TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

DUA-KANONAJ
BIBLIAJ LIBROJ

© 2002 IKUE kaj KELI
Esperantigis G. Berveling

I MAKABEOJ

Ĉapitroj

1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16

Ĉapitro 1

1 Okazis ke, ekreginte super Grekujo, Aleksandro la Macedona, filo de Filipo, elirinte el la lando de la Kitidoj, venkis ankaŭ Darion, la reĝon de Persoj kaj Medoj, kaj fariĝis reĝo anstataŭ li.

2 Li entreprenis multe da bataloj, konkeris multajn fortikaĵojn kaj mortigis multe da reĝoj. 3 Li penetris ĝis la ekstremaj limoj de la tero kaj kaptis predon de multaj nacioj. La tero antaŭ li silentiĝis, kaj lia koro pleniĝis de orgojlo. 4 Li kunigis tre potencan armeon kaj regis super landoj, nacioj kaj reĝoj, kaj ĉiuj devis al li pagi tributon. 5 Post tio ĉi li grave malsaniĝis kaj konsciiĝis, ke alproksimiĝas la morto. 6 Tiam li alvokis siajn plej honoratajn servantojn, kun kiuj li de la infanaĝo estis edukita, kaj li dividis inter ili la regnon, dum li ankoraŭ vivis. 7 Dek du jarojn Aleksandro estis reĝo, kaj tiam li mortis.

8 La regadon transprenis liaj servintoj, ĉiu en sia loko. 9 Post lia morto, ili ĉiuj surmetis diademon, kaj same iliaj filoj post ili, dum multaj jaroj, kaj ili faris multe da malbono sur la tero.

10 Devenis de ili markoto pekema, Antioĥo Epifanes, filo de reĝo Antioĥo, kiu estis ostaĝo en Romo. Li fariĝis reĝo en la jaro cent tridek sep de la regado de la Grekoj. 11 En tiuj tagoj ekstaris en Izrael senleĝuloj, kiuj konvinkis multajn homojn, dirante: Ni faru interligon kun la popoloj ĉirkaŭ ni, ĉar ekde la momento de nia apartiĝo de ili, trafis nin multe da malbono. 12 Tiuj ĉi vortoj estis favore akceptitaj, 13 kaj kelkaj el la popolo fariĝis tre entuziasmaj kaj iris al la reĝo, kiu permesis al ili enkonduki la morojn de la nacianoj. 14 Ili konstruis en Jerusalem sportejon laŭ la kutimoj de la nacianoj, 15 kaj farigis al si prepuciojn, kaj forlasis la sanktan interligon, por pli kaj pli interfratiĝi kun la nacianoj, kaj ili vendis sin mem por fari malbonon.

16 Kiam Antioĥo plifirmigis sian regadon, li planis fariĝi reĝo de Egiptujo, por regi super du regnoj. 17 Li eniris Egiptujon kun granda armeo, kun batalĉaroj, elefantoj, rajdistoj kaj potenca floto. 18 Li komencis militon kontraŭ Ptolemeo, reĝo de Egiptujo; tiu retiriĝis antaŭ li kaj fuĝis. Falis multe da mortvunditoj. 19 Antioĥo konkeris la fortikigitajn Egiptajn urbojn kaj kaptis multan predon. 20 Post la venko super Egiptujo en la jaro cent kvardek tri Antioĥo retroiris. Li iris al Izrael kaj atingis Jerusalemon kun granda armeo. 21 En sia aŭdaco li eniris en la sanktejon kaj rabis la oran altaron kaj la kandelabron kun ĉiuj ĝiaj apartenaĵoj, 22 la tablon de la panoj de propono, la pelvojn, la kalikojn, la orajn incensilojn, la kurtenon, la kronojn kaj la orajn ornamaĵojn de la fasado de la sanktejo, kaj ĉion li senigis je la ora kovraĵo. 23 Li rabis la arĝenton, la oron kaj la valorajn objektojn kaj li prirabis ankaŭ la kaŝitajn trezorejojn, kiujn li trovis. 24 Li forprenis ĉion al sia propra lando. Sed antaŭe li okazigis masakron kaj parolis tre insulte. 25 Profunda malĝojo kaptis la tutan landon de Izrael.
26 Veis la gvidantoj kaj la pliaĝuloj,
knabinoj kaj knaboj estis en mizero,
velkis la beleco de la virinoj.
27 Ĉiu fianĉo komencis funebri
kaj sidante en sia edziĝa ĉambro, la fianĉino malĝojis.
28 La tero tremis pro la sorto de siaj loĝantoj
kaj la tuta domo de Jakob kovriĝis per honto.

29 Post du jaroj la reĝo sendis al la urboj de Judujo ĉefan oficiston pri impostkolektado. Kun granda armeo li venis al Jerusalem. 30 Li tre ruze parolis pacame, kaj oni fidis lin. Neatendite li atakis la urbon, trafis ĝin forte kaj mortigis multajn Izraelidojn. 31 Li komplete prirabis la urbon, bruligis ĝin kaj detruis ĝiajn domojn kaj remparojn. 32 Virinojn kaj infanojn ili sklavigis kaj la brutaron ili rabis. 33 La urbon de David ili ŝirmis per granda forta murego kaj fortaj turoj, kaj ili faris el ĝi sian fortikaĵon. 34 Ili loĝigis en ĝi pekeman popolon, homojn kiuj ne observis la leĝon. Tiuj tie fariĝis fortaj. 35 Ili amasigis armilojn kaj manĝoprovizon kaj kunigis tie ĉion, kion ili rabis el Jerusalem.
Ili do fariĝis granda danĝero,
36 insido por la sanktejo,
kaj terura, daŭra malamiko por Izrael.
37 Ĉirkaŭ la sanktejo ili verŝis senkulpan sangon
kaj ili profanis la templon.
38 Pro ili fuĝis la loĝantoj de Jerusalem,
kiu fariĝis sidejo por fremduloj,
urbo fremda por siaj propraj infanoj:
la propraj idoj forlasis ĝin.
39 Ĝia sanktejo senhomiĝis kvazaŭ dezerto,
la festoj ŝanĝiĝis en funebron,
la sabatoj en objekton de mokoj,
kaj ĝia gloro en malestimon.
40 Ĝia senhonoro egalis ĝian iaman gloron,
kaj ĝia alteco ŝanĝiĝis en mizeron.
41 Sed la reĝo skribe ordonis al sia tuta regno, ke ĉiuj homoj formu unu popolon
42 kaj forlasu siajn proprajn morojn. Ĉiuj popoloj agis laŭ la deziro de la reĝo. 43 Ankaŭ multaj Izraelidoj konsentis akcepti la religion de la reĝo kaj ili alportis oferojn al la idoloj kaj malobservis la sabaton. 44 La reĝo sendis al Jerusalem kaj al la urboj de Judujo mesaĝistojn kun skriba ordono, ke ili transprenu la fremdajn morojn 45 kaj ĉesigu pri la bruloferoj kaj buĉoferoj en la sanktejo; ili ne plu observu sabatojn kaj festojn 46 kaj profanu la sanktejon kaj la sanktajn personojn; 47 ili starigu altarojn, templojn kaj sanktejojn por la idoloj, kaj oferu porkojn kaj aliajn malpurajn bestojn. 48 Siajn filojn ili ne plu cirkumcidu kaj siajn animojn ili malpurigu per ĉio, kio estas malpura kaj abomeninda, 49 por ke ili forgesu pri la leĝo kaj forĵetu ĉiujn sanktajn regulojn. 50 Kiu ne submetiĝus al la ordono de la reĝo, tiu mortu. 51 Tian dekreton li eldonis por sia tuta regno. Li nomumis oficistojn por kontroli la tutan popolon kaj ordonis al la urboj de Judujo, ke ili plenumu la oferojn, ĉiuj laŭvice. 52 Multaj el inter la popolo aliĝis al ili; ili forlasis la leĝon kaj faris tiom multe da malbono en la lando, 53 ke la bonajn Izraelidojn ili devigis kaŝi sin en ĉiaj rifuĝejoj. 54 En la dekkvina tago de la monato kislev de la jaro cent kvardek kvin, la reĝo konstruis sur la granda altaro abomenindaĵon de dezerteco. Ankaŭ en la ĉirkaŭaj urboj de Judujo oni konstruis altarojn. 55 Oni bruligis incenson antaŭ la pordoj de la domoj kaj sur la placoj. 56 Trovitajn librojn de la leĝo oni disŝiris kaj ĵetis en fajron. 57 Ĉiu, ĉe kiu oni trovis libron de la interligo aŭ kiu ankoraŭ observis la leĝon, laŭ reĝa verdikto estis mortigita. 58 Ili sentigis sian potencon al Izrael kaj agis perforte kontraŭ ĉiuj, kiujn ili trovis, monaton post monato, en la urboj. 59 La dudekkvinan tagon de la monato kislev oni faris oferon sur la altaro, kiu staris sur la granda altaro. 60 Virinojn, kiuj cirkumcidigis siajn filojn, oni mortigis laŭ la dekreto 61 kaj la suĉinfanojn oni pendigis al ili je la kolo; ankaŭ la parencojn kaj tiujn, kiuj plenumis la cirkumcidon, ili mortigis. 62 Tamen multaj Izraelidoj restis firme kaj necedeme ĉe sia konvinko, manĝi nenion malpuran. 63 Ili prefere mortis ol senhonoriĝi per la manĝaĵoj kaj malobservi la sanktan interligon; do ili mortis. 64 Terura kolero de Dio pezis super Izrael.

Cxapitro 1Komenco de la libroCxapitro 3
Ĉapitro 2

1 En tiu tempo ekstaris Matatias, filo de Johano, filo de Simon, pastro el la idaro de Joarib, kaj el Jerusalem li foriris kaj ekloĝis en Modin. 2 Liaj kvin filoj estis Johano, kiun oni kromnomis Gadi, 3 Simon nomata Tasi, 4 Judas nomata Makabeo, 5 Eleazar nomata Avaran, kaj Jonatan nomata Apfus. 6 Ĉar li vidis la blasfemaĵojn en Judujo kaj en Jerusalem,
7 li diris:
Ve al mi! Por kio mi naskiĝis?
Ĉu por rigardi la pereon de mia popolo,
la pereon de la sankta urbo?
Ĉu por senfare rigardi,
kiel oni transdonas ĝin en la manojn de malamikoj,
la sanktejon en la manojn de fremduloj?
8 Ĝia sanktejo fariĝis simila al senhonorulo,
9 la vazoj de ĝia gloro fariĝis predo,
la malgrandajn infanojn oni mortigis sur la placoj,
la junuloj pereis per malamika glavo.
10 Kiu popolo ne konkeris parton de ĝia regno;
kiu ankoraŭ ne rabis ĝian predon?
11 Oni rabis ĝian tutan pompon,
el libera ĝi fariĝis sklavo.
12 Jen nia sanktejo,
nia belo kaj nia gloro, kuŝas dezertigita:
malhonoris ĝin la nacianoj.
13 Por kio ankoraŭ taŭgas nia vivo?
14 Kaj Matatias kaj liaj filoj disŝiris siajn vestojn kaj
vestis sin en sakoj kaj ili estis en granda funebro.

15 La viroj de la reĝo, kiuj devis devigi al apostateco, venis al la urbo Modin, por ke oni faru oferojn. 16 Ĉirkaŭ ili amasiĝis multaj Izraelidoj. Alvenis ankaŭ Matatias kaj liaj filoj.

17 La viroj de la reĝo sin turnis al Matatias, dirante: Vi havas en tiu ĉi urbo potencon, honoron kaj influon; kaj apogas vin filoj kaj parencoj. 18 Do vi unua aliru kaj plenumu la ordonon de la reĝo, kiel faris ĉiuj popoloj, la viroj el Judujo kaj tiuj, kiuj postrestis en Jerusalem. Tiam vi kaj viaj filoj apartenos al la amikoj de la reĝo; li malavare pridonacos vin per arĝento, oro kaj multe da aliaj donacoj.

19 Respondante al ili, Matatias diris per laŭta voĉo: Se eĉ ĉiuj popoloj, super kiuj etendiĝas la potenco de la reĝo, obeis al li kaj, forlasante la religion de la patroj, submetiĝis al liaj ordonoj, 20 jen mi, miaj filoj kaj miaj fratoj, ni restos fidelaj al la interligo de niaj patroj. 21 Gardu nin Dio de malobservado de la leĝo kaj de la ordonoj. 22 Ni ne obeos la ordonojn de la reĝo, kaj ni ne deflankiĝos de nia religio, nek dekstren nek maldekstren.

23 Apenaŭ li finis paroli, elpaŝis Judo por sub ĉies okuloj oferi sur la altaro en Modin laŭ la ordono de la reĝo. 24 Tion vidis Matatias kaj li fariĝis tiom kolera, ke li ektremis, kaj tre indignita de justa kolero li alkuris kaj buĉis lin sur la altaro. 25 Post tio ankaŭ la viron de la reĝo li mortigis, kiu devigis al oferado, kaj la altaron li neniigis. 26 Li montris grandan fervoron por la leĝo, kiel faris Pineĥas kontraŭ Zimri, filo de Salu. 27 Kaj Matatias laŭte kriis tra la urbo: Ĉiu kiu amas la leĝon kaj observas la interligon, tiu sekvu min! 28 Tuj li fuĝis en la montaron, li mem kaj liaj filoj, kaj en la urbo ili postlasis sian tutan havaĵon.

29 En tiu tempo multaj, kiuj deziris justecon kaj leĝon, fuĝis al la dezerto kaj ekloĝis tie 30 kune kun filoj, edzinoj kaj brutaro, ĉar ilia malfeliĉo fariĝis tro peza. 31 Sed oni raportis al la viroj de la reĝo kaj al armeo, troviĝanta en Jerusalem, urbo de David: La homoj, kiuj ne plenumis la ordonon de la reĝo, fuĝis al kaŝejoj en la dezerto. 32 Multaj do postĉasis ilin; kiam ili kuratingis ilin, ili stariĝis kontraŭ ili kaj preparis sin por batalo en la sabato. 33 Kaj ili diris al ili: Nun sufiĉas! Venu eksteren kaj plenumu la ordonon de la reĝo, kaj vi vivos. 34 Ili respondis: Ni ne eliros, kaj ne plenumos la ordonon de la reĝo; ni ne malhonorigos la sabaton. 35 Tiam ili atakis ilin. 36 Tamen ili nenion faris reage, nek ĵetadis ŝtonojn nek eĉ baris la kaŝejojn. 37 Ili nur diris: Ni ĉiuj pereu puraj. Atestu ĉielo kaj tero pri ni, ke vi maljuste mortigas nin. 38 Ili atakis ilin en la sabato, kaj pereis ili mem, iliaj edzinoj, infanoj kaj brutaro - kune ĉirkaŭ mil homoj.

39 Tion eksciis Matatias kaj liaj amikoj, kaj ili forte funebris pro ili. 40 Kaj ili diris inter si: Se ni ĉiuj agos tiel, kiel agis niaj fratoj, kaj ne batalos kontraŭ la nacianoj por nia vivo kaj niaj ordonoj, tiam ili baldaŭ malaperigos nin de la surfaco de la tero. 41 Tial tiutage ili faris jenan decidon: Se iu ajn atakos nin en la sabato, ni batalos kontraŭ li, por ke ni ne ĉiuj pereu, kiel pereis niaj fratoj en la kaŝejoj.

42 Aliĝis al ili grupo da Ĥasidoj, bravaj Izraelidoj, ĉiuj sincere sindonemaj por la leĝo. 43 Ankaŭ ĉiuj, kiuj fuĝis pro la malbono, aliĝis al ili kaj plifortigis iliajn vicojn. 44 Ili formis armeon kaj en sia kolero ili frapis la pekulojn kaj en sia furiozo la malpiulojn. La ceteraj sin savis, forkurante al la nacianoj. 45 Matatias kaj liaj amikoj ĉirkaŭiris la tutan landon, detruis la altarojn 46 kaj cirkumcidis la necirkumciditajn knabojn, kiujn ili trovis en Izrael, se necese eĉ perforte. 47 Ili persekutis la aŭdaculojn, kaj feliĉo favoris iliajn agojn. 48 Ili defendis la leĝon kontraŭ la nacianoj kaj la reĝo, kaj ne lasis potencon al la pekuloj.

49 Kiam alproksimiĝis la mortotago de Matatias, li jene diris al siaj filoj:
Venis nun tempo de orgojlo sed ankaŭ de puno,
de pereo kaj de terura kolero.
50 Nun, miaj filoj, vi montru vian fervoron por la leĝo;
donu vian vivon por defendi la interligon de niaj patroj.
51 Memoru pri la agoj de niaj patroj,
kiujn ili plenumis en sia tempo,
kaj vi atingos grandan gloron kaj senmortan nomon.
52 Ĉu Abraham ne montriĝis fidela en la momento de tentado?
Tio estis kalkulita al li kiel justeco.
53 Jozef en sia plej granda mizero observis la leĝon
kaj li fariĝis sinjoro super Egiptujo.
54 Nia patro Pineĥas flame fervoris
kaj ricevis certigon de porĉiama pastreco.
55 Josuo plenumis la ordonojn
kaj fariĝis juĝisto de Izrael.
56 Kaleb atestis pri la vero antaŭ la kunveno de la popolo
kaj ricevis heredaĵon en la lando.
57 David pro sia pieco
heredis la reĝan tronon por eterne.
58 Elija flame fervoris por la leĝo
kaj estis ĉielen prenita.
59 Ŝandraĥ, Meŝaĥ kaj Abed-Nego havis fidon;
tial ili estis savitaj el la ardantaj flamoj.
60 Ĉar Daniel estis senkulpa,
li estis elŝirita el la buŝo de la leonoj.
61 Vi povas enmense pripensi generacion post generacio
ĉar ne seniluziiĝis tiuj, kiuj fidis je Li.
62 Tial vi ne timu la minacojn de pekulo,
ĉar lia gloro ŝanĝiĝas en sterkon kaj vermojn.
63 Hodiaŭ li tro memfidas
kaj morgaŭ neniu lin plu vidos:
ĉar li ŝanĝiĝis en polvon,
kaj lia rezonado pereis.
64 Infanoj miaj, estu bravaj kaj staru firme je la leĝo.
Ĉar ĝi alportos al vi gloron.

65 Jen via frato Simon: mi scias, ke li estas viro prudenta. Obeu al li ĉiujn viajn tagojn; li estos via patro. 66 Kaj Judas Makabeo, kiu de junaĝo estas forta batalanto, estos via komandanto en la milito kontraŭ la nacianoj. 67 Sed ĉirkaŭ vi vi amasigu ĉiujn, kiuj plenumas la leĝon kaj vi venĝu vian popolon. 68 Repagu por ĉio al la nacianoj kaj bone observu la ordonojn de la leĝo.

69 Poste li benis ilin kaj forpasis al siaj patroj. 70 Li mortis en la jaro cent kvardek ses kaj oni entombigis lin en la tombo de liaj patroj en Modin. Tuta Izrael priploris lin.

