TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

DUA-KANONAJ
BIBLIAJ LIBROJ

© 2002 IKUE kaj KELI
Esperantigis G. Berveling

BARUĤ

Ĉapitro 1

1 Tio ĉi estas la libro, kiun verkis Baruĥ, filo de Nerija, filo de Maĥseja, filo de Cidkija, filo de Ĥasadja, filo de Ĥilkija. 2 Estis en Babel, en la kvina jaro, en la sepa tago de la monato, en la momento, kiam la Ĥaldeoj konkeris kaj bruligis Jerusalemon. 3 Baruĥ voĉlegis la vortojn de tiu ĉi libro al Jeĥonja, filo de Jehojaĥin, reĝo de Judujo, kaj al la tuta popolo, kiu venis por aŭsku-

lti: 4 la nobeloj, la princoj, la pliaĝuloj kaj ĉiuj ceteraj, junaj kaj maljunaj, kiuj loĝis en Babel, laŭ la bordoj de la rivero Sud. 5 Ili ploris, ili fastis kaj preĝis al la Sinjoro. 6 Ili ankaŭ kunigis monon, ĉiu laŭ sia ebleco, 7 kaj sendis tion al Jerusalem, por la pastro Joaĥim, filo de Ĥilkija, filo de Ŝalom, por la ceteraj pastroj kaj por ĉiuj homoj, kiuj estis kun ili en Jerusalem. 8 En la deka tago de la monato sivan Baruĥ jam ricevis la rabitajn trezorojn de la templo por reirigi ilin al Judujo. Tio estis la arĝentaĵo, kiun Cidkija, filo de Joŝia, reĝo de Judujo, farigis 9 post kiam reĝo Nebukadnecar de Babel el Jerusalem al Babel forkondukis Jeĥonjan kaj la princojn, la sklavojn, la gravulojn kaj la popolon de la lando.

10 Ili skribis al ili: Kun tio ni sendas al vi monon; aĉetu por tio brul-oferojn, pekoferojn kaj incensoferojn, kaj preparu farunoferojn; kaj alportu ilin sur la altaro de la Sinjoro, nia Dio. 11 Preĝu por la vivo de reĝo Nebukadnecar de Babel kaj de lia filo Baltasar, por ke ili vivu tiel longe, kiel estos la ĉielo super la tero. 12 Preĝu al la Sinjoro, ke Li donu al ni forton kaj lumigu niajn okulojn, por ke ni povu vivi sub la ŝirmo de reĝo Nebukadnecar de Babel kaj de lia filo Baltasar, ke longtempe ni povu servi al ili kaj trovi gracon antaŭ ili. 13 Preĝu krome por ni al la Sinjoro, nia Dio, ĉar ni pekis kontraŭ la Sinjoro, nia Dio, kaj ĝis nun Li ne forturnis de ni Sian akran koleron. 14 En la templo vi voĉlegu ĉi tiun libron, kiun ni sendas al vi; oni legu ĝin en festotagoj kaj en ĝustaj momentoj.

15 Diru: La Sinjoro, nia Dio, estas prava, sed ni havas la hontoruĝon sur la vizaĝo ĝis hodiaŭ, ni, loĝantoj de Judujo kaj Jerusalem, 16 niaj reĝoj kaj nobeloj, niaj pastroj kaj profetoj kaj niaj patroj: 17 ni pekis kontraŭ la Sinjoro 18 kaj malobeemaj ni estis, ni ne aŭskultis la voĉon de la Sinjoro Dio, nek vivis laŭ la ordonoj, kiujn Li donis al ni. 10 De la tempo, kiam la Sinjoro elkondukis niajn patrojn el Egiptujo, ĝis hodiaŭ ni estis malobeemaj al la Sinjoro, nia Dio, kaj en nia leĝeranimeco ni ne aŭskultis Lian voĉon. 20 Tial ĝis hodiaŭ trafis nin la katastrofoj kaj la malbenoj, kiujn la Sinjoro per Moseo igis antaŭdiri, en la tagoj de la eliro de niaj patroj el Egiptujo al la lando de lakto kaj mielo. 21 Sed ni ne aŭskultis la voĉon de nia Dio en ĉiuj vortoj de la profetoj, kiujn li sendis al ni. 22 Obstine ni iris nian propran vojon, servis aliajn diojn kaj faris tion, kio estas malbona en la okuloj de la Sinjoro, nia Dio.

