TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

DUA-KANONAJ
BIBLIAJ LIBROJ

© 2002 IKUE kaj KELI
Esperantigis G. Berveling

II MAKABEOJ

Ĉapitroj

1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15

Ĉapitro 1

1 La Judoj el Jerusalem kaj el la lando de Judujo, al siaj fratoj, la Judoj en Egiptujo: saluton, kaj prosperan pacon! 2 Dio favoru vin kaj memoru la interligon, kiun Li faris kun Siaj fidelaj servantoj Abraham, Isaak kaj Jakob. 3 Li donu al vi ĉiuj koron, kiu adoras Lin kaj plenumas Lian volon sindoneme kaj volonte. 4 Li malfermu viajn korojn al Siaj leĝo kaj ordonoj, kaj Li estigu pacon. 5 Li aŭskultu viajn preĝojn kaj repaciĝu kun vi kaj ne forlasu vin en tempo de malfeliĉo. 6 Tiel ni nun preĝas por vi.

7 Dum la regado de Demetrio, en la jaro cent sesdek naŭ, ni Judoj skribis al vi: Dum la plej granda premateco, kiu trafis nin en tiuj ĉi jaroj, depost kiam Jason kaj liaj sekvantoj perfidis la sanktan teron kaj la regnon, 8 oni bruligis la pordegon de la templo kaj elverŝis senkulpan sangon. Tiam ni preĝis la Sinjoron kaj Li aŭskultis nin: ni alportis bruloferon kaj farunoferon, ni lumigis lampojn kaj metis la panojn de propono. 9 Tial do, celebru la feston de laŭboj en la monato kislev. En la jaro cent okdek ok.

10 La loĝantoj de Jerusalem kaj de Judujo, la pliaĝuloj kaj Judas, al Aristobulo, instruisto de reĝo Ptolemeo kaj posteulo el familio de konsekritaj pastroj, kaj al la Judoj en Egiptujo: saluton kaj prosperon! 11 Liberigite de Dio el grandaj danĝeroj, ni esprimas al Li multajn dankojn, ĉar Li defendis nin kontraŭ la reĝo. 12 Li mem forpelis la malamikajn armeojn el la sankta urbo. 13 Ĉar kiam ilia generalo kun sia armeo, kiu ŝajnis nevenkebla, iris al Persujo, ili estis neniigitaj en la templo de Nanea. La pastroj de Nanea superruzis lin. 14 Sub preteksto de edziĝo al Nanea, Antioĥo ja alvenis tien kun amikoj, kun la celo ekposedi la grandajn riĉaĵojn kvazaŭ doton. 15 La pastroj de Nanea dismetis antaŭ ili la trezoron, Antioĥo eniris kune kun kelkaj personoj internen en la sanktejon. Tuj kiam li tie troviĝis, la pastroj fermis la templon, 16 kaj malferminte en la plafono sekretan aperturon, ili komencis ĵeti ŝtonojn, per kiuj ili mortigis la generalon kaj liajn akompanantojn. Sekve ili distranĉis ilin en pecojn, kaj la detranĉitajn kapojn ili eksteren ĵetis al tiuj, kiuj tie troviĝis. 17 Por ĉio ĉi laŭdata estu Dio, kiu pereigis la malpiulojn.

18 Ni festos la purigadon de la templo en la dudek-kvina tago de kislev. Ni konsideris konvena sciigi vin, por ke ankaŭ vi festu la feston de laŭboj kaj la feston de la fajro, por memori, kiel ree alportis oferojn Neĥemja, la rekonstruinto de la templo kaj de la altaro. 19 Kiam niaj patroj estis forkondukitaj al Persujo, kelkaj el la tiamaj piaj pastroj prenis fajron de sur la altaro kaj sekrete kaŝis ĝin en la profundo de seka puto, tiel, ke neniu sciu pri ĝia loko. 20 Post multaj jaroj, laŭ deziro de Dio, Neĥemja estis sendita de la Persa reĝo al Judujo. Li ordonis al posteuloj de tiuj pastroj, kiuj ĝin kaŝis, serĉi la fajron. Ili raportis al ni, ke ili ne trovis la fajron, sed nur feĉan fluidaĵon. Li ordonis ĉerpi el ĝi kaj alporti ĝin. 21 Kiam ĉio estis preta por la oferado, Neĥemja ordonis al la pastroj priverŝi per tiu fluidaĵo la lignon kaj ĉion kio kuŝis sur ĝi. 22 Tion ili faris. Kiam post certa tempo la suno ekbrilis, kiun antaŭe kovris nuboj, ekestis tiom granda flamo, ke ĉiuj miregis. 23 Dum forbrulis la ofero, la pastroj preĝis kaj kune kun ili ĉiuj ceteraj. Antaŭpreĝis Jonatan, kaj la ceteraj, same kiel Neĥemja, respondis. 24 Kaj ili preĝis jene:

Sinjoro, ho Sinjoro nia Dio, kreinto de ĉio, timinda, potenca, justa kaj kompatema, nur Vi estas reĝo kaj bonfaranto. 25 Vi estas la sola malavarulo, la sola justulo, ĉiopova kaj eterna. Vi liberigas Izraelon de ĉiu malbono. Vi, kiu elektis kaj sanktigis niajn patrojn, 26 akceptu tiun ĉi oferon por Via tuta popolo Izrael. Gardu kaj sanktigu Vian heredaĵon. 27 Rekolektu niajn disĵetitojn, liberigu tiujn, kiuj estas en sklaveco inter la gentoj, rigardu favore tiujn, kiuj estas mokataj kaj malestimataj, por ke sciu la gentoj, ke Vi estas nia Dio. 28 Punu tiujn, kiuj subpremas kaj malhonorigas nin. 29 Plantu denove Vian popolon sur Vian sanktan lokon, kiel tion diris Moseo.

30 Poste la pastroj kantis la himnojn. 31 Kiam la lasta oferaĵo estis forbruligita, Neĥemja ordonis disverŝi la reston de la fluidaĵo sur grandegajn ŝtonojn. 32 Tuj, kiam tion ili faris, ekestis flamego; sed ĝin ensorbis la brilo venanta de la altaro. 33 Tio ĉi disfamiĝis, kaj ankaŭ al reĝo de la Persoj oni raportis, ke en la loko, kien la forkondukitaj pastroj kaŝis la fajron, aperis la akvo, per kiu la viroj de Neĥemja sanktigis la oferaĵojn. 34 La reĝo prienketigis la aferon, igis ĉirkaŭbari la lokon, kaj faris el ĝi sanktejon. 35 La reĝo ankaŭ prenis multajn riĉajn donacojn kaj disdonis ilin inter tiuj, al kiuj li estis bonvolema. 36 La viroj de Neĥemja nomis tiun fluidaĵon neftar, kio signifas purigado, sed kutime oni nomas ĝin nafto.

Ĉapitro 2

1 En la libroj estas troveble, ke al la forkondukitoj la profeto Jeremia ordonis kunporti iom el la sankta fajro, kiel estis supre dirite, 2 sed la profeto ankaŭ donis al ili la leĝon kaj ordonis, ke ili ne forgesu la ordonojn de la Sinjoro, kaj ke en siaj pensoj ili ne devojiĝu de la ĝusta vojo, pro la imponaj, oraj kaj arĝentaj statuoj, kiujn ili vidos. 3 Inter la ceteraj admonoj li alvokis, ke la leĝon ili daŭre tenu en siaj koroj.

4 La sama libro diras ankaŭ, ke la profeto, laŭ inspiro de Dio, ordonis porti malantaŭ si la tabernaklon kaj la keston de interligo, kiam li ekiris al la monto, sur kiun iam supreniris Moseo por rigardi la promesitan heredaĵon de la Sinjoro. 5 Alveninte tie, Jeremia trovis vastan kavernon. Tie li starigis la tabernaklon, la keston de interligo kaj incens-altaron, kaj la enirejon li baris per ŝtonoj. 6 Kelkaj el liaj akompanantoj poste reiris por noti la vojon, sed ili ne plu povis retrovi ĝin. 7 Jeremia, eksciinte pri tio, riproĉis al ili kaj diris: Tiu ĉi loko restos nekonata ĝis tiam, kiam Dio kunvenigos la tutan popolon kaj montros al ĝi kompatemon. 8 Tiam la Sinjoro denove montros ĉion ĉi tion; tiam vidiĝos la gloro de la Sinjoro kaj ankaŭ la nubo, same kiel ili vidiĝis en la tempo de Moseo aŭ en la tempo, kiam Salomono preĝis, ke la templo fariĝu plej sankta.

9 Krome estas dirite, ke tiu reĝo, dotita de granda saĝeco, kaj ĉe la inaŭguro kaj ĉe la pretigado de la templo alportis oferojn. 10 Same kiel Moseo preĝis al la Sinjoro - kaj fajro falis el la ĉielo kaj forkonsumis la oferaĵojn -, same tiel preĝis ankaŭ Salomono, kaj la fajro defalis kaj konsumis la bruloferojn. 11 Moseo diris: Ĉar la propekan oferon oni ne manĝis, ĝi jene forkonsumiĝis. 12 Tiel same ankaŭ Salomono festis dum ok tagoj.

13 En la libroj kaj la rememoroj de Neĥemja krom tio estas dirate, ke li fondis bibliotekon, en kiu li amasigis librojn pri la reĝoj, skribaĵojn de la profetoj, librojn de David kaj ankaŭ leterojn de reĝoj pri donacoj al la templo. 14 Judas denove kolektis ĉiujn tiujn librojn, kiuj estis disiĝintaj en la tempo de nia militado, kaj ili nun estas en nia posedo. 15 Se vi bezonas ion el ili, sendu mesaĝistojn kaj vi ricevos ĝin.

16 Ĉar ni volas festi la purigadon de la templo, ni skribis al vi. Vi do faros bone, se ankaŭ vi festos tiujn ĉi tagojn. 17 Dio ja liberigis Sian popolon, kaj Li donis al ĉiuj ilian heredaĵon, regadon, pastrecon kaj sanktecon, 18 kiel tion Li promesis en la leĝo. Tial ni do esperas, ke baldaŭ Li kompatos je ni, kaj ke de ĉiuj regionoj, kiuj estas sub la ĉielo, Li kunvenigos nin sur tiun sanktan lokon; ĉar Li liberigis nin de grandaj malbonoj kaj purigis la sanktan lokon.

19 La historion de Judas Makabeo kaj de liaj fratoj, la purigadon de la famega templo kaj la inaŭguron de la altaro, 20 krome la militojn kontraŭ Antioĥo Epifanes kaj lia filo Eŭpator, 21 la ĉielajn aperaĵojn, kiujn spertis la bravaj defendantoj de Judismo, kiuj - kvankam malmultnombraj - denove konkeris la tutan landon, forpelis la barbarajn armeojn, 22 rekonkeris la tutmonde faman templon kaj liberigis la urbon, kaj kiuj, ĉar la Sinjoro en Sia granda boneco favoris al ili, povis restarigi la leĝojn, kiuj minacis disfali: 23 ĉion ĉi tion Jason el Cireno priskribis en kvin libroj. Ni provos resumi tion en unu libro.

24 Ĉar ni rimarkis la inundon de tiuj nombroj, kaj konstatis kiel malfacile estas pro la abundeco de la materialo enprofundiĝi en la historian argumentadon. 25 Tial ni klopodis por amuzi tiujn, kiuj volonte legas, kaj faciligi la aferon por tiuj, kiuj volas parkere alproprigi al si la materialon, unuvorte: helpi al ĉiuj, kiuj al si enmanigos tiun ĉi libron.

26 Por ni la entreprenita tasko, fari tiun ĉi resumon, ne estis facila; ĝi estis afero de peza laboro kaj sendormaj noktoj, 27 same kiel klopodegas tiu, kiu aranĝas feston por plezurigi aliajn. Tamen tre volonte ni ŝarĝis nin per tiu ĉi tasko, por akiri dankemon de multaj. 28 Ekzakte priskribi la detalojn, tion ni lasis al la historiisto. Ni mem nur strebis al tio, ke ni faru korektan resumon. 29 Se novan domon oni konstruas, la arkitekto okupiĝas pri la tutaĵo; sed kiu prenis sur sin prizorgi ĝian ornamon per desegnoj kaj pentraĵoj, tiu nur okupas sin pri tio, kio apartenas al plibeligo. Iel tio - laŭ mia opinio - ankaŭ rilatas al ni. 30 Enprofundiĝado en faktojn kaj ilia multflanka esplorado, same kiel plej preciza distingo inter la detaloj, apartenas al tiu, kiu verkas la historion, 31 sed tiu, kiu faras resumon, devas celi koncizecon en la rakontado, kaj rajtas eviti kompletecon en la prezentado de la okazaĵoj.

32 Ni do komencu nian rakontadon, nenion plu aldonante al la ĵus dirita. Ĉar estus nesaĝe vaste paroli en la antaŭparolo, kaj la historion mem mallongigi.

Ĉapitro 3

1 La loĝantoj de la sankta urbo vivis en kompleta paco kaj kiel eble plej bone observis la leĝojn, ĉar la ĉefpastro Onias estis pia homo kaj malamis la malbonon. 2 Okazis eĉ jam, ke la reĝoj mem honoris la sanktan lokon kaj glorigis la templon per imponaj donacoj. 3 Seleŭko, la reĝo de Azio, eĉ kovris el siaj enspezoj ĉiujn kostojn bezonatajn por la oferservado.