Cxapitro 2Komenco de la libroCxapitro 4
Ĉapitro 3

1 Ekstaris lia filo Judas, kiun oni kromnomis Makabeo, en lia loko. 2 Lin apogis ĉiuj liaj fratoj kaj ĉiuj, kiuj batalis je la flanko de lia patro. Kaj ĝoje ili batalis por Izrael. 3 Li diskonigis la famon de sia popolo, kvazaŭ giganto sin vestis kirase, armis sin per bataliloj, perglave ŝirmante la armeon. 4 En siaj faroj li similis al leono, al leonido, kiu muĝante sin ĵetas sur predon. 5 Li sekvis la senleĝulojn kaj elspuris ilin kaj neniigis ĉiujn, kiuj konfuzis la popolon. 6 Timtremis la senleĝuloj antaŭ li, kaj konfuziĝis ĉiuj, kiuj agis kontraŭ la ordonoj, kaj per lia mano estis farita la vojo al savo. 7 Li vekis koleron de multaj reĝoj, sed gajigis Jakobon per siaj faroj. Lia nomo estu benata por ĉiam. 8 Li trairis la urbojn de Judujo, neniigis la malpiulojn kaj deturnis la koleron de sur Izrael. 9 Lin oni mencias ĝis la fino de la tero: li kunigis tiujn, kiuj estis perditaj.

10 Intertempe Apolonio amasigis la nacianojn kaj ankaŭ grandan armeon el Samario por ataki Izraelon. 11 Tion Judas eksciis; li ekmarŝis kontraŭ li, venkis kaj mortigis lin. Falis multaj mortvunditoj, la ceteraj fuĝis. 12 Ili kaptis la predon, sed la glavon de Apolonio prenis Judas. Kaj de tiam li ĉiam batalis per ĝi. 13 Seron, la generalo de la Siria armeo, eksciis, ke Judas amasigis homojn kaj arigis ĉirkaŭ si fidelulojn, kiuj kun li militiris. 14 Li diris: Mi akiros famon kaj mi estos glora en la tuta regno: mi batalos kontraŭ Judas kaj liaj kunbatalantoj, kiuj malobeis la ordonon de la reĝo. 15 Tiel do li ekmarŝis kaj kun li estis potenca armeo de malpiuloj, por helpi lin puni la Izraelidojn.

16 Kiam li alproksimiĝis al la krutaĵo de la urbo Bet-Ĥoron, renkonte al li eliris Judas kun areto da homoj. 17 Kiam la armeon ili vidis veni pli proksimen, ili diris al Judas: Kiel malmultaj ni estas! Kion ni povos fari en batalo kontraŭ tiel granda amaso? Krom tio ni estas malfortaj, ĉar hodiaŭ ni ankoraŭ nenion manĝis. 18 Judas respondis: Facile povas okazi, ke malgranda areto venkas plimulton. Por la ĉielo estas tute egale, ĉu Li savas pere de multaj aŭ per nur malmultaj homoj. 19 Ĉar en batalo la venko ne dependas de la multnombreco de la armeo, sed de la potenco de la ĉielo. 20 Ili venas al ni plenaj je orgojlo kaj malvirto, por neniigi nin, niajn edzinojn kaj niajn infanojn, kaj por prirabi nin. 21 Sed ni, ni batalas por nia vivo kaj por niaj leĝoj. 22 Do Li mem forviŝos ilin de antaŭ niaj okuloj. Vi ne timu ilin.

23 Kiam li ĉesigis siajn vortojn, neatendite li atakis ilin. Seron kaj lia armeo estis frakasitaj. 24 Ili postkuris lin sur la deklivoj de Bet-Ĥoron ĝis la ebenaĵo. Falis el ili ĉirkaŭ okcent homoj; la ceteraj fuĝis al la lando de la Filiŝtoj. 25 Depost tiam oni timis Judason kaj liajn fratojn. La ĉirkaŭajn popolojn tre skuis la timo. 26 La nomo de Judas penetris ĝis la reĝo, kaj la nacianoj rakontis pri liaj bataloj.

27 Kiam reĝo Antioĥo eksciis pri tiuj ĉi okazaĵoj, li tre koleris. Pere de senditoj li kunigis la tutan armeon de sia regno, ege fortan armeon. 28 Li malfermis sian trezorejon kaj anticipe pagis al la soldatoj por tuta jaro; kaj li ordonis, ke ili estu pretaj por ĉiu eventualaĵo.

29 Kiam li rimarkis, ke komencas malpleniĝi la trezorejo kaj ke la enspezoj el impostoj malkreskas pro la tumultoj kaj la mizero, kiun kaŭzis lia provo neniigi la morojn, observatajn de jarcentoj, 30 li timis, ke - kiel tio jam plurfoje okazis - mankos al li la mono por la elspezoj kaj la donacoj, kiujn li kutimis disdoni per pli malavara mano, ol liaj reĝaj antaŭuloj. 31 Preskaŭ senespera, li fine decidis iri al Persujo por enkasigi la imposton de tiuj regionoj kaj tiel kolekti multe da mono. 32 La aferojn de la regno inter la rivero Eŭfrato kaj la limoj de Egiptujo li komisiis al Lisias, honorata viro, kiu devenis el la reĝa familio. 33 Ĝis sia reveno li ankaŭ taskigis al li la edukadon de sia filo Antioĥo. 34 Samtempe li transdonis al li la duonon de la armeo kaj la elefantojn, kaj donis ordonojn pri ĉiaj aferoj, kiel tiujn li deziris: kontraŭ la loĝantojn de Judujo kaj Jerusalem 35 li devis sendi armeon por ekstermi la fortojn de Izrael kaj por neniigi la restaĵojn de Jerusalem, tiel ke eĉ malaperos la memoro pri ili de sur tiu loko; 36 kaj li loĝigu fremdulojn en ilia regiono kaj dividu la landon inter tiuj. 37 En la jaro cent kvardek sep la reĝo foriris kun la alia duono de la armeo el sia ĉefurbo Antioĥio, transiris Eŭfraton kaj vojaĝis tra la pli alte situanta tereno.

38 El inter la amikoj de la reĝo, Lisias elektis kelkajn bravulojn: Ptolemeon, filon de Dorimenes, Nikanoron kaj Gorgiason, 39 kaj sendis ilin kun kvardek mil piedirantoj kaj sep mil rajdantoj al Judujo por dezertigi ĝin laŭ la ordono de la reĝo. 40 Kun tuta tiu potenco ili ekmarŝis kaj alveninte en la apudeco de Emaus, sur la ebenaĵo ili starigis sian tendaron. 41 Kiam la tieaj komercistoj aŭdis pri tio, ili prenis tre multe da arĝento kaj oro kaj ankaŭ katenojn, kaj tuj iris al la tendaro por aĉeti la Izraelidojn kiel sklavojn. Al tiu armeo aliĝis krome trupoj el Sirio kaj el aliaj najbaraj landoj.

42 Judas kaj liaj fratoj komprenis, ke alvenas ankoraŭ pli da malfacilaĵoj, ĉar tiu armeo tendumas en ilia lando. Ili eksciis pri la ordono de la reĝo, ke oni komplete ekstermu la popolon. 43 Ili do diris inter si: Ni rezistu kontraŭ la pereo de nia popolo, kaj ni batalu por nia popolo kaj nia sanktejo.

44 Ili kunvenis por pretigi sin al la batalo kaj por preĝi
pri graco kaj kompato.
45 Jerusalem senhomiĝis kvazaŭ dezerto;
neniu el ĝiaj infanoj plu eniris nek eliris el ĝi;
la sanktejo estis piedpremita
kaj en la citadelo loĝis fremduloj,
ĝi estis kvazaŭ gastejo por nacianoj.
Rabita estis al Jakob la ĝojo,
kaj silentiĝis flutoj kaj citroj.
46 Ili kolektiĝis kaj iris al Micpa, kontraŭ Jerusalem, ĉar iam Micpa estis por Izrael loko de preĝado. 47 Tiun tagon ili fastis, vestis sin en sakoj, ŝutis cindron sur la kapojn kaj disŝiris siajn vestaĵojn. 48 Post tio ili malvolvis la libron de la leĝo por serĉi konsilon, same kiel la nacianoj pridemandas la statuojn de siaj idoloj. 49 Ili ankaŭ kunportis la pastrajn vestaĵojn, la unuaaĵojn kaj la dekonaĵojn, kaj krom tio ili alvenigis la konsekritojn, kies tempo de konsekriteco ĵus finiĝis. 50 Kaj laŭte ili vokis al la ĉielo: Kion do ni faru kun ili? Kien ni konduku ilin? 51 Via sanktejo estas piedpremita kaj profanita, Viaj pastroj estas en malĝojo kaj humiligitaj. 52 Jen la nacianoj kuniĝis kontraŭ ni por neniigi nin ĉiujn. Nur Vi sola scias, kion ili komplotas kontraŭ ni. 53 Kiel ni povos rezisti kontraŭ ili, se ne Vi helpos al ni? 54 Post tio ili blovis la trumpetojn kaj faris grandan bruon.

55 Poste Judas nomumis super la popolo milestrojn, centestrojn, kvindekestrojn kaj dekestrojn. 56 Kaj ĉiujn, kiuj estis okupitaj pri konstruado de domo aŭ pri edziĝo al virino aŭ pri plantado de vinberĝardeno, aŭ kiuj estis malkuraĝaj, konforme al la leĝo li resendis hejmen. 57 Post tio la armeo ekmarŝis kaj starigis sian tendaron sude de Emaus. 58 Kaj Judas diris: Zonu vin kaj estu bravaj! Morgaŭ matene vi estu pretaj por batali kontraŭ la nacianoj, kiuj kolektiĝis kontraŭ ni por ekstermi nin kaj nian sanktejon. 59 Ĉar estas pli bone morti en batalo ol rigardi la mizeron de nia popolo kaj de nia sanktejo. 60 Kion volos la ĉielo, tiel estu!

Cxapitro 3Komenco de la libroCxapitro 5
Ĉapitro 4

1 Gorgias kunprenis kvin mil piedirantojn kaj mil elektitajn rajdistojn, kaj kun tiu armeo ekmarŝis nokte 2 por ataki la armeon de la Judoj kaj neatendite bati ilin. La homoj de la fortikaĵo montris al li la vojon. 3 Judas aŭdis pri tio kaj ekiris kun siaj soldatoj por bati la trupojn de la reĝo en Emaus, 4 antaŭ ol ili estos pretaj en batalvicoj ekster la tendaro. 5 Kiam Gorgias alvenis nokte al la tendaro de Judas, li trovis tie neniun. Li serĉis ilin en la montoj, ĉar li diris: Ili fuĝis antaŭ ni.

6 Je tagiĝo Judas aperis en la ebenaĵo kun tri mil homoj. Al ili mankis la ŝirmiloj kaj la glavoj, kiujn ili dezirus. 7 Kiam ili vidis la tendaron de la nacianoj, ege fortikigitan kaj ĉirkaŭitan de rajdistaro - nur soldatoj spertaj en la batalo -, 8 Judas diris al siaj homoj: Ne timu ilian nombron nek malesperu, kiam ili atakos. 9 Memoru, kiel saviĝis niaj patroj ĉe la Ruĝa Maro, kiam postkuris ilin Faraono kun sia armeo. 10 Nun ni alvoku la ĉielon: eble Li estos al ni favora, kaj memoros la interligon de niaj patroj kaj neniigos ankoraŭ hodiaŭ tiun armeon, kiu staras antaŭ ni. 11 Tiam scios ĉiuj popoloj, ke ekzistas Tiu, kiu liberigas kaj savas Izraelon.

12 La nacianoj levis la okulojn kaj vidis ilin alproksimiĝi. 13 Tiam ili forlasis la tendaron, al la batalo. La viroj de Judas blovis la trumpetojn 14 kaj atakis. La nacianoj estis venkitaj kaj fuĝis al la ebenaĵo. 15 Sed tiuj, kiuj retiriĝis kiel lastaj, pereis per la glavo. Ili postkuris ilin ĝis Gezer kaj la ebenaĵoj de Edom, Aŝdod kaj Jamnia. Falis el inter ili preskaŭ tri mil homoj.

16 Kiam Judas kun sia armeo revenis de la persekutado, 17 li diris al la popolo: Ne estu avidaj pri predo, ĉar atendas nin ankoraŭ batalo. 18 Gorgias troviĝas kun sia armeo proksime en la montaro. Kuraĝe rezistu al la malamikoj kaj venku ilin, kaj poste vi povos trankvile kolekti la predon. 19 Apenaŭ Judas finis tiujn parolojn kaj jen aperis sur la montoflanko grupeto da soldatoj. 20 Ili vidis, ke la armeo estis fuĝinta kaj ke la tendaron oni ekbruligis; ĉar la fumo, kiun ili vidis, atestis pri tio, kio okazis. 21 Kiam tion ili komprenis, ili ektimis terure; kaj kiam ili krome vidis, ke la armeo de Judas sur la ebenaĵo staras preta por batalo, 22 ili ĉiuj fuĝis al la lando de la Filiŝtoj.

23 Tiam Judas revenis por prirabi la tendaron. Kaj li prenis multe da oro, arĝento, ŝtofoj el hela kaj malhela purpuro kaj multe da aliaj valoraĵoj. 24 Reirante ili kantis kaj laŭdis la ĉielon: Ĉar Li estas bona, kaj eterna estas Lia kompatemo. 25 Tiutage Izrael grandioze estis liberigita.

26 La nacianoj, kiuj saviĝis, iris al Lisias kaj raportis al li pri ĉio okazinta. 27 Tiu sciigo konsternis lin kaj li perdis la kuraĝon, ĉar la aferoj pri Izrael ne disvolviĝis tiel, kiel li intencis, kaj li ne sukcesis plenumi la ordonojn de la reĝo. 28 Tial la sekvantan jaron li amasigis armeon de sesdek mil elektitaj piedirantoj kaj kvin mil rajdistoj por definitive bati ilin. 29 Ili iris al Edom kaj starigis sian tendaron en Bet-Cur. Ekiris kontraŭ ili Judas kun dek mil homoj.

30 Kiam li vidis tiun fortegan armeon, li preĝis: Benata Vi estas, Savinto de Izrael, Vi, kiu per la mano de Via servanto David rompis la atakon de grandegulo kaj transdonis la tendaron de fremduloj en la manojn de Jonatan, filo de Saul, kaj de lia armilportisto. 31 Transdonu ankaŭ tiun ĉi tendaron en la manojn de Izrael, Via popolo. Kaj hontigu ilin kun tuta ilia armeo kaj iliaj rajdistoj. 32 Sendu panikon inter ilin, forprenu la konfidon pri ilia kuraĝo; forte skuu ilin ilia malvenko. 33 Faligu ilin per la glavo de tiuj, kiuj Vin amas, kaj ĉiuj, kiuj konas Vian nomon, laŭdos Vin per himnoj.

34 Ili kunfrapiĝis en batalo, kaj falis el la armeo de Lisias preskaŭ kvin mil homoj. 35 Kiam Lisias vidis, ke liaj trupoj komencas malvenki, dum la armeo de Judas estas plena je kuraĝo, tute pretaj aŭ vivi aŭ morti brave, li retiriĝis al Antioĥio. Li varbis dungitajn soldatojn por denove aperi en Judujo kun ankoraŭ pli granda armeo.

36 Tiam diris Judas kaj liaj fratoj: Jen, venkitaj estas niaj malamikoj; nun ni do iru purigi la sanktejon por denove konsekri ĝin. 37 Kaj kolektiĝis la tuta armeo, kaj ili supreniris al la monto Cion. 38 Ili vidis la dezertigitan sanktejon, la profanitan altaron, la bruligitajn pordegojn kaj la kortojn kovritajn de arbustoj, kvazaŭ en arbaro aŭ sur iu monto, kaj ankaŭ la detruitajn kromkonstruaĵojn. 39 Kaj ili disŝiris siajn vestaĵojn, kaj forte funebris kaj priverŝis al si la kapojn per cindro. 40 Ili falis vizaĝaltere. Ili trumpetis la signaltrumpetojn kaj levis la voĉojn al la ĉielo.

41 Tiam Judas ordonis al la viroj batali kontraŭ la viroj en la citadelo, ĝis estos purigita la sanktejo. 42 Li elektis senriproĉajn pastrojn fidelajn al la leĝo. 43 Ili purigis la sanktejon kaj forigis la ŝtonojn de la malpuraĵo en malpuran lokon. 44 Ili ankaŭ interkonsiliĝis, kion fari pri la profanita altaro de la bruloferoj. 45 Venis al ili la feliĉa ideo detrui ĝin; tiam neniam iĝos hontokaŭzo, ke profanis ĝin la nacianoj. Ili malkonstruis la altaron, 46 sed la ŝtonojn ili metis en difinita loko sur la templa monteto, ĝis aperos profeto, kiu decidos pri ili. 47 Poste, laŭ la leĝo, ili prenis krudajn ŝtonojn kaj konstruis novan altaron laŭ la modelo de la malnova. 48 Ili ankaŭ rekonstruis la sanktejon kaj ĝian internon kaj ili purigis la kortojn. 49 Ili faris novajn sanktajn vazojn kaj enportis al la sanktejo la kandelabron, la incens-altaron kaj la tablon. 50 Poste ili oferis incenson sur la altaro, ekbruligis la lampojn de la kandelabro, por lumigi la templon. 51 Ili metis sur la tablon la panojn de propono, pendigis la kurtenojn kaj elfinis ĉion, kion ili entreprenis.

52 La dudekkvinan de la naŭa monato (tio estas kislev) de la jaro cent kvardek ok, je tagiĝo ili leviĝis, 53 kaj ili alportis oferon laŭ la leĝo sur la nove konstruita altaro de la bruloferoj. 54 En la sama tempo kaj la sama tago, en kiu ĝi estis profanita de la nacianoj, oni konsekris ĝin denove sub la sono de laŭdokantoj, citroj, harpoj kaj cimbaloj. 55 La tuta popolo falis vizaĝaltere, adorante kaj laŭdante sian Feliĉiganton en la ĉielo. 56 Dum ok tagoj ili festis la konsekron de la altaro kaj ĝojplene ili oferis bruloferojn, kaj alportis dankoferojn kaj pacoferojn. 57 La fasadon de la sanktejo ili ornamis per oraj florkronoj kaj malgrandaj ŝildoj kaj ili renovigis la pordegojn kaj la kromkonstruaĵojn, kaj faris novajn pordojn. 58 Kaj tre ĝojis la popolo, ĉar oni forviŝis la honton de la nacianoj.

59 Sed Judas, liaj fratoj kaj la tuta komunumo de Izrael decidis, ĉiujare ĝoje kaj dankeme festi la tagon de la altarkonsekro dum ok tagoj, ekde la dudekkvina tago de la monato kislev. 60 En sama tempo ili ĉirkaŭigis la monton Cion per altaj muroj kaj fortaj turoj por malebligi, ke la nacianoj iam denove profanos la lokon. 61 Judas tie restigis trupojn por gardi ĝin. Tiucele li fortikigis Bet-Curon, por ke la popolo havu fortikaĵon kontraŭ Edom.

Cxapitro 4Komenco de la libroCxapitro 6
Ĉapitro 5

1 Kiam la najbaraj popoloj eksciis, ke la altaro estas rekonstruita kaj la sanktejo metita en sian antaŭan staton, ili tre koleris pro tio 2 kaj decidis ekstermi el sia mezo la genton de Jakob. Ili do komencis mortigi kaj neniigi la popolon.

