Enkomputiligis Darold Booton de eldonaĵo de Eldonejo „Polonia”


ĈAPITRO LXII

NE krepuskiĝis ankoraŭ, kiam la unuaj ondoj da popolo komencis jam enfluadi la cezarajn ĝardenojn. La amasoj, feste vestitaj, florkronitaj, gajaj, kantantaj kaj plejparte ebriaj iris rigardi la novan, imponan spektaklon. La ekkrioj: „Semaxii! Sarmentitii!” sonis sur Via Tecta, sur la ponto de Aemilius kaj trans Tibro, sur la Triumfa vojo, apud la cirko de Nero kaj for, ĝis la Vatikana montaĵo. Oni vidadis en Romo jam antaŭe homojn, bruligatajn sur palisoj, sed neniam oni vidis tian nombron da kondamnitoj. La cezaro kaj Tigellinus, volante fini kun la kristanoj kaj kune haltigi la epidemion, kiu el la malliberejoj disvastiĝadis ĉiam pli tra la urbo, ordonis malplenigi ĉiujn malliberejojn, tiel, ke restis en ili apenaŭ kelkdek homoj, destinitaj por la fino de la cirkludoj. Tial do la amasoj, pasinte la ĝardenajn pordegojn, mutiĝis pro miro. Ĉiuj aleoj ĉefaj kaj flankaj, kondukantaj meze de arbaj densaĵoj, ĉirkaŭ herbejoj, insuletoj, lagoj, lagetoj kaj terpecoj, surkreskitaj de floroj, estis borderitaj per peĉaj palisoj, al kiuj oni alligis kristanojn. De pli altaj lokoj, kie la vidon ne ŝirmis arboj, oni povis vidi tutajn vicojn da palisoj kaj korpoj, ornamitaj per floroj, per mirtaj folioj kaj hedero, tirantajn sin for, sur altaĵoj kaj ebenaĵoj, tiel malproksimen, ke dum la pli proksimaj ŝajnis kvazaŭ mastoj de ŝipoj, la lastaj prezentis sin al la okuloj, kiel koloraj tirsoj aŭ lancoj, enpikitaj en la teron. La amaso de la kondamnitoj superis la esperojn de la popolo mem. Oni povus pensi, ke iun tutan nacion oni ligis al la palisoj, por amuzi Romon kaj la cezaron. Aroj da rigardantoj haltadis antaŭ apartaj mastoj, laŭgrade kiel interesis ilin la figuroj, la aĝo aŭ sekso de la viktimoj, rigardis la vizaĝojn, florkronojn, hederajn girlandojn, poste iris pluen, demandante sin mem kun miro: „Ĉu povis esti tiom da kulpuloj, aŭ kiel povis bruligi Romon infanoj, apenaŭ kapablaj paŝi propraforte” Kaj la miro ŝanĝadis sin grade en maltrankvilon.

         Dume krepuskiĝis kaj sur la ĉielo ekbrilis la unuaj steloj. Tiam apud ĉiu kondamnito ekstaris sklavo kun brulanta torĉo, kaj kiam la sono de trumpetoj aŭdiĝis en diversaj partoj de la ĝardenoj, signante la komencon de la spektaklo, ĉiu almetis flamon al la malsuproj de la palisoj.

