajn planojn. Li komprenis, ke ili intencas fari atencon kontraŭ reĝo Aĥaŝveroŝ, kaj li avertis la reĝon kontraŭ ili. 1n La reĝo prienketis la du eŭnukojn; ili konfesis kaj estis forigitaj. 1p Tiujn okazaĵojn la reĝo priskribigis por konservi la memoron pri ili; ankaŭ Mordeĥaj skribe notis ilin. 1q Al Mordeĥaj la reĝo donis postenon ĉe la kortego, kaj li rekompencis lin per donacoj. 1r Sed la Bugeido Haman, filo de Hamedata, kiu estis eminenta antaŭ la reĝo, defendis la du eŭnukojn, ĉar li serĉis eblecon por malutili al Mordeĥaj kaj ties popolo.

1 Tio estis en la tempo de Aĥaŝveroŝ, de tiu Aĥaŝveroŝ, kiu reĝis de Hindujo ĝis Etiopujo, super cent dudek sep landoj. 2 En tiu tempo, kiam la reĝo Aĥaŝveroŝ sidis sur sia reĝa trono en la kastelurbo Ŝuŝan, 3 en la tria jaro de lia reĝado, li faris festenon por ĉiuj siaj princoj kaj siaj servantoj, por la potenculoj de Persujo kaj Medujo, por la landestroj kaj regionestroj, kiuj estis ĉe li, 4 montrante la grandan riĉecon de sia regno kaj la majestan belecon de sia grandeco, dum multe da tagoj, dum cent okdek tagoj. 5 Kiam finiĝis tiuj tagoj, la reĝo faris por la tuta popolo, kiu troviĝis en la kastelurbo Ŝuŝan, de la grandaj ĝis la malgrandaj, festenon septagan sur la ĝardena korto de la reĝa palaco. 6 Blankaj, ruĝaj, kaj bluaj ŝtofoj, fiksitaj per bisinaj kaj purpuraj ŝnuroj, pendis sur arĝentaj ringoj kaj marmoraj kolonoj. Oraj kaj arĝentaj benkoj staris sur podio el verda, blanka, flava, kaj nigra marmoro. 7 La trinkaĵon oni donadis en oraj vazoj kaj en vazoj ne similaj unuj al la aliaj; kaj da reĝa vino estis multe, kiel decis al la reĝo. 8 La trinkado estis en ordo, neniu devigis; ĉar tiel la reĝo ordonis al ĉiuj administrantoj de sia domo, ke oni agu laŭ la volo de ĉiu. 9 Ankaŭ la reĝino Vaŝti faris festenon por la virinoj de la reĝa domo de la reĝo Aĥaŝveroŝ.

10 En la sepa tago, kiam la koro de la reĝo gajiĝis de vino, li diris al Mehuman, Bizta, Ĥarbona, Bigta, Abagta, Zetar, kaj Karkas, la sep eŭnukoj, kiuj servadis antaŭ la reĝo Aĥaŝveroŝ, 11 ke ili alkonduku la reĝinon Vaŝti al la reĝo en la reĝina krono, por montri al la popoloj kaj al la princoj ŝian belecon; ĉar ŝi estis bela. 12 Sed la reĝino Vaŝti ne volis veni laŭ la ordono, kiun la reĝo donis per la eŭnukoj. Tiam la reĝo forte ekkoleris, kaj lia furiozo brulis en li.

13 Kaj la reĝo diris al la saĝuloj kompetentaj pri la cirkonstancoj (ĉar la aferoj de la reĝo estis ordinare farataj post konsiliĝo kun ĉiuj konantoj de leĝo kaj juro; 14 kaj la plej proksimaj al li estis: Karŝena, Ŝetar, Admata, Tarŝiŝ, Meres, Marsena, kaj Memuĥan, la sep princoj Persaj kaj Medaj, kiuj havis la rajton rigardi la vizaĝon de la reĝo kaj okupis la unuan lokon en la regno): 15 Kiel oni laŭ la leĝo devas agi kun la reĝino Vaŝti pro tio, ke ŝi ne plenumis la ordonon de la reĝo Aĥaŝveroŝ, donitan per la eŭnukoj? 16 Tiam diris Memuĥan antaŭ la reĝo kaj la princoj: La reĝino Vaŝti estas kulpa, ne sole kontraŭ la reĝo, sed kontraŭ ĉiuj princoj, kaj kontraŭ ĉiuj popoloj, kiuj troviĝas en ĉiuj landoj de la reĝo Aĥaŝveroŝ; 17 ĉar la ago de la reĝino fariĝos konata al ĉiuj virinoj tiel, ke ili malrespektos siajn edzojn, dirante: La reĝo Aĥaŝveroŝ ordonis venigi al li la reĝinon Vaŝti, kaj ŝi ne iris. 18 Nun la Persaj kaj Medaj princedzinoj, kiuj aŭdis pri la ago de la reĝino, parolos tiel same al ĉiuj princoj de la reĝo; kaj estos sufiĉe da malhonoro kaj da ĉagreno. 19 Se al la reĝo plaĉas, oni elirigu ordonon de la reĝo, kaj oni enskribu ĝin kiel nemalobeeblan leĝon de Persujo kaj Medujo, ke la reĝino Vaŝti ne venu plu antaŭ la reĝon Aĥaŝveroŝ; kaj ŝian reĝinecon la reĝo transdonu al alia virino, kiu estas pli bona ol ŝi. 20 Kiam la ordono, kiun la reĝo faris, estos aŭdita en lia tuta regno, kiel ajn granda ĝi estas, tiam ĉiuj virinoj respektos siajn edzojn, de la grandaj ĝis la malgrandaj. 21 La parolo plaĉis al la reĝo kaj al la princoj, kaj la reĝo agis konforme al la parolo de Memuĥan. 22 Kaj li sendis leterojn en ĉiujn landojn de la reĝo, en ĉiun landon laŭ ĝia skribmaniero kaj al ĉiu popolo en ĝia lingvo, ke ĉiu viro estu ĉefo en sia domo kaj postulu paroladon en la lingvo de lia popolo.

Ĉapitro 2

1 Post tiu afero, kiam kvietiĝis la kolero de la reĝo Aĥaŝveroŝ, li rememoris pri Vaŝti, kaj pri tio, kion ŝi faris kaj kio estis dekretita pri ŝi. 2 Kaj diris la junuloj de la reĝo, kiuj servadis al li: Oni serĉu por la reĝo belajn junajn virgulinojn; 3 kaj la reĝo starigu en ĉiuj landoj de sia regno oficistojn, kiuj kolektus ĉiujn belajn junajn virgulinojn en la kastelurbon Ŝuŝan, en la virinejon, sub la inspektadon de Hegaj, la reĝa eŭnuko, gardisto de la virinoj, kaj oni donu al ili iliajn beligaĵojn; 4 kaj la junulino, kiu plaĉos al la okuloj de la reĝo, fariĝos reĝino anstataŭ Vaŝti. Kaj la afero plaĉis al la reĝo, kaj li tiel faris.