3 Judas tiutempe batalis en Edom kontraŭ la idaro de Esav, kiuj minacis la Izraelidojn en Akrabim. Li neniige venkobatis ilin, humiligis ilin kaj kunprenis multan predon. 4 Poste li memoris, kian malbonon faras la idoj de Bajan, kiuj per siaj embuskoj laŭ la vojoj estis kvazaŭ kaptilo kaj falilo por la popolo. 5 Li devigis ilin enfermiĝi en siaj turoj; poste li eksieĝis ilin, anatemis ilin kaj forbruligis la turojn kune kun ĉiuj, kiuj tien rifuĝis.

6 Poste li ekiris kontraŭ la Amonidoj kaj tie renkontis fortan kaj multnombran armeon, kies generalo estis Timoteo. 7 Li multe batalis kontraŭ ili, kaj fine venkobatis kaj humiligis ilin. 8 Li konkeris la urbon Jazer kaj ĝiajn filinojn kaj post tio reiris al Judujo.

9 Sed la nacianoj de Gilead kolektiĝis kontraŭ la Izraelidoj, kiuj loĝis sur ilia tereno, por ekstermi ilin. Tiam ili fuĝis al la fortikaĵo Datema 10 kaj sendis al Judas kaj liaj fratoj la sekvantan leteron:

11 La najbaraj popoloj kolektiĝis kontraŭ ni por ekstermi nin. 12 Ili sin preparas por alveni kaj konkeri la fortikaĵon, en kiu ni trovis rifuĝon. Ilian armeon gvidas Timoteo. 12 Venu do tuj kaj savu nin el iliaj manoj, ĉar multaj el ni jam pereis. 13 Ili mortigis ĉiujn niajn fratojn, kiuj loĝis en Tubi, kaj forkondukis iliajn edzinojn, infanojn kaj posedaĵojn. Ĉirkaŭ mil virojn tie oni pereigis.

14 Ankoraŭ oni ne finis la legadon de la letero, kaj jam aperis aliaj senditoj el Galileo. Disŝirante siajn vestaĵojn ili transdonis jenan mesaĝon: 15 Kolektiĝis kontraŭ ni Ptolemaido, Tiro, Cidon kaj ĉiuj popoloj de Galileo por pereigi nin.

16 Kiam Judas kaj la popolo aŭdis tiujn vortojn, oni kunvokis grandan kunvenon por konsiliĝi, kiel helpi al tiuj fratoj premataj, kiujn atakas malamikoj. 17 Judas diris al sia frato Simon: Elektu al vi virojn kaj rapidegu helpi al viaj fratoj en Galileo. Mi kaj mia frato Jonatan ekiros al Gilead.

18 Kiel estrojn de la popolo li lasis en Judujo Jozefon, filon de Zeĥarja, kaj Azarjan kun la restaĵo de la armeo, por gardostari. 19 Li donis al ili la ordonon: Prizorgu la popolon kaj ne provoku batalon kun la nacianoj ĝis nia reveno. 20 Al Simon estis konfiditaj tri mil homoj por ekiri al Galileo; Judas ricevis ok mil homojn por Gilead.

21 Ekiris do Simon al Galileo kaj faris multe da bataloj kontraŭ la nacianoj, kaj li neniigis ilin de antaŭ sia vizaĝo. 22 Li persekutis ilin ĝis la pordego de Ptolemaido. Falis el la nacianoj ĉirkaŭ tri mil homoj; kaj li prenis multan predon. 23 Li prenis kun si la Judojn el Galileo kaj Arbata kun iliaj edzinoj, infanoj kaj ĉiuj havaĵoj, kaj kun granda ĝojo kondukis ilin al Judujo.

24 Judas Makabeo kaj lia frato Jonatan transiris la riveron Jordan kaj iris tri tagojn tra la dezerto. 25 Ili renkontis tie Nabateojn, kiuj amike akceptis ilin kaj rakontis al ili pri ĉio, kio okazis al iliaj fratoj en Gilead: 26 Multaj el ili estas enfermitaj en Bocra kaj Bosor, en Alema, Kasfo, Maked kaj Karnajim, ĉiuj grandaj kaj fortikigitaj urboj. 27 Ankaŭ en aliaj urboj de Gilead estas enfermitoj. Kaj iliaj malamikoj preparas sin por morgaŭ ataki la fortikaĵojn por en unu tago konkeri kaj mortigi ilin ĉiujn.

28 Tiam Judas kaj lia armeo subite ŝanĝis la planojn kaj ekiris tra la dezerto al Bocra. Li konkeris la urbon, per la glavo mortigis ĉiujn virojn, rabis ĉiujn havaĵojn kaj bruligis la urbon.

29 De tie li foriris nokte, kaj iris al la fortikaĵo. 30 Kiam matene ili levis la okulojn, jen estis granda nenombrebla amaso da homoj, kiuj levis ŝtupetarojn kaj sieĝajn maŝinojn por konkeri la fortikaĵon; la atako ĵus komenciĝis. 31 Kiam Judas rimarkis, ke la batalo jam okazas kaj ke la batalkrio leviĝas ĉielen, kune kun trumpetsonoj kaj multa kriado, 32 al siaj soldatoj li diris: Hodiaŭ vi batalu por viaj fratoj! 33 En tri grupoj ili ekatakis la dorson de la malamikoj, dum trumpetado kaj laŭtaj preĝoj. 34 Kiam la armeo de Timoteo eksciis, ke tio estas la Makabeo, ili fuĝis. Li forte suferigis ilin, ĉar falis el ili en tiu tago ĉirkaŭ ok mil homoj.

35 Poste li deflankiĝis en la direkto de Alema, atakis kaj kaptis ĝin, mortigis ĉiujn virojn en ĝi, kunprenis la predon kaj forbruligis la urbon. 36 De tie li ekiris, konkeris Kasfon, Makedon kaj Bosoron kaj la ceterajn urbojn de Gilead.

37 Post tiuj okazaĵoj Timoteo kolektis novan armeon kaj starigis sian tendaron kontraŭ Rafon, trans la torento. 38 Sed Judas sendis homojn por esplorrigardi lian tendaron. Ili raportis al li: Kuniĝis kun Timoteo ĉiuj najbaraj popoloj, tre multnombra armeo. 39 Ili varbis ankaŭ Arabojn, kiel helptrupojn, kaj ili starigis sian tendaron trans la torento, pretaj batali kontraŭ vi. Kaj Judas ekiris al ili. 40 Sed, kiam Judas kaj lia armeo alproksimiĝis al la torento, Timoteo diris al siaj soldatestroj: Se li la unua transiros ĝin al ni, ni ne povos rezisti kontraŭ li, ĉar li havos superecon super ni. 41 Sed se li ektimos kaj starigos sian tendaron trans la torento, tiam ni transiros al li kaj ni venkos lin. 42 Kiam Judas alproksimiĝis al la torento, li starigis sur la bordo la skribistojn de la popolo kaj ordonis al ili: Al neniu permesu halti; sed ĉiuj iru al la batalo. 43 Poste li la unua transiris al la malamikoj, kaj sekvis lin la tuta popolo. Li venkis ĉiujn nacianojn, kiuj forĵetis la armilojn kaj fuĝis al la sanktejo de Karnajim. 44 Sed la Izraelidoj konkeris la urbon kaj forbruligis la sanktejon kun ĉiuj, kiuj troviĝis en ĝi. Karnajim estis neniigita kaj neniam plu povis rezisti kontraŭ Judas.

45 Judas nun amasigis ĉiujn Izraelidojn en Gilead, de la plej juna ĝis la plej aĝa, kun edzinoj, infanoj kaj havaĵo (kaj tio estis tre granda nombro) por iri al Judujo. 46 Ili venis al Efron, urbo granda kaj fortikigita, kiu situis tiel, ke oni ne povis preterpasi ĝin, nek dekstre nek maldekstre, sed nur pasi tra ĝia mezo. 47 Sed la loĝantoj de la urbo ne enlasis ilin kaj eĉ baris la pordegojn per ŝtonoj. 48 Judas sendis al ili paceman mesaĝon: Permesu al ni trapasi vian landon survoje al nia lando. Neniu faros malbonon al vi. Ni nur volas pasi. Sed ili ne volis malfermi por li. 49 Tiam Judas ordonigis tra la tendaro, ke ĉiu haltu sur sia loko. 50 La soldatoj prenis siajn poziciojn kaj atakis la urbon tiun tutan tagon kaj nokton; fine ĝi falis en iliajn manojn. 51 Li mortigis per la glavo ĉiujn virojn, ruinigis la urbon kaj prenis la predon. Poste li trairis la urbon irante sur la kadavroj.

52 Poste ili transiris la riveron Jordan al la granda ebenaĵo de Bet-Ŝean. 53 Intertempe Judas atentis pri tio, ke la postrestantoj denove aliĝu al la ceteraj kaj dum la tuta vojaĝo li kuraĝigis la popolon, ĝis ili alvenis al Judujo. 54 Kun ĝojo kaj gajaj ili supreniris sur la monton Cion kaj alportis grandan bruloferon, ĉar el inter ili neniu pereis, sed ĉiuj revenis sanaj.

55 Tiutempe, kiam Judas kaj Jonatan estis en Gilead kaj lia frato Simon en Galileo apud Ptolemaido, 56 armeestroj Jozef, filo de Zeĥarja, kaj Azarja eksciis pri iliaj heroaĵoj kaj bataloj, 57 kaj diris: Ankaŭ ni diskonigu niajn nomojn pere de batalo kontraŭ la nacianoj ĉirkaŭ ni. 58 Kaj ili ordonis al sia armeo ekiri kontraŭ Jamnia. 59 Sed Gorgias kun siaj homoj eliris el la urbo, por ataki ilin. 60 Jozef kaj Azarja estis venkitaj, kaj oni persekutis ilin ĝis la limoj de Judujo. Falis tiun tagon de la Izraela popolo ĉirkaŭ du mil homoj.

61 Tiu grava perdo trafis la popolon, ĉar ili ne obeis al Judas kaj liaj fratoj, sed supozis, ke ankaŭ ili devas konduti heroe. 62 Sed ili ne apartenis al la idaro de tiuj viroj, per kies mano plenumiĝos la savo de Izrael.

63 La granda Judas kaj liaj fratoj akiris grandan famon ĉe tuta Izrael kaj ĉe ĉiuj nacianoj, kie ajn oni aŭdis ilian nomon. 64 De ĉiuj flankoj oni kolektiĝis por gratuli al ili.

65 Poste Judas kaj liaj fratoj ekiris kontraŭ la idoj de Esav en la sudo. Ili konkeris la urbon Hebron kaj ĝiajn filinojn, detruis la defendajn muregojn kaj forbruligis la turojn ĉirkaŭ ĝi. 66 Sekve li pluiris al la lando de la Filiŝtoj, kaj trairis Mareŝan. 67 Tiun tagon falis en la batalo pastroj, kiuj senkonsile ekbatalis, dezirante agi heroe. 68 Tiam Judas direktiĝis al Aŝdod en la lando de la Filiŝtoj, neniigis iliajn altarojn, bruligis la statuojn de iliaj dioj, kunprenis el la urboj multan predon kaj reiris al Judujo.

Cxapitro 5Komenco de la libroCxapitro 7
Ĉapitro 6

Intertempe reĝo Antioĥo travojaĝis la orientajn regionojn. Li aŭdis, ke en Persujo estas iu urbo Elimes, fama pro sia riĉo je arĝento kaj oro; 2 kaj ankaŭ ĝia sanktejo estis tre riĉa, kun oraj ŝildoj, kirasoj kaj armaĵoj, kiujn tie postlasis la Macedona reĝo Aleksandro, filo de Filipo, kiu la unua estis reĝo super la Grekoj. 3 Li iris tien kaj provis konkeri kaj prirabi la urbon, sed tio ne sukcesis, ĉar la loĝantoj eksciis liajn intencojn. 4 Ili akre batalis kontraŭ li. Li fuĝis kaj tre seniluziita foriris de tie al Babel.

5 Ankoraŭ li troviĝis en Persujo, kiam oni informis lin, ke la armeoj, kiujn li sendis al Judujo, estas venkitaj. 6 Antaŭ la Judoj fuĝis eĉ Lisias, kiu tien estis irinta je la fronto de potenca armeo: ili ja fariĝis pli fortaj dank' al siaj armiloj, siaj trupoj kaj la granda predo, kiun ili rabis el la tendaro de la venkitaj armeoj. 7 La abomenindaĵon, kiun li konstruigis sur la altaro en Jerusalem, ili detruis, kaj la sanktejon, kiel pli frue, ili denove ĉirkaŭigis per altaj muregoj, same kiel lian urbon Bet-Cur.

8 Je tiuj sciigoj la reĝo tiel konfuziĝis, ke li sin ĵetis sur la liton kaj malsaniĝis pro ĉagreno, ĉar ne ĉio okazis laŭ lia deziro. 9 Tie li kuŝadis plurajn tagojn, ĉar ekkaptis lin granda deprimo. Kiam li pensis, ke baldaŭ li mortos, 10 li alvokis ĉiujn siajn amikojn kaj diris al ili: La dormo cedis de miaj okuloj kaj mian koron vundas la zorgoj. 11 Mi diris al mi mem: Kiel grandaj estas miaj afliktoj kaj mia necerteco! Dum mia regado mi ja estis ĉiam milda kaj amata. 12 Sed nun mi memoras la malbonon, kiun mi faris en Jerusalem, kiam de tie mi forprenis ĉiujn ĝiajn arĝentajn kaj orajn vazojn, kaj kiam mi sendis mian armeon por senkaŭze ekstermi la loĝantaron de Judujo. 13 Mi komprenas, ke pro tio min trafis tiuj ĉi malfeliĉoj, kaj pro tio jen mi mortas fremdlande.

14 Li venigis Filipon, unu el siaj amikoj, kaj starigis lin super la tuta regno. 15 Li donis al li diademon, mantelon kaj sigelringon kaj komisiis al li eduki sian filon Antioĥo, por prepari lin por la reĝeco. 16 Reĝo Antioĥo mortis tie en Persujo en la jaro cent kvardek naŭ. 17 Kiam Lisias eksciis, ke mortis la reĝo, li proklamis ties filon Antioĥo, kies edukadon li prizorgis, kiel reĝon, kaj donis al li la kromnomon Eŭpator.

18 La soldatoj en la citadelo daŭre minacis la Izraelidojn en la ĉirkaŭaĵo de la sanktejo. Ili serĉadis metodojn por damaĝi ilin, kaj ĉiam helpis la nacianojn. 19 Tial Judas decidis neniigi ilin; li kunvokis la tutan popolon por sieĝi ilin. 20 Ili kolektiĝis, kaj en la jaro cent kvindek oni komencis la sieĝon. Oni konstruis platformojn por ĵetiloj kaj sieĝomaŝinojn.

21 Kelkaj sieĝatoj sukcesis eskapi. Aliĝis al ili areto da malpiaj Izraelidoj. 22 Kune ili iris al la reĝo kaj diris: Kiam finfine vi kondamnos ilin kaj venĝos niajn fratojn? 23 Ni volonte servis al via patro, plenumis liajn ordonojn kaj agis laŭ liaj indikoj. 24 Sed pro tio la filoj de nia popolo fremdiĝis kontraŭ ni; ja ili eĉ mortigis tiujn el inter ni, kiujn ili trovis, kaj nian havaĵon ili rabis. 25 Kaj ne nur kontraŭ ni ili levis la manon, sed ankaŭ kontraŭ ĉiuj najbaraj landoj. 26 Kaj jen ili nun sieĝas la citadelon de Jerusalem por ekregi ĝin; la sanktejon, same kiel ankaŭ Bet- Curon, ili jam fortikigis. 27 Se vi ne baldaŭ antaŭos ilin, ili faros ankoraŭ pli, kaj tiam vi ne plu povos haltigi ilin.

28 Ekkoleris la reĝo, kiam li aŭdis tion, kaj li kunvokis ĉiujn siajn amikojn, la estrojn de la trupoj kaj de la rajdistaro. 29 Ankaŭ dungitaj soldatoj el aliaj regnoj kaj de la insuloj de la maro venis al li. 30 La nombro de lia armeo estis cent mil piedirantoj, dudek mil rajdistoj kaj tridek du batalsciaj elefantoj.

31 Ili iris tra Edom kaj ili eksieĝis Bet-Curon, kaj dum multaj tagoj ili batalis. Ili ankaŭ faris sieĝomaŝinojn, sed la sieĝatoj plurfoje surprizatakis kaj bruligis ilin, montrante bravan reziston.

32 Fine Judas haltigis la sieĝon de la citadelo kaj starigis sian tendaron antaŭ Bet-Zaĥarja, kontraŭ la armeo de la reĝo. 33 La reĝo ekiris frumatene kaj rapidege kondukis sian armeon al Bet-Zaĥarja. La trupoj stariĝis en batalvicoj kaj oni sonigis la trumpetojn. 34 Al la elefantoj oni trinkigis sangon de vinberoj kaj morusoj por fari ilin batalemaj. 35 La bestojn oni tiel dividis laŭ la trupoj, ke ĉe ĉiu elefanto oni starigis po mil homoj kun maŝkirasoj kaj bronzaj kaskoj. Krom tio al ĉiu besto oni donis po kvincent elektitaj rajdistoj. 36 Ili sekvis ĉiujn movojn de la besto kaj akompanis ĝin ĉie, neniam foriĝante de ĝi. 37 Ĉiu elefanto portis forte ŝirmatan lignan tureton, artplene ligitan al ĝia dorso, en kiu troviĝis po kvar arkpafistoj, kaj Hinda best-gvidanto. 38 La ceterajn rajdistojn la reĝo starigis je ambaŭ flankoj de la armeo, por ataki la malamikon kaj ŝirmi la batalvicojn.

39 Kiam la suno reflektiĝis sur la oraj kaj bronzaj ŝildoj, rebrilis la montoj sur ili, brilante kvazaŭ flamaj torĉoj. 40 Unu parto de la reĝa armeo ekstaris alte en la montaro; alia parto sur la ebenaĵo. Poste tre memfide ili antaŭeniris, en plena ordo. 41 Ĉiuj teruriĝis, aŭdante la sonon de tiu amaso, vidante kiel alproksimiĝas la armeo kaj kiel tintadas la armiloj, ĉar estis tre granda kaj forta armeo.

42 Judas kaj lia armeo komencis la batalon, kaj falis el la armeo de la reĝo sescent homoj. 43 Eleazar, nomata Avaran, vidis, ke unu el la bestoj, kiu estis pli alta ol la ceteraj, surhavas reĝan kirasaĵon. Li do pensis, ke sur ĝi estas la reĝo. 44 Li sin oferis por savi sian popolon kaj akiri senmortan gloron. 45 Kuraĝe li ekkuris al ĝi meze tra la batalvicoj, dekstre kaj maldekstre disdonante mortigajn batojn. Oni ambaŭflanke cedis antaŭ li. 46 Li subiĝis sub la elefanton kaj trapikis ĝin de sube per sia glavo, kaj mortigis ĝin. Ĝi teren falis sur lin; kaj tiel do li mortis. 47 Kiam la Izraelidoj ekkonsciis pri la potenco de la reĝa armeo kaj ĝia batalforto, ili retiriĝis antaŭ ili.