4 Sed certa Simon, el la tribo de Benjamin, administranto de la templo, malpaciĝis kun la ĉefpastro pri la kontrolo super la urbaj vendoplacoj. 5 Ne povante venki Oniason en tiu ĉi disputo, li iris al Apolonio de Tarso, la tiutempa reganto de Celesirio kaj Fenicio. 6 Li rakontis al li, ke la trezorejo en Jerusalem estas plena je nemezureblaj riĉaĵoj, tiel ke eĉ ne estas eble prikalkuli ĝian sumon, kaj ke multoble ĝi superas la elspezojn por la oferoj; sekve ekzistas la ebleco, ke la reĝo ekposedos ĉion ĉi. 7 En kunveno kun la reĝo, Apolonio informis lin pri tio, kion li eksciis pri la trezoroj. La reĝo alvokis Heliodoron, sian aferŝarĝiton, kaj sendis lin kun la ordono konfiski la tutan trezoron. 8 Heliodoro tuj ekvojaĝis, laŭŝajne por viziti la urbojn de Celesirio kaj Fenicio, sed fakte por plenumi la ordonon de la reĝo. 9 Alveninte al Jerusalem, li tie estis tre afable akceptita de la ĉefpastro. Li rakontis, kion oni malkaŝis kaj kio estis la vera celo de lia vizito. Li ankaŭ demandis, ĉu la onidiroj pri la trezoroj estas ĝustaj. 10 La ĉefpastro klarigis al li, ke la trezorejo enhavas deponaĵojn de vidvinoj kaj de orfoj, 11 sed parto apartenas al Hirkano, filo de Tobias, kiu okupas altrangan postenon. - Do komplete mensogis la malpia Simon. - 12 La tuta trezoro estas nur kvarcent talantoj da arĝento kaj ducent talantoj da oro. 12 Sed oni ja neniel povus permesi, ke oni defraŭdu al tiuj, kiuj konfidis sian havaĵon al la sankteco de la loko kaj al la honorateco kaj netuŝebleco de la templo, kiun estimas la tuta mondo. 13 Al tio Heliodoro kontraŭmetis la ordonon de la reĝo, kaj diris, ke tamen tiu mono devas esti transportita al la reĝa trezorejo. 14 En la fiksita tempo, li sin prezentis ĉe la trezorejo por tie fari inspekton. Dume, la urbon ekkaptis paniko. 15 La pastroj, vestitaj en la sanktaj vestaĵoj, kliniĝis vizaĝaltere antaŭ la altaro, petegante la ĉielon, ke Tiu, kiu establis la leĝon pri deponaĵoj, nun do konservu ilin netuŝeblaj por tiuj, kiuj ĉi tie ilin deponis. 16 Kiu alrigardis la ĉefpastron kaj ties vizaĝon, tiu havis la senton, kvazaŭ tuj krevus al li la koro; lia aspekto kaj la paleco de lia vizaĝo respegulis la internan ĉagrenon de lia animo. 17 Teruro kaj timtremo ja ekkaptis la homon. Tiel estis tre klare por ĉiu, kiu lin rigardis, kia doloro ekposedis lian koron. 18 Amase la homoj elkuris el la propraj domoj, por kune preĝi, ĉar al la sankta loko minacas profanado. 19 La virinoj, en funebraj vestaĵoj, ligitaj sub la mamoj, plenigis la stratojn. La knabinoj, kiuj kutime estis tenataj en la domoj, kuris al la pordegoj, aliaj sur la muregojn, kaj kelkaj elkliniĝis el la fenestroj: 20 kaj ĉiuj elstreĉis la manojn al la ĉielo kaj preĝadis. 21 Estis kompatveka vidaĵo, kiel ĉiuj sendistinge kliniĝis vizaĝaltere, kaj kiel afliktiĝis la ĉefpastro. 22 Dum ili preĝis al la ĉiopova Sinjoro, ke sekure kaj netuŝeble Li gardu la valoraĵojn de tiuj, kiuj ilin deponis, 23 Heliodoro siaflanke ekplenumis sian decidon.

24 Li jam troviĝis kun sia korpo-gvardio proksime al la trezorejo, kiam la Sinjoro de la spiritoj kaj de ĉiu potenco Sin tiel forte malkaŝis, ke ĉiuj, kiuj kuraĝis akompani lin, teruriĝis: frapite de Dia forto ili perdis forton kaj kuraĝon. 25 Aperis al iliaj okuloj ĉevalo riĉe jungita, sur kiu rajdis terura rajdisto. Ĝi impete galopis al Heliodoro kaj ekatakis lin per la antaŭaj hufoj. La rajdanto ŝajne portis oran kirason. 26 Krome, oni rimarkis du junulojn, kiuj distingiĝis per sia forto, eksterordinara beleco kaj imponaj vestaĵoj. Ili ekstaris je ambaŭ flankoj de Heliodoro kaj skurĝis lin senhalte, multfrape. 27 Heliodoro subite teren falis kaj ĉirkaŭvolvis lin profunda mallumo. Oni levis lin kaj metis lin en portoseĝon. 28 Nur ĵus kun multnombra sekvantaro kaj tuta korpo-gvardio li eniris la menciitan trezorejon, kaj jen tute senhelpa li estis forportita de homoj, kiuj malkaŝe rekonis la potencon de Dio.

29 Tiel li kuŝis, de Dia forto senigita de parolo, sen iu espero pri saviĝo, 30 sed la Judoj laŭdegis la Sinjoron, kiu glorigis Sian sanktan lokon. Kaj la templo, kiu antaŭ momento estis plena je paniko kaj teruro, dank' al la malkaŝiĝo de la ĉiopova Sinjoro pleniĝis per granda ĝojo.

31 Baldaŭ kelkaj el la sekvantaro de Heliodoro venis al Onias kun la peto, interveni ĉe la Plejaltulo, ke Li lasu la vivon al la agonianto. 32 Pro timo, ke la reĝo povus suspekti la Judojn pri perfido kontraŭ Heliodoro, la ĉefpastro do prezentis oferon por lia saviĝo. 33 Dum la ĉefpastro faris la pent-oferon, denove al Heliodoro aperis la samaj junuloj, vestitaj en la samaj vestaĵoj. Ili diris al li: Kore vi danku al ĉefpastro Onias, ĉar pro li la Sinjoro redonas al vi la vivon. 34 Jen vi, punita de la ĉielo, rakontu al ĉiuj pri la granda potenco de Dio. Tion dirinte ili malaperis.

35 Heliodoro prezentis oferon al la Sinjoro kaj faris plej solenajn promesojn al Tiu, kiu redonis al li la vivon. Amike li adiaŭis de Onias kaj kun siaj soldatoj li reiris al la reĝo. 36 Antaŭ ĉiuj li atestis pri la grandaj agoj de la plejalta Dio, kiujn propraokule li vidis. 37 Kiam la reĝo demandis Heliodoron, kiun estus konvene sendi ankoraŭ al Jerusalem, li respondis: 38 Se vi havas malamikon aŭ ŝtatperfidulon, sendu lin tien, kaj vi rericevos lin skurĝ-batita, se li almenaŭ sukcesos saviĝi, ĉar tiun lokon vere ŝirmas iu Dia potenco. 39 Tiu, kiu loĝas en la ĉielo, gardas kaj protektas tiun lokon kaj Li skurĝ-batas kaj ekstermas tiujn, kiuj venas tien kun malbonaj intencoj.

40 Tio okazis al Heliodoro kaj tiel estis savita la trezorejo de la templo.

Ĉapitro 4

1 La menciita Simon, perfidulo de trezoroj kaj de patrujo, kalumniis Oniason, ke li mistraktis Heliodoron kaj kulpis pri lia malfeliĉo. 2 La bonfaranton de la urbo, la protektanton de la samgentanoj kaj la fervoran observanton de la leĝo de Dio li kuraĝis nomi ŝtatperfidulo.

3 Tiu malamo tiel kreskis, ke kelkaj el la amikoj de Simon eĉ faris murdojn. 4 Onias komprenis la danĝeron de tiu ĉi streĉa situacio, des pli ĉar Apolonio, filo de Menesteo, la reganto de Celesirio kaj Fenicio, subtenis la malbonecon de Simon. 5 Tial li sin turnis al la reĝo, ne por akuzi siajn samgentanojn, sed pro la publika bono de la tuta popolo. 6 Li ja bone komprenis, ke sen interveno de la reĝo paco ne estas atingebla en la publika vivo, ĉar Simon ne rezignos pri siaj frenezaj agoj.

7 Post la morto de Seleŭko sekvis Antioĥo, nomata Epifanes. Jason, frato de Onias, senrajte proprigis al si la ĉefpastrecon. 8 Li promesis al la reĝo, dum ilia renkontiĝo, tricent sesdek talantojn da arĝento kaj okdek talantojn el alia fonto. 9 Krom tio li skribe promesis ankoraŭ pagi cent kvindek talantojn, se li ricevos la rajtigon fondi sportejon kaj ekzercejon por junuloj kaj ŝanĝi la oficialan nomon por la loĝantoj de Jerusalem en Antioĥianojn. 10 Li ricevis tiun rajtigon de la reĝo.

Jason ekkaptis la potencon kaj tuj komencis enkonduki ĉe siaj samgentanoj la Grekan vivkutimon. 11 Li nuligis la privilegiojn, kiujn la reĝo donis al la Judoj dank' al Johano, patro de Eŭpolemos, kiu estis sendita al Romo por tie fari pakton de amikeco kaj alianceco kun la Romanoj; li nuligis ankaŭ la ordonojn de la leĝo kaj enkondukis novajn, kontraŭajn al ĝi. 12 Intence tuj apude al la monto de la templo li fondis sportejon kaj la plej eminentajn junulojn li igis porti la efeban ĉapelon. 13 Tiel fariĝis modo Helenismo. Kaj dank' al la neimagebla senhonteco de la malpia Jason, kiu havis en si nenion de ĉefpastro, la alprenado de fremdaj moroj atingis tian kulminon, 14 ke eĉ la pastroj ne plu emis prizorgi la servon ĉe la altaro. Ili malestimis la templon, neglektis la oferojn sed, tuj kiam aŭdiĝis la signalo por la disko-ĵetado, ili rapidis partopreni la konkursojn, kiujn malpermesas la leĝo. 15 Ne rekonante la honoron de siaj prapatroj, ili plej alte estimis la Grekan gloron. 16 Pro ĉio ĉi ili trafis en malfacilan situacion, ĉar tiujn, kies vivmanieron ili tiel fervore imitis kaj al kiuj ili volis tute similiĝi, ili ekhavis kiel malamikojn kaj subpremantojn. 17 Oni ne senpune violentas la leĝon de Dio. Sed tion montros la sekvonta periodo.

18 Kiam en Tiro, en la ĉeesto de la reĝo, oni festis la kvinajarajn sportludojn, 19 el Jerusalem la malnobla Jason sendis kelkajn Antioĥianojn kiel reprezentantojn kun tricent draĥmoj da arĝento por la ofero al Heraklo. Sed ili mem juĝis, ke ne decas destini tiujn por la ofero, kaj elspezis ilin por alia celo. 20 La monon, kiun la sendinto destinis por ofero al Heraklo, dank' al la transdonintoj oni do uzis por la konstruado de triremŝipoj.

21 Okaze de la surtroniĝo de reĝo Filometor, Antioĥo sendis Apolonion, filon de Menesteo, kiel reprezentanton al Egiptujo. De li la reĝo eksciis, ke la Egipta reĝo kontraŭas lian politikon, kaj tial li zorgis pri sia propra sekureco: tiel li venis en Jafo, kaj de tie poste al Jerusalem. 22 Jason kune kun la tuta urbo akceptis lin kun granda pompo. Li estis akceptita ĉe la lumo de torĉoj kaj vivu-krioj. Poste li iris kun sia armeo al Fenicio.

23 Tri jarojn poste Jason sendis Menelaon, fraton de la menciita Simon, por elpagi al la reĝo la ŝuldatan monon kaj por solvi la traktadon pri gravaj ŝtataferoj. 24 Li prezentigis sin al la reĝo, riverencis al li kaj ŝajnigis sin gravulo. Proponante tricent talantojn da arĝento pli ol Jason, li havigis al si la ĉefpastrecon. 25 Ekipite de reĝa letero pri enoficigo, li revenis al Jerusalem. En si mem li havis nenion, kio estus inda je ĉefpastreco, nur la pasion de terura tirano kaj la rabion de sovaĝa besto. 26 Tiel do Jason, kiu ruze forpuŝis la propran fraton, mem estis forpuŝita de iu alia. Li devis serĉi rifuĝejon en la lando de la Amonidoj.

27 Dume Menelao ekfunkciis kiel ĉefpastro, sed li tute nenion faris por pagi al la reĝo la promesitan monon, 28 malgraŭ la admonoj de Sostrato, komandanto de la citadelo; tiu ja devis enhavigi la monon. Tial ili ambaŭ devis prezentiĝi antaŭ la reĝo. 29 Menelao lasis sian fraton Lizimaĥo kiel anstataŭanton en la ĉefpastreco, Sostrato konfidis sian oficon al Krates, la ĉefo de la trupoj Cipraj.

30 Samtempe kun tio en la urboj Tarso kaj Mallo ekestis ribelo, ĉar ili estis donacitaj al la reĝa kromvirino Antioĥis. 31 La reĝo alvenis senprokraste por restarigi ordon, postlasinte kiel sian anstataŭanton Andronikon, altrangulon de la kortego. 32 Menelao, konvinkita, ke venis la konvena okazo, rabis el la templo orajn objektojn. Parte li donacis ilin al Androniko kaj la ceteron li vendis en Tiro kaj en la ĉirkaŭaj urboj. 33 Kiam Onias tion eksciis, el sia rifuĝejo en Dafne, proksime al Antioĥio, li pro tio forte riproĉis lin. 34 Tial Menelao sin turnis persone al Androniko kaj insistis, ke li mortigu Oniason. Androniko iris al Onias, kaj konfidante, ke per ruzo li sukcesos, li bonvoleme salutis lin kaj sub ĵuroj etendis al li la dekstran manon. Malgraŭ liaj suspektoj, li persvadis lin forlasi la rifuĝejon. Tuj poste - ne konsiderante la justecon - senskrupule li mortigis lin. 35 Pro tio ĉi indigniĝis kaj ŝokiĝis ne nur la Judoj sed ankaŭ multaj el inter la aliaj popoloj.