5 En la kastelurbo Ŝuŝan estis Judo, kies nomo estis Mordeĥaj, filo de Jair, filo de Ŝimei, filo de Kiŝ, Benjamenido; 6 kiu estis transloĝigita el Jerusalem kune kun la transloĝigitoj, kiuj estis forkondukitaj kun Jeĥonja, reĝo de Judujo, kaj kiujn transloĝigis Nebukadnecar, reĝo de Babel. 7 Li estis prizorganto de Hadasa, kiu ankaŭ estis nomata Ester, filino de lia onklo, ĉar ŝi ne havis patron nek patrinon. La junulino estis belstatura kaj belvizaĝa. Kiam mortis ŝiaj gepatroj, Mordeĥaj prenis ŝin al si kiel filinon. 8 Kiam estis aŭdigita la ordono de la reĝo kaj lia leĝo, kaj kiam oni kolektis multe da knabinoj en la kastelurbon Ŝuŝan sub la inspekton de Hegaj, tiam ankaŭ Ester estis prenita en la reĝan domon sub la inspekton de Hegaj, la gardisto de la virinoj. 9 La knabino plaĉis al li kaj akiris lian favoron, kaj li rapide donis al ŝi ŝiajn beligaĵojn kaj ŝian destinitaĵon, kaj sep knabinojn elektitajn el la domo de la reĝo; kaj li transloĝigis ŝin kun ŝiaj knabinoj en la plej bonan parton de la virinejo. 10 Ester ne diris pri sia popolo nek pri sia patrujo, ĉar Mordeĥaj ordonis al ŝi, ke ŝi ne diru. 11 Ĉiutage Mordeĥaj iradis antaŭ la korto de la virinejo, por sciiĝi pri la farto de Ester, kaj pri tio, kio okazas al ŝi. 12 Kiam por ĉiu knabino venis la vico iri al la reĝo Aĥaŝveroŝ, post kiam dum dek du monatoj estis farata al ŝi la beligado destinita por la virinoj (ĉar tiel longe daŭris la tempo de ilia beligado: ses monatoj per mirha oleo, kaj ses monatoj per aromaĵoj kaj per aliaj ŝmiraĵoj), 13 tiam la knabino eniris al la reĝo. Ĉion, kion ŝi diris, oni donis al ŝi, por ke ŝi iru kun tio el la virinejo en la reĝan domon. 14 Vespere ŝi eniris, kaj matene ŝi revenis en la virinejon duan, sub la inspekton de Ŝaaŝgaz, reĝa eŭnuko, gardisto de la kromvirinoj; ŝi jam ne plu iris al la reĝo, krom en la okazo, se la reĝo ŝin deziris kaj se ŝi estis vokita laŭnome.

15 Kiam por Ester, filino de Abiĥail, onklo de Mordeĥaj, kiu prenis ŝin al si kiel filinon, venis la vico iri al la reĝo, ŝi nenion petis, krom nur tio, kion diris Hegaj, la reĝa eŭnuko, gardisto de la virinoj. Kaj Ester akiris la favoron de ĉiuj, kiuj ŝin vidis. 16 Ester estis prenita al la reĝo Aĥaŝveroŝ en lian reĝan domon en la deka monato, tio estas en la monato Tebet, en la sepa jaro de lia reĝado. 17 Kaj la reĝo ekamis Esteron pli ol ĉiujn edzinojn, kaj ŝi akiris ĉe li simpation kaj favoron pli ol ĉiuj virgulinoj; kaj li metis reĝan kronon sur ŝian kapon kaj faris ŝin reĝino anstataŭ Vaŝti. 18 Kaj la reĝo faris grandan festenon por ĉiuj siaj princoj kaj servantoj, festenon je la honoro de Ester; kaj li donis ripozon al la landoj kaj disdonis reĝajn donacojn. 19 Kaj kiam oni la duan fojon kolektis junulinojn, Mordeĥaj sidis ĉe la pordego de la reĝo. 20 Ester ankoraŭ ne diris pri sia patrujo kaj pri sia popolo, kiel ordonis al ŝi Mordeĥaj; kaj la dirojn de Mordeĥaj Ester plenumadis tiel same, kiel tiam, kiam ŝi estis sub lia prizorgado.

21 En tiu tempo, kiam Mordeĥaj sidadis ĉe la pordego de la reĝo, ekkoleris Bigtan kaj Tereŝ, du korteganoj de la reĝo el la sojlogardistoj, kaj ili intencis meti manon sur la reĝon Aĥaŝveroŝ. 22 Pri tio eksciis Mordeĥaj, kaj li diris al la reĝino Ester, kaj Ester diris tion al la reĝo en la nomo de Mordeĥaj. 23 La afero estis esplorita kaj trovita vera, kaj oni pendigis ambaŭ sur arbo. Kaj tio estis enskribita en la kronikon ĉe la reĝo.

Ĉapitro 3

1 Post tiuj okazintaĵoj la reĝo Aĥaŝveroŝ eminentigis Hamanon, filon de Hamedata, la Agagidon, altigis lin kaj starigis lian seĝon super ĉiuj princoj, kiuj estis ĉe li. 2 Kaj ĉiuj servantoj de la reĝo, kiuj estis ĉe la pordego de la reĝo, klinadis sin kaj ĵetadis sin vizaĝaltere antaŭ Haman, ĉar tiel ordonis pri li la reĝo. Sed Mordeĥaj sin ne klinadis kaj ne ĵetadis sin vizaĝaltere. 3 La servantoj de la reĝo, kiuj estis ĉe la pordego de la reĝo, diris al Mordeĥaj: Kial vi malobeas la ordonon de la reĝo? 4 Ĉar ili diradis tion al li ĉiutage kaj li ne obeis ilin, tial ili raportis tion al Haman, por vidi, ĉu la vortoj de Mordeĥaj konservos sian forton; ĉar li diris al ili, ke li estas Judo. 5 Kiam Haman vidis, ke Mordeĥaj ne klinas sin kaj ne ĵetas sin vizaĝaltere antaŭ li, tiam Haman pleniĝis de kolero. 6 Sed li trovis nesufiĉa meti la manon sur Mordeĥajon; ĉar oni diris al li, el kiu popolo Mordeĥaj estas, tial Haman ekintencis ekstermi ĉiujn Judojn, kiuj estis en la tuta regno de Aĥaŝveroŝ, la popolon de Mordeĥaj.

7 En la unua monato, tio estas en la monato Nisan, en la dek-dua jaro de la reĝado de Aĥaŝveroŝ, oni ĵetadis pur'on, tio estas loton, antaŭ Haman, de tago al tago kaj de monato al monato, ĝis la dek-dua, tio estas ĝis la monato Adar. 8 Kaj Haman diris al la reĝo Aĥaŝveroŝ: Ekzistas unu popolo, disĵetita kaj dissemita inter la popoloj en ĉiuj landoj de via regno; iliaj leĝoj estas malsimilaj al la leĝoj de ĉiuj popoloj, kaj la leĝojn de la reĝo ili ne plenumas; ne decas al la reĝo tiel restigi ilin. 9 Se al la reĝo plaĉas, oni preskribu ekstermi ilin; tiam dek mil kikarojn da arĝento mi pesos en la manojn de la oficistoj, por enporti en la kason de la reĝo. 10 Tiam la reĝo deprenis sian ringon de sia mano, kaj donis ĝin al Haman, filo de Hamedata, la Agagido, malamiko de la Judoj. 11 Kaj la reĝo diris al Haman: La arĝento estas transdonata al vi, kaj ankaŭ la popolo, por fari al ĝi tion, kio plaĉas al vi.