48 La armeo de la reĝo ekiris al Jerusalem, por ataki ĝin. La reĝo starigis la tendaron en Judujo, apud la monto Cion.

49 Ĉar mankis al ili nutraĵoj por pli longe elteni la sieĝon, ĉar tiu jaro estis sabato de ripozo por la tero, kun la loĝantoj de Bet-Cur li faris pacon, kaj ili eliris el la urbo. 50 La reĝo okupis Bet-Curon kaj starigis tie trupojn por gardi ĝin.

51 Li komencis longedaŭran sieĝon de la sanktejo; li starigis kontraŭ ĝi platformojn por ĵetiloj, atakmaŝinojn, fajro- kaj ŝton-ĵetilojn, skorpietojn por pafi sagojn kaj katapultojn. 52 Sed ankaŭ la sieĝatoj starigis maŝinojn kontraŭ tiuj de la sieĝantoj; kaj tiel ili sin defendis multajn tagojn. 53 Tamen en la provizejoj estis manko je nutraĵoj, ĉar estis la sabata jaro, kaj tiuj, kiuj el inter la nacianoj rifuĝis al Judujo, formanĝis la reston de la provizoj. 54 En la sanktejo do restis nur malmultaj defendantoj, ĉar ĉiuj suferis pro la malsato, unu post la alia reiris al sia hejmo.

55 Tiumomente Lisias aŭdis, ke Filipo, kiun reĝo Antioĥo ankoraŭ dum sia vivo elektis por eduki sian filon Antioĥo kaj por prepari lin al la reĝeco, 56 revenis el Persujo kaj Medujo je la fronto de la armeo, kiu siatempe sekvis la reĝon, kaj ke li provas transpreni la potencon. 57 Lisias tial decidis, kiel eble plej rapide foriri. Li diris al la reĝo, la generaloj kaj la soldatoj: Ĉiutage ni suferas perdojn, kaj restas al ni ne multe da nutraĵo, kaj la loko, kiun ni sieĝas, estas tre forta. Krom tio ni devas urĝe ordigi la aferojn de la regno. 58 Tial ni prezentu la dekstran manon al tiuj ĉi homoj, kaj faru pacon kun ili kaj kun ilia popolo. 59 Ni permesu al ili vivi laŭ siaj kutimoj, kiel antaŭe; ĉar pro iliaj kutimoj, kiujn ni malpermesis, ili ekkoleris kaj faris ĉion tion.

60 Tiuj vortoj plaĉis al la reĝo kaj la estroj. Li do sendis homojn por fari la pacon; tion ili akceptis. 61 Kaj faris ĵurojn la reĝo kaj la generaloj; post tio la sieĝatoj eliris el la fortikaĵo. 62 Tiam la reĝo supreniris sur la monton Cion, sed kiam li vidis, kiel fortika estas tiu loko, li rompis sian ĵuron kaj ordonis neniigi la muregojn ĉirkaŭ ĝi. 63 Post tio li rapide retiriĝis kaj reiris al Antioĥio, kie li trovis Filipon kiel reganton super la urbo. Li batalis kontraŭ li kaj perforte okupis la urbon.

Cxapitro 6Komenco de la libroCxapitro 8
Ĉapitro 7

1 En la jaro cent kvindek unu, Demetrio, filo de Seleŭko, kun grupo da homoj eskapis el Romo al apudmara urbo, kie li deklaris sin reĝo. 2 Kiam li atingis Antioĥion, la ĉefurbon de siaj patroj, lia armeo kaptis Antioĥon kaj Lisiason, kaj kondukis ilin al li. 3 Je tiu sciigo li diris: Ne montru al mi iliajn vizaĝojn! 4 Tiam la soldatoj mortigis ilin, kaj Demetrio eksidis sur la reĝa trono.

5 Venis al li ĉiuj senleĝaj kaj malpiaj viroj el Izrael, kun Alkimo kiel gvidanto; tiu volis fariĝi ĉefpastro. 6 Ili akuzis la popolon antaŭ la reĝo, dirante: Judas kaj liaj fratoj pereigis ĉiujn viajn amikojn, kaj forpelis nin el nia lando. 7 Nun vi do sendu viron, kiun vi fidas, por ke li iru persone rigardi la grandan damaĝon, kiun li faris al ni kaj al la teritorio de la reĝo. Punu ilin, kaj ankaŭ ĉiujn, kiuj helpis ilin.

8 La reĝo elektis el siaj amikoj Bakĥidon, kiu regis trans la rivero Eŭfrato, kaj kiu estis unu el la gravuloj en la regno kaj fidela al la reĝo. 9 Li sendis lin kun la malpia Alkimo, kiun li nomumis ĉefpastro, kaj ordonis al Bakĥido puni la Izraelidojn. 10 Ili foriris kun granda armeo al Judujo. Tie ili sendis senditojn al Judas kaj liaj fratoj, kun ruze pacema mesaĝo. 11 Sed tiuj ne fidis iliajn parolojn; ili ja vidis, ke kun granda armeo ili alvenis.

12 Sed grupo da skribistoj iris al Alkimo kaj Bakĥido por serĉi justecon. 13 La Ĥasidoj estis la unuaj inter la Izraelidoj, kiuj petis ilin pri paco. 14 Ili ja diris: Jen venis pastro el la idaro de Aaron kun granda armeo; li ne faros al ni malbonon. 15 Li parolis kun ili paceme kaj ĵuris al ili: Ni ne faros malbonon al vi, nek al viaj amikoj. 16 Kaj ili kredis lin. Sed li igis kapti el inter ili sesdek virojn, kaj mortigis tiujn la saman tagon, laŭ la skribo:

17 La kadavrojn de Viaj sanktuloj kaj ilian sangon ili disĵetis ĉirkaŭ Jerusalem. Kaj estis neniu, kiu ilin enterigus.

18 Timo kaj teruro pro ili kaptis la tutan popolon. Oni diris: Nek vero nek justeco ekzistas ĉe tiuj homoj, ĉar ili rompis la interligon malgraŭ la ĵuro, kiun ili ĵuris.

19 Bakĥido foriris de Jerusalem kaj starigis sian tendaron apud Bet-Zajit. De tie multajn batalintojn, kiuj transiris al lia flanko, sed ankaŭ kelkajn el la lokaj homoj li igis kapti; li ordonis mortigi ilin kaj ĵeti en la grandan cisternon.

20 Poste li konfidis la regionon al Alkimo, lasante al li armeon kiel subtenon; Bakĥido mem reiris al la reĝo. 21 Alkimo persiste batalis por sia ĉefpastreco. 22 Ĉirkaŭ li ariĝis ĉiuj malpacemuloj de la popolo; ili fariĝis la mastroj en Judujo kaj faris multe da malbono al Izrael.

23 Sed kiam Judas vidis, ke la malbono de Alkimo kaj de liaj kunuloj superas tiun de la nacianoj, 24 li trairis tutan Judujon por puni la transirintojn, kaj malebligis al ili ankoraŭ vojaĝi en la lando. 25 Sed kiam Alkimo rimarkis, ke Judas kaj liaj kunuloj fariĝis tiel fortaj, ke li ne plu povos rezisti kontraŭ ili, li denove sin turnis al la reĝo, kaj akuzis ilin pri gravaj krimoj.

26 Tiam sendis la reĝo Nikanoron, unu el liaj plej gravaj generaloj, ĝismortan malamikon de Izrael, kun la tasko ekstermi la popolon. 27 Nikanor atingis Jerusalemon kun granda armeo, kaj sin turnis al Judas kaj liaj fratoj kun ŝajne pacemaj, sed fakte ruzaj vortoj: 28 Ne estu batalo inter mi kaj vi; mi venos kun malgranda eskorto, por ke pace mi vidu viajn vizaĝojn. 29 Li venis al Judas, kaj ili sin kisis en paco; sed la malamikoj estis pretaj por kapti Judason. 30 Kiam Judas rimarkis, ke la renkontiĝo estis kaptilo, li fariĝis timema kaj ne volis plu vidi lin. 31 Nikanor komprenis, ke malkaŝiĝis lia plano; li ekiris kontraŭ Judas por batali apud Ĥafarsalama. 32 Falis el la armeo de Nikanor ĉirkaŭ kvincent homoj; la ceteraj fuĝis al la urbo de David.

33 Post tiuj okazaĵoj Nikanor supreniris sur la monton Cion. El la sanktejo kelkaj pastroj kaj pliaĝuloj de la popolo eliris renkonte al li, por lin kisi en paco kaj por montri al li la bruloferon, kiun oni intencis oferi pro la reĝo. 34 Sed li primokis kaj priridis ilin, malpurigis ilin kaj paroladis malhumile.

35 Kolerege li ĵuris jene: Se Judas ne tuj estos liverita en miajn manojn kune kun sia armeo, tiam, kiam mi revenos kiel venkinto, mi forbruligos tiun ĉi sanktejon. Kaj li eliris kolerega. 36 La pastroj reiris internen kaj starante antaŭ la altaro ili diris plorante: 37 Jen, Vi mem elektis tiun ĉi sanktejon, por ke ĝi estu nomata laŭ Via nomo kaj por ke ĝi estu domo de adoro kaj preĝado por Via popolo. 38 Punu Vi do tiun homon kaj lian armeon, ke ili pereu per la glavo. Memoru iliajn blasfemaĵojn kaj ne lasu ilin plu vivi.

39 Nikanor forlasis Jerusalemon kaj starigis sian tendaron en Bet-Ĥoron, kie armeo el Sirio kuniĝis kun li. 40 Judas starigis kun tri mil homoj sian tendaron en Adasa. Tie li preĝis jene: 41 Kiam siatempe la senditoj de la reĝo blasfemis, Via anĝelo venis malsupren kaj ekstermis inter ili cent okdek kvin mil homojn. 42 Tute same nun antaŭ niaj okuloj Vi ekstermu tiun armeon, por ke sciu la postvivantoj, ke terure li blasfemis kontraŭ Via sanktejo. Punu lin laŭ lia malbono.

43 La armeoj batale kunfrapiĝis la dektrian tagon de la monato adar. La batita estis la armeo de Nikanor, kaj falis li mem kiel unua sur la batalkampo. 44 Kiam lia armeo vidis, ke falis Nikanor, ili forĵetis la armilojn kaj fuĝis. 45 La aliaj postkuris ilin la tutan tagon de Adasa ĝis Gezer, laŭte trumpetante post ili. 46 Je tiu signalo la homoj eliradis el la najbaraj vilaĝoj de Judujo kaj haltigis la fuĝintojn, kiuj turniĝis kaj ekbatalis kontraŭ la propraj homoj. Ili ĉiuj pereis per la glavo; neniu el ili saviĝis.

47 La venkintoj prenis la predon, detranĉis al Nikanor la kapon kaj la dekstran manon, kiun tiel malhumile li skuadis, kaj pendigis ilin apud Jerusalem. 48 La popolo pleniĝis je granda ĝojo kaj festis tiun tagon tre abunde. 49 Kaj ili decidis, ke oni festu ĝin ĉiujare, en la dektria tago de la monato adar. 50 Kaj dum iom da tempo Judujo ĝuis pacon.

Cxapitro 7Komenco de la libroCxapitro 9
Ĉapitro 8

1 Judas aŭdis multe pri la Romanoj kaj ilia potenco; ankaŭ, ke ili estas bonvolemaj al tiuj, kiuj ligas sin kun ili, kaj ke ili starigas amikecon kun ĉiuj, kiuj sin turnas al ili. Vere, ilia potenco estis tre granda. 2 Oni rakontis al li pri iliaj militoj kaj iliaj heroaĵoj, kiujn ili faris kontraŭ la Gaŭloj; ke tiujn ili submetis kaj devigis pagi tributon; 3 ankaŭ pri tio, kion ili faris en Hispanujo por ekposedi la tieajn minejojn de arĝento kaj oro. 4 Dank' al sia prudento kaj sia persistemo ili ekposedis tiun tutan landon, malgraŭ la granda distanco. Kaj la reĝojn, kiuj ekiris kontraŭ ili de la finoj de la tero, ili neniige venkis, kaj la postvivantojn ili devigis al ĉiujara pagado de tributo. 5 Ili venkis kaj submetis Filipon, Perseon, la reĝon de la Kitidoj, kaj ĉiujn, kiuj kontraŭstaris al ili. 6 Ili ankaŭ venkis Antioĥon, la grandan reĝon de Azio, kiu batalis kontraŭ ili per cent dudek elefantoj, rajdistaro, batalĉaroj kaj potenca armeo. 7 Ili kaptis lin vivantan kaj ordonis al li kaj al liaj posteuloj pagi grandan tributon kaj liveri garantiulojn kaj cedi al ili 8 kelkajn el la plej belaj regionoj: Hindujon, Medujon kaj Lidion. Kiam tiujn ili ricevis, ili donacis ilin al reĝo Eŭmenes. 9 Kiam la Grekoj decidis ekstermi ilin, 10 la Romanoj eksciis pri tio. Ili sendis nur unu generalon kaj batalis kontraŭ ili; multaj Grekoj falis en la batalo. Iliajn edzinojn kaj infanojn ili forkondukis en sklavecon, la havaĵojn ili prirabis, ilian landon ili konkeris, detruis la fortikaĵojn kaj sklavigis ilin mem ĝis la hodiaŭa tago. 11 Ĉiujn ceterajn regnojn kaj insulojn, kiuj rezistis kontraŭ ili, ili neniigis kaj submetis. Sed kun siaj amikoj kaj kun tiuj, kiuj fidas je ili, ili rilatas amike. 12 Ili regas super proksimaj kaj malproksimaj reĝoj, kaj kiuj aŭdas ilian nomon, timas ilin.

13 Tiuj, kiujn ili volas helpi por fariĝi reĝoj, fariĝas reĝoj; kaj ili ankaŭ laŭvole forpelas reĝojn; tiel granda estas ilia potenco. 14 Malgraŭ ĉio ĉi neniu el ili portas diademon, nek vestas sin en purpuro por paradi per tio. 15 Ili starigis senaton, en kiu ĉiutage kunvenas tricent dudek viroj por debati pri tio, kiel zorgi pri la bono de la popolo. 16 Ĉiujare ili konfidas la potencon kaj la regadon super la lando al unu sola homo, kiun ĉiuj obeas, kaj nek envio nek ĵaluzo regas inter ili.

17 Judas elektis Eŭpolemon, filon de Johano, filo de Akos, kaj Jasonon, filon de Eleazar, kaj sendis ilin al Romo por starigi amikecon kaj interligon, 18 por ke la Romanoj liberigu ilin el sub la jugo, kiam ili konstatos, ke la regno de la Grekoj sklavigis Izraelon. 19 Ili vojaĝis al Romo, kaj la vojo estis tre longa, kaj enirinte en la senaton ili tiel parolis: 20 Judas, kiun oni kromnomas Makabeo, liaj fratoj kaj la tuta Juda popolo sendis nin al vi por starigi kun vi interligon kaj pacon, kaj por enskribi nin inter viaj aliancanoj kaj amikoj. 21 Tiuj paroloj plaĉis al ili.

22 Jen kopio de la letero, kiun oni gravuris sur bronzaj tabuloj kaj sendis al Jerusalem, por ke ĝi restu tie kiel atestaĵo pri paco kaj interligo:

23 Prosperon al la Romanoj kaj al la Juda popolo, surmare kaj surtere, por ĉiam! Glavo kaj malamiko restu malproksimaj de ili! 24 Sed se Romo aŭ unu el ĝiaj aliancanoj, kie ajn en la regiono de ĝia potenco, kiel unua trafos en militon, 25 tiam la Juda popolo tutkore kunbatalos ĉe ilia flanko, kiel tion postulos de ili la cirkonstancoj. 26 Laŭ decido de Romo, ili nek donos nek liveros al la malamikoj grenon, armilojn, monon aŭ ŝipojn; ili plenumos tiujn ĉi sindevigojn sen rekompenco. 27 Sammaniere, se la Juda popolo kiel unua estos atakita, la Romanoj kunbatalos kun ili, kiel tion postulos de ili la cirkonstancoj. 28 Laŭ decido de Romo, la Romanoj nek donos nek liveros al la kontraŭuloj grenon, armilojn, monon aŭ ŝipojn; ili senmanke plenumos tiujn ĉi sindevigojn. 29 Laŭ tio ĉi starigis la Romanoj interligon kun la Juda popolo. 30 Se tamen poste unuj aŭ la aliaj volus aldoni aŭ depreni ion, ili faru tion laŭ komuna interkonsento, kaj la ŝanĝoj tiam estos validaj.

31 Koncerne la maljustaĵojn, kiujn reĝo Demetrio faras al vi, ni skribis al li: Kial vi surmetas al la Judoj, niaj amikoj kaj aliancanoj, tiel pezan jugon? 32 Se denove ili plendos kontraŭ vi, ni defendos iliajn rajtojn kaj batalos kontraŭ vi surtere kaj surmare.

Cxapitro 8Komenco de la libroCxapitro 10
Ĉapitro 9

1 Demetrio aŭdis, ke falis Nikanor kaj ke malvenkis lia armeo, kaj li decidis denove sendi Bakĥidon kaj Alkimon al Judujo, kun la dekstra alo de la armeo. 2 Ili prenis la vojon al Galileo kaj sieĝis Mesaloton en la regiono de Arbela; la urbon ili konkeris kaj mortigis multe da loĝantoj. 3 La unuan monaton de la jaro cent kvindek du ili starigis sian tendaron apud Jerusalem. 4 De tie ili retiriĝis kaj iris al Berea kun dudek mil piedirantoj kaj du mil rajdistoj. 5 Kun tri mil elektitaj soldatoj Judas havis sian tendaron en Elasa.

6 Kiam ili vidis, kiel granda estas la alia armeo, ili tre ektimis, kaj multaj el ili kaŝe foriris el la tendaro, tiel ke restis ne pli ol okcent soldatoj. 7 Judas vidis, ke lia armeo forfuĝas tuj antaŭ la neevitebla batalo, kaj li tre ektimis, ĉar mankis la tempo denove kunigi ilin. 8 Plena je malespero li diris al la restantoj: Ek, ni ekiru kontraŭ la malamikoj; eble ni povos rezisti ilin. 9 Sed ili provis malhelpi tion, dirante: Ni ne povos, sed prefere ni nun savu la vivon. Poste ni revenos kun niaj fratoj por batali kontraŭ ili. Nun ni estas tro malmultaj. 10 Sed Judas respondis: Neniam tion ni faru, ke ni fuĝus antaŭ ili. Se venis nia horo, ni brave mortu por niaj fratoj, sed ni ne ĵetu makulon sur nian gloron!

11 La armeo eliris el la tendaro kaj stariĝis kontraŭ ili. La rajdistaro estis dividita en du partojn; la ŝtonĵetistoj kaj arkpafistoj antaŭiris antaŭ la armeo; ĉiuj same fortikaj soldatoj. Bakĥido troviĝis je la dekstra flanko. 12 Dum trumpetado ambaŭflanke aperis la trupoj. Ankaŭ la soldatoj de Judas blovis la trumpetojn. 13 La tero tremis pro la terura bruego de ambaŭ armeoj, kaj la batalo komenciĝis; ĝi daŭris de mateno ĝis vespero.