36 Kiam la reĝo revenis el Kilikio, plendis ĉe li pri ĉi tiu kontraŭleĝa mortigo de Onias la Judoj de la urbo, kaj la Grekoj same esprimis sian abomenon. 37 Antioĥo estis profunde tuŝita kaj emociita, kaj li ploris ĉe la memoro pri la granda prudento kaj mildeco de la mortigito. 38 Poste, koleriĝinte, li ordonis tuj depreni de Androniko la purpuron, deŝiri de li la vestaĵojn kaj tiel konduki lin tra la tuta urbo al la loko, kie li atencis je Onias. Tie li ekzekutigis la murdinton. Tiel la Sinjoro frapis lin per meritita puno.

39 Kun aprobo de Menelao, Lizimaĥo faris multe da sakrilegiaj agoj en la templo, kaj kiam la famo pri tio disvastiĝis, la loĝantaro amasiĝis kontraŭ Lizimaĥo, sed multe da oraj objektoj jam estis forkondukitaj. 40 Kontraŭ la ekscitita kaj kolera homamaso Lizimaĥo armis ĉirkaŭ tri mil homojn kaj sub komando de certa Aŭrano, same aĝa kiel malsaĝa, li igis fari kuratakojn. 41 Kiam oni rimarkis ke Lizimaĥo volas ataki, unuj ekkaptis ŝtonojn, aliaj bastonojn, kaj kelkaj eĉ manplenon da cindro, kiu tie kuŝis, kaj senorde oni ĵetadis tion al la homoj de Lizimaĥo, 42 el kiuj multajn oni vundis, kelkajn eĉ mortigis. Tiel ili fuĝigis ilin ĉiujn; la sakrilegiulon mem ili mortigis apud la trezorejo.

43 Pro ĉiuj ĉi krimoj oni faris proceson kontraŭ Menelao. 44 La reĝo venis al Tiro, kaj tri senditoj el la pliaĝuloj prezentis la akuzon kontraŭ Menelao. 45 Kiam Menelao vidis, ke li malvenkas, li promesis grandan monsumon al Ptolemeo, filo de Dorimenes, por favorigi al li la reĝon. 46 Ptolemeo akompanis la reĝon al unu el la portikoj, ŝajne por iom refreŝiĝi, kaj persvadis lin ŝanĝi sian opinion. 47 La kulpulon pri ĉiuj ĉi malfeliĉoj, Menelaon, li do absolvis el la akuzo, sed la malfeliĉulojn, kiuj estus absolvitaj, eĉ se sian aferon ili defendus antaŭ la Skitoj, li kondamnis al la morto. 48 Senprokraste ricevis nejustan punon tiuj, kiuj ekstaris por defendi la urbon, la popolon kaj la sanktajn vazojn. 49 La loĝantoj de Tiro pro tio indigniĝis kaj prizorgis ilian enterigon plenhonore.

50 Dume Menelao konservis sian funkcion dank' al la avideco de potenculoj; li kreskis en malboneco kaj montris sin granda malamiko de siaj samgentanoj.

Ĉapitro 5

1 Tiutempe Antioĥo preparis sian duan ekspedicion al Egiptujo. 2 Okazis, ke dum preskaŭ kvardek tagoj ĉie en la urbo oni vidis aperaĵojn de rajdistoj, kiuj en ore broditaj vestaĵoj, lance armitaj, kun svingataj glavoj, laŭ-kohorte galopis tra la aero. 3 Skadrojn de kavalerio oni vidis, en batalordo laŭvice: ili jen atakis, jen retiriĝis. Tintadis ŝildoj, lancoj abundis, sagoj flugis, brilis opaj kirasoj kaj oni vidis plej diversajn armaĵojn. 4 Tial ĉiuj preĝis, ke tiu aperaĵo estu bonaŭgura.

5 Intertempe disvastiĝis la falsa onidiro, ke mortis Antioĥo. Jason kolektis ĉirkaŭ mil homojn, kaj neatendite li atakis la urbon. Li kunpelis la defendantojn de la muregoj kaj fine konkeris la urbon. Menelao rifuĝis al la citadelo. 6 Sed Jason senpardone murdadis samgentanojn, ne konsciante ke venko super samgentanoj estas la plej granda malfeliĉo. Li opiniis ke li venkis malamikojn kaj ne propran genton.

7 Malgraŭ tio li ne sukcesis transpreni la povon, sed fine li altiris sur sin malhonoron pro tiu ĉi atako kaj denove li devis serĉi rifuĝejon en la lando de la Amonidoj. 8 Tie li atingis mizeran vivofinon. Malliberigite de Aretas, reĝo de la Araboj, li sciis eskapi kaj fuĝis de urbo al urbo; persekutate de ĉiuj, malamata kiel renegato de la leĝo, abomenata kiel ekzekutisto de patrujo kaj samgentanoj, li peliĝis al Egiptujo. 9 Li, kiu tiom multe da homoj pelis el la patrujo, devis mem morti en fremdlando, ĉar li fine fuĝis al Sparto, esperante ke pro sia parenceco tie li trovos rifuĝejon. 10 Li, kiu tiom multe da homoj pereigis sen entombigo, ne havis iun por priplori lin kaj prizorgi lian enterigon, kaj li ne ricevis tombon inter siaj patroj.

11 Kiam reĝo Antioĥo eksciis pri tiuj ĉi okazaĵoj, li kredis, ke Judujo celas al disiĝo. Kun besta kolero li ekiris el Egiptujo kaj perforte konkeris la urbon. 12 Al la soldatoj li ordonis mortigi senkompate ĉiujn, kiuj falos al ili en la manojn, kaj ekstermi tiujn, kiuj fuĝis al siaj domoj. 13 Estis tio ekstermo de junuloj kaj maljunuloj, mortigo de neadoltoj, de virinoj kaj de infanoj, murdo de knabinoj kaj de suĉinfanoj. 14 En tiuj tri tagoj estis okdek mil viktimoj, el kiuj kvardek mil pereis en la batalo, kaj oni vendis ne malpli grandan nombron kiel sklavojn. 15 Li ne kontentiĝis pri tio kaj kuraĝis penetri en la templon, la plej sanktan en la tuta mondo, kun Menelao kiel gvidanto, la perfidulo de la leĝo kaj de la patrujo. 16 Li prenis en siajn malpurajn manojn la sanktajn vazojn, kaj la ceterajn aferojn, kiujn aliaj reĝoj oferis por kontribui al la gloro kaj brilo de tiu sankta loko, li kunrabis per siaj malsanktaj manoj.

17 En sia granda memfido, Antioĥo ne komprenis, ke la Sinjoro por mallonga tempo koleriĝis pro la pekoj de la loĝantoj de la urbo, kaj ke tial tiun lokon Li portempe malzorgis. 18 Se ili ne implikiĝus en tiel multege da pekoj, ankaŭ li, tuj kiam li kuraĝis eniri, estus skurĝade forturnita de sia aroganta intenco, same kiel Heliodoro, la sendito de reĝo Seleŭko, kiu venis inspekti la trezorejon. 19 Sed la Sinjoro ne elektis la popolon pro la sankta loko, sed pro sia popolo Li elektis la lokon. 20 Tial tiu loko devis partopreni en la malfeliĉoj de la popolo, same kiel poste en ĝiaj benoj. La Ĉiopovanto en Sia kolero nun forlasis ĝin, sed repaciĝinte la granda Sinjoro denove restarigos ĝin en plena gloro.

21 Antioĥo rabis el la templo mil okcent talantojn kaj pli rapide ol atendite li reiris al Antioĥio. Li imagis en sia orgojla memfido, ke la teron li povos fari navigebla kaj la maron irebla. 22 Li postlasis provincestrojn por suferigi la popolon: en Jerusalem Filipon el Frigio, kiu estis eĉ pli granda barbaro ol la viro, kiu nomumis lin; 23 sur la monto Gerizim Andronikon, kaj kiel plej fia regis super siaj samgentanoj Menelao. Li ja profunde malamis la Judajn civitanojn.

24 La reĝo sendis la estron de la Misoj, Apolonion, kun armeo de dudek du mil soldatoj, kun la ordono ekstermi ĉiujn plenkreskajn virojn, kaj vendi kiel sklavojn la virinojn kaj la junulojn. 25 Alveninte al Jerusalem, li ŝajnigis, ke li estas pacema, kaj li atendis ĝis la sankta tago de la sabato. Kiam li estis certa, ke la Judoj ripozis, li ordonis militparadon. 26 Ĉiujn, kiuj eliris por rigardi la spektaklon, li igis mortigi; poste li trairis la urbon kun siaj soldatoj kaj murdigis multe da homoj.

27 Judas Makabeo kun naŭ aliaj viroj fuĝis en la dezerton. Tie li vivis kun ili kiel la sovaĝaj bestoj sur la montoj. Ili sin nutris nur per kreskaĵoj, por eviti ĉian malpurecon.

Ĉapitro 6

1 Post ne longa tempo la reĝo sendis maljunan Atenanon por devigi la Judojn, malkonfesi la prapatran leĝon, kaj ne plu observi en sia vivo la leĝojn de Dio. 2 Li ankaŭ profanu la templon de Jerusalem, kaj dediĉu ĝin al Zeŭso de Olimpo. Kaj la templon sur la monto Gerizim, laŭ la karaktero de ĝiaj loĝantoj li dediĉu al Zeŭso Gastema. 3 La senbremsa kreskado de la malbono estis por ĉiuj peniga kaj ne eltenebla. 4 La templo pleniĝis konstante de diboĉaj orgioj de la nacianoj, kiuj amuziĝis kun malĉastulinoj kaj kuniĝis kun virinoj en la sanktaj kortoj; ili ankaŭ enportis en la templon multon kio ne decas. 5 La altaro estis plena de hontindaĵoj malpermesitaj de la leĝo. 6 Estis ne plu permesate observi la sabatojn nek la prapatrajn festojn, nek simple konfesi sin Judo. 7 Amara neceseco devigis la Judojn - ĉiumonate partopreni ofer-bankedon okaze de la naskiĝtago de Antioĥo, kaj dum la Dionizaj festoj ili devis, hedere kronitaj, partopreni la procesion honore al Dionizo. 8 Laŭ instigo de Ptolemeo oni dekretis, ke la najbaraj Grekaj urboj agu sammaniere koncerne la Judojn kaj ke oni devigu ilin partopreni la ritajn bankedojn. 9 Kiuj ne alprenos la Grekajn kutimojn, tiuj estu mortigitaj. Estis videble, ke la Judoj multe suferos.

10 Du virinoj estis akuzitaj, ĉar ili cirkumcidis siajn filojn. La suĉinfanojn oni pendigis al ili ĉe la mamoj, kondukis ilin publike tra la urbo, kaj poste oni deĵetis ilin de la remparoj. 11 Aliaj kolektiĝis en proksimaj grotoj por kaŝe celebri la tagon de sabato. Denuncitaj al Filipo, ili ĉiuj estis vivaj bruligitaj; ĉar pro respekto al la sankta tago, ili hezitis defendi sin.

12 Mi petas ĉiujn, al kiuj tiu ĉi libro trafos en la manojn, ke ili ne senesperiĝu pro tiuj ĉi malfeliĉoj, sed ke ili konsciiĝu, ke tiuj ĉi punoj okazis ne por ekstermi, sed por plibonigi nian popolon. 13 Estas ja signo de granda graco, se Dio pekulojn ne longtempe lasas senpunaj, sed tuj ilin punas. 14 Dum ĉe la ceteraj popoloj la Sinjoro pacience atendas pri la puno ĝis la mezuron de siaj krimoj ili plenigis, ĉe ni Li agas ne tiel, 15 por ke Li ne devu kondamni nin, se en niaj pekoj ni antaŭeniĝus ĝis ekstremo. 16 Tial Li neniam senigas nin de Sia kompatemo, sed Li edukas nin pere de malfeliĉoj kaj ne forlasas Sian popolon. 17 Tio estu dirita por memorigo. Post tiu ĉi mallonga flankvojo ni daŭrigu nian rakonton.