Ĉapitro 2

1 Tial pri ni la Sinjoro efektivigis la minacon, kiun Li antaŭdiris kontraŭ ni, kontraŭ la juĝistoj, kiuj juĝis super Izrael, kontraŭ niaj reĝoj kaj nobeloj, kaj kontraŭ tuta Izrael kaj Judujo. 2 Nenie sub la ĉielo Li faris ion similan al tio, kion Li faris en Jerusalem - ekzakte kiel estas skribite en la leĝo de Moseo; 3 ĉiu el ni estis devigita manĝi la karnon de siaj propraj filoj kaj filinoj. 4 Li transdonis ilin al ĉiuj ĉirkaŭaj reĝlandoj kiel objekton de mokado kaj kiel timigan ekzemplon inter ĉiuj popoloj ĉirkaŭe, inter kiujn dividis ilin la Sinjoro. 5 Sklavoj ni estis anstataŭ regantoj, ĉar ni pekis kontraŭ la Sinjoro, nia Dio, kaj ni ne aŭskultis Lian voĉon.

6 La Sinjoro, nia Dio, estas prava, sed ni havas la honto-

ruĝon sur la vizaĝo ĝis hodiaŭ, ni kaj niaj patroj. 7 Ĉiu malbono, per kiu la Sinjoro minacis nin, okazis al ni. 8 Ni ne preĝis al la Sinjoro, kaj ni ne volis deiri de niaj malbonaj intencoj. 9 Sed la Sinjoro maldormis kaj igis siajn malfeli-

ĉojn trafi nin, ĉar la Sinjoro estas justa en ĉio, kion al ni Li faris. 10 Ni ne aŭskultis Lian voĉon kaj ne vivis laŭ la ordonoj de la Sinjoro, kiujn Li donis al ni.

11 Kaj nun, Sinjoro, Dio de Izrael, kiu elkondukis Vian popolon el Egiptujo per forta mano, sub signoj kaj mirakloj, per granda potenco kaj etendita brako; per tio Vi akiris ja grandan nomon ĝis hodiaŭ: 12 Ni pekis, ni estis malpiaj, ni estis maljustaj, Sinjoro nia Dio, malgraŭ ĉiuj Viaj ordonoj. 13 Sed deturnu de ni Vian koleron: jam restas de ni tiel malmultaj inter la popoloj, inter kiujn Vi disigis nin. 14 Sinjoro, aŭskultu nian preĝadon, niajn petegojn, kaj savu nin pro Via nomo, kaj donu al ni, ke gracon ni trovos ĉe tiuj, kiuj forkondukis nin. 15 Tiam scios la tuta tero, ke Vi, Sinjoro, estas nia Dio. Izrael kaj lia idaro ja portas Vian nomon. 16 Malsupren rigardu el Via sankta loĝejo, Sinjoro, kaj atentu pri ni; klinu Viajn orelojn kaj aŭskultu, 17 -

malfermu Viajn okulojn, Sinjoro, kaj rigardu, ĉar ne la mortintoj en Hadeso honoros la Sinjoron aŭ laŭdos Lian justecon: ĉar ili ja perdis la vivon el sia internaĵo. 18 Sed homoj, plenaj je ĉagreno, humiligitaj kaj malfortaj, kun rompitaj okuloj kaj koro malsatanta: tiuj honoros Vin, Sinjoro, kaj laŭdos Vian justecon! 19 Ne pro la meritoj de niaj patroj aŭ niaj reĝoj ni kuraĝas preĝi al Vi, Sinjoro nia Dio, 20 ĉar prave Vi faligis Vian akran koleron sur nin, kiel Vi antaŭdiris per Viaj servantoj la profetoj: 21 Tion diras la Sinjoro: Kurbigu vian nukon kaj submetiĝu al la reĝo de Babel; tiam vi plu loĝos en la lando, kiun al viaj patroj Mi donacis. 22 Sed se vi ne aŭskultos la voĉon de la Sinjoro kaj ne submetiĝos al la reĝo de Babel, 23 tiam en la urboj de Judujo kaj sur la stratoj de Jerusalem Mi silentigos la gajajn ĝojkriojn kaj la kantadon por fianĉo kaj fianĉino. La tuta lando fariĝos dezerto sen loĝantoj. 24 Sed ni ne aŭskultis Vian voĉon, ni ne submetiĝis al la reĝo de Babel, kaj Vi efektivigis la minacojn, kiujn Vi diris per Viaj servantoj la profetoj: la ostojn de niaj reĝoj kaj de niaj patroj oni elprenis el iliaj tomboj. 25 Kaj jen ĉie ili kuŝis dismetitaj, dumtage en la varmego, dumnokte en la malvarmo. Multaj pereis per grandaj katastrofoj, malsato, milito kaj pesto. 26 La domon, super kiu oni alvokis Vian nomon, Vi ŝanĝis en tion, kio nun ĝi estas, pro la malboneco de Izrael kaj Judujo.