14 Kiam Judas rimarkis, ke Bakĥido kaj la plej forta parto de la armeo troviĝas je la dekstra flanko, li prenis kun si la plej bravajn soldatojn, 15 kaj disbatis tiun flankon. Li persekutis ilin ĝis la montoj de Aŝdod. 16 Sed kiam la soldatoj de la maldekstra flanko vidis, ke la dekstra flanko estas venkita, ili turniĝis kaj de malantaŭe atakis Judason kaj ties kunbatalantojn. 17 La batalo fariĝis furioza; ambaŭflanke falis multege da homoj. 18 Falis ankaŭ Judas, kaj la ceteraj fuĝis.

19 Jonatan kaj Simon kunprenis la korpon de sia frato Judas kaj entombigis lin en la tombo de liaj patroj, en Modin. 20 La tuta popolo de Izrael priploris lin, funebris kaj lamentis plurajn tagojn; oni diris: 21 Kial falis la heroo, la savinto de Izrael!

22 La tuta cetera historio de Judas, kaj la heroaĵoj, kiujn li faris en bataloj, kaj lia gloro kaj grandeco, ne estas priskribitaj ĉi tie, ĉar estis tro multe.

23 Post la morto de Judas denove aperis ĉie en Izrael la senleĝuloj, kaj la malbonuloj denove ekaktivis. 24 Regis en tiu tempo granda malsato; ankaŭ la tero estis perfida. 25 Bakĥido intence elektis la malpiulojn por regi la landon. 26 Tiuj elserĉadis la amikojn de Judas kaj kondukis ilin al Bakĥido, kiu punis kaj primokis ilin. 27 La premateco de Izrael tiutempe estis pli granda ol iam antaŭe depost la agado de la lasta profeto. 28 Tial kolektiĝis ĉiuj amikoj de Judas kaj diris al Jonatan: 29 De kiam mortis via frato Judas, ne plu estas viro simila al li, kiu povus batali kontraŭ niaj malamikoj kaj Bakĥido, kaj kontraŭ ĉiuj, kiuj malamas nian popolon. 30 Tial ni elektis vin hodiaŭ en lia loko: vi fariĝu nia militestro kaj gvidu nin en niaj bataloj. 31 Tiel do Jonatan postsekvis sian fraton Judas, kaj transprenis la gvidadon.

32 Bakĥido sciiĝis pri tio kaj planis mortigi lin. 33 Sed tion eksciis Jonatan kaj lia frato Simon kaj ties kunuloj, kaj ili ĉiuj fuĝis en la dezerton de Tekoa, kaj ili starigis sian tendaron apud la cisternoj de Asfar. 34 [Bakĥido estis informita pri tio en sabata tago, kaj kun sia tuta armeo li transiris la riveron Jordan.] 35 Jonatan sendis sian fraton Johano kun la armeo al siaj amikoj la Nabateoj, por peti, ke ĉe ili li povu deponi siajn multnombrajn pakaĵojn. 36 Sed la filoj de Jambri el Medba faris atakon, forkaptis Johanon kaj lian tutan havaĵon kaj foriris.

37 Iom pli poste oni sciigis al Jonatan kaj al lia frato Simon: La filoj de Jambri aranĝas grandan edziĝan feston kaj la fianĉinon, la filinon de unu el la gravuloj de Kanaan, ili tien kondukas en granda pompo el Nadabat. 38 Ili memoris pri la verŝita sango de ilia frato Johano, ekiris kaj trovis kaŝejon en la montaro. 39 Je certa momento ili rimarkis konfuze bruegan grupon kun multaj pakaĵoj: jen iras renkonte al ili la fianĉo, ĉirkaŭita de amikoj kaj fratoj, kun tamburoj, kantoj kaj riĉaj vestaĵoj. 40 El sia embusko ili sin ĵetis sur ilin kaj mortigis ilin. Falis multaj, kaj la postvivantoj fuĝis en la montaron; oni rabis multe da predo. 41 Tiel la edziĝofesto ŝanĝiĝis en funebron kaj la sono de ĝia muziko en veadon. 42 Venĝinte la sangon de sia frato, ili reiris al la marĉaj bordoj de Jordan.

43 Bakĥido aŭdis tion; en sabata tago li iris al la bordoj de Jordan kun granda armeo. 44 Tiam Jonatan diris al siaj kunuloj: Ek! Ni batalu por nia vivo, ĉar neniam ankoraŭ estis tiel malbone kiel nun: 45 jen antaŭ ni kaj malantaŭ ni estas la malamiko, dekstre kaj maldekstre estas la akvo de Jordan, marĉoj kaj arbustaro, kaj ne ekzistas vojo de eskapo. 46 Nun do alvoku la ĉielon, ke Li savu vin el la manoj de niaj malamikoj. 47 Komenciĝis furioza batalo. Jonatan jam etendis la manon por mortigi Bakĥidon, sed tiu, malantaŭen kliniĝante, evitis la baton. 48 Tiam Jonatan kaj liaj kunuloj ensaltis en la riveron Jordan kaj naĝis al la transa bordo, sed la malamikoj ne tranaĝis la riveron por persekuti ilin. 49 Falis tiun tagon flanke de Bakĥido ĉirkaŭ mil homoj.

50 Reveninte en Jerusalem, Bakĥido fortikigis plurajn urbojn de Judujo: la fortikaĵon apud Jeriĥo, Emaus, Bet-Ĥoron, Bet-El, Timnat-Faraton kaj Tefon li ĉirkaŭigis per altaj muregoj, kun pordegoj kun rigliloj. 51 Li lokis tie trupojn por bridi Izraelon. 52 Ankaŭ la urbojn Bet-Cur kaj Gezer li fortikigis, kaj la citadelon; kaj li starigis tie soldatojn kun nutraĵprovizoj. 53 La filojn de gravuloj en la lando li prenis kiel garantiulojn kaj metis ilin sub gardatecon en la citadelo de Jerusalem.

54 En la dua monato de la jaro cent kvindek tri, Alkimo ordonis malkonstrui la muron de la interna korto de la sanktejo; tiel li volis detrui la laboron de profetoj. Li jam komencis malkonstrui, 55 kiam ekkaptis lin malsano; la komencita laboro estis prokrastita. Lia buŝo estis paralizita, li ne plu povis paroli, nek plu regi la aferojn de sia domo. 56 Alkimo mortis sub grandaj suferoj. 57 Bakĥido vidis, ke mortis Alkimo, kaj reiris al la reĝo. Kaj en Judujo regis paco dum du jaroj.

58 Kolektiĝis ĉiuj malpiuloj kaj diris: Jen Jonatan kaj liaj kunuloj vivas trankvile kaj sekure; ni nun venigu Bakĥidon, por ke li kaptu ilin ĉiujn en unu nokto. 59 Ili iris al li kaj interkonsiliĝis. 60 Bakĥido ekiris kun granda armeo kaj kaŝe skribis al ĉiuj siaj kunbatalantoj en Judujo, por ke ili kaptu Jonatanon kaj ties kunulojn. Sed ili tion ne povis fari, ĉar iliaj planoj malkaŝiĝis. 61 Sed Jonatan kaptis ĉirkaŭ kvindek el la estroj de la lando, kiuj planis tiun ĉi malbonon, kaj mortigis ilin. 62 Jonatan, Simon kaj iliaj kunuloj fuĝis al Bet-Basi en la dezerto. Ili rekonstruis ĝiajn ruinojn kaj fortikigis ĝin.

63 Kiam tion eksciis Bakĥido, li kunvokis sian tutan armeon kaj avertis siajn sekvantojn en Judujo. 64 Li alvenis kaj starigis sian tendaron apud Bet-Basi, kaj sieĝis ĝin multajn tagojn kaj konstruigis milit-maŝinojn. 65 Jonatan postlasis en la urbo sian fraton Simon kaj kun areto da soldatoj li mem trairis la landon. 66 Li venkis Odomeron kaj liajn fratojn kaj ankaŭ la tendumejon de la Fasironidoj. Pro tiuj sukcesoj kreskis lia armeo. 67 Simon kaj liaj kunuloj intertempe faris atakon el la urbo eksteren, kaj forbruligis la sieĝo-maŝinojn. 68 Ili atakis Bakĥidon, kiu estis venkita. Tre lin deprimis la fakto, ke liaj planoj montriĝis esti vanaj. 69 Lin kaptis furiozo kontraŭ la malpiuloj, kiuj konsilis al li iri en ilian landon, kaj multajn el ili li mortigis; poste li decidis reiri al sia propra lando.

70 Kiam tion aŭdis Jonatan, li sendis al li homojn por fari pacon kun li kaj interŝanĝi militkaptitojn. 71 Bakĥido akceptis tion, kaj tenis sin je sia parolo. Li ĵure promesis al la alia, ke neniam li provos fari malbonon al li, ĉiujn tagojn de sia vivo. 72 Kaj li redonis al li la militkaptitojn, kiujn antaŭe li forkondukis el Judujo. Post tio Bakĥido foriris al sia propra lando kaj neniam plu revenis al ilia lando. 73 La glavo ripozis por Izrael. Jonatan ekloĝis en Miĥmaŝ, kie li komencis juĝi super la popolo kaj forigi la malpiulojn el Izrael.

Cxapitro 9Komenco de la libroCxapitro 11
Ĉapitro 10

1 En la jaro cent sesdek Aleksandro Epifanes, filo de Antioĥo, ekiris al Ptolemaido kaj konkeris ĝin. Oni akceptis lin bone kaj li sin faris reĝo. 2 Kiam tion aŭdis reĝo Demetrio, li kolektis tre grandan armeon kaj ekiris kontraŭ li por venki lin. 3 Demetrio sendis leteron al Jonatan kun pacemaj vortoj, en kiu li promesis kreskigi lian rangon. 4 Li diris: Ni faru pacon kun ili, antaŭ ol ili sin ligos kun Aleksandro kontraŭ ni. 5 Ĉar li certe memoros ĉiujn malbonaĵojn, kiujn ni faris al li, al liaj fratoj kaj al lia tuta popolo. 6 Demetrio rajtigis Jonatanon, ke li povos kunigi armeon kaj prepari armilojn, kaj li deklaris lin sia kunbatalanto. Kaj li ankaŭ ordonis, ke oni redonu al li la garantiulojn el la citadelo.

7 Alvenis Jonatan kun tiu ĉi letero en Jerusalemon kaj legis la mesaĝon en la ĉeesto de la tuta popolo kaj de la homoj de la citadelo. 8 Vera konsterniĝo ekkaptis ilin, kiam ili aŭdis, ke la reĝo donis al li la permeson kunigi armeon. 9 La homoj de la citadelo transdonis al Jonatan la garantiulojn, kaj li resendis ilin al iliaj gepatroj. 10 Jonatan ekloĝis en Jerusalem kaj komencis rekonstrui kaj novigi la urbon. 11 Al la laboristoj li ordonis precipe rekonstrui la remparojn kaj ĉirkaŭigi la monton Cion per forta murego el hakitaj ŝtonblokoj. Tiel ili faris. 12 La fremduloj, kiuj loĝadis en la fortikaĵoj, konstruitaj de Bakĥido, nun ekfuĝis. 13 Ĉiu forlasis sian loĝejon por reiri al sia lando. 14 Nur en Bet-Cur postrestis kelkaj el tiuj, kiuj forlasis la leĝon kaj la ordonojn; ĝi ja estis urbo de rifuĝo.

15 Kiam reĝo Aleksandro eksciis pri la promesoj, kiujn al Jonatan donis Demetrio, kaj kiam oni rakontis al li pri la heroaĵoj, kiujn kun siaj fratoj li faris en bataloj, kaj ankaŭ pri tio, kiel multe ili devis suferi, 16 li diris: Ĉu ni do trovos alian viron, kiu estas simila al li? Li nun estu nia amiko kaj kunbatalanto. 17 Kaj tuj li skribis kaj sendis al li leteron kun jena enhavo:

18 Reĝo Aleksandro al frato Jonatan: saluton. 19 Ni aŭdis, ke vi estas eksterordinare brava viro kaj inda je nia amikeco. 20 Tial hodiaŭ ni nomumas vin ĉefpastro de via popolo kaj ni donas al vi la titolon amiko de la reĝo (kaj li sendis al li samtempe purpuran vestaĵon kaj oran kronon), por ke vi zorgu pri niaj aferoj kaj gardu al ni vian amikecon.

21 En la sepa monato de la jaro cent sesdek por la festo de la laŭboj Jonatan surmetis la sanktan vestaĵon, kaj li kunigis armeon kaj farigis multajn armilojn.

22 Kiam Demetrio eksciis pri tio ĉi, li tre afliktiĝis kaj diris: 23 Kial tion ni permesis, ke Aleksandro estu pli frua kaj gajnu la amikecon de la Judoj, tiel ke li firmigis sian pozicion! 24 Ankaŭ mi skribos al ili leteron, kun konvinkaj vortoj kaj proponoj pri profito kaj donacoj, por ke ili helpu min. 25 Kaj li sendis al ili leteron kun jena enhavo:

Reĝo Demetrio al la popolo de la Judoj: saluton. 26 Kun granda ĝojo ni eksciis, ke vi gardas la interligon kun ni kaj ke vi persistas en nia amikeco, ne flankiĝante al niaj malamikoj. 27 Daŭre vi konservas vian fidelon al ni; tial do ni rekompencos vin pro la bonaĵoj, faritaj al ni. 28 Ni liberigos vin de multaj devoj kaj ni donos al vi donacojn. 29 Tial jam nun mi malŝarĝas vin, kaj liberigas ĉiujn Judojn de la impostoj, la sal-tributo kaj la kronopagoj. 30 Koncerne la landon Judujo kaj la tri regionojn de Samario kaj Galileo, kiuj de nun por ĉiam ligiĝos al ĝi, de hodiaŭ mi rezignas pri akceptado de la pago por la triono de la grenrikolto kaj por la duono de la arbofruktoj, kiuj jure apartenas al mi. 31 Jerusalem estu sankta urbo, kaj libera de impostoj, kune kun sia tereno, dekonaĵoj kaj pagoj. 32 Mi ankaŭ rezignas pri la citadelo, kiu estas en Jerusalem, kaj donas ĝin al la ĉefpastro, kiu mem elektu virojn por gardi ĝin. 33 Kaj sen elaĉetpago mi liberigos ĉiujn Judojn, kiuj de Judujo estis forkondukitaj en ekzilon al kiu ajn parto de mia regno. Ili devas esti liberaj de impostoj, ankaŭ por ilia brutaro.

34 Kaj ĉiuj solenaĵoj, sabatoj, monatkomencoj kaj la tagoj fiksitaj de la leĝo, kaj ankaŭ tri tagoj antaŭ la festo kaj tri tagoj post la festo, ĉiuj ĉi tiuj tagoj por ĉiuj Judoj en mia regno estu liberaj de impostoj kaj de deviga laboro. 35 Kaj neniu havos la rajton juĝe alvoki iun el ili antaŭ tribunalon aŭ ĝeni ilin en kiu ajn afero. 36 Kaj oni rekrutigos por la reĝa armeo ĝis tridek mil homojn el inter la Judoj, kaj ili ricevos la saman pagon kiel ĉiuj soldatoj de la reĝo. 37 Kelkajn el ili oni starigos en la grandaj fortikaĵoj de la reĝo, aliaj laboros en konfidulaj postenoj de la regno. El inter ili mem estos elektitaj iliaj estroj, kaj ili povos vivi laŭ la propraj leĝoj, same kiel tion ordonis la reĝo por Judujo.

38 La tri regionoj de Samario, kiuj estos alligitaj al Judujo, devas esti tiel ligitaj al Judujo, ke ili ne estos submetitaj al alia aŭtoritato, sed estos dependaj nur de tiu de la ĉefpastro. 39 Ptolemaidon kun ĝiaj regionoj mi donacas al la sanktejo en Jerusalem por kovri ĝiajn elspezojn. 40 Mi mem ĉiujare donos dekkvin mil arĝentajn siklojn el la reĝaj enspezoj el konvenaj lokoj. 41 Kaj la ankoraŭ ŝuldatan monon, kiun oni ĝis nun ne enpagis, kiel en pasintaj jaroj, tuj nun oni pagu por la laboroj pri la sanktejo. 42 Krom tio la kvin mil arĝentaj sikloj, kiujn ĉiujare oni deprenis kiel imposton pri la temploservado, estos nuligitaj, ĉar la mono apartenas al la pastroj, kiuj plenumas la templajn funkciojn. 43 Ĉiuj, kiuj serĉas rifuĝon en la sanktejo de Jerusalem kaj sur ĝia tereno, ĉar ili estas ŝuldantoj al la reĝo aŭ en io alia, estu liberaj kun la tuta havaĵo, kiun ili posedas en mia regno.

44 La mono por la konstruado kaj rekonstruado en la sanktejo estos pagata el la reĝaj enspezoj. 45 La mono por la konstruado de la fortikigitaj muregoj ĉirkaŭ Jerusalem estos pagata el la reĝaj enspezoj, ankaŭ por la konstruado de la muregoj en aliaj urboj de Judujo.

46 Kiam Jonatan kaj la popolo tion aŭdis, ili ne fidis tion kaj malakceptis. Ĉar ili memoris la grandan malbonon, kiun li faris al Izrael, kaj kiom li suferigis ilin. 47 Tial prefere ili subtenis Aleksandron, ĉar li la unua sin turnis al ili kun pacemaj proponoj. Do ili fariĝis liaj kunbatalantoj por ĉiam.

48 Reĝo Aleksandro kunigis grandegan armeon kaj starigis sian tendaron kontraŭ Demetrio. 49 Kiam ambaŭ reĝoj komencis batali, fuĝis la armeo de Demetrio; Aleksandro persekutis lin kaj venkis ilin. 50 Li batalis furioze ĝis sunsubiro; tiun tagon falis Demetrio.

51 Aleksandro sendis homojn al Ptolemeo, reĝo de Egiptujo, kun tiu ĉi mesaĝo:

52 Mi revenis al mia regno kaj eksidis sur la trono de miaj patroj, mi ekprenis la potencon, neniigis Demetrion kaj ekposedis nian landon. 53 Mi batalis kontraŭ li kaj venkis lin kaj lian armeon; post tio ni eksidis sur la trono de nia regno. 54 Nun ni starigu reciprokan amikecon. Donu vi do al mi vian filinon kiel edzinon, por ke mi fariĝu via bofilo, kaj mi donos al vi kaj al ŝi donacojn, kiuj estas indaj je vi.

55 Reĝo Ptolemeo respondis per tiuj ĉi vortoj:

56 Feliĉa estas la tago, en kiu vi revenis al la lando de viaj patroj kaj eksidis sur la trono de ilia regno. 56 Nun mi faros por vi tion, pri kio vi skribis; sed vi venu al Ptolemaido, por ke ni persone interkonatiĝu, kaj mi akceptos vin kiel bofilon, laŭ viaj vortoj.