18 Eleazar, unu el la plej gravaj skribistoj, viro de alta aĝo kaj kun nobla aspekto, estis devigita malfermi la buŝon por manĝi porkaĵon. 19 Sed li preferis morti en gloro ol vivi en malhonoro kaj libervole ekiris al la torturejo. 20 Li elkraĉis la viandon. Tiel devus fari ĉiuj, kiuj rezistas manĝi tion, kion manĝi estas malpermesite - eĉ ne pro amo al la kara vivo. 21 Tiuj, al kiuj oni konfidis la gvidadon de la kontraŭleĝa ofer-bankedo, prenis lin flanken, ĉar ili jam konis lin delonge, kaj provis persvadi lin, ke li alportigu viandon, kiun li rajtas manĝi: li eĉ mem preparu ĝin, se li nur konsumu ĝin, ŝajnigante, ke li plenumas la ordonon de la reĝo, manĝante el la oferviando. 22 Se tion li farus, li eskapus la morton, sed pro la malnova amikeco, kiu ilin ligis, ili traktus lin afable. 23 Sed li prenis noblan decidon, indan je lia aĝo kaj decan je la aŭtoritato de lia maljuneco, indan je liaj grizaj haroj kaj je la ekzempleca vivo, kiun li vivis de frua juneco, kaj super ĉio je la sankta leĝo, kiun ordonis Dio mem. Konkorde al tio li tuj respondis: Sendu min senprokraste al la Hadeso. 24 Ĉar ŝajnigo ne konvenas al nia aĝo. Multe da junaj homoj povus ekpensi, ke la naŭdekjara Eleazar alprenis fremdajn kutimojn. 25 Kaj per mia trompo, por savi kelkajn mizerajn momentojn de mia vivo, mi povus erarigi ilin, kaj mi kovrus min per honto kaj malhonoro. 26 Kaj se mi eĉ evitus pormomente la punon de homoj, nek viva nek morta mi eskapos la manojn de la Ĉiopovanto. 27 Tial prefere mi do kuraĝe redonos mian vivon; tiam mi montros min inda je mia maljuneco 28 kaj al la junuloj mi havigos noblan ekzemplon de bela morto, libervola kaj grandanima, por nia respektinda kaj sankta leĝo. Tion dirinte li tuj ekiris al la torturejo.

29 Tiuj, kiuj kondukis lin, pro liaj paroloj, kiujn ili opiniis frenezaĵo, nun ŝanĝis sian ĵusan bonvolemon en malamon. 30 Senkompate bastonita ĝismorte, suspirante li diris: La Sinjoro scias en sia sankta scio, ke mi povis eviti la morton. Kvankam mia korpo terure suferas la bastonadon, tamen mia animo volonte toleras tion, ĉar mi timas Dion. 31 Tiel li lasis per sia morto ne nur al la junuloj, sed al la plimulto de sia popolo ekzemplon de inda karaktero kaj memoraĵon de virto.

Ĉapitro 7

1 Okazis, ke oni kaptis sep fratojn kune kun la patrino. La reĝo volis per vipado kaj skurĝado devigi ilin manĝi la malpermesitan porkaĵon. 2 Unu el ili diris en ĉies nomo: Kion vi serĉas kaj kion vi volas ekscii de ni? Ni estas pretaj prefere morti ol malobservi la prapatran leĝon. 3 La reĝo ekkoleris kaj ordonis fajre varmigi patojn kaj kaldronojn. 4 Tuj kiam ili varmiĝis, li ordonis, en ĉeesto de fratoj kaj patrino, al tiu, kiu parolis en ĉies nomo, detranĉi la langon, senhaŭtigi la kapon kaj detranĉi manojn kaj piedojn. 5 Kiam li estis komplete kripligita, li ordonis lin ankoraŭ vivan konduki al la fajro kaj rosti en la pato. Dum la densa fumo el la pato disiĝis, ili kune kun la patrino per tiuj ĉi vortoj reciproke sin kuraĝigis, por morti sentime: 6 La Sinjoro nia Dio vidas ĉi tion kaj nepre kompatos nin, kiel Moseo deklaris en la kanto, en kiu li klare atestis: Li kompatos Siajn sklavojn.

7 Kiam la unua tiamaniere mortis, oni alkondukis la duan al torturado. Ili forigis de lia kapo la haŭton kune kun la hararo kaj demandis: Ĉu vi manĝos porkaĵon antaŭ ol via korpo estos torturita parto post parto? 8 Kaj li respondis en sia gepatra lingvo: Ne. Tial ankaŭ lin oni torturis kiel la unuan. 9 En sia lasta spiro li diris: Vi, krimulo, vi rabas al ni la surteran vivon, sed la Reĝo de la universo revivigos nin al eterna vivo, ĉar ni mortas pro Lia leĝo.

10 Poste ili torturis la trian. Laŭ peto li tuj elstreĉis la langon kaj sentime prezentis la manojn, 11 post kio kuraĝe li diris: Ilin mi ricevis de la ĉielo, kaj por konservi ties leĝon volonte mi redonas ilin, ĉar mi esperas, ke de ĝi denove mi rericevos ilin. 12 Eĉ la reĝo mem kaj liaj akompanantoj estis plenaj je admiro pri la junulo, ĉar neniel li timas la torturon.

13 Post lia morto ili same torturis la kvaran. 14 Ĉe la lasta momento li diris: Ni, kiuj mortas pro la manoj de homoj, ni trovas konsolon en la espero donita de Dio, ke Li revivigos nin denove. Sed vi ne restariĝos al la vivo.

15 Tuj poste ili alkondukis la kvinan kaj torturis lin. 16 Sed rigardante la reĝon, li diris: Kvankam vi estas mortema, vi havas povon super la homoj kaj vi faras, kion vi volas. Tamen vi ne pensu, ke Dio forlasis nian popolon. 17 Atendu nur pacience kaj vi mem vidos Lian grandan potencon, kiel Li punos vin kaj vian posteularon.

18 Post li ili alkondukis la sesan, kiu diris mortante: Ne vane iluziiĝu. Ni suferas pro niaj propraj pekoj, ĉar ni pekis kontraŭ nia Dio; tial okazas ĉi nekredeblaĵoj. 19 Tamen ne pensu, ke vi senpune eskapos, ĉar vi kuraĝis batali kontraŭ Dio.

20 Ekstreme admirinda estis la patrino, kaj ŝi meritas resti memorata. Ŝi vidis en unu tago perei siajn sep filojn kaj ŝi toleris tion senŝancele, dank' al sia fido je la Sinjoro. 21 Plena de noblaj sentoj, ĉiun el ili ŝi admonis en la gepatra lingvo, kaj sian virinan karakteron ŝi plifortigis per vira kuraĝo. Ŝi diris al ili: 22 Mi ne scias, kiel vi estiĝis en mia ventro, kaj ne mi donacis al vi spiron kaj vivon, kaj ne mi formis harmonian tutaĵon el viaj membroj, 23 sed la Kreinto de la mondo: Li efektivigis la estiĝon de la homo kaj de ĉiuj estaĵoj. Li redonos al vi en Sia kompatemo la spiron kaj la vivon, kiujn vi nun ne ŝparas pro amo al Lia leĝo. 24 Antioĥo kredis, ke ŝi primokas lin, kaj suspektis en ŝiaj vortoj ofendon.

Nur la plej juna frato ankoraŭ vivis. Lin li provis konvinki, ne nur per vortoj, sed ankaŭ per ĵuro, ke li faros lin riĉa kaj feliĉa, se li malobservos la prapatrajn kutimojn; li ankaŭ konsideros lin kiel sian amikon kaj konfidos al li altajn postenojn. 25 Kiam la junulo tute ne priatentis tion, la reĝo petis la patrinon, ke ŝi konvinku la knabon por saviĝi. 26 Nur post longaj insistoj ŝi akceptis konvinki la filon. 27 Sed kliniĝinte super li, ŝi primokis la teruran tiranon kaj diris en la gepatra lingvo: Filo mia, kompatu min. Dum naŭ monatoj mi portis vin en la ventro, dum tri jaroj mi mamnutris vin, mi flegis kaj edukis vin ĝis tiu aĝo, kiun nun vi havas. 28 Mi petegas vin, mia infano, rigardu la ĉielon kaj la teron kaj kion ili enhavas, kaj sciu, ke Dio kreis tion el nenio, kaj simile ekestis la homa gento. 29 Ne timu ĉi ekzekutiston, sed montru vin inda je viaj fratoj kaj akceptu la morton, por ke mi reakiru vin kun viaj fratoj en la tago de la kompatemo de Dio.

30 Apenaŭ ŝi finis paroli, kiam diris la junulo: Kion vi atendas? Mi ne obeas la ordonojn de la reĝo, sed ja la ordonojn de la leĝo, kiun niaj prapatroj ricevis de Moseo. 31 Kaj vi, kiu estigis ĉiujn ĉi malfeliĉojn por la Hebreoj, vi ne eskapos la manojn de Dio. 32 Ni suferas pro niaj pekoj, 33 sed eĉ se la vivanta Dio por nelonge koleriĝis, por puni kaj eduki nin, Li tamen denove repaciĝos kun Siaj servantoj. 34 Sed vi, malpiulo, plej malinda de ĉiuj homoj, ne vane orgojlu, senpacienca en viaj iluziaj esperoj, se vi levas la manon kontraŭ servantoj de Dio. 35 Ĉar vi ankoraŭ ne eskapis la juĝon de la ĉiopova Dio, kiu ĉion vidas. 36 Miaj fratoj, post mallonga sufero, pro la interligo kun Dio ricevis eternan vivon. Sed pro via fiereco en la juĝo de Dio vi ricevos la justan punon. 37 Same kiel miaj fratoj, mi oferas korpon kaj animon pro la prapatra leĝo, kaj mi petegas Dion, ke baldaŭ Li kompatu pri Sia popolo; sed sub suferoj kaj plagoj vi devos konfesi, ke nur Li estas la sola Dio. 38 La kolero de la Ĉiopovanto, kiu prave ekpendis super nia tuta popolo, nun haltu ĉe mi kaj ĉe miaj fratoj.

39 Tiam la reĝo ekkoleris kaj ordonis turmenti lin pli terure ol la ceterajn, ĉar lin tuŝis lia mokado. 40 Tiel mortis ankaŭ li kun pura konscienco, tute fidela je la Sinjoro.

41 La lasta, post siaj filoj, mortis la patrino.

42 Tio sufiĉu pri la ofer-festenoj kaj pri la kruelaj torturoj.

Ĉapitro 8

1 Judas, kiun oni kromnomis Makabeo, kaj liaj kunuloj sekrete ĉirkaŭiris la vilaĝojn, kunvokis siajn parencojn kaj ĉiujn, kiuj restis fidelaj al Judismo. Tiel ili amasigis ĉirkaŭ ses mil homojn. 2 Ili petegis la Sinjoron rigardi la popolon, mistraktatan de ĉiuj, kaj kompati la templon, malpurigitan de la malpiuloj. 3 Li ankaŭ montru Sian kompaton al la urbo pereanta, kiu baldaŭ komplete ruiniĝos, kaj Li aŭskultu la sangon, kiu vokas al Li, 4 Li memoru la teruran masakron de senkulpaj infanoj kaj la blasfemojn kontraŭ Lia nomo, kaj fine Li montru, ke Li malamas la malbonon! 5 La kolero de Dio ŝanĝiĝis en kompatemon kaj la Makabeo, fronte de sia armeo, fariĝis nevenkebla por la nacianoj. 6 Li surprizatakis urbojn kaj vilaĝojn kaj bruligis ilin, favorajn poziciojn li okupis kaj ne malmultajn malamikojn li fuĝigis. 7 Prefere dumnokte li aranĝis tiajn atakojn, kaj la famo pri lia braveco penetris ĉien.

8 Kiam Filipo vidis, ke la viro en mallonga tempo ne nur atingis sukcesojn, sed ke la batalfeliĉo pli kaj pli favoras liajn entreprenojn, li skribis al Ptolemeo, reganto de Celesirio kaj Fenicio, petante helpon en la aferoj de la reĝo. 9 Ptolemeo tuj nomumis Nikanoron, filon de Patroklo, unu el la plej bonaj amikoj de la reĝo, kaj sendis lin fronte de armeo plurgenta de ĉirkaŭ dudek mil homoj, por neniigi la tutan genton de Judujo. Krome li donis al li kiel apogon Gorgiason, generalon kun granda sperto. 10 Nikanor konfidis je tio, ke la tributon de du mil talantoj, kiujn la reĝo ŝuldis al la Romanoj, li kovros el la vendo de militkaptitaj Judoj. 11 Tuj li invitis la apudmarajn urbojn, ke ili aĉetu militkaptitajn Judojn, kaj li promesis liveri naŭdek homojn kontraŭ unu talanto. Sendube li ne antaŭsentis, ke la puno de la Ĉiopovanto baldaŭ trafos lin.

12 Judas eksciis pri la ekmarŝo de Nikanor. Kiam siajn homojn li informis pri la alproksimiĝado de la armeo, 13 la timemuloj kaj tiuj, kiuj ne fidis je la justeco de Dio, tuj forfuĝis kaj serĉis novan restadejon. 14 La aliaj ĉion vendis, kio ankoraŭ restis al ili, kaj petis la Sinjoron savi ilin de la malpia Nikanor, kiu jam vendis ilin antaŭ la batalo. 15 Se ili mem ne meritus tion, Li tion faru almenaŭ pro la interligo, kiun Li faris kun iliaj patroj, kaj pro Sia glora kaj majesta nomo, kiu estis alvokita super ili.

16 La Makabeo amasigis siajn homojn en la nombro de ses mil, kaj admonis ilin, ke ili ne timu la malamikojn kaj ne teruriĝu pro la granda nombro de nacianoj, kiuj sen pravigo atakis ilin, sed ke ili brave batalu, 17 havante antaŭ la okuloj ilian kriman profanadon de la templo, la suferon de la insultita Jerusalem, kaj la neniigon de la prapatraj kutimoj. 18 Li daŭrigis: Ili fidas sian armilaron kaj sian aŭdacon, sed ni fidas je la ĉiopova Dio, kiu estas kapabla en unu momento ne nur neniigi tiujn, kiuj marŝas kontraŭ ni, sed eĉ la tutan mondon. 19 Li rememorigis al ili ankaŭ la protekton, kiun Li donis al iliaj patroj, ekzemple en la tempo de Sanĥerib, kiam pereis cent okdek kvin mil Asirianoj, 20 aŭ en Babilonio, en la batalo kontraŭ la Galatoj: tie, kun la kvar mil Macedonoj kune nur ok mil homoj, ili venis al batalo, kaj kiam la Macedonoj trafis en problemojn, la ok mil venkobatis la cent dudek mil malamikojn, dank' al helpo de la ĉielo. Kaj ili kaptis multe da predo.

