Enkomputiligis Darold Booton de eldonaĵo de Eldonejo „Polonia”


ĈAPITRO LXX

JE la krepusko de la sekvinta mateno du malhelaj figuroj iris la Appian vojon al la ebenaĵoj de Kampanio. Unu el ili estis Nazarius, la alia Petro la apostolo, forlasanta Romon kaj la martirigatajn tie samkredanojn.

         La ĉielo en la oriento estis jam ricevanta palan verdetan nuancon, kiu iom post iom ĉiam pli klare borderiĝadis malsupre per la safrana koloro. La arboj kun arĝentaj folioj, la blankaj marmoroj de kampardomoj kaj la arkaĵoj de la akveduktoj, tirantaj sin tra la ebenaĵo al la urbo, elprofundiĝadis el la ombro. Plilumiĝadis grade la verdeco de la ĉielo, saturiĝante per orkoloro.

         Poste la sunleviĝo komencis rozbrili kaj lumigis la Albanan montaron, kiu elaperis mirinda, palviola, kvazaŭ el nuraj briloj konsistanta.

         La tagiĝo spegulis sin en rosgutoj, tremantaj sur la folioj. La nebulo maldensiĝadis, malkovrante al la okuloj ĉiam pli vaste la ebenaĵon, la troviĝantajn sur ĝi domojn, tombejojn, urbetojn kaj arbotufojn, inter kiuj blankis la kolonoj de temploj.

         La vojo estis senhoma. La kamparanoj, kiuj portadis legomojn en la urbon, ne aljungis ankoraŭ videble siajn veturilojn.

         De la ŝtonplatoj, per kiuj la vojo estis pavimita ĝis la montaro, disiradis en la silento la rebruo de lignaj ŝuoj, kiujn la vojaĝantoj havis sur la piedoj.

         Poste la suno elaperis trans la montaraj interpintoj, sed kune stranga vido frapis la okulojn de la apostolo. Ekŝajnis al li, ke la ora disko, anstataŭ leviĝadi ĉiam pli alten sur la ĉielo, deŝovis sin de la montaĵoj kaj ruliĝas sur la vojo.

         Tiam Petro haltis kaj diris:

         — Ĉu vi vidas tiun lumon, kiu proksimiĝas al ni?

         — Mi vidas nenion — respondis Nazarius.

         Sed Petro post momento ekparolis, ŝirminte la okulojn per la mano:

         — Iu venas al ni en la suna brilo.

         Iliajn orelojn ne atingis tamen plej eta rebruo de paŝoj. Ĉirkaŭe estis tute silente, Nazarius vidis nur, ke for, malproksime, tremas la arboj, kvazaŭ iu ilin skuus, kaj la brilo disverŝiĝas ĉiam pli vaste sur la ebenaĵo.

         Li komencis rigardi kun miro la apostolon.

         — Rabeno! kio estas al vi? — ekkriis li maltrankvile.

         Kaj el la manoj de Petro la vojaĝa bastono elŝovis sin teren, la okuloj rigardis senĉese antaŭen, la buŝo estis malfermita, sur la vizaĝo bildiĝis miro, ĝojo, ravo. Subite li ĵetis sin surgenuen kun brakoj etenditaj antaŭen, kaj el lia buŝo eliĝis la ekkrio:

         — Ho Kristo!... Kristo!...

         Kaj li falis kapaltere, kvazaŭ li kisus ies piedojn.

         Longe daŭris la silento, poste en la mallaŭto aŭdiĝis plorrompataj vortoj de la maljunulo:

         — Quo vadis, Domine?...

         Nazarius ne aŭdis respondon, sed la orelojn de Petro atingis voĉo malgaja kaj dolĉa, kiu diris:

         — Kiam vi forlasas mian popolon, mi iras Romon, por ke oni krucumu min tie duafoje.

         La apostolo kuŝis surtere, kun vizaĝo en la polvo, senmova kaj silenta.

         Al Nazarius ŝajnis jam, ke li svenis aŭ mortis, sed li leviĝis fine, per la tremantaj manoj prenis la pilgriman bastonon kaj, nenion dirante, returniĝis al la sep montaĵoj de la urbo.

         Kaj la knabo, vidante ĉi tion, ripetis, kiel eĥo:

         — Quo vadis, Domine?...

         — Romon — respondis mallaŭte la apostolo.

         Kaj li revenis.

.........................

         Paŭlo Johano, Linus kaj ĉiuj kredantoj akceptis lin kun miro kaj timo tiom pli granda, ke ĝuste je la krepusko, tuj post lia eliro, pretorianoj ekĉirkaŭis la loĝejon de Miriam kaj serĉis en ĝi la apostolon. Sed al ĉiuj iliaj demandoj li respondadis nur kun ĝojo kaj trankvilo:

         — Mi vidis la Sinjoron.

         Kaj ankoraŭ en la sama vespero li iris en la tombejon en Ostriano, por instruadi kaj bapti tiujn, kiuj volis baniĝi en la akvo de l’ vivo.

         De tiam li venadis tien ĉiutage, kaj post li venadis amasoj, ĉiutage pli grandaj. Ŝajnis, ke el ĉiu martira larmo naskiĝas novaj konfesantoj kaj ke ĉiu ĝemo sur la areno eĥiĝas en miloj da brustoj. La cezaro vadis en sango, Romo kaj la tuta idolana mondo frenezis. Sed tiuj, kiuj sufiĉe jam havis da krimoj kaj frenezaĵoj, tiuj, kiujn oni piedpremis, tiuj, kies vivo estis konstanta malbonsorto kaj sufero, ĉiuj premitoj, ĉiuj malĝojantoj, ĉiuj malfeliĉuloj venadis, por aŭskulti la strangan rakonton pri Dio, kiu pro amo al la homoj lasis sin krucumi, por elaĉeti iliajn kulpojn.

         Trovante Dion, kiun ili povis ami, ili trovis tion, kion al neniu povis doni ĝis tiu momento la tiama mondo: la feliĉon pro amo.

         Kaj Petro ekkomprenis, ke nek la cezaro, nek ĉiuj liaj legioj venkos la vivan veron, ke superverŝos ĝin nek larmoj, nek sango kaj ke nur nun komenciĝas ĝia venko. Li ekkomprenis ankaŭ, kial la Sinjoro revenigis lin de la vojo: ĉar tiu ĉi urbo de fiereco, krimoj, malĉasteco kaj potenco komencis esti lia urbo kaj duobla metropolo, el kiu fluis sur la tutan mondon la komando de la korpoj kaj de la animoj.


Enkomputiligis Darold Booton de eldonaĵo de Eldonejo „Polonia”
Hosted by www.Geocities.ws

1