57 Ptolemeo kaj lia filino Kleopatra forlasis Egiptujon, kaj en la jaro cent sesdek du ili atingis Ptolemaidon. 58 Reĝo Aleksandro venis renkonte al ili. La alia donis al li sian filinon Kleopatra kaj aranĝis por ŝi en Ptolemaido tian edziĝofeston, kiel kutime tion faras la reĝoj.

59 Reĝo Aleksandro skribis al Jonatan, ke li venu por renkonti lin. 60 Kun granda pompo Jonatan ekiris al Ptolemaido kaj tie renkontiĝis kun ambaŭ reĝoj. Li donis al ili oron kaj arĝenton. Ankaŭ al iliaj amikoj li enmanigis multe da donacoj, kaj trovis favoron ĉe ili. 61 Kelkaj sentaŭguloj el Izrael, senleĝuloj, unuiĝis kontraŭ li por akuzi lin, sed la reĝo ne aŭskultis ilin. 62 Li eĉ ordonis demeti al Jonatan la vestaĵojn kaj vesti lin en purpuro, kion oni faris. 63 Poste la reĝo sidigis lin apud si, kaj ordonis al siaj gravuloj: Iru eksteren kun li al la mezo de la urbo, kaj anoncu, ke neniu kuraĝu akuzi aŭ ĝeni lin, en kiu ajn afero! 64 Kiam liaj akuzantoj vidis lian gloron, kiel tion diskonigis la heroldoj, kaj ke oni vestis lin en purpuro, ili ĉiuj fuĝis. 65 La reĝo honoris lin kaj alkalkulis lin al siaj plej proksimaj amikoj. Li ankaŭ faris lin generalo kaj regionestro. 66 Post tio Jonatan reiris al Jerusalem en paco, kaj plena je ĝojo.

67 En la jaro cent sesdek kvin, Demetrio, filo de Demetrio, venis de Kreto al la lando de siaj patroj. 68 Reĝo Aleksandro aŭdis tion, tre maltrankviliĝis kaj reiris al Antioĥio. 69 Demetrio faris Apolonion reganto de Celesirio, kaj tiu kunigis grandan armeon kaj starigis sian tendaron apud Jamnia. Li sendis homojn al ĉefpastro Jonatan por diri:

70 Nur vi sola kontraŭas al mi, kaj pro vi mi fariĝis objekto de mokoj kaj insultoj. Kial vi eluzas vian povon kontraŭ ni sur la montaro? 71 Se vi fidas je via armeo, malsuprenvenu al ni al la ebenaĵo: tie ni elprovos niajn fortojn. Ĉar kun mi estas la trupoj el la urboj. 72 Demandu, kaj vi ekscios, kiu mi estas, kaj kiuj estas tiuj, kiuj helpas al ni. Ili diros: Vi ne povos rezisti kontraŭ ni, ĉar jam dufoje viaj patroj estis venkitaj en la propra lando. 73 Tiel ankaŭ vi nun ne povos rezisti kontraŭ nia rajdistaro kaj nia armeo en tiu ĉi ebenaĵo, kie ne estas ŝtonoj nek silikoj nek loko, kien fuĝi.

74 Kiam Jonatan aŭdis tiujn vortojn de Apolonio, li indigniĝis kaj elektis dek mil homojn, kaj foriris el Jerusalem. Lia frato Simon venis renkonte al li por helpi lin. 75 Li starigis sian tendaron apud Jafo, sed la loĝantoj fermis antaŭ ili la pordegojn, ĉar en la urbo troviĝis trupoj de Apolonio. Ili do atakis la urbon. 76 La teruritaj loĝantoj malfermis la pordegojn, kaj Jonatan okupis Jafon.

77 Apolonio aŭdis pri tio kaj ekiris kun tri mil rajdistoj kaj multnombra piediranta armeo direkte al Aŝdod, kvazaŭ por trapasi la landon; fakte li suriris la ebenaĵon, ĉar li havis amason da rajdistoj kaj fidis je tio. 78 Jonatan sekvis lin ĝis Aŝdod, kaj tie la armeoj komencis la batalon. 79 Malantaŭ sia armeo Apolonio tenis mil rajdistojn kaŝitaj. 80 Jonatan rimarkis, ke estas embusko malantaŭ li. La rajdistoj ĉirkaŭis lian armeon, kaj de mateno ĝis vespero ili pafis al ili siajn sagojn, 81 sed laŭ ordono de Jonatan la popolo ĝin eltenis, kaj fine iliaj ĉevaloj laciĝis. 82 Tiam Simon atakigis sian armeon kontraŭ la batalvicoj, ĉar la rajdistoj diskuris; kaj li batis ilin kaj ili fuĝis. 83 La rajdistaro tute disiĝis sur la ebenaĵo. Ili fuĝis al Aŝdod kaj eniris en la sanktejon de sia idolo Dagon, por saviĝi. 84 Sed Jonatan bruligis Aŝdodon kaj la ĉirkaŭajn urbojn kaj kunprenis el ili multan predon. La sanktejon de Dagon kaj ĉiujn, kiuj rifuĝis tien, li forbruligis. 85 Kiuj pereis per la glavo aŭ per la fajro nombris ĉirkaŭ ok mil homojn. 86 Jonatan foriris de tie kaj starigis sian tendaron apud Aŝkelon. La loĝantoj de tiu urbo eliris renkonte al li kun granda pompo. 87 Kun riĉa predo Jonatan kaj liaj soldatoj poste reiris al Jerusalem.

88 Kiam reĝo Aleksandro aŭdis pri tio, li montris al Jonatan des pli grandan honoron: 89 li sendis al li oran bukon, per kiu kutime oni pridonacas nur parencojn de la reĝoj, kaj li ankaŭ donacis al li kiel heredaĵon Ekronon kun tuta ĝia tereno.

Cxapitro 10Komenco de la libroCxapitro 12
Ĉapitro 11

1 La reĝo de Egiptujo kunigis armeon tiel multenombran kiel estas la sablo sur la bordo de la maro, kaj ankaŭ multe da ŝipoj. Li volis ruze ekposedi la regnon de Aleksandro por aldoni ĝin al sia propra regno. 2 Li eniris en Sirion, ŝajnigante pacemajn intencojn. La loĝantaro de la urboj malfermis por li la pordegojn kaj iris renkonte al li, ĉar laŭ ordono de reĝo Aleksandro oni devis akcepti lin, ĉar li estis lia bopatro. 3 Ĉiufoje kiam Ptolemeo alvenis al iu urbo, li tie lasis soldatojn kiel garnizonon. 4 Kiam li alvenis al Aŝdod, oni montris al li la bruligitan sanktejon de Dagon, la ruinojn de Aŝdod kaj ĉirkaŭaĵo, kaj la korpojn, kiuj ĉie kuŝis, kaj la duonbruligitajn restaĵojn de tiuj, kiujn Jonatan bruligis dum la milito. Oni formis el ili grandan amason apud la vojo, kiun trairos la reĝo. 5 Oni ankaŭ rakontis al la reĝo pri ĉio, kion faris Jonatan, por ke la reĝo ekmalamu lin, sed la reĝo silentis.

6 Kun pompo Jonatan iris al Jafo, renkonte al Ptolemeo. Ili kisis unu la alian kaj tie pasigis la nokton. 7 Jonatan akompanis la reĝon ĝis la rivero, kiun oni nomas la Libera, kaj poste li iris al Jerusalem.

8 Sed reĝo Ptolemeo havis malbonajn intencojn kontraŭ Aleksandro kaj okupis la ĉebordajn urbojn ĝis Seleŭkia apud la maro. 9 Samtempe li sendis homojn al reĝo Demetrio por diri: Venu do! Ni faru interligon. Mi donos al vi mian filinon, kiun havas Aleksandro, kaj vi estos reĝo en la regno de via patro. 10 Mi ja bedaŭras, ke al li mi donis mian filinon, ĉar li provis mortigi min. 11 Tiel li kalumniis lin, ĉar li deziris lian regnon.

12 Li reprenis sian filinon, kaj donis ŝin al Demetrio. Tiel li rompis kun Aleksandro, kaj ilia malamo fariĝis publika. 13 Ptolemeo eniris en Antioĥion kaj surmetis al si la kronon de Azio. Tiel li do havis sur la kapo du kronojn: tiun de Egiptujo kaj tiun de Azio.

14 Reĝo Aleksandro en tiu tempo estis en Kilikio, ĉar la loĝantoj de tiu regiono ribelis. 15 Kiam li aŭdis pri tiuj ĉi okazaĵoj, li ekiris kontraŭ li. Ankaŭ Ptolemeo ekiris, atakis lin kun grandaj fortoj, kaj fuĝigis lin. 16 Aleksandro fuĝis al Arabujo por tie serĉi rifuĝejon, kaj reĝo Ptolemeo triumfis. 17 La Arabo Zabdiel detranĉis al Aleksandro la kapon kaj sendis ĝin al Ptolemeo. 18 Sed tri tagojn pli poste reĝo Ptolemeo mortis. La trupoj, kiujn li postlasis en la fortikaĵoj, estis ĉiuj mortigitaj de la loĝantaro. 19 Tiel do en la jaro cent sesdek sep Demetrio fariĝis reĝo.

20 En tiu tempo Jonatan kunigis la loĝantojn de Judujo por konkeri la citadelon de Jerusalem, kaj tiucele li faris multajn sieĝajn maŝinojn. 21 Kelkaj senleĝuloj, kiuj malamis la propran popolon, iris al la reĝo por informi lin, ke Jonatan sieĝas la citadelon. 22 Kiam tion li aŭdis, li koleriĝis, kaj tuj li decidis iri al Ptolemaido. De tie li skribis al Jonatan, ke li ĉesigu la sieĝon kaj kiel eble plej baldaŭ venu al li en Ptolemaidon por interparoli.

23 Kiam tion aŭdis Jonatan, li ordonis daŭrigi la sieĝon, elektis pliaĝulojn de Izrael kaj pastrojn, kaj sin mem almetis al la danĝero: 24 li kunprenis oron, arĝenton, vestaĵojn kaj multe da aliaj donacoj, kaj ekiris al la reĝo en Ptolemaido. Kaj li trovis favoron ĉe la reĝo. 25 Kelkaj senleĝuloj el lia popolo unuiĝis kontraŭ li por akuzi lin, 26 sed la reĝo eĉ traktis lin simile kiel tion faris liaj antaŭuloj: li honoris lin en ĉeesto de ĉiuj siaj amikoj. 27 Kaj li konfirmis lian ĉefpastrecon kaj ĉiujn ceterajn postenojn, kiujn li antaŭe ricevis, kaj alkalkulis lin al siaj plej proksimaj amikoj. 28 Jonatan petis la reĝon liberigi de impostoj Judujon kaj la tri regionojn de Samario, kaj li promesis al li anstataŭe tricent talantojn. 29 La reĝo konsentis al tio, kaj skribis al Jonatan leteron kun jena enhavo:

30 Reĝo Demetrio al sia frato Jonatan kaj al la popolo de la Judoj: saluton. 31 Por informi vin, ni sendas al vi kopion de la letero, kiun ni skribis pri vi al nia kuzo Lastenes:

32 Reĝo Demetrio al sia patro Lastenes: saluton. 33 Pri la Judoj, kiuj estas niaj amikoj kaj kiuj fidele plenumas siajn devojn al ni, ni opinias bona malavare rekompenci ilin pro ilia bonvolemo al ni. 34 Ni do konfirmas, ke tuta Judujo kaj la tri regionoj Aferema, Lida kaj Ratamin, kiuj estis disigitaj de Samario kaj aligitaj al Judujo, kun ĉio, kio apartenas al ili, estas ilia propraĵo. Ĉiu profito apartenas al tiuj, kiuj oferadas en Jerusalem, rekompence por la tributo, kiun antaŭe la reĝo ĉiujare ricevis de ili, el la rikolto kaj la arbofruktoj. 35 Ekde hodiaŭ ni ankaŭ rezignas pri niaj ceteraj rajtoj: la dekonaĵoj, la impostoj, la sal- tributo kaj la kronopagoj. Ĉion ĉi ni lasas al ili. 36 De nun ĉion ĉi ni atribuas al ili por ĉiam. 37 Nun vi do zorgeme faru kopion de tio ĉi, kaj transdonu ĝin al Jonatan, por ke sur la sankta monto ĝi troviĝu sur bone videbla loko.

38 Kiam reĝo Demetrio vidis, ke en la landoj, kiujn li regas, ekestis trankvilo kaj ke neniu kontraŭas lin, li forsendis ĉiujn siajn armeojn, ĉiun soldaton al lia naskiĝloko, escepte de la fremdulaj trupoj, kiujn li varbis sur la insuloj de la nacianoj. Tial sentis malamon kontraŭ li ĉiuj trupoj, kiuj ankoraŭ servis dum la regado de liaj patroj. 39 Trifon, siatempe sekvanto de Aleksandro, rimarkis, ke la tuta armeo murmuras kontraŭ reĝo Demetrio. Li iris al la Arabo Imalkue, kiu estis la edukanto de Antioĥo, la filo de Aleksandro. 40 Kaj li firme postulis, ke li donu al li la knabon, por ke li fariĝu reĝo anstataŭ lia patro. Samtempe li rakontis al li pri ĉio, kion faris Demetrio kaj pri la malamo, kiun lia propra armeo sentas kontraŭ li. Li restis tie multajn tagojn.

41 Jonatan intertempe petis reĝon Demetrio, ke li forigu siajn soldatojn el la citadelo de Jerusalem kaj ankaŭ el la ceteraj fortikaĵoj; ĉar ili ofte batalis kontraŭ Izrael. 42 Demetrio sendis al Jonatan la respondon: Ne nur tion mi faros por vi kaj por via popolo, sed mi ankaŭ honoros vin kaj vian popolon, kiam favoran okazon mi trovos. 43 Sed nun plej bone vi faros, se vi sendos al mi homojn por kunbatali kun mi, ĉar mia tuta armeo forlasis min.

44 Tiam Jonatan sendis al Antioĥio tri mil bravajn soldatojn. La reĝo tre ĝojis, kiam ili atingis lin. 45 En la urbo estiĝis ribelo: kolektiĝis ĉirkaŭ cent dudek mil loĝantoj, kiuj volis mortigi la reĝon. 46 Demetrio fuĝis en la palacon, kaj la loĝantaro de la urbo okupis la stratojn de la urbo, kaj ili ekbatalis. 47 La reĝo alvokis la Judojn por helpi lin: ili ĉiuj kolektiĝis ĉirkaŭ li, poste disiris tra la urbo, kaj mortigis tiun tagon ĉirkaŭ cent mil loĝantojn. 48 Tiutage ili ekbruligis la urbon kaj kaptis multan predon. Tiel ili savis la reĝon.

49 Kiam la loĝantoj de la urbo vidis, ke la Judoj mastras la urbon kaj faras, kion ili volas, ili perdis la kuraĝon kaj petegis la reĝon per jenaj vortoj: 50 Donu al ni la dekstran manon, por ke la Judoj ĉesu batali kontraŭ ni kaj kontraŭ la urbo. 51 Ili forĵetis la armilojn kaj faris pacon. La Judoj estis honorataj de la reĝo kaj de ĉiuj subuloj de lia regno. Ili reiris al Jerusalem kun grandega predo.

52 Reĝo Demetrio eksidis sur sia trono kaj en lia regno estiĝis paco. 53 Sed li ne plenumis siajn promesojn kaj ŝanĝis sian sintenon al Jonatan. Anstataŭ rekompenci lin pro liaj servoj, li komencis ĝeni lin.

54 Baldaŭ post tiuj ĉi okazaĵoj Trifon revenis kun Antioĥo, kiu en tiu tempo estis ankoraŭ juna knabo. Li fariĝis reĝo kaj surmetis al si la kronon. 55 Ĉiuj trupoj, kiujn forigis Demetrio, kolektiĝis ĉirkaŭ li, kaj ili batalis kontraŭ Demetrio kaj fuĝigis lin. 56 Trifon kaptis la elefantojn kaj okupis Antioĥion.

57 La juna Antioĥo skribis al Jonatan: Mi konfirmas vian ĉefpastrecon kaj mi faras vin reganto super la kvar regionoj, kaj mi volas, ke vi estu inter la amikoj de la reĝo. 58 Samtempe li sendis al li oran tablo-servicon kaj rajtigis lin trinki el oraj pokaloj, vesti sin en purpuro kaj porti oran bukon. 59 Kaj lian fraton Simon li faris generalo de la trupoj inter la Ŝtuparo de Tiro kaj la limoj de Egiptujo.

60 Kaj ekiris Jonatan tra la regionoj transe de la rivero kaj vizitis la urbojn, kaj ĉirkaŭ li kolektiĝis la tuta forto de Sirio por kunbatali. Li atingis Aŝkelonon, kie la homoj de la urbo lin kore bonvenigis. 61 De tie li iris al Gaza, sed ties loĝantoj fermis antaŭ li la pordegojn. Li do sieĝis ĝin, bruldetruis la ĉirkaŭaĵon kaj kaptis multan predon. 62 Tiam la loĝantaro de Gaza petis lin pri paco. Jonatan konsentis, sed prenis la filojn de iliaj gravuloj kiel garantiulojn; li sendis ilin al Jerusalem. Poste li trairis la tutan landon ĝis Damasko.

63 Tie Jonatan aŭdis, ke la generaloj de Demetrio estas en Kedeŝ en Galileo kun granda armeo, por vanigi liajn planojn. 64 Li ekiris kontraŭ ili, kaj sian fraton Simon li postlasis en Judujo. 65 Simon sieĝis Bet-Curon dum multaj tagoj kaj enfermis la urbon. 66 Ili petis lin pri paco. Li prezentis al ili la dekstran manon, sed devigis ilin forlasi la urbon. Li ekposedis la urbon kaj donis al ĝi garnizonon.

67 Jonatan kaj lia armeo starigis sian tendaron ĉe la lago Genesaret, kaj frumatene ili iris al la ebenaĵo de Ĥacor. 68 Tie jen ekiras renkonte al li la armeo de la fremduloj; en la montaro ili preparis por li embuskon. Dum la armeo rekte ekiris al ili, 69 eliris el sia kaŝejo tiuj, kiuj estis en embusko, kaj la batalo komenciĝis. 70 Ĉiuj soldatoj de Jonatan fuĝis. Restis neniu krom la militestroj de lia armeo, Matatias, filo de Abŝalom, kaj Judas, filo de Ĥalfi. 71 Tiam Jonatan disŝiris siajn vestaĵojn, priŝutis sian kapon per polvo kaj preĝis. 72 Poste li denove atakis, kaj tiel grave trafis la malamikojn, ke ili fuĝis. 73 Kiam liaj fuĝintaj soldatoj vidis tion, ili revenis al li, kaj kun li persekutis ilin ĝis Kedeŝ, kie estis ilia tendaro. Tie sian propran tendaron ili starigis. 74 Kaj falis el la fremduloj en tiu tago preskaŭ tri mil homoj. Jonatan reiris al Jerusalem.

Cxapitro 11Komenco de la libroCxapitro 13
Ĉapitro 12

1 Kiam Jonatan vidis, ke la cirkonstancoj estas favoraj, li elektis kelkajn virojn kaj sendis ilin al Romo por firmigi kaj renovigi la amikecon kun ili. 2 Ankaŭ al la Spartanoj kaj al aliaj lokoj li sendis leterojn kun simila enhavo.