21 Tiel li tiom kuraĝigis ilin, ke ili estis pretaj morti por la leĝo kaj la patrujo. La armeon li dividis je kvar taĉmentoj. 22 Al siaj fratoj Simon, Jozef kaj Jonatan li konfidis la komandon super la taĉmentoj de po mil kvincent homoj; 23 krom tio ankaŭ al Eleazar. Mem li legis el la sankta libro kaj donis la signalvorton: Helpe de Dio! Li mem antaŭ la unuaj batalvicoj atakis Nikanoron.

24 Ĉar la Ĉiopovanto estis ilia kunbatalanto, ili mortigis pli ol naŭ mil malamikojn, la plimulton de la armeo de Nikanor ili vundis aŭ kripligis kaj ĉiujn ili fuĝigis. 25 Ili ankaŭ forprenis la monon de tiuj kiuj alvenis por aĉeti ilin. Ili persekutis la malamikojn sufiĉe longe, sed poste returniĝis, ĉar mankis tempo: 26 estis la antaŭtago de la sabato kaj tial ili ne povis ilin plu postkuri.

27 Kiam ili amasigis la armilojn kaj forprenis la predon de la malamikoj, ili festis la sabaton, benante kaj laŭdegante la Sinjoron, ĉar tiun tagon Li savis ilin kaj tiel denove Li komencis montri Sian pardonemon. 28 Post la sabato al la vunditoj, la vidvinoj kaj la orfoj ili donis parton de la predo, kaj la ceteron ili dividis inter si mem kaj siaj infanoj. 29 Farinte tion, ili komune preĝis kaj petis la kompateman Sinjoron pri porĉiama repaciĝo kun Siaj servantoj.

30 Ili ankaŭ batalis kontraŭ la armeo de Timoteo kaj Bakĥido. Ili mortigis pli ol dudek mil malamikojn kaj konkeris fortikaĵojn alte en la montoj. Ili dividis la grandegan predon en du egalajn partojn: unu por si mem, kaj la alian por vunditoj, vidvinoj, orfoj kaj ankaŭ por la maljunuloj. 31 Ili zorge amasigis la armilojn de la malamikoj kaj metis ilin en konvenajn lokojn. La ceteran predon ili transportis al Jerusalem. 32 La gvardiestron de Timoteo ili mortigis, malpiulon, kiu faris multe da malbono al la Judoj. 33 Dum la festo pri la venko en propra urbo, ili bruligis tiujn, kiuj bruligis la sanktajn pordegojn, kaj ankaŭ Kalistenon, kiu serĉis rifuĝejon en unu sama domo. Li ricevis la merititan pagon por sia profanado.

34 La ĉefa malbonfaranto, Nikanor, kiu venigis la mil komercistojn por aĉeti la Judojn, 35 dank' al la helpo de la Sinjoro estis humiligita de tiuj, kiujn li tre malestimis. Li devis demeti sian pompan veston kaj soleca kiel fuĝinta sklavo li fuĝis tra la kampoj. Tiel la viro, kies plej granda sukceso estis la pereo de lia propra armeo, atingis Antioĥion. 36 Li sindevigis pagi la tributon al la Romanoj el la enspezoj de la militkaptitoj el Jerusalem. Sed nun li devis proklami, ke la Judoj havas Defendanton, kaj ke tial ili estas nevenkeblaj, ĉar ili observas la leĝon, kiun Li donis al ili.

Ĉapitro 9

1 Tiutempe Antioĥo devis malhonore retiriĝi el Persujo. 2 Li ja eniris la urbon, kiun oni nomas Persepolo, kaj volis prirabi la templon kaj okupi la urbon. La ekscititaj homamasoj kaptis armilojn por defendi sin, kaj la loĝantoj venkis Antioĥon kaj devigis lin al senhonora foriro.

3 Kiam li troviĝis proksime al Ekbatana, li eksciis, kio okazis al Nikanor kaj Timoteo. 4 Koleriĝinte, li kredis ke li povos venĝi sin al la Judoj ankaŭ por la ofendo, kiun faris al li tiuj, kiuj devigis lin al retiriĝo. Tial li ordonis al sia veturigisto, ke li senhalte veturu, por plirapidigi la finon de la vojaĝo. Dume ekpendis jam super li la verdikto de la ĉielo. Tamen plena de orgojlo li diris : Tombejon de Judoj mi faros el Jerusalem, tuj kiam tie mi estos!

5 La Sinjoro, kiu ĉion vidas, la Dio de Izrael, frapis lin per nekuracebla kaj nevidebla malsano. Apenaŭ tiujn vortojn li finis, kaptis lin neeltenebla doloro en la visceroj kaj akutaj internaj suferoj. 6 Tio estis justa, ĉar li mem ofte turmentis aliajn homojn per diversaj neimageblaj doloroj en la visceroj. 7 Malgraŭ tio li ne seniĝis de sia aŭdaco, kaj li ĉiam restis plena je orgojlo. En brula kolero kontraŭ la Judoj li ordonis plirapidigi la veturadon. Tiam okazis, ke li falegis el la ventrapide kuranta ĉaro. Li falis tiel malbone, ke ĉiuj liaj membroj kontuziĝis. 8 Ankoraŭ ĵus en sia superhoma orgojlo li pensis, ke li povas ordoni al la ondoj de la maro, kaj imagis, ke li povos pesi montopintojn sur pesilo, kaj jen teren falinte li devis esti portata en portseĝo, kio estis por ĉiuj klara signo de la povo de Dio. 9 La vermoj eliradis el la korpo de la malpiulo, kaj dum li ankoraŭ vivis, lia korpo ekdisfalis peco post peco, en doloroj kaj turmentoj, kaj la tutan armeon turmentis la fiodoro, kiun ĝi eligis. 10 Neniu povis resti apud li pro la fiodoro, kiun neniu povis toleri; apud li, kiu ankoraŭ ĵus imagis, ke li povas atingi la stelojn de la ĉielo.

11 Nun, kiam li estis tiel dolore trafita, malpligrandiĝis lia orgojlo, kaj li ekhavis komprenon, daŭre suferante pro la skurĝado de Dio. 12 Kiam li mem ne plu povis toleri la fiodoron de sia korpo, li diris: Juste estas, ke simpla mortemulo submetiĝas al Dio, kaj ne pensas sin egala al Dio. 13 La krimulo eĉ faris votojn al la Sinjoro, kiu ne plu montris al li kompaton, kaj li promesis 14 deklari libera la sanktan urbon, al kiu li rapidis por ĝisfunde ruinigi ĝin kaj por fari el ĝi tombejon; 15 kaj la Judojn, kiujn li eĉ ne opiniis indaj je tombo, kaj kiujn kune kun iliaj infanoj li volis ĵeti kiel manĝaĵon al la birdoj kaj la sovaĝaj bestoj, tiujn ĉiujn li faros egalaj je la Atenanoj. 16 La templon, kiun antaŭe li priŝtelis, li ornamos per plej belaj donacoj, kaj ĉiujn sanktajn vazojn li repagos pluroble, kaj la elspezojn ligitajn al la oferoj, li kovros el siaj propraj enspezoj. 17 Ja li eĉ mem volis fariĝi Judo, kaj traveturi ĉiujn loĝatajn landojn por ĉie proklami la potencon de Dio.

18 Tamen liaj suferoj ne cedis, ĉar alvenis por li la justa juĝo de Dio. Perdinte ĉiun esperon, li skribis al la Judoj la sekvantan leteron en formo de peto. Ĝia enhavo estas jena:

19 Al la Judoj, la plej bonaj civitanoj, Antioĥo reĝo kaj generalo: saluton, sanon kaj prosperon! 20 Se vi kaj viaj infanoj estas sanaj kaj viaj aferoj prosperas laŭ via deziro, mi esprimas mian dankemon. 21 Mi gardas agrablan rememoron pri vi, pro via respekto kaj via amplena bonvolemo. Kiam mi revenis el Persujo, frapis min grava malsano, kaj mi konsideras necesa prizorgi la komunan sekurecon de ĉiuj miaj subuloj. 22 Mi ne malesperas pri mi mem, ĉar mi havas firman esperon eskapi el tiu ĉi malsano. 23 Sed mi memoras, ke ankaŭ mia patro indikis heredonton, kiam li estis forironta en militiro al la pli supraj regionoj 24 por ke, se okazos io eksterordinara aŭ alvenos iu malbona mesaĝo, la loĝantoj de la lando sciu, al kiu oni konfidis la aferojn de la regno kaj ili ne maltrankviliĝu. 25 Krome mi vidas, ke la regantoj najbaraj al nia regno nur atendas oportunan okazon kaj atente sekvas la pluajn eventojn. Tial mi do nomumis kiel heredontan reĝon mian filon Antioĥo, kiun mi jam ofte prezentis kaj tre rekomendis al multaj el inter vi, kiam mi direktiĝis al la pli supraj satrapioj. Mi skribis al li la leteron, kiun tie ĉi mi almetas. 26 Do mi petas vin, kaj priĵuras, ke vi memoru pri miaj bonfaroj, kiujn vi ricevis de mi, ĉiuj kune kaj ĉiu unuope, kaj restu bonvolemaj al mi kaj al mia filo. 27 Ĉar mi estas konvinkita, ke li agos milde kaj bonvoleme laŭ miaj principoj, kaj bone akordiĝos kun vi.

28 Tiu murdinto kaj blasfemulo suferis la plej malbonajn turmentojn, same kiel aliajn li suferigis. En fremda lando, en la montaro, plej ĉagrene li mortis. 29 Filipo, lia kunvartito, transportigis lian kadavron. Li mem iris al Egiptujo, al Ptolemeo, filo de Filometor, pro nefido al la filo de Antioĥo.

Ĉapitro 10

1 La Makabeo kaj liaj kunuloj rericevis, helpate de la Sinjoro, la templon kaj la urbon. 2 Ili neniigis la altarojn, kiujn sur la placo starigis la nacianoj, kaj forhakis la sanktajn arbaretojn. 3 Ili purigis la templon kaj konstruis novan altaron. El fajroŝtonoj ili frapis fajrerojn kaj uzante tiun ĉi fajron, post dujara interrompo, ili plenumis oferojn; ili bruligis incenson, lumigis la kandelabrojn kaj metis la panojn de propono. 4 Kiam ili faris tion, ili kliniĝis vizaĝaltere kaj petegis la Sinjoron, ne plu venigi sur ilin tian malfeliĉon; se denove ili pekos, Li traktu ilin malpli severe, kaj ne plu transdonu ilin al blasfemantoj kaj al nacianaj popoloj.

5 Okazis la purigado de la templo en la sama tago, en kiu ĝin profanis la nacianoj, tio estas la dudek kvina tago de la monato kislev. 6 Kun ĝojo ili festis dum ok tagoj, same kiel dum la festo de laŭboj, rememorante, kiel ankoraŭ ĵus ili devis pasigi la feston de laŭboj en montaraj grotoj, kvazaŭ sovaĝaj bestoj. 7 Jen tial ili portis bastonojn ĉirkaŭvolvitajn de folioj kaj branĉojn, ankaŭ de palmoj, kantante himnojn honore al Tiu, kiu ebligis la purigadon de Sia templo. 8 Oni akceptis oficialan komunan decidon, ke la tuta Juda popolo ĉiujare celebru tiun ĉi tagon. 9 Tiel do mortis Antioĥo, nomata Epifanes.

10 Nun ni rakontos pri la okazaĵoj dum la regado de Antioĥo Eŭpator, filo de la malpiulo. Ĉe tio ni resumos la malbonon, kiun kaŭzis la militoj. 11 Kiam li transprenis la reĝecon, li konfidis al certa Lisias la aferojn de la regno; li nomumis lin ankaŭ kiel reganton de Celesirio kaj Fenicio kaj kiel ĉefan generalon. 12 Post ĉiu maljusteco kiu okazis al la Judoj, Ptolemeo, nomata Makron, kiel unua provis agi juste al ili; li klopodis por aranĝi iliajn aferojn pace. 13 Kelkaj el liaj amikoj tial akuzis lin ĉe Eŭpator. Ĉiuj jam nomis lin perfidulo, ĉar li forlasis Cipron, kiun konfidis al li Filometor, kaj fariĝis sekvanto de Antioĥo Epifanes. Vidante, ke li ne plu inde povos okupi sian postenon, li prenis venenon kaj finis sian vivon.

14 Kiam Gorgias fariĝis generalo en tiuj regionoj, li prenis dungitajn soldatojn kaj ĉie, kie li nur povis, li estigis batalojn kontraŭ la Judoj. 15 Samtempe ankaŭ la Edomanoj ĝenadis la Judojn. Ili posedis fortikaĵojn bone situantajn kaj donis rifuĝejon al tiuj, kiuj estis forpelitaj el Jerusalem, kaj provis daŭrigi la militadon. 16 La kunuloj de la Makabeo preĝis publike la Sinjoron, ke Li estu ilia kunbatalanto, kaj atakis la fortikaĵojn de la Edomanoj. 17 Per kuraĝa atako ili konkeris tiujn, forpelinte ĉiujn, kiuj batalis sur la muregoj. Ili mortigis ĉiun, kiu falis al ili en la manojn. Tiel ili mortigis ne malpli ol dudek mil homojn. 18 Minimume naŭ mil homoj rifuĝis en du tre fortajn turojn, kiuj estis bone provizitaj je ĉio necesa por elteni sieĝon. 19 La Makabeo konfidis la sieĝon al Simon, Jozef kaj ankaŭ al Zakĥeo kun sufiĉe granda nombro da soldatoj, kaj li mem iris al lokoj, kie lia ĉeesto estis pli urĝa.