12 Kaj oni vokis la skribistojn de la reĝo en la unua monato, en ĝia dek-tria tago, kaj oni skribis konforme al ĉiuj ordonoj de Haman al la satrapoj de la reĝo, kaj al la regionestroj, kiuj estis super ĉiu regiono, kaj al la princoj de ĉiu popolo, en ĉiun landon laŭ ĝia skribmaniero kaj al ĉiu popolo en ĝia lingvo; en la nomo de la reĝo Aĥaŝveroŝ tio estis skribita kaj sigelita per la ringo de la reĝo. 13 Kaj oni sendis per kurieroj leterojn en ĉiujn landojn de la reĝo, ke oni ekstermu, mortigu, kaj pereigu ĉiujn Judojn, de junulo ĝis maljunulo, la infanojn kaj la virinojn, en unu tago, en la dek-tria tago de la dek-dua monato, tio estas de la monato Adar, kaj ilian havaĵon oni disrabu.

13a Tio estas la teksto de la letero: Aĥaŝveroŝ, la granda reĝo, skribas jene al la estroj de la cent dudek sep provincoj de Hindujo ĝis Etiopujo, kaj al la lokaj regantoj sub ili: 13b Mi, kiu regas super multaj popoloj kaj estras la tutan mondon, mi decidiĝis - kaj ne nur pro kaprica regemo, sed ĉar mi ĉiam volas esti racia kaj bonvolema en mia agado -, ke sub ĉiuj kondiĉoj mi donos al miaj subuloj senperturban ekzistadon, kaj ke mi reestigos la pacon, kiun ĉiuj homoj tiom deziras, por ke mia regno estu sekure vojaĝebla de limo ĝis limo. 13c Nu, kiam al miaj konsilistoj mi demandis, kiel efektivigi tion, informis min iu, kiu estas eminenta inter ni pro sia saĝeco kaj kiu elproviĝis per sia sindediĉo kaj sia neskuebla fideleco, kaj kiu pro tio estas la dua en rango en la tuta regno, nome Haman, pri tio, 13d ke inter ĉiujn tribojn de la mondo miksiĝas malica popolo, kiu per siaj leĝoj kontraŭas ĉiun alian popolon, kaj kiu daŭre senhonorige kondutas al la ordonoj de la reĝo, kun la sekvo ke nia senriproĉa regado eksuferas damaĝon. 13e Efektive konstatante, ke ĉi tiu popolo, kaj nur ĉi tiu popolo, komplete kontraŭas kontraŭ la tuta mondo, kun siaj tute fremdaj leĝoj, malamikas al niaj aferoj kaj plenumas la plej gravajn krimojn, tiel ke ĝi endanĝerigas la stabilecon de nia regno: 13f Sekve ni ordonas, ke tiuj, kiujn pli klare indikas la skribaĵo de Haman, nia rajtigito en regnaj aferoj kaj nia dua patro, kune kun virinoj kaj infanoj estu ĉiuj komplete ekstermitaj per la glavo de iliaj malamikoj, sen iu ajn kompatemo aŭ pardono, en la dekkvara tago de la dekdua monato, la monato Adar, de la nuna jaro. 13g Tial do tiuj, kiuj antaŭe kaj nun ĉiam estis kaj restas malbonvolaj, en unu tago estos pelitaj al Hadeso. Kaj tio certigos por ni stabilan kaj senperturban regadon por la estonteco.

14 Kopio de la letero estis transdonota kiel leĝo en ĉiun landon kaj proklamota al ĉiuj popoloj, por ke ili estu pretaj al tiu tago. 15 La kurieroj eliris rapide kun la ordono de la reĝo. La leĝo estis donita en la kastelurbo Ŝuŝan. La reĝo kaj Haman sidiĝis, por drinki, sed la urbo Ŝuŝan estis konsternita.

Ĉapitro 4

1 Kiam Mordeĥaj eksciis ĉion, kio fariĝis, tiam Mordeĥaj disŝiris siajn vestojn, metis sur sin sakaĵon kaj cindron, eliris en la mezon de la urbo, kaj kriis per laŭta kaj maldolĉa voĉo. 2 Kaj li venis ĝis antaŭ la pordego de la reĝo, ĉar estis malpermesite eniri en sakaĵo en la pordegon de la reĝo. 3 Kaj en ĉiu lando, sur ĉiu loko, kien venis la ordono de la reĝo kaj lia dekreto, estis granda malĝojo ĉe la Judoj, fastado, plorado, kaj ĝemado; kaj multaj kuŝis en sakaĵo kaj cindro. 4 Kaj venis la servistinoj de Ester kaj ŝiaj eŭnukoj, kaj rakontis al ŝi. Kaj la reĝino forte konsterniĝis. Kaj ŝi sendis vestojn, por vesti Mordeĥajon kaj depreni de li la sakaĵon; sed li ne akceptis. 5 Kaj Ester alvokis Hataĥon, unu el la eŭnukoj de la reĝo, kiun ĉi tiu destinis por servado al ŝi, kaj ŝi sendis lin al Mordeĥaj, por ekscii, kio kaj pro kio tio estas. 6 Hataĥ eliris al Mordeĥaj sur la urban placon, kiu estis antaŭ la pordego de la reĝo. 7 Kaj Mordeĥaj rakontis al li ĉion, kio okazis al li, kaj pri la difinita sumo da mono, kiun Haman promesis doni pese en la kason de la reĝo pro la Judoj, por ekstermi ilin. 8 Kaj kopion de la letera ordono, kiu estis donita en Ŝuŝan, por ilin ekstermi, li donis al li, por montri al Ester kaj sciigi al ŝi, ordonante al ŝi iri al la reĝo, por petegi lin pri ŝia popolo.

8a Rememoru, li dirigis al ŝi, pri la tempo, kiam vi estis en mizero, kaj kiel mia mano vin nutris. Haman, la unua viro post la reĝo, pledis por nia morto. Alvoku la Sinjoron, pledu por ni ĉe la reĝo kaj savu nin de la morto.

9 Hataĥ venis kaj transdonis al Ester la vortojn de Mordeĥaj. 10 Kaj Ester diris al Hataĥ, ordonante, ke li diru al Mordeĥaj: 11 Ĉiuj servantoj de la reĝo kaj la popolo en la landoj de la reĝo scias, ke por ĉiu viro aŭ virino, kiu eniris al la reĝo en la internan korton ne vokite, ekzistas nur unu leĝo, nome la morto, krom nur en la okazo, se la reĝo etendas al li sian oran sceptron-tiam li restas vivanta; kaj mi ne estas vokita iri al la reĝo jam de tridek tagoj. 12 Kiam oni raportis al Mordeĥaj la vortojn de Ester, 13 tiam Mordeĥaj sendis respondon al Ester: Ne pensu en via animo, ke en la reĝa domo vi saviĝos sola el ĉiuj Judoj. 14 Se vi silentos en ĉi tiu tempo, tiam liberigo kaj savo venos al la Judoj de alia loko; sed vi kaj la domo de via patro pereos. Kaj kiu scias, ĉu ne por tia tempo vi atingis reĝinecon? 15 Tiam Ester diris, ke oni respondu al Mordeĥaj: 16 Iru, kunvenigu ĉiujn Judojn, kiuj troviĝas en Ŝuŝan, fastu por mi, ne manĝu kaj ne trinku dum tri tagoj, tage kaj nokte; ankaŭ mi kaj miaj servistinoj fastos tiel same; poste mi iros al la reĝo, kvankam tio estas kontraŭleĝa; kaj se mi pereos, mi pereu. 17 Kaj Mordeĥaj iris, kaj faris ĉion, kion komisiis al li Ester.

