Enkomputiligis Darold Booton de eldonaĵo de Eldonejo „Polonia”


ĈAPITRO LXVIII

PETRONIUS post la liberigo de Ligia, ne volante inciti la cezaron, sekvis lin kune kun la aliaj aŭgustanoj sur Palatinon. Li deziris aŭskulti, pri kio oni tie parolos, kaj ĉefe konvinkiĝi, ĉu Tigellinus ne elpensos ion novan, por pereigi la knabinon. Tiel ŝi, kiel ankaŭ Ursus iĝis nun, vere, kvazaŭ zorgatoj de la popolo kaj neniu povis levi kontraŭ ilin la manon, ne kaŭzante ribelon. Tamen Petronius, sciante pri la malamo, kiun havis kontraŭ li la ĉiopova prefekto de la pretorio, supozis, ke verŝajne tiu lasta, ne povante atingi lin rekte, penos ankoraŭ venĝi iel ajn kontraŭ lia nevo.

         Nero estis kolera kaj incitita, ĉar la spektaklo finiĝis tute alie, ol li deziris. Petroniuson li ne volis komence eĉ rigardi, sed ĉi tiu, ne perdante la malvarman sangon, proksimiĝis al li kun la tuta facileco de „arbitro de eleganteco” kaj diris:

         — Ĉu vi scias, dia, kio venas en mian penson? Verku kanton pri virgulino, kiun la ordono de mondreganto liberigas de la kornoj de uro kaj redonas al ŝia amanto. La grekoj havas sentemajn korojn, kaj mi estas certa, ke ravos ilin tia kanto.

         Al Nero, malgraŭ lia tuta incito, ekplaĉis ĉi tiu ideo, kaj ĝi ekplaĉis al li duoble: unue, kiel temo por kanto, kaj due, ĉar li povis glori en ĝi sin mem, kiel grandaniman reganton de la mondo, li do rigardis momente Petroniuson, poste diris:

         — Jes! eble vi estas prava! Sed ĉu decas al mi kanti la propran bonecon?

         — Vi ne bezonas vin nomi. Ĉiu en Romo divenos sen tio, pri kio temas, kaj el Romo la famoj disvastiĝas tra la tuta mondo.

         — Kaj vi estas certa, ke tio plaĉos en Aĥajo?

         — Je Polukso! — ekkriis Petronius.

         Kaj li foriris kontenta, ĉar nun li estis jam certa, ke Nero, kies tuta vivo konsistis el alkonformiĝado de la realeco al literaturaj ideoj, ne volos senigi sin de la temo, kaj samfakte ligos la manojn al Tigellinus. Tio tamen ne ŝanĝis lian intencon forsendi Viniciuson el Romo, tuj kiam la sano de Ligia ĉesos prezenti malfacilaĵon. Tial do, ekvidinte lin la sekvintan tagon, li diris al la juna tribuno:

         — Veturigu ŝin en Sicilion. Okazis io, ke flanke de la cezaro nenio vin minacas, sed Tigellinus estus preta uzi eĉ venenon, se ne pro malamo kontraŭ vi, tiam kontraŭ mi.

         Vinicius ridetis je tio kaj respondis:

         — Ŝi estis sur la kornoj de sovaĝa uro, kaj tamen Kristo ŝin savis.

         — Honoru do lin per hekatombo — respondis Petronius kun ioma malpacienco — sed ne postulu, ke li savu ŝin duafoje... Ĉu vi memoras, kiel Eolo akceptis Odiseon, kiam li revenis por peti lin duafoje pri favora ventaro? La dioj ne ŝatas ripetadon.

         — Kiam Li redonos al si la sanon — rediris Vinicius — mi veturigos ŝin al Pomponia Graecina.

         — Vi agos tiom pli prave, ke Pomponia estas malsana. Ĉi tion diris al mi parenco de Aulusoj, Antistius. Tie ĉi okazos dume tiaj aferoj, ke la homoj, forgesos pri vi ambaŭ, kaj en la hodiaŭa tempo plej feliĉaj estas tiuj, pri kiuj oni forgesis. Fortuno estu al vi suno vintre kaj ombro somere!