20 Sed la homoj de Simon estis monavidaj kaj lasis sin de kelkaj sieĝatoj subaĉeti. Por sepdek mil draĥmoj ili lasis certan nombron eskapi. 21 Kiam la Makabeo eksciis pri tio, kio okazis, li kunvokis la estrojn de la popolo kaj akuzis ilin, ke siajn fratojn ili vendis por mono, ĉar ili lasis la malamikojn eskapi. 22 La homojn, kiuj kulpis pri la perfido, li ekzekutigis. Tuj poste li konkeris ambaŭ turojn. 23 Per siaj armiloj li plene sukcesis kaj li mortigis en ambaŭ fortikaĵoj pli ol dudek mil homojn.

24 Timoteo, kiu pli frue estis venkita de la Judoj, amasigis grandegan nombron da dungitaj soldatoj kaj da rajdistoj el Azio; li atakis Judujon, por perforte ekposedi ĝin. 25 Kiam li alproksimiĝis, la homoj de la Makabeo levis preĝojn al Dio, ŝutis cindron sur siajn kapojn kaj zonis sin per sakoj. 26 Ili kliniĝis vizaĝaltere antaŭ la altaro kaj petis Dion, ke Li kompatu pri ili kaj ke, laŭ la vortoj de la leĝo, Li estu malamiko de iliaj malamikoj kaj kontraŭulo de iliaj kontraŭuloj. 27 Fininte la preĝojn, ili prenis la armilojn kaj foriĝis de la urbo sufiĉe malproksimen. Ili haltis ne pli frue ol en la proksimeco de la malamiko.

28 Je tagiĝo ambaŭ flankoj ekatakis. Kiel antaŭgarantiaĵon por la feliĉa venko, unu flanko havis krom sia braveco la fidon je Dio, dum la aliaj konfidis je sia batalemo. 29 En la plej forta miksbatalo ekaperis al la malamikoj el la ĉielo kvin rajdistoj sur ĉevaloj kun oraj bridoj, kiuj transprenis la gvidadon de la Judoj. 30 Ili prenis la Makabeon meze inter si kaj protektis lin per siaj propraj armiloj, tiel ŝirmante lin kontraŭ vundoj. Ili ĵetis fulmosagojn kontraŭ la malamikoj, kiuj estis blindumitaj kaj konfuzite forkuris. 31 Estis mortigitaj dudek mil kvincent piedirantoj kaj sescent rajdistoj. 32 Timoteo mem fuĝis al Gezer, fortikaĵo kies komandanto estis Ĥereas.

33 La homoj de Makabeo kun granda ĝojo sieĝis la fortikaĵon dum kvar tagoj. 34 La sieĝatoj, en kompleta fido je la forteco de la fortikaĵo, terure blasfemadis kaj kriadis hororajn vortojn. 35 La kvinan tagon, je tagiĝo, dudek junaj soldatoj de la Makabeo furioziĝis de kolero pro iliaj blasfemoj. Ili sentime sin ĵetis sur la murojn kaj kvazaŭ leonoj masakris ĉiun, kiun ili renkontis. 36 Aliaj deflanke atakis la sieĝatojn, ekbruligis la turojn, metis fajron en lignoŝtipojn kaj tiel ili vivajn forbruligis la blasfemantojn. Ree aliaj disrompis la pordegojn, enlasis la ceteran parton de la armeo kaj konkeris la urbon. 37 Timoteon, kiu sin kaŝis en puto, ili mortigis, same kiel lian fraton Ĥereas kaj Apolofanon. 38 Post plenumo de ĉio ĉi, ili glorigis en himnoj kaj dankokantoj la Sinjoron, kiu montris al Izrael tiel grandajn bonfarojn, kaj kiu donis al ili la venkon.

Ĉapitro 11

1 Lisias, kuratoro kaj parenco de la reĝo, kiu prizorgis la aferojn de la regno, estis profunde ŝokita de tiuj eventoj. 2 Baldaŭ li jam amasigis ĉirkaŭ okdek mil piedirantojn kaj la tutan rajdistaron, kaj ekmarŝis kontraŭ la Judoj. Li intencis fari el Jerusalem loĝejon por Grekoj, 3 de la templo - same kiel de la nacianaj temploj - kolekti imposton kaj ĉiujare vendi la postenon de ĉefpastro. 4 Neniel ĉe tio li pensis pri la potenco de Dio, sed li plene fidis je siaj dekoj da miloj da piedirantoj, la miloj da rajdistoj kaj la okdek elefantoj. 5 Li eniris Judujon, iris al Bet-Cur, fortikaĵo situanta ĉirkaŭ cent kvindek stadiojn de Jerusalem, kaj atakis ĝin.

6 Kiam la homoj de la Makabeo eksciis ke Lisias sieĝas la fortikaĵon, lamentante kaj plorante kune kun la tuta popolo ili petegis la Sinjoron, ke Li sendu bonan anĝelon por savi Izraelon. 7 La Makabeo mem la unua prenis la armilojn, kaj kuraĝigis la ceterajn, por kune rezisti al la danĝero kaj rapide helpi al siaj fratoj. Ili ekmarŝis kune, plenaj je entuziasmo.

8 Ili ankoraŭ estis proksime al Jerusalem, jen aperis al ili rajdisto, kiu en blanka vestaĵo kaj ora armilaĵo ekrajdis antaŭ ili. 9 Ĉiuj kune ili laŭdis la kompateman Dion, kaj spirite ili tiom plifortiĝis, ke ili estis pretaj bati ne nur homojn, sed eĉ la plej sovaĝajn bestojn kaj ferajn murojn. 10 Ili iris plu en batalordo, kun sia ĉiela kunbatalanto, ĉar la Sinjoro kompatis ilin. 11 Kiel furiozaj leonoj ili atakis la malamikojn, kaj dekunu mil malamikojn ili mortfaligis kaj krom tio mil sescent rajdistojn; ĉiujn ceterajn ili fuĝigis. 12 Multaj el ili estis vunditaj kaj savis nur la vivon. Ankaŭ Lisias mem apenaŭ sin savis en hontinda fuĝo.

13 Tamen li ne estis senigita de prudento, kaj pripensis sian malvenkon; li komprenis, ke la Hebreoj estas nevenkeblaj, ĉar ĉe ilia flanko batalas la potenca Dio. 14 Lisias sendis do al ili senditojn kaj provis akiri pacon laŭ justaj kondiĉoj, promesante influi ankaŭ la reĝon, ke li estu ilia amiko. 15 La Makabeo konsentis al ĉiuj proponoj de Lisias, ĉar tion li juĝis avantaĝa por la popolo. La reĝo konsentis al ĉio, kion koncerne la Judojn la Makabeo skribe prezentis al Lisias.

16 La letero de Lisias al la Judoj tekstis jene:

Lisias al la popolo de la Judoj: saluton. 17 Viaj senditoj, Johano kaj Absalom, enmanigis al mi vian skribaĵon kaj ili petis akcepti la postulojn, kiujn ĝi enhavas. 18 Mi prezentis al la reĝo ĉion, kion li devis scii, kaj kio estis akceptebla, tion li akceptis. 19 Se vi daŭre sintenos favore al la regno, ankaŭ estonte mi klopodos por labori por via bono. 20 Al viaj kaj miaj senditoj mi ordonis, ke ili priparolu ĉion kun vi, eron post ero. 21 Fartu bone! En la jaro cent kvardek ok, la dudek kvara tago de la monato dioskoro.

22 La letero de la reĝo tekstis jene:

Reĝo Antioĥo al sia frato Lisias: saluton. 23 Nia patro foriris al la Dioj. Ni deziras nun, ke ĉiuj subuloj de la regno en paco povas okupiĝi pri siaj propraj aferoj. 24 Ni aŭdis, ke la Judoj ne konsentas en la transiro al la Grekaj moroj, kiel deziris mia patro, sed ke al ili plaĉas plu vivi laŭ siaj propraj moroj, kaj ke ili eĉ petas, ke oni permesu al ili konservi la proprajn leĝojn. 25 Dezirante, ke ankaŭ tiu ĉi popolo estu libera de konfuzoj, ni decidas, ke la templo estu redonita al ili kaj ke ili vivu laŭ la kutimoj de siaj patroj. 26 Vi do bone faros, se vi sendos al ili senditojn, kaj etendos al ili la dekstran manon, por ke ekkoninte niajn intencojn ili estu ĝojaj kaj kun plezuro sin dediĉu al siaj propraj aferoj.

27 La letero de la reĝo al la popolo tekstis jene:

Reĝo Antioĥo al la pliaĝuloj de la Judoj kaj al ĉiuj ceteraj Judoj: saluton. 28 Se vi fartas bone, tio estas, kion ni deziras; ankaŭ ni mem fartas bone. 29 Menelao sciigis nin, ke vi deziras reiri al viaj propraj domoj. 30 La Judoj, kiuj reiros ĝis la trideka tago de la monato ksantiko, ricevos la certigon, 31 ke, same kiel pli frue, ili povos observi siajn proprajn nutraĵajn regulojn kaj uzi siajn proprajn leĝojn, kaj neniun el ili oni maltrankviligos pro nekonscie faritaj deliktoj. 32 Samtempe ni sendis Menelaon por trankviligi vin. 33 Fartu bone! En la jaro cent kvardek ok, la dek kvina tago de la monato ksantiko.

34 Ankaŭ la Romanoj sendis al ili leteron, kiu tekstis jene:

Kvinto Memio kaj Tito Manio, senditoj de la Romanoj, al la popolo de la Judoj: saluton. 35 Ankaŭ ni aprobas ĉion, kion koncedis al vi Lisias, parenco de la reĝo. 36 Sed rilate al la aferoj, kiuj laŭ lia opinio devas esti prezentitaj al la reĝo, konsiliĝu kaj senprokraste sendu iun, por informi nin, por ke ni inde traktu vian aferon. Ĉar ni estas survoje al Antioĥio. 37 Tial vi urĝe sendu homojn, por ke ni ekkonu vian opinion. 38 Fartu bone! En la jaro cent kvardek ok, la dek kvina tago de la monato ksantiko.

Ĉapitro 12

1 Post tiuj ĉi interkonsentoj Lisias reiris al la reĝo, kaj la Judoj okupiĝis pri terkulturado. 2 Tamen kelkaj el inter la generaloj de tiuj regionoj, - kiel Timoteo, Apolonio, filo de Geneo, kaj Hieronimo kaj Demofon, kaj precipe Nikanor, la estro de la dungitaj soldatoj el Cipro -, ne malenviis al la Judoj ĝui de sia kvieto aŭ vivi en paco.

3 La loĝantoj de Jafo faris jenan krimegon: ili invitis la Judojn el sia urbo, ke kune kun edzinoj kaj infanoj ili eniru en la ŝipojn, kiujn ili pretigis. Ŝajne neniun malbonan intencon ili havis kontraŭ ili. 4 Ili ja agis laŭ la dekreto de la urbo. La Judoj, kiuj deziris pacon kaj neniun malbonon suspektis, akceptis la inviton. Kiam ili jam estis sur la maro, oni dronigis ilin - minimume ducent homojn. 5 Kiam Judas eksciis pri tiu kruelaĵo kontraŭ liaj samgentanoj, li kunvokis siajn homojn 6 kaj alvokis kiel atestanton Dion, la justan juĝiston. Poste li ekmarŝis kontraŭ la murdintoj de siaj fratoj. Nokte li brule neniigis la havenon kaj la ŝipojn kaj ĉiujn, kiuj tien rifuĝis, li mortigis. 7 Ĉar la urbo fermis siajn pordojn, li retiriĝis por poste reveni kaj komplete ekstermi la loĝantaron de Jafo. 8 Kiam li eksciis, ke ankaŭ la loĝantoj de Jamnia volas agi same al la Judoj, kiuj loĝas inter ili, 9 li atakis la Jamnianojn dumnokte, kaj bruligis la havenon kun ĝia floto, tiel ke la brilo de la flamoj estis videbla eĉ en Jerusalem, je ducent kvardek stadioj.

10 Kiam ili ekmarŝis kontraŭ Timoteo, post nuraj naŭ stadioj atakis ilin Araba armeo de minimume kvin mil piedirantoj kaj kvincent rajdistoj. 11 Tio fariĝis furioza batalo, en kiu la homoj de Judas, helpe de Dio, venkis. La venkitaj nomadoj petis la dekstran manon de Judas, promesante liveri al li brutojn kaj helpon en ĉio cetera. 12 Ĉar Judas kredis, ke vere ili povas multrilate esti utilaj, li konsentis fari pacon kun ili. Reciproke ili sin donis la manon, kaj ili reiris al siaj tendoj.

13 Poste Judas atakis urbon kun la nomo Kaspin, ŝirmatan per remparoj kaj ĉirkaŭitan de muregoj, kie loĝis homoj diversgentaj. 14 La sieĝatoj fidis je la forto de siaj muregoj kaj je siaj grandaj nutraĵoprovizoj, kaj tre maldece primokis la soldatojn de Judas, insultante ilin, blasfemante kaj kriante, kion ne decas diri. 15 La homoj de Judas alvokis la grandan Sinjoron de la universo, kiu en la tempo de Josuo neniigis Jeriĥon sen murrompiloj aŭ milit-maŝinoj. Poste ili furiozege atakis la muregojn. 16 Laŭ la volo de Dio ili konkeris la urbon. Ili faris nepriskribeblan masakron, tiel ke la apuda lago, larĝa je du stadioj, ŝajnis plena je sango.