17a Kaj Mordeĥaj preĝis al la Sinjoro, memorante pri ĉiuj faroj de la Sinjoro: 17b Sinjoro, Sinjoro, reĝo super ĉio, al Via potenco ĉio submetiĝas, kaj se Vi volas savi Izraelon, neniu Vin kontraŭos. 17c Vi kreis ĉielon kaj teron kaj ĉion mirindan, kio estas sub la ĉielo. Vi estas la Sinjoro super ĉio, kaj neniu rezistos kontraŭ Vi. 17d Ĉion Vi travidas. Vi scias, Sinjoro, ke mi ne agis pro malhumileco: ne pro fiero, ne pro vanteco mi tion faris, ke antaŭ tiu fiera Haman mi ne surgenuiĝis. Volonte mi ja kisus la plandojn de liaj piedoj por savi Izraelon! 17e Ke tiel mi agis, tamen, estis por ne pli honori homon ol Dion. Por neniu mi volas surgenuiĝi krom por Vi, kiu estas mia Sinjoro, kaj do ne estas malhumileco, ke tiel mi agas. 17f Nu do, Sinjoro Dio, reĝo, Dio de Abraham, indulgu Vian popolon, ĉar ili serĉas nian pereon kaj ili intencas neniigi Vian heredaĵon. 17g Ne malzorgu Vian propraĵon, kiun el Egiptujo Vi elaĉetis. 17h Aŭskultu mian preĝon, kompatu Vian heredaĵon kaj ŝanĝu nian ĉagrenon en gajecon. Igu nin vivi, Sinjoro, por kanti la laŭdon de Via nomo, kaj ne fermu la buŝon de Viaj laŭdantoj. 17i Kaj tuta Izrael je tuta forto kriadis, ĉar sian morton ili vidis tuj antaŭ si.

17k Ankaŭ reĝino Ester en sia mortotimo rifuĝis al la Sinjoro. Siajn reĝajn vestaĵojn ŝi demetis kaj vestis sin per la vestaĵoj de funebro kaj malĝojo. Anstataŭ la multekostajn odoraĵojn nun cindron kaj fekaĵon ŝi metis al si sur la kapon. Ŝi severe punbatis sin mem, kaj ĉie, kie antaŭe ŝi portis riĉan abundon da juveloj, ŝi nun lasis pendi siajn nezorgitajn harojn. Kaj ŝi preĝis al la Sinjoro, la Dio de Izrael:

17l Mia Sinjoro, nia reĝo, Vi estas la sola. Helpu min, ĉar mi estas sola, kaj mi havas neniun helpanton krom Vin, ĉar mi aliras grandan danĝeron. 17m De mia naskiĝo en la tribo, el kiu mi devenas, mi aŭdis, ke Vi, Sinjoro, elektis el inter ĉiuj popoloj Izraelon, kaj el inter ĉiuj iliaj prapatroj niajn patrojn, kiel eternan heredaĵon, kaj ke ĉion Vi faris por ili, kion Vi promesis. 17m Sed ni pekis kontraŭ Vi, kaj Vi transdonis nin al niaj malamikoj, ĉar iliajn diojn ni adoris. Vi estas justa, Sinjoro. 17o Sed nun nia amara sklaveco ne plu sufiĉas, sed antaŭ siaj dioj ili ĵuris malebligi la promeson de Via buŝo, neniigi Vian heredaĵon, fermi la buŝon al tiuj, kiuj Vin laŭdas, estingi la brilon de Via domo kaj Via altaro, 17p malfermi la buŝon de la nacianoj por laŭdi la falsajn diojn kaj eldevigi eternan respekton por reĝo pereema. 17q Sinjoro, ne donu Vian sceptron al tiuj, kiuj ne ekzistas, kaj ne lasu ilin ridi pri nia sorto. Turnu ilian planon kontraŭ ili mem, kaj faru ekzemplon el la viro, kiu komencis ataki nin. 17r Memoru nin, Sinjoro, konigu Vin en la horo de nia mizero, kaj kuraĝigu min, ho Vi, reĝo de la dioj kaj reganto super ĉiu regado. 17s Metu feliĉan vorton en mian buŝon, kiam mi staros kontraŭ la leono; ŝanĝu lian koron kaj kolerigu lin kontraŭ nia atakanto, por ke pereu li mem kaj liaj kunuloj! 17t Savu nin per Via mano, helpu min, ĉar mi estas sola kaj neniun alian mi havas krom Vin, Sinjoro! 17u Ĉion Vi scias kaj Vi ankaŭ scias, ke mi malamas la honoron de la senleĝuloj, kaj la liton de necirkumciditoj kaj de ĉiuj fremduloj mi abomenas. 17v Vi scias, ke mi ne povas agi alie, kaj ke mi abomenas la signon de mia rango, kiun sur la kapo mi portas en la tagoj, kiam mi devas montri min. 17w Ĝi naŭzas min kvazaŭ tuko plena je menstrua sango, kaj neniam mi ĝin portas en la tagoj de mia kvieto. 17x Via servantino ne manĝis de la tablo de Haman, kaj neniun festenon de la reĝo mi ĝuis nek trinkis el la oferata vino. 17y De la tago, kiam oni kondukis min ĉi tien, ĝis hodiaŭ Via servantino trovis sian ĝojon nur en Vi, Sinjoro, Dio de Abraham. 17z Ho Dio, Vi kiu havas povon super ĉio, aŭskultu la voĉon de la senesperuloj, savu nin el la mano de krimuloj, kaj savu min el mia timo.

Ĉapitro 5

1 En la tria tago Ester vestis sin reĝe, kaj stariĝis sur la interna korto de la reĝa domo, kontraŭ la domo de la reĝo. La reĝo sidis sur sia reĝa trono en la reĝa domo, kontraŭ la enirejo de la domo. 2 Kiam la reĝo ekvidis la reĝinon Ester, starantan sur la korto, ŝi trovis favoron en liaj okuloj, kaj la reĝo etendis al Ester la oran sceptron, kiu estis en lia mano; tiam Ester aliris, kaj ektuŝis la pinton de la sceptro.