27 Tamen, Sinjoro nia Dio, Vi agis al ni laŭ Via graco kaj laŭ Via granda kompatemo. 28 Tion Vi ja diris per Moseo en la tago, kiam Vi ordonis al li skribi Vian leĝon por la Izraelidoj: 29 Se vi ne aŭskultos Mian voĉon, tiam ĉi tiu granda multnombra amaso fariĝos tre malgranda inter la popoloj, al kiuj Mi disigos ilin. 30 Mi scias, ke ili ne aŭskultos Min, ĉar tiu ĉi popolo estas obstina. Sed en la lando de sia kaptiteco ili rekonsciiĝos 31 kaj rekonos, ke Mi, la Sinjoro, estas ilia Dio. Kaj Mi donos al ili koron kaj orelojn, kiuj aŭskultos. 32 Tiam en la lando de sia kaptiteco ili laŭdos Min kaj memoros Mian nomon. 33 Ili returniĝos de sia obstineco kaj de siaj pekoj, konsciante, kion misfaris iliaj patroj kontraŭ la Sinjoro. 34 Tiam Mi rekondukos ilin al la lando, kiun Mi ĵure promesis al iliaj patroj, al Abraham, Izaak kaj Jakob. Kaj tie ili regos denove. Kaj Mi faros ilin multnombraj, kaj neniam ili plu malpliiĝos. 35 Mi starigos kun ili eternan interligon: Mi estos ilia Dio, kaj ili estos Mia popolo. Neniam Mi plu forpelos Mian popolon Izrael el la lando, kiun Mi donis al ili.

Ĉapitro 3

1 Ĉiopovanta Sinjoro, Dio de Izrael, en mia mizero kaj en mia malfeliĉo mi vokis al Vi. 2 Aŭskultu min, Sinjoro, kaj kompatu, ĉar ni pekis kontraŭ Vi. 3 Eterne Vi regas sur Via trono, sed ni daŭre pereadas. 4 Ĉiopovanta Sinjoro, Dio de Izrael, aŭskultu la preĝon de la mortintoj de Izrael, de la filoj de tiuj, kiuj pekis kontraŭ Vi, kiuj ne aŭskultis la voĉon de la Sinjoro, ilia Dio. Tial trafis nin ĉi tiuj katastrofoj. 5 Ne memoru la misfarojn de niaj patroj, sed nur memoru Vian potencon kaj Vian nomon. 6 Vi ja estas la Sinjoro, nia Dio: Vin ni volas laŭdi, Sinjoro! 7 Vi ja metis la timon antaŭ Vi en niajn korojn, por ke ni alvoku Vian nomon. Tial ni Vin laŭdas en la lando de nia kaptiteco, ĉar ni forturniĝas plenkore de la misfaroj, kiujn kulpas kontraŭ Vi niaj patroj. 8 Jen, hodiaŭ ni ankoraŭ estas en la lando de nia kaptiteco, kien Vi dispelis nin kiel objekton de mokado, malbeno kaj hontigo, pro ĉiuj misfaroj de niaj patroj, kiuj forlasis la Sinjoron, nian Dion.

9 Aŭskultu, ho Izrael, la leĝon de la vivo;
aŭskultu kaj lernu, kio estas scio.
10 Kial, Izrael, kial vi vivas en malamika lando,
kial vi maljuniĝas en lando fremdula?
11 Kial vi estas malpura kvazaŭ la mortintoj,
kial vi alkalkuliĝas al la loĝantoj de Hadeso?
12 Ĉar la fonton de la Saĝeco vi forlasis.
13 Se vi restus sur la vojo de Dio,
tiam por ĉiam en paco vi loĝus.
14 Lernu, kie estas Saĝeco, kie forto,
kie kompreno, kaj tiel samtempe vi lernu,
kie la vivon vi trovos, multajn tagojn,
lumon por la okuloj kaj pacon.
15 Sed kiu trovis Ŝian loĝejon,
kiu penetris en Ŝiajn trezorejojn?