         Dirinte ĉi tion, li lasis Viniciuson al lia feliĉo, kaj mem iris eldemandi Theocleson pri la sano kaj vivo de Ligia.

         Sed ŝi estis jam ekster la danĝero. En la subteraĵo, kun la malforteco, restinta post la mallibereja febro, finmortigus ŝin la putra aero kaj malkomforto, nun tamen ĉirkaŭis ŝin plej sindona zorgemo, kaj ne nur komforto, sed eĉ lukso. Laŭ la ordono de Theocles post du tagoj oni komencis elportadi ŝin en la ĝardenojn, ĉirkaŭantajn la domon, kie ŝi restadis dum longaj horoj. Vinicius ornamadis ŝian portilon per anemonoj, kaj speciale per iridoj, por memorigi al ŝi la atrium en la domo de Aulusoj. Ofte, kaŝitaj en la ombro de vastfoliaraj arboj, ili interparolis, tenante sin je la manoj, pri la iamaj suferoj kaj la iamaj timoj. Ligia parolis al li, ke Kristo speciale kondukis lin tra la turmento, por ŝanĝi lian animon kaj levi ĝin al Si, kaj li sentis, ke ĝi estas vero kaj ke restis en li nenio el la antaŭa patricio, kiu konfesis nenian leĝon, krom la propraj deziroj. Sed en ĉi tiu rememorado estis nenio maldolĉa. Ŝajnis al ili ambaŭ, ke tutaj jaroj flugis jam for kaj ke tiu terura pasinteco estas jam malproksime post ili. Dume ekregadis ilin paco, kian ili neniam spertis ĝis nun. Iu nova vivo, grandega kaj feliĉa, venadis kaj enprenadis ilin. En Romo povis furiozi la cezaro kaj plenigi la mondon per teruro, sed ili, sentante super si gardon centfoje pli potencan, timis plu nek lian kruelecon, nek liajn frenezaĵojn, tute kvazaŭ li ĉesus esti la sinjoro de ilia vivo aŭ morto. Foje, antaŭ sunsubiĝo, ili ekaŭdis muĝadon de leonoj kaj aliaj sovaĝaj bestoj, aŭdiĝantan el malproksimaj bestejoj. Iam tiuj sanoj teruris Viniciuson, kiel malbona aŭguro. Nun ili rigardis nur ridetante unu la alian, kaj poste ambaŭ levis la okulojn al la vespera ĉielruĝo. Iafoje Ligia, ankoraŭ tre malforta kaj ne povanta paŝi propraforte, endormiĝadis meze de la ĝardena trankvilo, dum li gardis ŝin kaj rigardante ŝian dormolulitan vizaĝon, pensis malgraŭvole, ke ŝi ne estas plu la sama Ligia, kiun li ekkonis ĉe Aulusoj. Efektive, la malliberejo kaj la malsano estingis parte ŝian belecon. En la tempo, kiam li vidadis ŝin ĉe Aulusoj, kaj poste, kiam li venis por forkapti ŝin el la domo de Miriam, ŝi estis belega kune kiel statuo kaj floro; nun ŝia vizaĝo iĝis preskaŭ diafana, la brakoj malgrasiĝis, la korpo maldikiĝis pro la malsano, la buŝo paliĝis kaj eĉ la okuloj ŝajnis malpli bluaj, ol antaŭe. La orhara Eunice, kiu alportadis al ŝi florojn kaj multekostajn teksaĵojn, por kovri ŝiajn piedojn, aspektis apud ŝi, kiel la cipra diino. La estetikulo Petronius vane penis retrovi en ŝi la iamajn ĉarmojn kaj, movante la ŝultrojn, li pensis en la animo, ke ĉi tiu ombro el la Elizeaj kampoj ne valoris tiujn klopodojn, tiujn dolorojn kaj suferojn, kiuj preskaŭ elsuĉis la vivon el Vinicius. Sed Vinicius, kiu amis nun ŝian animon, amis ŝin nur tiom pli, kaj kiam li gardis la dormantinon, ŝajnis al li, ke li gardas la tutan mondon.


Enkomputiligis Darold Booton de eldonaĵo de Eldonejo „Polonia”
Hosted by www.Geocities.ws

1