1 En la tria tago ŝi ĉesis preĝi, demetis siajn funebrajn vestaĵojn kaj vestis sin reĝe. 1a En plena pompo ŝi alvokis Dion, kiu gardas pri ĉiuj homoj kaj savas ilin. Kun siaj du ĉambristinoj ŝi ekiris, apogiĝante sur la unua laŭ sinjorineca maniero, dum la alia ŝin sekvis, portante la trenaĵon de ŝia vestaĵo. 1b Ruĝeca pro la brilo de la plej alta beleco, ŝia vizaĝo aspektis gaje kaj alloge, sed ŝia koro kuntiriĝis pro timo. 1c Trapasinte ĉiujn sinsekvajn pordojn, ŝi stariĝis antaŭ la reĝo. Li sidis sur sia reĝa trono, vestita en sia reĝa pompo, plena je oro kaj multekostaj ŝtonoj, kaj li estis tre impona. 1d Li eklevis la fajrajn okulojn de sia majesto, kaj alrigardis ŝin incitite. La reĝino stumbletis, perdis la vizaĝkoloron, eksvenis kaj trovis apogon por sia kapo kontraŭ la ĉambristino, kiu iris antaŭ ŝi. 1e Tiam Dio ŝanĝis la koron de la reĝo en mildecon. Ektimante li salte leviĝis de sia trono, prenis ŝin en la brakojn, ĝis ŝi rekonsciiĝis, kaj kuraĝigis ŝin per afablaj vortoj: 1f Kio estas, Ester? li diris: Mi estas via frato, estu sentima: vi ne devas morti, ĉar nia ordono validas nur por la ordinaraj homoj. Alproksimiĝu do. 2 Li levis la oran sceptron kaj tuŝetis per ĝi ŝian kolon. Li kisis ŝin kaj diris: Parolu al mi! 2a Ester respondis: Kiam mi vin ekvidis, sinjoro, vi similis anĝelon de Dio, kaj mia koro ektremis pro respekto antaŭ via majesto. Ĉar vi estas admirinda, sinjoro, kaj via vizaĝo plena de beleco. 2b Dum tiel ŝi parolis, la reĝino denove svenis. La reĝo estis senkonsila, kaj ĉiuj korteganoj provis rekonsciigi ŝin.

3 Kaj la reĝo diris al ŝi: Kio estas al vi, ho reĝino Ester, kaj kia estas via peto? se tio estas eĉ duono de la regno, ĝi estos donita al vi. 4 Kaj Ester respondis: Se al la reĝo plaĉas, la reĝo kune kun Haman venu hodiaŭ al la festeno, kiun mi faris por li. 5 Tiam la reĝo diris: Venigu plej rapide Hamanon, por plenumi tion, kion diris Ester. Kaj la reĝo kaj Haman venis al la festeno, kiun faris Ester. 6 Kaj la reĝo diris al Ester dum la trinkado de vino: Kion vi petas? tio estos donita al vi; kaj kia estas via deziro? ĝis duono de la regno ĝi estos plenumita. 7 Ester respondis kaj diris: Jen estas mia peto kaj deziro: 8 se mi akiris favoron en la okuloj de la reĝo, kaj se al la reĝo plaĉas plenumi mian peton kaj fari mian deziron, la reĝo kun Haman venu al la festeno, kiun mi faros por ili; kaj morgaŭ mi faros, kion la reĝo diris.

9 Haman eliris en tiu tago, gaja kaj bonhumora. Sed kiam Haman ekvidis Mordeĥajon ĉe la reĝa pordego, kaj tiu ne leviĝis kaj ne moviĝis antaŭ li, tiam Haman pleniĝis de kolero kontraŭ Mordeĥaj. 10 Tamen Haman detenis sin, kaj iris hejmen. Kaj li sendis, kaj venigis al si siajn amikojn kaj sian edzinon Zereŝ. 11 Kaj Haman rakontis al ili pri sia granda riĉeco, pri la multo de siaj filoj, kaj pri ĉio, per kio la reĝo lin altigis kaj starigis lin super la princoj kaj servantoj de la reĝo. 12 Kaj Haman diris: Eĉ la reĝino Ester invitis kun la reĝo al la festeno, kiun ŝi faris, neniun krom mi; ankaŭ por morgaŭ mi estas invitita al ŝi kun la reĝo. 13 Sed ĉio ĉi tio ne kontentigas min tiel longe, kiel mi vidas, ke la Judo Mordeĥaj sidas ĉe la pordego de la reĝo. 14 Tiam diris al li lia edzino Zereŝ kaj ĉiuj liaj amikoj: Oni pretigu arbon, havantan la alton de kvindek ulnoj, kaj matene diru al la reĝo, ke oni pendigu sur ĝi Mordeĥajon; kaj poste iru gaje kun la reĝo al la festeno. Tio plaĉis al Haman, kaj li pretigis la arbon.

Ĉapitro 6

1 En tiu nokto la reĝo ne povis dormi; kaj li ordonis alporti la memoraĵan libron de la kronikoj, kaj oni legis ilin antaŭ la reĝo. 2 Kaj tie troviĝis skribite, kiel Mordeĥaj raportis pri Bigtan kaj Tereŝ, la du reĝaj korteganoj el la sojlogardistoj, kiuj intencis meti manon sur la reĝon Aĥaŝveroŝ. 3 Tiam la reĝo diris: Kian honoron kaj distingon oni faris pro tio al Mordeĥaj? Kaj la junuloj servistoj de la reĝo respondis: Nenio estas farita al li. 4 La reĝo diris: Kiu estas sur la korto? Dume Haman estis veninta sur la eksteran korton de la reĝa domo, por diri al la reĝo, ke oni pendigu Mordeĥajon sur la arbo, kiun li pretigis por li. 5 La junuloj de la reĝo diris al li: Jen Haman staras sur la korto. Kaj la reĝo diris: Li eniru. 6 Haman eniris. Kaj la reĝo diris al li: Kion oni faru al tiu homo, kiun la reĝo deziras honori? Haman pensis en sia koro: Al kiu la reĝo povas deziri fari honoron krom mi? 7 Kaj Haman diris al la reĝo: Se al iu la reĝo volas fari honoron, 8 oni alportu reĝan veston, kiun portis sur si la reĝo, kaj ĉevalon, sur kiu rajdis la reĝo, kiam sur lian kapon estis metita la reĝa krono; 9 oni donu la veston kaj la ĉevalon en la manon de unu el la plej eminentaj reĝaj princoj, ke oni vestu la homon, kiun la reĝo deziras honori, kaj rajdigu lin sur la ĉevalo sur la strato de la urbo, kaj oni proklamadu antaŭ li: Tiele estas farate al la homo, kiun la reĝo volas honori. 10 Tiam la reĝo diris al Haman: Rapide prenu la veston kaj la ĉevalon, kiel vi diris, kaj agu tiel kun la Judo Mordeĥaj, kiu sidas ĉe la pordego de la reĝo; mankigu nenion el ĉio, kion vi diris. 11 Haman prenis la veston kaj la ĉevalon, kaj vestis Mordeĥajon, kaj rajdigis lin tra la strato de la urbo, kaj proklamadis antaŭ li: Tiele estas farate al la homo, kiun la reĝo volas honori. 12 Poste Mordeĥaj revenis al la pordego de la reĝo; kaj Haman rapidis hejmen, malĝoja kaj kun kovrita kapo. 13 Haman rakontis al sia edzino Zereŝ kaj al ĉiuj siaj amikoj ĉion, kio okazis al li. Kaj diris al li liaj saĝuloj kaj lia edzino Zereŝ: Se el la gento de la Judoj estas Mordeĥaj, antaŭ kiu vi komencis fali, vi nenion povas fari kontraŭ li, sed vi plue falos antaŭ li. 14 Dum ili ankoraŭ parolis kun li, venis la eŭnukoj de la reĝo kaj rapidigis Hamanon iri al la festeno, kiun pretigis Ester.