16 Kie nun estas la regantoj de la popoloj
kaj tiuj, kiuj eĉ regis super la bestoj de la tero,
17 kiuj ludis kun la birdoj de la ĉielo,
kiuj amasigis arĝenton kaj oron,
je kiuj konfidas la homoj,
kaj kies posedaĵo estis senlima,
18 kiuj tiel plenzorge forĝadis arĝenton,
sen malkaŝi la sekreton de sia laboro?
19 Ili ĉiuj malaperis kaj malsupreniris en Hadeson,
sed aliaj transprenis ilian lokon.
20 Junuloj vidis la lumon
kaj plenigis la teron,
sed ankaŭ ili ne konis la vojon de la Saĝeco,
21 nek komprenis pri Ŝiaj vojoj;
iliaj idoj ankoraŭ pli devojiĝis.
22 En Kanaan nenio estis aŭdita pri Ŝi,
kaj en Teman pri Ŝi nenio estis videbla.
23 Eĉ la idoj de Hagar, kiuj ĉie amasigas scion,
la komercistoj de Meran kaj Teman,
la poetoj de sentencoj, la serĉantoj pri scio,
ne trovis la vojon al Saĝeco
kaj scias nenion pri Ŝiaj vojoj.

24 Ho Izrael, kiel granda estas la domo de via Dio,
kiel larĝa la teritorio de Lia potenco.
25 Granda ĝi estas kaj senfina,
alta kaj nemezurebla.
26 Tie naskiĝis la Gigantoj, tiuj famuloj de pratempe,
stature grandaj, lertaj en la batalo.
27 Sed ne ilin Dio elektis,
ne al ili Li montris la vojon al Saĝeco.
28 Ĉiuj pereis pro nesufiĉo da kompreno,
pereis pro ilia senscio.

29 Kiu supreniris al la ĉielo por tie kapti Ŝin
por preni Ŝin malsupren por ni de super la nuboj?
30 Kiu iris trans la maron por malkovri Ŝin
kaj trovis Ŝin kaj povis aĉeti Ŝin per elektita oro?
31 Neniu konas Ŝiajn vojojn,
neniu malkovras Ŝiajn padojn.

32 Nur la Ĉioscianto konas Ŝin.
Lia scio malkovris Ŝin.
Li kreis la teron por eterne
kaj plenigis ĝin per bestoj kvarpiedaj.
33 La lumon Li elsendas, kaj ĝi iras sian vojon,
Li revokas ĝin, kaj ĝi obeas Lin timplene.
34 Ĝoje brilas ĉiuj steloj en ilia noktogardo,
35 Li vokas ilin, kaj ili diras: Jen ni estas!
Ĝojplene ili brilas por Li, kiu ilin kreis.
36 Tiu estas nia Dio,
neniu alia povas rivali kun Li.
37 Ĉiujn vojojn de la scio Li kaptis,
kaj Li montris ilin al Sia sklavo Jakob,
al Izrael, kiun Li amas.
38 Post tio Ŝi aperis surtere
kaj ekloĝis inter la homoj.

Ĉapitro 4

1 Tiu ĉi estas la libro de la ordonoj de Dio:
Ŝi estas la leĝo, kiu staras por eterne.
Kiuj observas Ŝin, tiuj vivos,
kiuj ne sekvas Ŝin, tiuj trovas la morton.
2 Konvertiĝu, Jakob, kaj kaptu Ŝin,
trovu vian vojon al la lumo en Ŝia brilo.
3 Ne fordonu vian gloron al aliaj,
ne cedu vian privilegion al fremduloj.
4 Feliĉaj estas ni, Izrael,
ĉar al ni Dio malkovris, kio plaĉas al Li.