17 De tie ili pluiris sepcent kvindek stadiojn kaj turnis sin al Ĥaraks, al la tiel nomataj Tubianaj Judoj. 18 Timoteon ili ne renkontis en tiuj lokoj, ĉar li foriris de tie, nenion farinte. Sed en unu fortikaĵo li postlasis tre fortan garnizonon. 19 Dositeo kaj Sosipatro, du komandantoj el la armeo de la Makabeo, ekmarŝis kaj neniigis la pli ol dek mil homojn, kiujn Timoteo postlasis en la fortikaĵo.

20 La Makabeo dividis sian armeon je grupoj kaj nomumis por ili komandantojn kaj poste li ekmarŝis kontraŭ Timoteo, kiu havis kun si cent dudek mil piedirantojn kaj dumil kvincent rajdistojn. 21 Kiam Timoteo eksciis, ke Judas alproksimiĝas, li forsendis la virinojn, la infanojn kaj la pezajn militveturilojn al Karnajim. Tio ja estis malfacile sieĝebla kaj nealirebla loko, ĉar de ĉiuj flankoj kondukis tien nur mallarĝaj trairejoj. 22 Kiam aperis la unua parto de la armeo de Judas, teruro kaj timo ekkaptis la malamikojn pro la apero de Tiu, kiu ĉion vidas. Ili ekfuĝis, ĉiu siaflanken, tiel ke ofte reciproke ili sin vundis kaj trapikis per la glavopintoj. 23 Judas impete persekutis ilin kaj el la fiuloj li neniigis ĉirkaŭ tridek mil homojn. 24 Timoteo mem trafis en la manojn de la soldatoj de Dositeo kaj Sosipatro. Li petis ilin per flataj erarigaj vortoj, ke oni lasu lin viva, ĉar en lia povo troviĝas la gepatroj aŭ fratoj de multaj Judoj: kaj al tiuj povus fariĝi malbone. 25 Kiam post multa parolado li sin devigis resendi ilin sendifekte, por savi la fratojn oni lasis lin libera.

26 Tiam Judas ekiris kontraŭ Karnajim kaj la templo de Atargatis, kaj mortigis dudek kvin mil homojn. 27 Post ilia malvenko kaj pereo li ekmarŝis kontraŭ la fortikigita urbo Efron, kie loĝis Lisias kaj homoj diversgentaj. Fortaj junaj soldatoj staris antaŭ la muregoj kaj brave batalis, interne estis multe da militmaŝinoj kaj ĵetaĵoj. 28 Sed la Judoj alvokis la Sinjoron, kiu per Sia povo frakasas la potencon de la malamikoj, kaj konkeris la urbon kaj ili mortigis ĉirkaŭ dudek kvin mil loĝantojn.

29 De tie ili ekmarŝis kontraŭ Skitopolo, kiu situas je sescent stadioj de Jerusalem. 30 Sed la tie loĝantaj Judoj atestis, ke la Skitopolanoj montris al ili bonvolemon kaj amikecon, ankaŭ en la tagoj de malfeliĉo. 31 Ili do dankis ilin kaj petis, ke ankaŭ estonte ili konservu bonvolemon por la popolo de la Judoj. Ili reiris al Jerusalem, ĉar la festo de semajnoj estis alvenonta.

32 Post la festo, nomata Pentekosto, ili ekmarŝis kontraŭ Gorgias, la generalo de Edom. 33 Li ekiris kun tri mil piedirantoj kaj kvarcent rajdistoj. 34 Dum la batalo pereis kelkaj Judoj. 35 Certa Dositeo, unu el la rajdistoj de Bakenor, homo tre forta, ekkaptis la mantelon de Gorgias kaj tiris plenforte. Kiam la krimulon li volis kapti viva, unu el la Tracaj rajdistoj sin ĵetis sur lin kaj detranĉis al li la brakon, tiel ke Gorgias povis fuĝi al Mareŝa. 36 La homoj de Esdris batalis ĝis elĉerpiĝo. Tiam Judas vokis la Sinjoron, ke Li estu por ili kunbatalanto kaj gvidanto en la batalo. 37 Post tio, en la gepatra lingvo li eklevis la batalkrion, ekkantis himnon kaj neatendite atakis la homojn de Gorgias, kiujn li devigis al la fuĝo.

38 Poste Judas kondukis la armeon al la urbo Adulam. Ĉar ĵus komenciĝis la sepa tago, ili sin purigis laŭ la kutimo kaj festis tie la sabaton. 39 La sekvantan tagon, - intertempe fariĝis urĝe - ekiris la homoj de Judas por kolekti la korpojn de la batale falintoj por entombigi ilin apud la parencoj en la tomboj de iliaj prapatroj. 40 Sub la ĥitonoj de ĉiuj mortintoj ili trovis amuletojn de la idoloj el Jamnia, kion al la Judoj malpermesas la leĝo. Nun ĉiuj komprenis, ke ĝuste tial ili mortis. 41 Ĉiuj do laŭdis la Sinjoron, la justan juĝiston, kiu malkaŝas la kaŝitajn aferojn. 42 Poste ili preĝis kaj petis, ke Li pardonu la faritan pekon. La nobla Judas admonis la popolon, ke ili estu senpekaj, ĉar ili vidis, kio okazis pro la peko de la mortintoj. 43 Judas ordonis monkolektadon inter la soldatoj, kaj sendis al Jerusalem du mil arĝentajn draĥmojn, por ke oni faru pekoferon. Li agis noble kaj inde, ĉar li pensis pri la releviĝo de la mortintoj. 44 Se li ne atendus, ke releviĝos la mortintoj, estus superflue kaj vane preĝi por la mortintoj. 45 Li ankaŭ rigardis al la tre bela rekompenco, kiu atendas tiujn, kiuj ekdormis en pieco. Vere, tio estis penso sankta kaj pia. Tial li prizorgis la senpekigan oferon por la mortintoj, por ke ili estu pekliberigitaj.

Ĉapitro 13

1 En la jaro cent kvardek naŭ alvenis al la homoj de Judas la sciigo, ke Antioĥo Eŭpator kun granda armeo marŝas kontraŭ Judujo 2 kaj kun li Lisias, lia kuratoro kaj prizorganto de la aferoj de la regno. Ĉiu el ili havis po cent dek mil Grekajn piedirantojn, kvin mil tricent rajdistojn, dudek du elefantojn kaj tricent veturilojn provizitajn per falĉiloj.

3 Aliĝis al ili ankaŭ Menelao, kiu hipokrite parolis al Antioĥo, ne por savi la patrujon, sed en la espero rericevi la ĉefpastrecon. 4 Sed la Reĝo de la reĝoj aranĝis, ke Antioĥo ekflamis per kolero kontraŭ la krimulo, kaj kiam Lisias indikis Menelaon kiel kulpinton pri ĉiuj malfeliĉoj, li ordonis, ke oni konduku lin al Berea por ekzekuti lin laŭ la loka kutimo. 5 Troviĝas tie turo je la alteco de kvindek ulnoj, plena je cindro, provizita per turnebla maŝino, kiu ĉiuflanke deklive kliniĝas en la cindron. 6 Ĉiujn sakrilegiulojn kaj kaŭzintojn de aliaj grandaj krimoj per ĝi oni ĵetas en la pereon. 7 Tiumaniere trovis teruran morton Menelao, kiu ne estis enterigita. 8 Kaj fakte nur prave! Li ja faris multe da krimoj kontraŭ la altaro, kies fajro kaj cindro estas sanktaj, do li trovis la morton en cindro.

9 La reĝo estis plena de barbaraj planoj; por komenci li indikis, ke li traktos la Judojn ankoraŭ pli malbone ol faris lia patro. 10 Je tiu informo Judas ordonis al la popolo, tage kaj nokte alvoki la Sinjoron, por ke ankaŭ nun - kiel iam Li ja faris - Li venu kun helpo al tiuj, kiuj riskas perdi kaj la leĝon, la patrujon kaj la templon. 11 Kaj Li ne permesu, ke la popolo, kiu nur ĵus komencis spiri libere, fariĝos viktimo de malnoblaj nacianoj! 12 Tion ili ĉiuj faris, kaj dum tri tagoj senĉese ili petegis la kompateman Sinjoron surgenue, lamentante kaj fastante. Judas kuraĝigis ilin; tiam li ordonis, ke ili tenu sin pretaj. 13 En sekreta kunsido kun la pliaĝuloj, li decidigis, ke oni ekmarŝos por helpe de Dio decidige batali, antaŭ ol la reĝa armeo invados Judujon kaj okupos la urbon. 14 Konfidinte la decidon al la Kreinto de la mondo, li kuraĝigis siajn homojn, ke ĝismorte ili brave batalu por la leĝo, la templo, la urbo, la patrujo kaj la kutimoj. Li starigis la tendaron apud Modin. 15 Al la soldatoj li donis la signalvorton: Venkon de Dio! Kun elektitaj kaj plej bravaj junuloj li surprizatakis nokte la tendon de la reĝo kaj en la tendaro ili mortigis ĉirkaŭ du mil homojn kaj la plej bonan elefanton kun ties prizorganto. 16 Kiam fine ili plenigis la tutan tendaron je teruro kaj paniko, kiel venkintoj ili retiriĝis. 17 Ĉe tagiĝo, ĉio jam pasis, ĉar la Sinjoro helpis per Sia ŝirmanta apogo.

18 Tiel spertinte la kuraĝon de la Judoj, la reĝo do per ruzo provis ekkapti la urbojn. 19 Kun armeo li ekmarŝis al Bet-Cur, tre forta Juda urbo, sed de tie li estis rebatita; li ree atakis, kaj ree malvenkis. 20 Judas sendis al la sieĝatoj ĉiujn necesaĵojn. 21 Sed unu el la armeo de la Judoj, certa Rodoko, perfidis tiun sekreton al la malamikoj. Sed oni surprizis lin, kaptis kaj malliberigis lin.

22 La duan fojon la reĝo intertraktis kun la loĝantoj de Bet-Cur, proponis al ili la dekstran manon, ricevis ĝin kaj foriris. Li atakis la homojn de Judas kaj estis venkita. 23 Kiam li eksciis, ke ribelis Filipo, kiun en Antioĥio li postlasis por trakti la aferojn de la regno, konsternite li sin turnis al la Judoj, preta al cedoj, kaj ĵuris plenumi ĉiujn iliajn justajn postulojn. Li repaciĝis kun ili kaj prezentis oferon, honorigis la templon kaj traktis la urbon tre bonvoleme. 24 Li eĉ akceptis la Makabeon. Kiel generalon super la regiono de Ptolemaido ĝis Gerar li postlasis Hegemonidon, 25 kaj poste li ekiris al Ptolemaido. Ties loĝantoj ja estis tre malkontentaj pri tiuj interligoj, ege protestis kaj deziris revoki ilin. 26 Lisias suriris la tribunon, defendis ilin kiel eble plej bone, pledis, persvadis, pacigis, vekis bonvolemon kaj reiris al Antioĥio.

Tiel disvolviĝis la ekmarŝo kaj la retiriĝo de la reĝo.

Ĉapitro 14

1 Tri jarojn poste la homoj de Judas eksciis, ke Demetrio, filo de Seleŭko, kun potenca armeo kaj floto alvenis en la havenon de Tripolo. 2 Li mortigis Antioĥon kaj ties kuratoron Lisias kaj ekposedis la landon.

3 Certa Alkimo, kiu pli frue estis ĉefpastro, libervole sin estis malpuriginta dum la enkondukado de fremdaj kutimoj. Li vidis, ke por li restas neniu savebleco kaj ke neniam li plu povos ofici ĉe la sankta altaro. 4 En la jaro cent kvindek unu li iris al reĝo Demetrio kaj prezentis al li oran kronon, palmbranĉon kaj faskon da olivbranĉoj, kiel estas kutimaj ĉe la templo. Tiun tagon li faris nenion alian. 5 Sed kiam Demetrio lin invitis al kunveno de la konsilantaro, li trovis konvenan okazon por eluzi ilin por siaj frenezaj intencoj. Demandite pri la sinteno kaj la planoj de la Judoj, li respondis: 6 Tiuj el inter la Judoj, kiujn oni nomas la Ĥasidoj, kaj kiujn gvidas Judas Makabeo, instigadas al milito kaj ribelo kaj ne toleras, ke la regno estu en paco. 7 Tial, senigite de mia hereda posteno (mi parolas pri la ĉefpastreco), mi venis ĉi tien, 8 unuavice kun sincera intereso pri la aferoj de la reĝo, sed ankaŭ zorgante pri miaj samgentanoj; ĉar pro la malprudento de la ĵus menciitoj nia tuta popolo devas multe suferi. 9 Ĉar, ho reĝo, vi nun scias pri ĉiuj ĉi aferoj, protektu do nian landon kaj nian premitan popolon, laŭ la homamo, kiun tiel volonte vi montras al ĉiuj. 10 Ĉar ĝis kiam vivos Judas, ne estos paco en la regno.

11 Post tiuj vortoj, la ceteraj amikoj de la reĝo, kiuj kontraŭis Judason, rapide prenis sian ŝancon kaj ankoraŭ pli incitis Demetrion. 12 Tiu tuj invitis Nikanoron, kiu pli frue komandis la elefantojn, kaj nomumis lin generalo de Judujo 13 kun la tasko pereigi Judason, dispeli ties sekvantojn kaj reenoficigi Alkimon kiel ĉefpastron de la plej granda templo. 14 La nacianoj, kiuj siatempe fuĝis antaŭ Judas el Judujo, nun amase kolektiĝis ĉirkaŭ Nikanor, opiniante ke malfeliĉo kaj malvenko de la Judoj povos alporti al ili nur avantaĝon.