Ĉapitro 7

1 La reĝo kaj Haman venis, por festeni ĉe la reĝino Ester. 2 Kaj ankaŭ en la dua tago, dum la trinkado de vino, la reĝo diris al Ester: Kion vi petas, ho reĝino Ester? tio estos donita al vi; kaj kia estas via deziro? ĝis duono de la regno ĝi estos plenumita. 3 Tiam la reĝino Ester respondis kaj diris: Se mi trovis favoron en viaj okuloj, ho reĝo, kaj se al la reĝo plaĉas, tiam mia vivo estu donacita al mi laŭ mia peto, kaj mia popolo laŭ mia deziro; 4 ĉar ni estas venditaj, mi kaj mia popolo, por ekstermo, mortigo, kaj pereigo. Se ni almenaŭ estus venditaj nur por esti sklavoj kaj sklavinoj, mi silentus, kvankam la malamiko ne kompensus la malprofiton de la reĝo. 5 Tiam la reĝo Aĥaŝveroŝ diris al la reĝino Ester: Kiu li estas kaj kie li estas, tiu, kiu prenis en sian koron la kuraĝon agi tiel? 6 Kaj Ester respondis: La malamanto kaj malamiko estas ĉi tiu malbona Haman. Kaj Haman ektremis antaŭ la reĝo kaj la reĝino. 7 La reĝo leviĝis kolere de la vintrinkado, kaj iris en la ĝardenon de la palaco; sed Haman restis, por peti pri sia vivo la reĝinon Ester, ĉar li vidis, ke la reĝo destinis por li malbonan sorton. 8 Kiam la reĝo revenis el la palaca ĝardeno en la ĉambron de la festeno, Haman estis falinta sur la litbenkon, sur kiu sidis Ester. Tiam la reĝo diris: Eĉ perforti la reĝinon li volas ĉe mi en la domo! La vorto eliris el la buŝo de la reĝo, kaj oni kovris al Haman la vizaĝon. 9 Ĥarbona, unu el la eŭnukoj antaŭ la reĝo, diris: Jen eĉ la arbo, kiun Haman pretigis por Mordeĥaj, kiu parolis bonon por la reĝo, staras en la domo de Haman; ĝi havas la alton de kvindek ulnoj. Tiam la reĝo diris: Pendigu lin sur ĝi. 10 Kaj oni pendigis Hamanon sur la arbo, kiun li pretigis por Mordeĥaj. Kaj la kolero de la reĝo kvietiĝis.

Ĉapitro 8

1 En tiu tago la reĝo Aĥaŝveroŝ transdonis al la reĝino Ester la domon de Haman, la malamiko de la Judoj; kaj Mordeĥaj venis antaŭ la reĝon, ĉar Ester diris, kio li estas por ŝi. 2 Kaj la reĝo deprenis sian ringon, kiun li forprenis de Haman, kaj donis ĝin al Mordeĥaj; kaj Ester starigis Mordeĥajon super la domo de Haman. 3 Kaj Ester plue parolis antaŭ la reĝo, kaj ĵetis sin antaŭ liajn piedojn, kaj ploris kaj petegis lin, ke li neniigu la malbonaĵon de Haman, la Agagido, kaj lian planon, kiun li entreprenis kontraŭ la Judoj. 4 La reĝo etendis al Ester sian oran sceptron, kaj Ester leviĝis kaj stariĝis antaŭ la reĝo. 5 Kaj ŝi diris: Se al la reĝo plaĉas, kaj se mi trovis favoron antaŭ li, se la afero ŝajnas al li ĝusta, kaj se li havas simpation por mi: tiam estu skribate, ke oni revoku la leterojn, kiujn elpensis Haman, filo de Hamedata, la Agagido, kaj kiujn li skribis, por ekstermi la Judojn, kiuj troviĝas en ĉiuj landoj de la reĝo; 6 ĉar kiel mi povus vidi la malfeliĉon, kiu trafas mian popolon? kaj kiel mi povus vidi la pereon de miaj samgentanoj?

7 Tiam la reĝo Aĥaŝveroŝ diris al la reĝino Ester kaj al la Judo Mordeĥaj: Jen la domon de Haman mi transdonis al Ester, kaj lin mem oni pendigis sur arbo, pro tio, ke li metis sian manon sur la Judojn; 8 skribu do pri la Judoj en la nomo de la reĝo tion, kio plaĉas al vi, kaj sigelu per la reĝa ringo; ĉar leteron, skribitan en la nomo de la reĝo kaj sigelitan per la reĝa ringo, oni ne povas revoki. 9 Kaj oni vokis la skribistojn de la reĝo en tiu tempo, en la tria monato, tio estas en la monato Sivan, en ĝia dudek-tria tago; kaj oni skribis ĉion tiel, kiel ordonis Mordeĥaj, al la Judoj, al la satrapoj, al la regionestroj, kaj al la princoj de la landoj, kiuj estis de Hindujo ĝis Etiopujo, cent dudek sep landoj, al ĉiu lando laŭ ĝia skribmaniero kaj al ĉiu popolo en ĝia lingvo, ankaŭ al la Judoj laŭ ilia skribmaniero kaj en ilia lingvo. 10 Li skribigis en la nomo de la reĝo Aĥaŝveroŝ, kaj sigelis per la reĝa ringo, kaj sendis per rajdantaj kurieroj sur bone kurantaj bonrasaj ĉevaloj leterojn pri tio, 11 ke la reĝo permesas al la Judoj en ĉiuj urboj kolektiĝi kaj stariĝi, por defendi sian vivon, ekstermi, mortigi, kaj pereigi ĉiujn fortulojn de la popolo kaj de la lando, kiuj atakos ilin, la infanojn, kaj la virinojn, kaj disrabi ilian havaĵon, 12 en la daŭro de unu tago en ĉiuj landoj de la reĝo Aĥaŝveroŝ, en la dek-tria tago de la dek-dua monato, tio estas de la monato Adar;

12a Tio ĉi estas kopio de la letero: 12b Aĥaŝveroŝ, la granda reĝo, al la estroj de la cent dudek sep provincoj de Hindujo ĝis Etiopujo, kaj al ĉiuj, kiuj estas fidelaj al ni: saluton! 12c Multaj homoj, kiujn tre honoris la ekstrema bonvolemo de iliaj bonfarantoj, per tio fariĝis arogantaj. Ili ne nur provas malutili al niaj subuloj, sed ne kapablaj elteni sian gloron, ili intrigas kontraŭ siaj bonfarantoj. 12d Ili ne nur volas forigi dankemon el inter la homoj, sed dank' al la fanfaronado de sentaŭguloj ili eĉ kredas, ke ili eskapos el la justeco de la ĉionvidanta Dio, kiu toleras neniun malbonon. 12e Ofte ankaŭ okazis al homoj en potenco, ke, ĉar al amikoj la ŝtataferojn ili konfidis, sub ilia influo ili fariĝis kunkulpaj pri la verŝado de senkulpa sango kaj trafiĝis en neripareblan mizeron. 12f Per sia malica ruzeco ili trompis la bonecon de la regantoj. 12g Tion vi povas konstati ne nur el la malnovaj rakontoj, sed jam estas tre proksime videble, kiajn malbonaĵojn faris la perverseco de homoj, kiuj uzas sian potencon malinde. 12h Por la estonteco ni faros nian eblon, por estigi pacon kaj kvieton por ĉiuj homoj en la regno. 12i Ni faros ŝanĝojn, kaj ĉiam plej juste prijuĝos tion, kion oni proponos al ni.