Kuraĝon, mia popolo,
kiu portas la nomon Izrael.
6 Al la nacioj vi estis vendita,
sed ne por pereo.
Ĉar Dion vi kolerigis,
vi estis transdonita al viaj malamikoj;
7 ĉar Vian kreinton vi defiis,
ĉar ne al Li, sed al demonoj vi oferis.
8 La eternan Dion, kiu vin nutris, vi forgesis;
Jerusalemon, kiu edukis vin, vi ĉagrenis.
9 Ĝi vidis, ke la kolero de Dio vin trafas,
kaj diris:

Aŭskultu, najbaroj de Cion:
grandan ĉagrenon Dio sendis sur min,
10 ĉar mi vidis miajn filojn kaj filinojn forkondukiĝi
en kaptitecon,
kiun sendis al ili la Eternulo.
11 Kun ĝojo mi edukis ilin,
en larmoj kaj ĉagreno mi vidis ilin foriri.
12 Neniu mokridu pri mi,
vidvino, forlasita de ĉiuj,
soleca pro la pekoj de miaj infanoj,
ĉar ili sin forturnis de la leĝo de Dio,
13 ne interesiĝis pri Liaj reguloj,
ne iris laŭ la vojoj de la ordonoj de Dio
nek sekvis la padojn de Lia justa instruo.
14 Estu bonvenaj, najbaroj de Cion,
sed pensu pri la kaptiteco de miaj filoj kaj filinoj,
kiun sendis al ili la Eternulo:
15 Li sendis kontraŭ ilin popolon de malproksime,
senhontan popolon kun fremda lingvo,
sen respekto por maljunuloj,
sen kompato por infanoj.
16 La amatajn filojn de la vidvino ili forkaptis
kaj senigis la solulinon de ŝiaj filinoj.
17 Kiel mi povus helpi al vi?
18 Ĉar Li, kiu sendis al vi tiujn malbonaĵojn,
ankaŭ savos vin el la mano de viaj malamikoj.
19 Infanoj, iru for, iru do for!
Mi ja postrestos sola.
20 La vestaĵon de la paco mi interŝanĝis
por la sakaĵo de petegado.
Mi vokos al la Eternulo dum mia tuta vivo.

21 Kuraĝon, infanoj, voku al Dio.
Li savos vin de tiraneco, el la manoj de viaj malamikoj.
22 Mi atendas vian savon de la Eternulo,
kaj ĝojo venis al mi de la Sanktulo,
pro la kompato, kiu baldaŭ atingos vin
de la Eternulo, via savanto.
23 En larmoj kaj malĝojo mi vidis vin foriri,
sed je mia ĝojo kaj feliĉo Dio por ĉiam redonas vin.
24 La najbaroj de Cion vidis vin en kaptiteco;
nun ili baldaŭ vidos vin savita de via Dio.
Li venos al vi en la gloro kaj la brilo de la Eternulo.
25 Infanoj, pacience eltenu la koleron de Dio,
kiu vin trafis.
Via malamiko persekutis vin:
baldaŭ vi vidos lian pereon
kaj metos vian piedon sur lian nukon.
26 Miaj amataj infanoj devis iri neuzitajn vojojn,
forkondukite kvazaŭ grego forkaptita de la malamiko.
27 Kuraĝon, infanoj, voku al Dio:
Kiu tion ĉi faris al vi, Tiu denove memoros pri vi.
28 Siatempe via sola penso estis forlasi Dion.
Nun dekfoje pli urĝe serĉu Lin!
29 Ĉar kiu sendis al vi ĉiun ĉi tiun malbonon,
Tiu ankaŭ liberigos kaj plenigos vin per eterna ĝojo.

30 Kuraĝon, Jerusalem:
Kiu donis al vi vian nomon, Tiu konsolos vin.
31 Ve al tiuj, kiuj mistraktis vin
kaj ĝojis pro via falo.
32 Ve al la urboj, kie viaj infanoj estis sklavoj;
ve al la urbo, kiu tenis viajn filojn kaptitaj.
33 Se ĝi eĉ ĝojis pro via pereo
kaj jubilis pro via falo,
nun ĝi funebros pro sia propra senhomeco.
34 Mi senigos ĝin je la gajeco de multnombra loĝantaro,
ĝian fieron Mi ŝanĝos en ĉagrenon.
35 Ĉar la Eternulo elverŝas fajron sur ĝin
dum multaj tagoj,
kaj demonoj tie loĝos
dum longa tempo.
36 Rigardu orienten, Jerusalem,
jen venas la ĝojo, kiun Dio donas al vi.
37 Jen venas viaj filoj, kiuj vin forlasis:
de oriento ĝis okcidento ili denove kuniĝas,
laŭ la vorto de la sankta Dio,
jubilante pro Lia gloro.