15 Kiam la Judoj eksciis, ke proksimiĝas Nikanor kaj ke kune kun li alvenas la nacianoj, ili ŝutis polvon al si sur la kapojn kaj preĝis al Tiu, kiu kreis Sian popolon por ĉiam kaj kiu evidente protektas Sian heredaĵon. 16 Je ordono de sia gvidanto ili tuj ekmarŝis de tie, kaj apud la vilaĝo Desaŭ ili ekbatalis kontraŭ la malamikoj. 17 Simon, frato de Judas, kunfrapiĝis kun Nikanor, sed malrapide retiriĝis, plene surprizite de la subita apero de la kontraŭulo. 18 Tamen kiam Nikanor aŭdis, kiel bravaj estas la soldatoj de Judas kaj kiel ili luktas por la patrujo, li hezitis decidi la aferon per sangoverŝado. 19 Tial li sendis Pozidonion, Teodoton kaj Matatiason por pritraktado pri paco. 20 Post profunda pripensado, la gvidanto prezentis la kondiĉojn al la armeo. Unuanime oni akceptis la interkonsenton. 21 Oni fiksis la tagon, en kiu la gvidantoj de ambaŭ flankoj renkontiĝos. De ambaŭ flankoj alproksimiĝis militveturiloj kaj en la mezo oni starigis seĝojn. 22 En oportunaj lokoj Judas postenigis armitajn soldatojn, ĉar li timis insidan atakon de la malamiko; sed la intertraktadoj okazis en bona etoso.

23 Poste Nikanor restis en Jerusalem kaj li faris nenion malbonan. La homamasojn, kiuj ĉirkaŭis lin, li forsendis. 24 Senĉese li havis Judason en sia apudeco kaj li montris al li sinceran estimon. 25 Li konsilis Judason, ke li edziĝu por havi infanojn. Kaj Judas edziĝis, fartis bone kaj ĝuis la vivon.

26 Alkimo rimarkis ilian reciprokan amikecon. Li havigis al si la faritajn interkonsentojn kaj iris al Demetrio, al kiu li akuzis Nikanoron pri ŝtatperfido, ĉar tiu nomumis Judason, tiun malamikon de la regno, sia posteulo. 27 La reĝo koleriĝis kaj, incitite de la kalumnio de tiu malnoblulo, li skribis al Nikanor, ke li estas grave malkontenta pri la faritaj interkonsentoj, kaj li ordonis, ke senprokraste oni venigu la Makabeon - katenitan - al Antioĥio. 28 Nikanor konsterniĝis pro tio ĉi; li tre malemis nuligi la interkonsentojn, se Judas faris nenion malbonan. 29 Sed ĉar tamen li ne povis kontraŭi la reĝon, li atendis konvenan okazon por per ruzo plenumi la ordonon. 30 La Makabeo siaflanke rimarkis, ke Nikanor fariĝas malpli konfidenca al li, kaj ke dum iliaj renkontiĝoj li kondutas malpli afable. Li kredis, ke tiu retiriĝemo aŭguras nenion bonan. Li kolektis multe el siaj sekvantoj kaj sin kaŝis por Nikanor.

31 Kiam la alia rimarkis, ke Judas superruzis lin, li iris al la plej granda kaj sankta templo ĝuste, kiam la pastroj prezentis la kutimajn oferojn, kaj postulis ke ili transdonu al li la viron. 32 Kvankam ili ĵuris al li, ke ili ne scias, kie estas la serĉato, 33 li etendis la manon al la templo, kaj ĵuris: Se vi Judason ne katenitan transdonos al mi, mi ĝisfunde neniigos tiun ĉi templon de Dio kaj mi detruos la altaron, kaj mi konstruos ekzakte samloke imponan templon por Dionizo. 34 Tion dirinte li foriris. La pastroj levis la manojn al la ĉielo kaj alvokis Tiun, kiu ĉiam batalas por defendi nian popolon: 35 Ho Vi, Sinjoro de ĉio, Vi, kiu nenion bezonas kaj kiu volis, ke la templo de Via restado estu meze de ni: 36 sankta Sinjoro, fonto de ĉiu sankteco, konservu por ĉiam kontraŭ profanado Vian domon, nur ĵus purigitan.

37 Al Nikanor oni denuncis certan Razison, unu el la pliaĝuloj de Jerusalem. Li amis siajn samgentanojn, ĝuis tre grandan estimon kaj pro lia boneco oni nomis lin patro de la Judoj. 38 En la pasinteco, dum la enkondukado de fremdaj kutimoj, li arde defendis la Judismon, dum en sia fervoro li eĉ riskis por tiu Judismo siajn korpon kaj vivon. 39 Nikanor deziris malkaŝe montri sian malamon kontraŭ la Judoj, kaj sendis pli ol kvincent soldatojn por kapti lin. 40 Li ja kredis, ke lia kaptiteco por ili estos grava bato.

41 Por konkeri la turon, la soldatoj provis trarompi la pordegon de la korto kaj petis fajron por bruligi la pordegon; Razis estis ĉiuflanke ĉirkaŭita. Li trapikis sin mem per glavo. 42 Li preferis morti honore ol fali en manojn de krimuloj kaj riski insultojn neindajn je lia nobleco. 43 Sed pro la hasto la piko ne estis ĝuste direktita. La soldatoj penetris tra la pordego. Kuraĝe li kuris eksteren, grimpis sur la muregon kaj sentime sin ĵetis malsupren, sur la amason. 44 Ili rapide disiĝis, tiel ke estiĝis libera spaco, kaj li falis meze sur la malplenan lokon. 45 Sed ankoraŭ li vivis. Brulante pro indigno, dum la sango kvazaŭ fonte fluis el liaj teruraj vundoj, li kuris meze tra la amason kaj stariĝis sur kruta roko. 46 Preskaŭ jam sensangiĝinte, li elŝiris el si la intestojn, kaptis tiujn ambaŭmane kaj ĵetis ilin sur la amason. Ĉe tio li petis la Sinjoron de la vivo kaj la animo, ke Tiu redonu ilin al li. Kaj tiel li mortis.

Ĉapitro 15

1 Kiam Nikanor eksciis, ke la homoj de Judas troviĝas en la regiono de Samario, li decidis ataki ilin senriske en la tago de ripozo. 2 Sed la Judoj, kiuj devigite akompanis lin, diris: Ne pereigu ilin tiel terure barbare! Respektu la tagon, kiun en sankteco elektis Tiu, kiu ĉion vidas. 3 Sed la krimegulo demandis: Ĉu en la ĉielo estas la Sinjoro, kiu ordonis festi la sabaton? 4 Ili firme respondis: La vivanta Sinjoro mem estas en la ĉielo; kaj Li ordonis festi la sepan tagon. 5 Tiam li diris: Kaj mi estas la sinjoro sur la tero, kaj mi ordonas kapti la armilojn kaj plenumi la ordonon de la reĝo. Tamen li ne sukcesis plenumi sian kriman intencon.

6 Nikanor, plena je fanfaronado, jam decidis, ke li starigos monumenton el la predo, kiun li akiros de la homoj de Judas. 7 Sed la Makabeo daŭre kun firma fido kredis, ke la Sinjoro helpos lin. 8 Li admonis siajn soldatojn, ke ili ne teruriĝu ĉe la atako de la nacianoj, sed ĉiam memoru pri la helpo, kiun la ĉielo jam multfoje donis al ili. Ankaŭ nun ili fidu je la venko, kiun sendas al ili la Ĉiopovanto. 9 Li kuraĝigis ilin per vortoj el la leĝo kaj la profetoj, ankaŭ memorigis pri antaŭaj bataloj, kiujn ili travivis, kaj tiel li firmigis ilian kuraĝon. 10 Entuziasmiginte ilin, li samtempe montris al ili la ŝanceliĝemon kaj la ĵurrompadon de la nacianoj. 11 Ĉiun el ili li tiel armis, ne per la sekureco, kiun donas ŝildoj aŭ lancoj, sed per tiu, kiu fluas el bonaj paroloj. Krom tio ĉiujn li ĝojigis per la rakontado de kredinda sonĝo. 12 Jen kion li vidis: Onias, la estinta ĉefpastro, homo nobla kaj bona, modesta en la ĉiutagaj rilatoj, milda laŭ karaktero, inda en siaj paroloj, kiu de plej frua junaĝo praktikis ĉiujn virtojn, - tiu Onias preĝis kun etenditaj brakoj por la tuta popolo de la Judoj. 13 Poste aperis al li alia viro en la sama pozo; li estis rimarkinda pro siaj grizaj haroj kaj granda indeco. Admirinda kaj vere nobla majesto radiis el li. 14 Onias ekparolis: Tiu estas amiko de siaj fratoj! Jeremia li estas, Dia profeto, kiu insiste preĝas por la popolo kaj la sankta urbo. 15 Jeremia etendis la dekstran manon kaj donis al Judas oran glavon, kaj transdonante ĝin li diris: 16 Prenu tiun sanktan glavon kiel donacon de Dio: per ĝi vi neniigos la malamikojn.

17 La vortoj de Judas kuraĝigis la junulojn, ĉar ili estis belaj kaj sufiĉe potencaj por instigi al braveco. Ili decidis ne starigi tendaron, sed kuraĝe tuj ataki kaj plej persisteme batalante alproksimigi la finan decidon, ĉar la urbo, la sanktaĵoj kaj la templo estas en danĝero. 18 Ili ja timis malpli pro edzinoj, infanoj, fratoj kaj parencoj, ol pro la sankta templo. 19 Ne malpli granda konsterno regis inter la homoj, kiuj postrestis en la urbo. Ili zorgis pri la batalkampo. 20 Ĉiuj atendis la baldaŭan decidon. La malamikoj alproksimiĝis, ilia armeo en batalordo antaŭeniris: la elefantoj sur oportunaj lokoj, la rajdistaro sur la flankoj. 21 La Makabeo vidis tute apude stari tiun amason, tiujn buntajn armilojn kaj la sovaĝan aspekton de la bestoj, kaj li etendis la brakojn al la ĉielo kaj alvokis la Sinjoron, kiu faras miraklojn, konvinkita, ke ne laŭ armiloj, sed laŭ propra volo Dio donas la venkon al tiuj, kiuj indas je ĝi. 22 Li preĝis jene: Vi, Sinjoro, kiu en la tempo de Ĥizkija, reĝo de Judujo, sendis Vian anĝelon, kiu neniigis preskaŭ cent okdek kvin mil homojn el la armeo de Sanĥerib, 23 ankaŭ nun, ho Vi, Sinjoro de la ĉieloj, Vi sendu bonan anĝelon antaŭ ni, por ke li semu timon kaj teruron. 24 Via potenca brako faligu tiujn, kiuj kun blasfemoj surbuŝe venis por ataki Vian sanktan popolon. Je tio li finis sian preĝon.

25 La homoj de Nikanor ekmarŝis antaŭen dum sonis trumpetoj kaj batalkantoj. 26 Tiuj de Judas, kontraŭe, atakis la malamikojn kun petega preĝo sur la lipoj. 27 Batalante per la manoj kaj enkore preĝante al Dio, ili faligis minimume tridek kvin mil homojn, tre ĝojante pro la evidenta helpo de Dio.

28 Kiam, plenaj de ĝojo, postbatale ili revenis, ili trovis Nikanoron, kiu kuŝis senviva en plena armaĵo. 29 Post la kriado kaj konfuziĝo, kiu sekvis, en sia gepatra lingvo ili eklaŭdis la Sinjoron. 30 La viro, kiu korpe kaj anime dediĉis ĉiujn siajn fortojn al la defendo de siaj samgentanoj, kaj kiu de junaĝo gardis tiun kompletan sindonemon al sia popolo, ordonis detranĉi al Nikanor la kapon kaj la manon kune kun la brako, kaj porti tion al Jerusalem.

31 Alveninte tie, li kunvokis la samgentanojn kaj al la pastroj li petis ekstari antaŭ la altaro. Tiam li venigis la homojn de la citadelo 32 kaj montris al ili la kapon de la krimulo Nikanor kaj la manon, kiun la blasfemulo fierege etendis al la templo de la Ĉiopovanto. 33 Poste li ordonis eltranĉi al la malpiulo Nikanor la langon, kaj manĝigi ĝin pecon post peco al la birdoj; sed la manon li pendigis antaŭ la templo, kiel punon pro lia furiozeco. 34 Ĉiuj laŭdis la Sinjoron de la ĉielo, kiu tiel klare Sin montris, dirante: Benata estas Tiu, kiu Sian lokon protektis kontraŭ profanado. 35 La kapon de Nikanor Judas pendigis en la citadelo, kiel por ĉiuj evidentan signon pri la helpo de la Sinjoro. 36 Ĉiuj unuanime decidis, ke tiu tago nepre ne povas resti sen festado, kaj ke ĉiujare oni festu la dektrian tagon de la dekdua monato, kiu en la Aramea lingvo nomiĝas adar, do unu tagon antaŭ la festo de Mordeĥaj. 37 Tio estis la okazaĵoj pri Nikanor. Kaj ekde tiu tempo la urbo estas posedata de la Hebreoj. Je tio ĉi mi finas mian rakonton.

38 Se ĝi estas interese kaj lerte verkita, tiam mi atingis tion, kion mi deziris; se tamen ĝi estas neperfekta kaj meznivela, do mi almenaŭ faris laŭ miaj ebloj. 39 Estas same malutile nur trinki vinon aŭ nur trinki akvon, sed kiel vino miksita kun akvo estas bongusta kaj plezuriga, same tiel ankaŭ estas la arta kunmetado en la rakonto, kiu ĉarmas la menson de tiuj, kiuj legas ĝin. Je tio mi finas.
Hosted by www.Geocities.ws

1