12k Estas certa Haman, filo de Hamedata, Macedono, certe ne de Persa sango, kaj malproksima de nia boneco, kiu loĝas ĉe ni kiel gasto 12l kaj li tiom ĝuas de la homamo, kiun ni montras al ĉiuj popoloj, ke li eĉ nomiĝis nia patro kaj ke li havis la plej altan rangon post la reĝa trono. 12m Sed tiu granda honoro por li fariĝis tro peza, kaj li ekintencis senigi nin de nia potenco kaj eĉ de la vivo. 12n Ankaŭ nian savinton kaj fidelan bonfarinton Mordeĥaj kaj nian senriproĉan partnerinon en la reĝeco Ester li volis pro ruzaj argumentoj neniigi kune kun ilia tuta popolo. 12o Per tiuj intrigoj li nome esperis izoli nin kaj per tio transigi la potencon de la Persoj al la Macedonoj. 12p Sed ni konstatis, ke la Judoj, kiujn ĉi tiu ĉefkrimulo destinis al la pereo, ne estas krimuloj, sed ke ili vivas laŭ tre justaj leĝoj 12q kaj estas la filoj de la plej alta, plej granda Vivanta Dio, kiu por ni kaj por niaj patroj tiel prospere konservis nian regnon. 12r Vi do agos bone, se vi ne atentos la leteron, kiun sendis al vi Haman, filo de Hamedata. La viron, kiu respondecas pri ĝi, oni pendigis ĉe la arbo apud la pordegoj de Ŝuŝan, kune kun lia tuta familio. Tiel rapide plenumis pri li la juĝon Dio, kiu ĉion regas. 12s Kopion de ĉi tiu skribaĵo vi do sen iu ajn hezito tuj ĉie pendigu. Krome la Judojn vi lasu vivi laŭ iliaj propraj kutimoj, kaj plenforte vi helpu al ili sin defendi kontraŭ iliaj atakontoj, en la horo planita por ilia sufero, en la dek-tria tago de la dek-dua monato, Adar. 12tĈar tiun tagon, kiu por la elektita popolo devus fariĝi la tago de la pereo, la ĉionreganta Dio ŝanĝis en tagon de ĝojo. 12u Tial do inter viaj kutimaj festoj vi celebru specialan tagon kun bongustaj manĝaĵoj, por ke nun kaj estontece tiu tago estu signo pri nia saviĝo por ni kaj por ĉiuj bonvolaj Persoj, dum aliflanke ĝi memorigos niajn atakantojn pri ilia pereo. 12x Ĉiuj urboj aŭ vilaĝoj, kiuj ne agos laŭ ĉi tiu ordono, estos senescepte senkompate neniigitaj per lanco aŭ fajro. Ne nur la homoj ilin evitos, sed ankaŭ la sovaĝaj bestoj kaj la birdoj abomenos ĝin por ĉiam.

13 ke oni donu kopion de ĉi tiu ordonletero kiel leĝon, proklamotan al ĉiuj popoloj, kaj ke la Judoj estu pretaj por tiu tago, por venĝi al siaj malamikoj. 14 La kurieroj, rajdantaj sur bonrasaj ĉevaloj, elrajdis tuj kaj rapide kun la ordono de la reĝo. La leĝo estis donita en la kastelurbo Ŝuŝan. 15 Mordeĥaj eliris de la reĝo en reĝa vesto el blua kaj blanka ŝtofo, kun granda ora krono, kaj en mantelo bisina kaj purpura. Kaj la urbo Ŝuŝan ĝojkriis kaj estis gaja. 16 Ĉe la Judoj estis lumo kaj ĝojo, gajeco kaj triumfo. 17 Kaj en ĉiu lando kaj en ĉiu urbo, sur ĉiu loko, kien atingis la ordono kaj dekreto de la reĝo, estis ĉe la Judoj ĝojo kaj gajeco, festeno kaj festo. Kaj multaj homoj el la popoloj de la lando fariĝis Judoj, ĉar falis sur ilin timo antaŭ la Judoj.

Ĉapitro 9

1 En la dek-dua monato, tio estas en la monato Adar, en ĝia dek-tria tago, kiam venis la tempo de plenumo de la reĝa ordono kaj dekreto - en la tago, kiam la malamikoj de la Judoj esperis superforti ilin - la afero turniĝis, kaj la Judoj superfortis siajn malamikojn. 2 La Judoj kolektiĝis en siaj urboj en ĉiuj landoj de la reĝo Aĥaŝveroŝ, por etendi la manon kontraŭ siajn malbondezirantojn; kaj neniu povis kontraŭstari al ili, ĉar timo antaŭ ili falis sur ĉiujn popolojn. 3 Kaj ĉiuj landestroj, satrapoj, regionestroj, kaj oficistoj de la reĝo favoris la Judojn, ĉar falis sur ilin timo antaŭ Mordeĥaj. 4 Ĉar Mordeĥaj estis granda en la domo de la reĝo, kaj la famo pri li iris tra ĉiuj landoj, ĉar la viro Mordeĥaj fariĝadis ĉiam pli kaj pli granda. 5 Kaj la Judoj batis ĉiujn siajn malamikojn, frapante per glavo, mortigante kaj ekstermante, kaj ili faris al siaj malamikoj, kion ili volis. 6 En la kastelurbo Ŝuŝan la Judoj mortigis kaj pereigis kvincent homojn; 7 ankaŭ Parŝandatan, Dalfonon, Aspatan, 8 Poratan, Adaljan, Aridatan, 9 Parmaŝtan, Arisajon, Aridajon, kaj Vajzatan, 10 la dek filojn de Haman, filo de Hamedata kaj persekutanto de la Judoj, ili mortigis; sed sur la havaĵon ili ne metis sian manon. 11 En la sama tago la nombro de la mortigitoj en la kastelurbo Ŝuŝan estis raportita al la reĝo. 12 Kaj la reĝo diris al la reĝino Ester: En la kastelurbo Ŝuŝan la Judoj mortigis kaj pereigis kvincent homojn kaj ankaŭ la dek filojn de Haman; kion ili faris en la ceteraj regionoj de la reĝo? Kion vi petas? tio estos donita al vi; kion vi ankoraŭ deziras? tio estos plenumita. 13 Ester respondis: Se al la reĝo plaĉas, estu permesite al la Judoj en Ŝuŝan ankaŭ morgaŭ fari tion saman, kion hodiaŭ, kaj la dek filojn de Haman oni pendigu. 14 Kaj la reĝo diris, ke oni faru tiel. Kaj estis donita dekreto pri tio en Ŝuŝan, kaj la dek filojn de Haman oni pendigis. 15 La Judoj, kiuj estis en Ŝuŝan, kolektiĝis ankaŭ en la dek-kvara tago de la monato Adar, kaj mortigis en Ŝuŝan tricent homojn; sed sur la havaĵon ili ne metis sian manon. 16 Ankaŭ la ceteraj Judoj, kiuj estis en la landoj de la reĝo, kolektiĝis kaj stariĝis, por defendi sian vivon kaj por akiri trankvilecon antaŭ siaj malamikoj, kaj ili mortigis el siaj malamikoj sepdek kvin mil, sed sur la havaĵon ili ne metis sian manon. 17 Tio estis en la dek-tria tago de la monato Adar. Kaj en ĝia dek-kvara tago estis ripozo, kaj oni faris ĝin tago de festeno kaj de gajeco. 18 Sed la Judoj, kiuj estis en Ŝuŝan, kolektiĝis en la dek-tria kaj en la dek-kvara tagoj; ripozo estis en la dek-kvina tago, kaj ili faris ĝin tago de festeno kaj de gajeco. 19 Tial la Judoj, kiuj loĝas en loĝlokoj kaj urboj ne fortikigitaj, faras la dek- kvaran tagon de la monato Adar tago de ĝojo kaj de festeno, festotago, kaj ili sendas donacojn unuj al aliaj.