Ĉapitro 5


1 Jerusalem, demetu vian vestaĵon de mizero kaj funebro,
vestu vin per la brila beleco de Dio por ĉiam.
2 Vestu vin per la mantelo de la Dia justeco,
metu sur vian kapon la harligon de la gloro de la Eternulo.
3 Ĉar Dio deziras, ke brilu via beleco por ĉiuj sub la ĉielo.
4 Por eterne Dio vin nomas
Paco-per-Justeco, Gloro-per-Pieco.

5 Leviĝu, Jerusalem, ekstaru sur la montosupro,
kaj rigardu orienten:
jen kuniĝas viaj idoj de okcidento ĝis oriento,
laŭ la vorto de la sankta Dio,
ĝojaj, ĉar Li denove memoras pri ili.
6 Piede ili foriris de vi,
pelite de la malamikoj,
sed honorplene Dio rekondukas ilin,
kvazaŭ portatajn sur reĝa seĝo.
7 Dio ja ordonis ebenigi
ĉiujn montojn kaj montetojn,
kaj plenigi ĉiujn valojn,
por ke la tuta lando fariĝu ebena,
kaj ke Izrael iradu sekure en la gloro de Dio.
8 Kaj la arbaroj kaj ĉiu bonodora arbo donas ombron
al Izrael, laŭ la ordono de Dio.
9 Ĉar Dio mem ĝoje gvidos Izraelon en la lumo de Sia gloro;
akompanos Lia kompatemo kaj pardonemo.

LETERO DE JEREMIA

Ĉapitro 6

1 Kopio de la letero, kiun Jeremia sendis al tiuj, kiujn la reĝo de la Babilonanoj forkaptis al Babilono, por averti ilin, laŭ ordono de Dio.

Pro la pekoj, kiujn vi faris antaŭ Dio, forkondukas vin al Babilono Nebukadnecar, la reĝo de la Babilonanoj. 2 Alveninte en Babilono, dum jaroj kaj jaroj tie vi restos, dum sep generacioj. Post tio Mi sekure rekondukos vin hejmen. 3 Arĝentajn, orajn kaj lignajn diojn vi vidos en Babilono, kiujn portas surŝultre kaj pie adoras la popoloj. 4 Sed vi atentu kaj ne similiĝu al ili: vi ne respektu tiujn diojn! 5 Kiam vi vidas, kiel la amaso adorkliniĝas antaŭ kaj malantaŭ tiuj dioj, vi pensu en vi mem: Nur Vin, Sinjoro, oni adoru!

6 Ĉar mia anĝelo estas kun vi, kaj li elprovos viajn animojn.

7 La langon de tiuj dioj poluris lignaĵisto, ilian korpon li kovris per arĝento kaj oro. Ili ne estas dioj, ili ne povas paroli. 8 Oni forĝas por tiuj dioj orajn kronojn, kvazaŭ ili estus parademaj knabinoj. 9 Kelkfoje la pastroj prenas oron kaj arĝenton de siaj dioj por sia propra uzado, aŭ por donaci al la knabinoj en la bordeloj. 10 Tiujn arĝentajn, orajn kaj lignajn diojn oni ornamas kvazaŭ homojn, sed tio ne faras ilin rezistemaj kontraŭ rusto kaj vermoj. 11 Kaj malgraŭ iliaj purpuraj vestaĵoj oni devas forlavi de iliaj vizaĝoj la polvon de la templo, kiu abunde kuŝas sur ili. 12 Unu tenas sceptron kvazaŭ provinca reganto, sed kiu misagas kontraŭ li, tiun li ne povos mortigi. 13 La alia mane portas glavon aŭ batalhakilon, sed li estas senpova kontraŭ milito aŭ ŝtelistoj. 14 Tiel do estas klare, ke ili ne estas dioj. Do ne timu ilin.