3 La senditoj vojaĝis al Romo; tie ili aperis antaŭ la senato kaj diris: Ĉefpastro Jonatan kaj la popolo de la Judoj sendis nin por renovigi la amikecon kaj la aliancon kun vi, laŭ la antaŭaj kondiĉoj. 4 Kaj ili donis al ili leterojn por la lokaj aŭtoritatuloj, por ke ili lasu ilin trapasi en paco al Judujo.

5 Tio estas kopio de la letero, kiun skribis Jonatan al la Spartanoj:

6 Ĉefpastro Jonatan kaj la pliaĝuloj de la popolo, la pastroj kaj la cetera popolo de la Judoj, al siaj fratoj la Spartanoj: saluton. 7 Jam en pasinta tempo unu el viaj reĝoj, Areios, sendis leteron al ĉefpastro Onias, dirante, ke vi estas niaj fratoj, kiel montras la almetita kopio. 8 Onias bonvenigis la senditon kun granda honoro kaj akceptis la leteron, en kiu oni klare parolas pri alianco kaj amikeco. 9 Tiaĵojn ni ne vere bezonas, ĉar nian konsolon ni ĉerpas el la Sanktaj Skriboj, kiuj estas en niaj manoj. 10 Sed por ne fremdiĝi de vi, ni provas pere de senditoj renovigi nian fratecon kaj amikecon; ĉar jam pasis multe da tempo de la momento, kiam vi sendis al ni vian leteron. 11 Koncerne nin, senlace ni rememorigas pri vi, dum la festoj kaj la ceteraj solenaĵoj, kiam ni alportas oferojn kaj en niaj preĝoj, kiel estas ĝuste kaj juste memori pri siaj fratoj. 12 Ni ĝojas pri via gloro. 13 Niaflanke, ni havas multe da problemoj de ĉiuj flankoj kaj multe da militoj. Atakas nin la najbaraj reĝoj. 14 Tamen ni ne volis impliki vin aŭ aliajn aliancanojn kaj amikojn en tiuj militoj; 15 ĉar ni ja havas la helpon de la ĉielo, kiu subtenas nin. Ni estis savitaj el la manoj de niaj malamikoj, kaj ili estis humiligitaj. 16 Numenion, filon de Antioĥo, kaj Antipatron, filon de Jason, ni elektis kaj sendis ilin al la Romanoj por renovigi la amikecon kun ili kaj la malnovan aliancon. 17 Ni komisiis al ili ankaŭ viziti vin por transdoni niajn salutojn kaj doni nian leteron pri la renovigo de nia frateco. 18 Nun vi faros bone, se vi respondos al tio.

19 Kaj tio estas kopio de la letero, kiun oni skribis al Onias:

20 Areios, reĝo de la Spartanoj, al ĉefpastro Onias: saluton. 21 En skribaĵo pri la Spartanoj kaj la Judoj oni trovis, ke ili estas fratoj kaj devenas el la gento de Abraham. 22 Ĉar tion nun ni scias, vi faros bone, se vi skribos al ni pri via farto. 23 Niaflanke, ni jam skribas al vi: Via brutaro kaj via posedaĵo estas la niaj, kaj la nia estas la via. Ni ordonis, ke oni sciigu vin pri tio.

24 Kiam Jonatan aŭdis, ke la generaloj de Demetrio revenis kun ankoraŭ pli potenca armeo ol antaŭe por batali kontraŭ li, 25 li foriris el Jerusalem kaj trafis ilin en la regiono de Ĥamat. Ĉar li ne volis doni la eblecon, ke ili invados lian landon. 26 Li sendis spionojn al ilia tendaro, kiuj ĉe sia reveno informis lin, ke ili faras tiajn preparojn, kvazaŭ ili intencus ataki tiun nokton. 27 Tuj post sunsubiro Jonatan ordonis al siaj soldatoj resti sendormaj la tutan nokton, kaj esti batalpretaj, kaj ĉirkaŭ la tendaro li ĉie starigis gardistojn. 28 Kiam la malamikoj aŭdis, ke Jonatan kaj lia armeo estas pretaj por la batalo, ili ektimis kaj perdis la kuraĝon. Ili bruligis grandajn fajrojn en la tendaro kaj foriris. 29 Jonatan kaj liaj soldatoj rimarkis ilian fuĝon nur matene, ĉar ili daŭre vidis la flamojn de la fajroj. 30 Jonatan postkuris ilin, sed ne povis atingi ilin, ĉar ili jam transiris la riveron Libera.

31 Jonatan sin do turnis kontraŭ la Araboj, kiujn oni nomas Zabadeoj. Li venkis ilin kaj kaptis predon. 32 Poste li forigis sian tendaron, kaj ekiris al Damasko; kaj li trairis tiun tutan regionon.

33 Ankaŭ Simon ekiris. Li iris ĝis Aŝkelon kaj la najbaraj fortikaĵoj, poste turnis sin kontraŭ Jafo kaj okupis ĝin. 34 Li ja aŭdis, ke oni volas transdoni la fortikaĵon al la sekvantoj de Demetrio. Tial li starigis tie garnizonon por gardi ĝin.

35 Post sia reveno al Jerusalem, Jonatan kunvokis la pliaĝulojn de la popolo kaj decidis kun ili konstrui en Judujo fortikaĵojn 36 kaj plialtigi la muregojn de Jerusalem, kaj inter la citadelo kaj la urbo ili decidis konstrui altan muron por apartigi ĝin de la urbo. La citadelo estu tute izolita, por ke la garnizono povu nek aĉeti nek vendi ion ajn. 37 Ili kuniĝis por rekonstrui la urbon: ĉar teren falis parto de la murego oriente de la torento, oni rekonstruis la tiel nomatan Kafenata.

38 Simon rekonstruis Adidan en la Ŝefela-ebenaĵo, fortikigis ĝin kaj provizis ĝin per pordegoj kaj rigliloj.

39 Trifon strebis al tio, ke li fariĝos reĝo de Azio, surmetos al si la kronon kaj levos la manon kontraŭ reĝo Antioĥo. 40 Sed li supozis, ke Jonatan eble malhelpos lin en liaj intencoj, sed ja batalos kontraŭ li. Tial li volis kapti kaj mortigi lin. Li ekmarŝis kaj alvenis al Bet-Ŝan.

41 Iris renkonte al li Jonatan kun batalpreta armeo de kvardek mil elprovitaj soldatoj, ankaŭ al Bet-Ŝan. 42 Trifon vidis, ke li venis kun tiel multnombra armeo, kaj ne kuraĝis levi la manon kontraŭ li. 43 Li eĉ bonvenigis lin kun honoro, prezentis lin al ĉiuj siaj amikoj, donis al li donacojn kaj ordonis al siaj amikoj kaj al sia armeo, ke ili obeu al li, kvazaŭ lin mem. 44 Fine li diris al Jonatan: Kial vi lacigis tutan ĉi tiun popolon? Ja ne estas milito, kiu minacas nin! 45 Do forsendu ilin al iliaj domoj, elektu al vi kelkajn virojn, kiuj restu kun vi, kaj poste iru kun mi al Ptolemaido. Mi redonos ĝin al vi kaj ankaŭ la ceterajn fortikaĵojn, la restintajn trupojn kaj ĉiujn oficistojn; poste mi mem retroiros, ĉar nur tial mi venis ĉi tien.

46 Jonatan kredis lin kaj plenumis lian deziron: la armeon li forsendis, kaj ĝi reiris al Judujo. 47 Tri mil virojn li tenis ĉe si, el kiuj li sendis du mil al Galileo; do mil homoj akompanis lin. 48 Apenaŭ Jonatan enpaŝis Ptolemaidon, kaj la loĝantoj fermis la pordegojn de la urbo kaj kaptis lin, kaj ĉiujn, kiuj venis kun li, ili mortigis per la glavo. 49 Trifon intertempe sendis trupojn kaj rajdistojn al Galileo kaj al la granda ebenaĵo por mortigi ĉiujn sekvantojn de Jonatan.

50 Tiuj tamen sciiĝis, ke Jonatan estis kaptita kaj mortigita kune kun liaj kunuloj. Ili kuraĝigis sin reciproke kaj ekmarŝis en densaj batalvicoj, pretaj batali. 51 Sed iliaj persekutantoj vidis, ke estos batalo por vivo aŭ morto; tial ili iris returne. 52 Tiel do ĉiuj en paco revenis al Judujo. Oni funebris pri Jonatan kaj liaj kunuloj, kaj estis plenaj je timo. Tuta Izrael grave funebris. 53 Ĉiuj najbaraj popoloj deziris ekstermi ilin; ili diris: Nun ili havas nek militestron nek iun ajn helpon. Do ĝuste nun ni ataku ilin kaj forviŝu la memoron pri ili el inter la homoj.

Cxapitro 12Komenco de la libroCxapitro 14
Ĉapitro 13

1 Simon aŭdis, ke Trifon kunigis grandegan armeon por invadi Judujon kaj ruinigi ĝin. 2 Li rimarkis, ke la popolo estas konsternita kaj timoplena. Do li iris al Jerusalem, kunvokis la popolon, 3 kaj kuraĝigis ilin per tiuj vortoj: Vi mem scias, kion ni faris, ni miaj fratoj kaj la domo de mia patro, por defendi la leĝon kaj la sanktejon; kiom da penoj ni devis suferi, kiom da bataloj. 4 Tial ĉiuj miaj fratoj oferis sian vivon por Izrael, kaj restas nur mi sola. 5 Nun, en momento de tiel granda premateco, mi ne volas indulgi mian vivon, ĉar mi estas ne pli bona ol miaj fratoj. 6 Male, mi venĝos mian popolon, la sanktejon, kaj niajn edzinojn kaj infanojn, ĉar ĉiuj nacianoj kuniĝis en sia malamo kaj volas ekstermi nin.

7 Kiam la popolo aŭdis tiujn vortojn, ĝi denove ekhavis kuraĝon. 8 Kaj laŭte ili respondis: Estu vi nia gvidanto, anstataŭ viaj fratoj Judas kaj Jonatan. 9 Gvidu nian batalon, kaj ĉion, kion vi diros, tion ni faros! 10 Tiam li kunigis ĉiujn virojn batalkapablajn kaj plirapidigis la konstruadon de la muregoj de Jerusalem, kaj fortikigis ĝin ĉiuflanke. 11 Li sendis Jonatanon, filon de Abŝalom, kun sufiĉe granda armeo al Jafo; tiu forpelis el la urbo la loĝantojn kaj mem restis tie.

12 Trifon dum tio ekiris el Ptolemaido kun grandega armeo al Judujo. Jonatanon li kondukis kun si kiel militkaptiton. 13 Simon starigis sian tendaron apud Adida sur la rando de la ebenaĵo. 14 Kiam Trifon eksciis, ke Simon transprenis la lokon de sia frato Jonatan, kaj ke li intencas batali kontraŭ li, li sendis al li senditojn kun la vortoj: 15 Mi malliberigis vian fraton Jonatan pro la mono, kiun li ŝuldas al la reĝa trezorejo, pro la ofico, kiun li plenumas. 16 Vi do sendu cent talantojn da arĝento kaj du liajn filojn kiel garantiulojn, por ke post sia liberiĝo li ne rompu kun ni. Tiam ni liberigos lin. 17 Simon sciis, ke sin kaŝas insido en liaj diroj, sed tamen li alportigis la monon kaj la knabojn, por ke li ne elvoku koleron de popolo kontraŭ si. 18 Ili ja povus diri: Li nur pereis, ĉar vi ne sendis la monon nek la knabojn. 19 Li do sendis la knabojn kaj la cent talantojn, sed Trifon mensogis kaj ne liberigis Jonatanon.

20 Post tio Trifon ekiris por invadi kaj neniigi Judujon. Li prenis la ĉirkaŭvojon al Adoraim, sed Simon kaj lia armeo ĉie baris al li la vojon, kiun li volis trairi. 21 La trupoj de la citadelo sendis mesaĝistojn al Trifon por insisti, ke rapide li venu al ili tra la dezerto, kaj kunportu nutraĵojn por ili. 22 Trifon preparis sian tutan rajdistaron por la vojaĝo, sed tiunokte tiel multe neĝis, ke la neĝo malebligis la vojaĝon. Li do forigis sian tendaron kaj iris al Gilead.

23 En la proksimeco de Baskama li mortigis Jonatanon kaj tie enterigis lin. 24 Poste Trifon reiris al sia lando.

25 Simon ordonis venigi la ostojn de sia frato Jonatan kaj enterigis lin en Modin, la urbo de liaj patroj. 26 La tuta Izrael priploris lin kaj funebris dum multaj tagoj.

27 Post tio Simon konstruigis monumenton sur la tombo de sia patro kaj siaj fratoj, tiel altan ke ĝi estis videbla de malproksime; por la antaŭa kaj la malantaŭa flankoj li uzis poluritan ŝtonon. 28 Li ankaŭ starigis sep piramidojn, unu kontraŭ la alia, memore al la patro, la patrino kaj la kvar fratoj. 29 Por tiuj li faris konstruaĵon kun ĉirkaŭe grandaj kolonoj; kaj sur la kolonoj li faris trofeojn, por eterna memoro, kaj apud la trofeoj skulptaĵojn de ŝipoj, kiujn oni povis admiri dum ilia veturado sur la maro. 30 Tia estas la tombo, kiun li starigis en Modin, kaj kiu ankoraŭ tie ekzistas ĝis hodiaŭ.

31 Trifon agis perfide kontraŭ la juna reĝo Antioĥo kaj mortigis lin. 32 Li fariĝis reĝo anstataŭ li kaj surmetis al si la kronon de Azio. Li faris multe da malbono en la lando. 33 Intertempe Simon rekonstruis la fortikaĵojn de Judujo kaj ĉirkaŭigis ilin per altaj turoj kaj grandaj muregoj kun pordegoj kaj rigliloj. En la fortikaĵoj li deponis provizojn de nutraĵoj. 34 Simon elektis kelkajn virojn kaj sendis ilin al reĝo Demetrio kun la peto, ke li malŝarĝu la landon de la impostoj, ĉar la tuta agado de Trifon estis nenio alia ol daŭra prirabado. 35 Reĝo Demetrio sendis al li jenan respondon en letero:

36 Reĝo Demetrio al Simon, ĉefpastro kaj amiko de la reĝoj, al la pliaĝuloj kaj al la popolo de la Judoj: saluton. 37 Ni ricevis la oran kronon kaj la palmbranĉon, kiujn vi sendis. Ni estas pretaj fari kun vi daŭran pacon kaj ankaŭ skribi al la oficistoj liberigi vin de ĉiuj impostoj. 38 Ĉio, kion koncerne vin ni nun decidas, estas valida. La fortikaĵoj, kiujn vi konstruis, estu la viaj. 39 Ni pardonas al vi ĉiujn malobservojn kaj krimojn ĝis nun, kaj senigas vin de la kronopago, kiun vi ŝuldas. Se vi ankoraŭ havas iujn ŝuldojn en Jerusalem, ankaŭ tiuj estas neniigitaj. 40 Se kelkaj el inter vi kapablas servi en mia gvardio, ili povas rekrutiĝi. Ekregu inter ni paco!

41 Tiel en la jaro cent sepdek Izrael estis liberigita de la jugo de la nacianoj. 42 Kaj la popolo komencis skribi en kontraktoj kaj dokumentoj: En la unua jaro de Simon, ĉefpastro, militestro kaj reganto de la Judoj.

43 Tiutempe Simon starigis sian tendaron apud Gezer kaj ĉirkaŭigis ĝin per sia armeo. Li konstruis sieĝan maŝinon kaj kondukis ĝin al la urbo. Li faris breĉon en unu el la turoj kaj konkeris ĝin. 44 Kiam la viroj de la sieĝa maŝino eniris la urbon, estiĝis granda paniko. 45 La loĝantoj de la urbo grimpis kun edzinoj kaj infanoj sur la muregojn kaj, disŝirante siajn vestaĵojn, ili laŭte kriis kaj petis Simonon pri paco. 46 Ili diris: Ne traktu nin laŭ nia malnobleco, sed laŭ via kompatemo.

47 Simon lasis sin pacigi kaj ne plu batalis kontraŭ ili. Tamen li forpelis ilin el la urbo, purigis la domojn, en kiuj estis la statuoj de idoloj, kaj poste eniris la urbon kun kantoj kaj dankhimnoj. 48 Li neniigis el ĝi ĉiun malpuraĵon, kaj loĝigis en ĝi virojn, kiuj estis fidelaj al la leĝo; li fortikigis ĝin kaj konstruis por si mem rezidejon.

49 La garnizono de la citadelo de Jerusalem estis tute izolita de la lando, kaj povis nenion vendi nek aĉeti. Ili vivis en ekstrema mizero, kaj multaj el inter ili mortis pro malsato. 50 Ili vokis al Simon, ke li faru pacon kun ili, kaj tion li faris. Tamen li forpelis ilin de tie, kaj purigis la citadelon de ĉiuj postsignoj de la servado al idoloj.

51 La Judoj eniris en ĝin la dudek-trian tagon de la dua monato de la jaro cent sepdek unu, kun laŭdokantoj, palmbranĉoj kaj dum ludado de citroj, cimbaloj kaj harpoj, kun himnoj kaj kantoj, ĉar batita estis granda malamiko de Izrael. 52 Simon decidis, ke ĉiujare tiun tagon oni festos kun ĝojo. Li fortikigis la monton de la sanktejo, apud la citadelo; kaj tie li ekloĝis kun la siaj. 55 Ĉar Simon vidis, ke Johano, lia filo, jam estas viro, li faris lin militestro super la tuta armeo. Li ekloĝis en Gezer.

Cxapitro 13Komenco de la libroCxapitro 15
Ĉapitro 14

1 En la jaro cent sepdek du reĝo Demetrio kunigis sian armeon kaj ekiris al Medujo por serĉi helpon por la batalo kontraŭ Trifon. 2 Kiam Arsakes, reĝo de Persujo kaj Medujo, aŭdis, ke Demetrio eniris lian landon, li sendis unu el siaj generaloj por kapti lin viva. 3 La generalo ekiris, venkis la armeon de Demetrio, prenis lin en kaptiteco kaj kondukis lin al Arsakes, kiu ordonis enkarcerigi lin.
4 La lando Judujo havis pacon
ĉiujn tagojn de la vivo de Simon.
Li serĉis la bonon por sia popolo,
ili ĝojis pro lia regado
kaj ĉiujn tagojn pro lia gloro.
5 Krom sia tuta gloro li eĉ konkeris Jafon,
faris ĝin sia haveno kaj malfermis aliron al la insuloj de la maro.
6 Li plilarĝigis la limojn de sia popolo
kaj regis super la lando.
7 Li rekondukis multajn militkaptitojn
kaj fariĝis mastro super Gezer, Bet-Cur kaj la citadelo.
Li neniigis ĉiun malpuraĵon en ĝi,
kaj estis neniu por rezisti kontraŭ li.
8 Ĉiu prizorgis sian grundon en paco,
kaj la tero donadis siajn produktojn
kaj la arboj sur la kampoj siajn fruktojn.
9 Maljunuloj sidis sur la placoj
kaj ĉiuj parolis pri prospero;
la junuloj vestis sin en gloro
kaj portis sian armaĵon.
10 Al la urboj nutraĵon li liveris
kaj fortikigis ilin per defendaj muregoj:
tiel lia gloro atingis la finojn de la tero.
11 Li restarigis pacon en la lando
kaj Izrael ĝuis ĝin en granda ĝojo.
12 Ĉiu povis ripozi sub sia propra vinberarbo
aŭ sub sia figujo, kaj neniu maltrankviligis ilin.
13 Malaperis tiuj, kiuj kaŭzis militojn,
kaj en tiuj tagoj la potenco de la reĝoj estis rompita.
14 Li altigis ĉiujn humiligitojn el sia popolo
fervore li gardis la leĝon kaj forpelis ĉiujn malpiulojn
kaj malvirtulojn.
15 La sanktejon li glorigis
kaj riĉigis ĝin per multaj sanktaj ujoj.