Sed tiuj, kiuj loĝas en grandaj urboj, celebras la festotagon la dek-kvinan tagon de adar, sendante la donacojn al siaj najbaroj.

20 Mordeĥaj priskribis ĉiujn tiujn okazintaĵojn, kaj sendis leterojn al ĉiuj Judoj, kiuj estis en ĉiuj landoj de la reĝo Aĥaŝveroŝ, la proksimaj kaj la malproksimaj, 21 ke ili akceptu por si, ke ili festados ĉiujare la dek-kvaran tagon de la monato Adar kaj ĝian dek-kvinan tagon, 22 kiel tagojn, en kiuj la Judoj ricevis trankvilecon kontraŭ siaj malamikoj, kaj kiel monaton, kiu turnis por ili malĝojon en ĝojon, funebron en feston; ke ili faradu ilin tagoj de festeno kaj de gajeco, de sendado de donacoj unuj al aliaj kaj de donacado al malriĉuloj. 23 Kaj la Judoj akceptis tion, kion ili jam mem komencis fari kaj pri kio skribis al ili Mordeĥaj. 24 Ĉar Haman, filo de Hamedata, la Agagido, kaj malamiko de ĉiuj Judoj, intencis pereigi la Judojn kaj ĵetis pur'on, tio estas loton, por ekstermi kaj pereigi ilin; 25 sed kiam ŝi venis antaŭ la reĝon, ĉi tiu ordonis skribe, ke lia malbona entrepreno, kiun li preparis por la Judoj, turniĝu sur lian kapon; kaj ke oni pendigu lin kaj liajn filojn sur arbo. 26 Pro tio oni donis al tiuj tagoj la nomon Purim, laŭ la vorto "pur". Tial, konforme al ĉiuj vortoj de tiu letero, kaj al tio, kion ili mem vidis koncerne tion kaj kio trafis ilin, 27 la Judoj decidis kaj akceptis por si, por sia idaro, kaj por ĉiuj, kiuj aliĝos al ili, ke ili nepre festados tiujn du tagojn laŭ la preskribo kaj en la difinita tempo ĉiujare. 28 Tiuj tagoj devas esti memorataj kaj festataj en ĉiuj generacioj, en ĉiu familio, en ĉiu lando, kaj en ĉiu urbo; kaj tiuj tagoj de Purim ne devas esti forigitaj ĉe la Judoj, kaj la memoro pri ili ne devas malaperi inter ilia idaro. 29 Kaj la reĝino Ester, filino de Abiĥail, kaj la Judo Mordeĥaj skribis kun plena insisto, ke oni plenumu tiun duan leteron pri Purim. 30 Kaj ili sendis leterojn al ĉiuj Judoj en la cent dudek sep landojn de la regno de Aĥaŝveroŝ, kun vortoj de paco kaj de vero, 31 ke ili festadu tiujn tagojn de Purim en ilia tempo, kiel decidis pri ili la Judo Mordeĥaj kaj la reĝino Ester, kaj kiel ili mem akceptis por si kaj por sia idaro koncerne la fastadon kaj preĝadon. 32 Kaj laŭ la ordono de Ester oni konfirmis tiun historion de Purim kaj enskribis en libron.

Ĉapitro 10

1 La reĝo Aĥaŝveroŝ metis sub tributon la teron kaj la insulojn de la maro. 2 La tuta historio pri lia forto kaj lia potenco, kaj la detaloj pri la grandeco de Mordeĥaj, kiun la reĝo grandigis, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la reĝoj de Medujo kaj Persujo. 3 Ĉar la Judo Mordeĥaj estis la dua post la reĝo Aĥaŝveroŝ, granda inter la Judoj kaj amata inter la multo de siaj fratoj, zorganta pri la bono de sia popolo kaj donanta pacon al sia tuta idaro.

3a Kaj Mordeĥaj diris: Ĉi tio estis faro de Dio. 3b Mian sonĝon mi memoras, en kiu ĉion ĉi tion mi vidis: nenio el la sonĝo restis neplenumita: 3c estis tie la malgranda fonto, kiu fariĝis rivero, estis lumo, suno kaj multe da akvo. La rivero estas Ester, kiun la reĝo edzinigis kaj faris reĝino. 3d La du drakoj estas Haman kaj mi. 3e La multaj popoloj estas tiuj, kiuj kuniĝis por neniigi la nomon de la Judoj. 3f Mia popolo estas Izrael: tiuj, kiuj alvokis Dion kaj saviĝis. La Sinjoro savis Sian popolon, kaj la Sinjoro eltiris nin el tiuj katastrofoj. Dio faris grandajn signojn kaj miraklojn, kiuj neniam ankoraŭ okazis ĉe la nacianoj. 3g Ĉar du destinojn faris Dio: unu por la popolo de Dio kaj unu por ĉiuj ceteraj popoloj. 3h Kaj tiuj du destinoj plenumiĝis en la horo, la tempo kaj la tago, kiam okazis la decido antaŭ Dio, meze de la popoloj. 3i Dio memoris pri Sia popolo kaj donis justecon al Sia heredaĵo. 3k Do tiuj tagoj de la monato Adar, la dek-kvara kaj la dek-kvina, estos tagoj de festa kunveno kaj de ĝojo antaŭ Dio, de generacio al generacio por eterne ĉe Lia popolo Izrael.

3l En la kvara jaro de la regado de Ptolemeo kaj Kleopatra, Dositeo, kiu diris, ke li estas pastro kaj Levido, kaj lia filo Ptolemeo alportis ĉi tiun leteron pri la Purim-festo. Ili certigis, ke ĝi estas aŭtenta, kaj ke tradukis ĝin Lisimaĥo, filo de Ptolomeo, el Jerusalem.
Hosted by www.Geocities.ws

1