15 Iliaj dioj estas senutilaj kiel rompita argila poto. Starigite en la templo, 16 iliaj okuloj pleniĝas de la polvo de la piedoj de l' vizitantoj. 17 Kaj kiel la pordoj de malliberejo fermiĝas malantaŭ la viro, kiun pro krimo kontraŭ la reĝo oni mortkondamnis, tiel same la pastroj baras la pordojn de la temploj per rigliloj kaj stangoj, timante ke ŝtelistoj prirabos la diojn. 18 Por tiuj dioj ili bruligas pli da lampoj ol por si mem, kvankam ili eĉ ne unu el ili povas vidi. 19 Al tiuj dioj estas kiel al trabo de ilia templo: la interno, kiel oni tion nomas, estas komplete forkonsumita. Sed ili ne rimarkas la vermojn, kiuj venas el la tero kaj formanĝas ilin mem kaj iliajn vestaĵojn. 20 Ilia vizaĝo estas nigra pro la fumo de la templo. 21 Ĉirkaŭ iliaj korpo kaj kapo flugetadas vespertoj, hirundoj kaj aliaj birdoj; eĉ sovaĝaj katoj eksidas sur ili. 22 Tiel do vi scias, ke ili ne estas dioj. Do ne timu ilin.

23 Se la oron oni ne poluras, per kiu ili estas ornamitaj, ili ne brilas. Kiam ili estis muldataj, eĉ tion ili ne konsciis. 24 Je ĉiaj prezoj oni povas aĉeti ilin; ili ja estas nur senvivaĵoj. 25 Ĉar piedojn ili ne havas, oni devas porti ilin; tiel al ĉiuj ili montras sian senpovon. Se ili falas teren, je sia honto iliaj adorantoj devas levi ilin. 26 Se oni starigas ilin ĝustaloke, ili ne plu povas moviĝi; se ili flankenŝoviĝis, ili ne povas rerektigi sin, sed oni devas meti la donacojn antaŭ ilin, kiel ĉe mortintoj. 27 La pastroj vendas iliajn oferaĵojn aŭ tenas ilin por si mem. Iliaj edzinoj peklas parton el tio, sed nenion ili donas al la malriĉuloj aŭ malfortuloj. Ankaŭ dum menstruo aŭ mallonge post nasko ili tuŝas ilin. 28 Tiel do vi scias, ke ili ne estas dioj. Do ne timu ilin.

29 Kial oni nomus ilin dioj? Ankaŭ virinoj antaŭmetas oferaĵojn al tiuj arĝentaj, oraj kaj lignaj dioj. 30 En iliaj temploj sidas la pastroj, kun ŝiritaj vestaĵoj, kun forrazitaj kap- kaj barbo-haroj, kun nekovrita kapo. 31 Ili bruaĉas antaŭ siaj dioj same, kiel kelkaj faras ĉe la morto-manĝoj. 32 El iliaj vestaĵoj la pastroj prenas ion por vesti siajn edzinojn kaj infanojn. 33 Ĉu oni bone aŭ malbone traktas ilin, ili ne povas ĝin rekompenci. Reĝojn ili ne povas enoficigi nek forigi. 32 Ankaŭ riĉon aŭ monon ili ne povas doni. Se iu ne plenumas sian voton al ili, ili ne povas peti kontentigon. 35 Neniun homon ili savas de la morto, kaj neniun malfortulon ili liberigas el la potenco de fortulo. 36 Blindulon ili ne povas fari vidanto, nek helpi al iu en danĝero. 37 Ili ne kompatas vidvinojn, pri orfoj ili ne zorgas. 38 Ili estas sensentaj kiel ŝtonoj el la montaro, tiuj lignaj dioj kovritaj per oro kaj arĝento. Iliaj adorantoj estos seniluziitaj. 30 Kiel oni do povus pensi aŭ diri, ke ili estas dioj?

40 Krom tio la Ĥaldeoj mem malhonoras siajn diojn. Kiam mutulon ili vidas, kiu ne povas paroli, ili venigas Belon, esperante, ke li sanigos lin, kvazaŭ Bel povus aŭdi lin. 41 Sed neniu rezonado igas ilin forlasi tiujn diojn; tiel malsaĝaj ili estas. 42 Ligite per ŝnuroj, la virinoj sidadas laŭ la stratoj, kaj bruligas branon. 43 Kiam unu el ili, invitite de pasanto, sekskuniĝis kun li, ŝi moketas la najbarinon, ke tiu ankoraŭ ne havis la saman honoron kaj ke ties ŝnuro ankoraŭ ne ŝiriĝis. 44 Ĉio, kio okazas ĉe ili, estas trompo. Kial do pensi aŭ diri, ke ili estas dioj?