16 La informo pri la morto de Jonatan kaŭzis en Romo kaj Sparto grandan ĉagrenon. 17 Sed kiam ili aŭdis, ke lia frato Simon fariĝis ĉefpastro post li, kaj ke li regas super la lando kaj la urboj en ĝi, 18 ili skribis al li sur bronzaj tabuletoj por renovigi kun li la amikecon kaj la aliancon, kiujn ili faris kun liaj fratoj Judas kaj Jonatan. 19 Oni legis ilin antaŭ la tuta popolo en Jerusalem.

20 Tio estas kopio de la letero, kiun sendis la Spartanoj: La regantoj kaj la urbo de la Spartanoj al ĉefpastro Simon, al la pliaĝuloj, la pastroj kaj al siaj fratoj, la tuta popolo de la Judoj: saluton. 21 La senditoj, kiujn vi sendis al nia popolo, rakontis al ni pri via gloro kaj via honoro. Ilia veno tre ĝojigis nin. 22 Tion, kion ili diris, ni jene notis inter la decidoj de la popolo: Numenio, filo de Antioĥo, kaj Antipator, filo de Jason, senditoj de la Judoj, venis al ni por renovigi la amikecon kun ni. 23 La popolo decidis, ke oni akceptu ilin kun honoro kaj ke kopion de tio, kion ili diris, oni metu en la publikan arkivon, por ke la popolo de Sparto gardu la memoron pri tio. Kopion de tio ĉi oni sendis ankaŭ al ĉefpastro Simon.

24 Post tio Simon sendis Numenion kun grandega ora ŝildo de mil minoj al Romo por plifirmigi la interligon kun la Romanoj.

25 Kiam la popolo aŭdis pri ĉio ĉi tio, oni diris: Kiel ni montru nian dankon al Simon kaj al liaj filoj? 26 Ĉar li mem kaj liaj fratoj kaj la domo de lia patro ĉiam estis firmaj kaj batalis kontraŭ la malamikoj de Izrael; ili redonis al ĝi la liberecon. Tion ili do gravuris sur bronzaj tabuletoj kaj tiujn ili fiksis sur kolono sur la monto Cion. 27 Tio estas kopio de tiu teksto: La dekokan tagon de la monato elul en la jaro cent sepdek du, la trian jaron de la ĉefpastreco de Simon, en Asaramel, 28 dum granda kunveno de pastroj kaj popolo, de la gvidantoj de la popolo kaj la pliaĝuloj de la lando, oni sciigis al ni la jenon: 29 Dum la multaj militoj en nia lando, Simon, filo de Matatias, pastro el la idaro de Jojarib, kaj liaj fratoj elmetis sin al multa danĝero kaj rezistis kontraŭ la malamikoj de la popolo, por savi la sanktejon kaj la leĝon. Ili multe kontribuis al la gloro de sia popolo. 30 Jonatan unuigis la popolon kaj fariĝis ilia ĉefpastro. Kiam li estis enterigita ĉe siaj patroj, 31 la malamikoj decidis invadi la landon por ruinigi ĝin kaj levi la manon kontraŭ la sanktejo, 32 Simon ekstaris kontraŭ ili kaj batalis por sia popolo. Li elspezis multe el sia propra mono por armi la trupojn de sia popolo kaj nutris ilin. 33 Li fortikigis la urbojn de Judujo kaj ankaŭ Bet-Curon ĉe la limo de Judujo, kie antaŭe estis tenejo de la armiloj de la malamikoj. Tie li starigis garnizonon de Judaj soldatoj. 34 Ankaŭ Jafon li fortikigis ĉe la maro, kaj Gezeron ĉe la limo de Aŝdod, kie antaŭe loĝis malamikoj, kaj kie li loĝigis Judojn; kaj ambaŭ urbojn li provizis per ĉio necesa por vivteno. 35 Kiam la popolo vidis, kiel fidela estas Simon kaj kian gloron li provas havigi al sia popolo, ili faris lin estro kaj ĉefpastro pro ĉio, kion li faris, pro la justeco kaj fidelo, kiujn li montris al sia popolo, kaj ĉar ĉiumaniere li strebadis altigi sian popolon. 36 Dum liaj tagoj kaj dank' al lia zorgo oni sukcesis forpeli la nacianojn el la lando, precipe tiujn, kiuj loĝis en la urbo de David en Jerusalem, kie ili konstruis al si citadelon, el kiu ili daŭre faris atakojn por malpurigi la ĉirkaŭaĵon de la sanktejo kaj damaĝi ĝian sanktecon. 37 Li loĝigis tie Judojn kaj fortikigis ĝin por sekurigi la landon kaj la urbon. Samtempe li plialtigis la muregojn de Jerusalem. 38 Reĝo Demetrio konfirmis lian ĉefpastrecon. 39 Krom tio li enkalkulis lin inter siaj amikoj kaj grave honoris lin, 40 ĉar li aŭdis, ke la Romanoj nomas la Judojn amikoj, kunbatalantoj kaj fratoj, kaj ke la senditojn de Simon ili bonvenigis kun honoro. 41 Li ankaŭ aŭdis, ke la Judoj kaj la pastroj decidis, ke Simon estu ilia estro kaj ĉefpastro por ĉiam, ĝis ekstaros fidinda profeto, 42 kaj ilia generalo. Li prizorgu la sanktejon kaj nomumu la homojn por inspekti la laborojn pri ĝi, kaj tiujn, kiuj regu la landon kaj gardu pri la armiloj kaj la fortikaĵoj. 43 Li ankaŭ devis prizorgi la sanktejon; ĉiuj devis obei lin kaj ĉiuj kontraktoj en la lando estu farataj en lia nomo. Li sin vestu en purpuro kaj portu la oran bukon. 44 Al neniu el la popolo aŭ el la pastroj estas permesite ŝanĝi iun ajn el tiuj ĉi reguloj, rezisti al liaj ordonoj, kunvoki kunvenon en la lando sen li, vesti sin en purpuro aŭ porti la oran bukon. 45 Se iu kontraŭas tion aŭ ŝanĝas ion el ĝi, li estos punita.

46 La tuta popolo decidis doni al Simon la rajton agi laŭ ĉi tio. 47 Simon akceptis tion kaj konsentis esti ĉefpastro, generalo kaj estro de la Juda popolo kaj ĝiaj pastroj kaj gvidi ĉiujn.

48 Tiun ĉi tekston oni gravurigis sur bronzaj tabuletoj kaj starigis ĝin en bone videbla loko interne de la muro de la sanktejo. 49 Kopio estis deponita en la trezorejo, por Simon kaj liaj filoj.

Cxapitro 14Komenco de la libroCxapitro 16
Ĉapitro 15

1 Antioĥo, filo de reĝo Demetrio, sendis de la insuloj de la maro leteron al Simon, ĉefpastro kaj reganto de la Juda popolo, kaj ankaŭ al la tuta popolo. 2 Tio estis ĝia enhavo: 2 Reĝo Antioĥo al Simon, ĉefpastro kaj reganto de la Juda popolo, kaj al la tuta Juda popolo: saluton. 3 Ĉar kelkaj malbonuloj ekkaptis la regnon de niaj patroj, mi volas ĝin repostuli por restarigi ĝin en la antaŭa stato. Mi kunigis grandan armeon kaj pretigis militŝipojn. 4 Mi volas albordiĝi por venĝi min je tiuj, kiuj ruinigis nian landon kaj dezertigis multajn urbojn en mia regno. 5 Nun mi do konfirmas ĉiujn senŝuldigojn, kiujn donis al vi ĉiuj reĝoj antaŭ mi, kaj ĉiujn aliajn liberigojn de imposto, kiujn ili cedis al vi. 6 Mi ankaŭ permesas al vi fari propran monon por via lando. 7 Jerusalem kaj la sanktejo estos liberaj. Ĉiuj armiloj, kiujn vi faris, ĉiuj fortikaĵoj, kiujn vi konstruis, kaj kiujn vi posedas, estu la viaj. 8 Ĉion, kion ajn vi estas aŭ estos ŝuldanta al la trezorejo de la reĝo, de hodiaŭ por ĉiam mi nuligas por vi. 9 Tuj kiam ni reakiros nian regnon, ni honoros vin, vian popolon kaj vian sanktejon, por ke via gloro estu konata sur la tuta tero.

10 En la jaro cent sepdek kvar Antioĥo ekiris al la lando de siaj patroj, kaj ĉiuj trupoj aliĝis al li, tiel ke nur malgranda grupo restis ĉe Trifon. 11 Antioĥo persekutis lin; li fuĝis al Dor apud la maro. 12 Li komprenis, ke nun, kiam forlasis lin liaj trupoj, atingis lin la malfeliĉo. 13 Kun cent dudek mil soldatoj kaj ok mil rajdistoj Antioĥo starigis sian tendaron apud Dor. 14 Li enfermis la urbon, kaj liaj ŝipoj kunagis en tio de la maro. De la maro kaj de la tero li sieĝis ĝin, kaj neniun li lasis en- aŭ eliri.

15 Intertempe el Romo revenis Numenio kaj liaj kunuloj kun leteroj al la reĝoj kaj la popoloj, kun jena enhavo:

16 Lucio, konsulo de la Romanoj, al reĝo Ptolemeo: saluton. 17 La senditoj de la Judoj venis al ni kiel amikoj kaj kunbatalantoj, por renovigi la iaman amikecon kaj la interligon. Sendis ilin ĉefpastro Simon kaj la popolo de la Judoj. 18 Ili kunportis oran ŝildon de mil minoj. 19 Ni decidis tial skribi al la reĝoj kaj la landoj, por ke ili ne damaĝu ilin, nek batalu kontraŭ ili, iliaj urboj aŭ ilia lando, kaj por ke ili ne kunbatalu kun iliaj malamikoj kontraŭ ili. 20 Ni decidis akcepti de ili la ŝildon. 21 Se do kelkaj malbonuloj el ilia lando fuĝos al vi, vi transdonu ilin al ĉefpastro Simon, por ke tiu punu ilin laŭ ilia propra leĝo. 22 La samon ni skribis al la reĝoj Demetrio, Atalo, Ariarates kaj Arsakes 23 kaj ankaŭ al la ceteraj landoj: al Sampsame, al la Spartanoj, al Deloso, al Mindoso, al Sikion, al Kario, al Samoso, al Pamfilio, al Likio, al Halikarnaso, al Rodo, al Faselis, al Kos, al Side, al Arado, al Gortino, al Knido, al Kipro, kaj al Kireno. 24 Kopion de tiuj leteroj oni sendis al ĉefpastro Simon.

25 Reĝo Antioĥo plu sieĝis Doron. Li daŭre atakigis siajn trupojn, faris sieĝajn maŝinojn kaj enfermis Trifonon tiel, ke la urbon neniu povis en- aŭ eliri. 26 Simon sendis al li du mil elektitajn soldatojn por kunbatali kun li; kaj krom tio ankaŭ arĝenton, oron kaj utilajn objektojn. 27 Sed la reĝo ne volis tion akcepti, sed eĉ revokis ĉiujn siajn antaŭajn promesojn, kaj ŝanĝis sian rilaton al li. 28 Poste li sendis al li Atenobion, unu el siaj amikoj, por diri al li: Vi okupis Jafon, Gezeron kaj la citadelon de Jerusalem, urbojn de mia regno. 29 Vi dezertigis iliajn teritoriojn kaj grave damaĝis al la lando, kaj krom tio vi konkeris multe da aliaj lokoj en mia regno. 30 Redonu do nun la urbojn, kiujn vi okupis, kaj pagu la tributojn de la teritorioj, kiujn ekster la limoj de Judujo vi ekposedis. 31 Se ne, tiam vi donu rekompence kvincent talantojn da arĝento, kaj aliajn kvincent talantojn vi donu pro la damaĝoj, kiujn vi faris, kaj por la tributoj de la urboj. Se ne, tiam ni venos batali kontraŭ vi. 32 Atenobio, la amiko de la reĝo, venis al Jerusalem kaj vidis la gloron de Simon, la verŝtablon kun la ora kaj arĝenta manĝilaro kaj la multnombran servistaron, li tre miris. Li diris al li la vortojn de la reĝo. 33 Simon respondis al li: Ni ne okupis fremdan landon nek prenis posedaĵojn de aliaj, sed ĝi estas la heredaĵo de niaj patroj, kiun niaj malamikoj maljuste portempe forprenis de ni. 34 Je trafa momento ni reakiris la heredaĵon de niaj patroj. 35 Koncerne al Jafo kaj Gezer, kiujn vi postulas: ili kaŭzis al nia popolo kaj lando grandajn damaĝojn. Ni tamen donos por ili cent talantojn. 36 Atenobio nenion respondis, kaj kolera reiris al la reĝo. Li transdonis al li ĉiujn vortojn, kaj rakontis pri la gloro de Simon kaj pri ĉio, kion li vidis, kaj la reĝo fariĝis furioza.

37 Trifon enŝipiĝis kaj fuĝis al Ortosio. 38 Tiam la reĝo faris Kendebeon reganto super la apudmaraj regionoj kaj transdonis al li la armeon de piedirantoj kaj rajdistoj. 39 Li ordonis al li starigi sian tendaron ĉe la limo de Judujo kaj ordonis al li rekonstrui Kedronon kaj fortikigi ĝiajn pordegojn, kaj poste ataki la Judan popolon. La reĝo mem persekutis Trifonon. 40 Kendebeo alvenis al Jamnia kaj komencis ĝeni la popolon: li faris atakojn en Judujon kaj prenis militkaptitojn, kiujn li mortigis. 41 Li rekonstruis Kedronon kaj starigis tie rajdistaron kaj aliajn trupojn, por laŭ la ordono de la reĝo de tie ataki la vojojn de Judujo.

Cxapitro 15Komenco de la libro
Ĉapitro 16

1 Johano ekiris el Gezer kaj avertis sian patron Simon pri tio, kion faras Kendebeo. 2 Simon kunvokis siajn du pli aĝajn filojn Judas kaj Johano, kaj diris al ili: Mi, miaj fratoj kaj la domo de mia patro batalis kontraŭ la malamikoj de Izrael de frua junaĝo ĝis hodiaŭ, kaj ni multfoje sukcesis savi Izraelon. 3 Nun mi estas maljuna, sed vi, dank' al la kompatemo de Dio, vi estas en plena forto. Anstataŭu min kaj mian fraton, batalu por nia popolo, kaj la helpo de la ĉielo estu kun vi. 4 Li elektis en la lando dudek mil batalpretajn homojn kaj rajdistojn, kaj ekiris kontraŭ Kendebeo; la nokton ili pasigis en Modin. 5 Ili leviĝis frumatene kaj iris al la ebenaĵo, kaj jen multnombran armeon ili vidis alproksimiĝi: piedirantojn kaj rajdistojn. Disigis ilin torento. 6 Johano kaj la popolo ekstaris kontraŭ ili. Kiam li rimarkis, ke la popolo timas transiri la torenton, li la unua transiris. La viroj tion vidis kaj transiris post li. 7 Li dividis la trupojn en du partojn kaj starigis la rajdistaron en la mezon; ĉar la rajdistaro de la malamikoj estis tre multnombra. 8 Eksonis la trumpetoj, kaj Kendebeo kaj lia armeo forkuris. Falis el inter ili multaj; la ceteraj fuĝis al la fortikaĵo. 9 Ankaŭ Judas, la frato de Johano, estis vundita. Johano persekutis ilin tiel longe, ĝis ili alvenis al Kedron, kiun fortikigis Kendebeo. 10 La aliaj rifuĝis en la turojn, kiuj troviĝis sur la kamparo de Aŝdod. Johano ekbruligis la urbon: pereis el inter ili du mil homoj. Post tio en paco li reiris al Judujo.

11 Ptolemeo, filo de Abub, estis la reganto en la ebenaĵo de Jeriĥo. Li havis multe da oro kaj arĝento. 12 Li estis la bofilo de la ĉefpastro. 13 Lia koro pleniĝis je orgojlo, kaj li deziris ekposedi la landon. Li do decidis perfide mortigi Simonon kaj liajn filojn. 14 Simon kutime vizitis la urbojn de la regiono por prizorgi iliajn bezonojn. Li ankaŭ alvenis al Jeriĥo, kun siaj filoj Matatias kaj Judas. Tio okazis en la jaro cent sepdek sep, en la dekunua monato (tio estas la monato ŝebat). 15 La filo de Abub ruze bonvenigis ilin en la malgranda fortikaĵo Dok, kiun li mem konstruis. Li aranĝis por ili grandan festenon, dum tie li kaŝis soldatojn. 16 Kiam Simon kaj liaj filoj estis ebriaj, ekstaris Ptolemeo kaj liaj kunuloj, prenis siajn armilojn, eniris kontraŭ Simon en la ĉambron, kie okazis la festeno, kaj mortigis lin, liajn du filojn kaj kelkajn el inter lia servistaro.

17 Tiel li faris grandan perfidaĵon kaj bonon li repagis per malbono. 18 Ptolemeo skribis pri tio al la reĝo, kun la aldonita peto, ke li sendu al li trupojn por helpi lin kaj ke li faru lin reganto super ilia lando kaj ties urboj. 19 Li ankaŭ sendis homojn al Gezer por mortigi Johanon. Kaj al la milestroj li sendis leterojn, ke ili venu al li. Tiam li donos al ili arĝenton, oron kaj donacojn. 20 Poste li sendis aliajn homojn por posedpreni Jerusalemon kaj la monton de la sanktejo. 21 Sed iu transfuĝinto jam avertis Johanon en Gezer, ke lia patro kaj liaj fratoj estas murditaj. Li diris: Li sendis homojn por mortigi ankaŭ vin.

22 Kiam tion li aŭdis, li fariĝis tiel kolera, ke li kaptis la virojn, kiuj venis por murdi lin, kaj igis mortigi ilin; ĉar li ja sciis, ke ili volis pereigi lin.

23 La plua agado de Johano, liaj bataloj, la heroaĵoj, kiujn li faris, la remparoj, kiujn li konstruigis, kaj liaj ceteraj faroj, 24 - jen ĉio ĉi tio estas skribita en la Libro de la tagoj de lia ĉefpastreco, de kiam post sia patro li fariĝis ĉefpastro.

Fino de la Libro "I Makabeoj"

Komenco de la libroCxapitro 16Dua-kanonaj Libroj
Hosted by www.Geocities.ws

1