45 Lignaĵistoj aŭ oraĵistoj produktis ilin; nenio alia ili fariĝis ol tio, kion la metiistoj deziris. 46 La farintoj mem ne fariĝas maljunaj. Kiel do ilia faraĵo povus esti dioj? 47 Nur seniluzion kaj honton ili postlasas al sia idaro. 48 Se milito aŭ katastrofo minacas tiajn diojn, la pastroj interkonsiliĝas, kie kaŝi ilin. 49 Kial do oni ne komprenas, ke tiuj, kiuj ne povas sin savi el milito aŭ katastrofo, ne estas dioj? 50 Oni ja devas konfesi, ke tiuj lignaj dioj kovritaj per oro kaj arĝento estas falsaj dioj. Al ĉiuj popoloj kaj reĝoj devas esti klare, ke ili ne estas dioj, sed homfaritaĵo sen iu dia potenco. 51 Kiu bezonas pli da pruvoj, ke ili ne estas dioj?

52 Ili ne enoficigas reĝon super la lando; ili ne donas pluvon al la homoj. 53 Ili ne donas justan juĝon nek ŝirmas kontraŭ maljusteco; ili estas senpovaj kiel la korvoj inter ĉielo kaj tero. 54 Se fulmo frapas la templon de tiuj lignaj dioj kovritaj per oro kaj arĝento, la pastroj, fuĝante, sin povas savi; sed ili mem kune kun la traboj forbrulas. 55 Al ili ne estas eble rezisti kontraŭ reĝo aŭ malamikoj. 56 Kiel oni do povus supozi, ke ili estas dioj?

57 Tiuj lignaj dioj kovritaj per oro kaj arĝento nenion kapablas kontraŭ ŝtelistoj kaj rabistoj. Se tiuj kaptas ilin, ili deprenas la oron, la arĝenton kaj la vestaĵojn, kaj foriras kun sia predo. Kaj nenion ili povas fari kontraŭ tio. 58 Pli bona do estas reĝo, kiu povas sentigi sian potencon, aŭ utila meblo, kiun uzas la posedanto, ol tiuj falsaj dioj; pli bona dompordo, kiu protektas ĉion en la domo, ol tiuj falsaj dioj; pli bona ligna kolono en palaco ol tiuj falsaj dioj. 59 La suno, la luno kaj la steloj donas lumon, kaj tiel estas utilaj; 60 same la flagra fulmo, bela por rigardi, kaj ankaŭ la vento, kiu blovas super ĉiu regiono. 61 Se Dio ordonas al la nuboj vojaĝi super la tuta tero, ili obeas Lian ordonon. La fajro, kiu venas desupre por cindrigi la arbarojn en la montaro, plenumas sian taskon. 62 Sed al ĉio ĉi tio tiuj dioj estas kompareblaj nek laŭ beleco nek laŭ potenco. 63 Tial ne estas penseble nek direble, ke ili estas dioj. Ili ne kapablas fari justecon nek bonfarojn. 64 Vi scias, ke ili ne estas dioj; do ne timu ilin!

65 Reĝon ili ne povas malbeni nek beni. 66 Al la popoloj ili ne donas signojn sur la ĉielo, ne brilas kiel la suno, ne lumas kiel la luno. 67 La sovaĝaj bestoj estas pli lertaj ol ili. Tiuj almenaŭ kapablas serĉi rifuĝejon. 68 El ĉio ĉi tio pruviĝas, ke ili ne estas dioj. Do ne timu ilin.

69 Kiel birdtimigilo en kukuma kampo, kiu nenion protektas, tiaj estas iliaj lignaj dioj kovritaj per oro kaj arĝento. 70 Same ili similas al dornarbusto en ĝardeno, sur kiu eksidas la birdoj; ankaŭ al kadavro en malluma tombo similas tiuj lignaj dioj kovritaj per oro kaj arĝento. 71 El la purpuro kaj la lino, kiuj putriĝas sur ili, oni povas konstati, ke ili ne estas dioj. Fine ilin mem manĝas la vermoj: honto por la lando. 72 Pli bona do estas la justulo, kiu ne havas idolojn; li ja eskapas la mokridadon.
Hosted by www.Geocities.ws

1