         Pajlo, kaŝita sub la floroj kaj surverŝita per peĉo, tuj ekbrulis per hela flamo, kiu, kreskante kun ĉiu momento, leviĝadis supren kaj lekis la piedojn de la viktimoj. La popolo eksilentis, tra la ĝardenoj eksonis unu grandega ĝemo kaj dolorkrioj. Kelkaj el la viktimoj tamen, levante la kapojn al la stelriĉa ĉielo, komencis kanti glore al Kristo. La popolo aŭskultis. Sed eĉ la plej malmolaj koroj pleniĝis per teruro, kiam de sur malpli grandaj mastoj korŝirantaj infanaj voĉoj komencis voki: „Panjo! panjo!” kaj tremo trakuris eĉ ebriajn rigardantojn je la vido de tiuj kapetoj kaj senkulpaj vizaĝoj, torditaj pro doloro aŭ svenantaj en la fumo, kiu komencis sufoki la viktimojn. Kaj la flamo kreskis supren kaj trabruligadis ĉiam novajn kronojn el rozoj kaj hederoj. Disfajris la aleoj ĉefaj kaj flankaj, disfajris arbotufoj kaj herbejoj kaj floraj terpecoj, disbrilis la akvo en la lagetoj kaj lagoj, roziĝis la tremantaj folioj sur la arboj kaj iĝis lume, kiel en tago. La odoro de la brulantaj korpoj plenigis la ĝardenojn, sed en la sama momento la sklavoj komencis ŝuti mirhon kaj aloon en incensilojn, speciale pretigitajn inter la palisoj. En la amaso aŭdiĝis tie kaj ie ekkrioj, oni ne scias ĉu de kompato, aŭ de ravo kaj ĝojo, kaj ili kreskis ĉiumomente kune kun la fajro, kiu ĉirkaŭprenadis la palisojn, grimpis al la brustoj de la viktimoj, tordis per la brula spiro la harojn sur iliaj kapoj, ĵetadis vualojn sur iliajn nigriĝintajn vizaĝojn, kaj fine ŝprucis ankoraŭ pli alten, kvazaŭ triumfe kaj glorante tiun forton, kiu ordonis ĝin bruligi.

         Sed ankoraŭ en la komenco de la spektaklo inter la popolo aperis la cezaro sur brilega cirka kvadrigo, jungita per kvar blankaj ĉevaloj, vestita mem per la kostumo de ĉaristo el la partio de la Verduloj, al kiu apartenis tiel li, kiel lia kortego. Post li sekvis aliaj veturiloj, plenaj de korteganoj en brilaj vestoj, senatanoj, pastroj kaj nudaj bakhantinoj kun florkronoj sur la kapoj kaj kruĉoj da vino en la manoj, parte ebriaj kaj eligantaj sovaĝajn sonojn. Apud ili muzikistoj, alivestitaj kiel faŭnoj kaj satirusoj, ludis citrojn, formingojn, fajfilojn kaj kornojn. Sur aliaj veturiloj sidis matronoj kaj romaj junulinoj, ankaŭ ebriaj kaj duonnudaj. Apud la kvadrigoj ŝnurdancistoj skuis tirsojn, ornamitajn per rubandoj; aliaj batis tamburetojn, aliaj ŝutis florojn. La tuta brila sekvantaro, kriegante: evoe! antaŭeniĝadis sur la plej larĝa ĝardena vojo, meze de fumoj kaj meze de la homaj torĉoj. La cezaro, havante apude Tigellinuson kaj Chilon, per kies teruro li deziris amuzi sin, kondukis mem la ĉevalojn kaj, veturante paŝon post paŝo, rigardis la brulantajn korpojn kaj kune aŭskultis la ekkriojn de la popolo. Starante sur la alta, ora kvadrigo, ĉirkaŭite de homa ondo, kiu riverencis lin ĝis la piedoj, en la briloj de la fajro, kun ora laŭrokrono de cirka venkinto, li superkreskis la korteganojn, la amasojn, kaj ŝajnis grandegulo. Liaj monstraj brakoj, etenditaj por teni la kondukilojn, ŝajnis beni la popolon. En la vizaĝo kaj en la duonfermitaj okuloj li havis rideton, kaj li brilis super la homoj, kiel la suno, aŭ kiel dio, terura, sed grandioza kaj potenca.

         Iafoje li haltis, por rigardi pli precize jen iun virgulinon, kies sino komencis siblokraki en la fajro, jen konvulsie torditan vizaĝon de infano, kaj denove li veturis pluen, kondukante post si la frenezan kaj senbridan sekvantaron. Iafoje li salutis la popolon, aŭ, klininte sin posten, kuntiradis la kondukilojn kaj interparolis kun Tigellinus. Fine, atinginte grandegan fontanon, starantan en la mezo de du kruciĝantaj vojoj, li deiris de la kvadrigo kaj, doninte signon al la akompanantoj, miksis sin kun la amaso.

         Oni salutis lin per krioj kaj aplaŭdoj. La bakhantinoj, nimfoj, senatanoj, aŭgustanoj, pastroj, faŭnoj, satirusoj kaj soldatoj ekĉirkaŭis lin tuj per freneza rondo, kaj li, havante unuflanke Tigellinuson, aliflanke Chilon, paŝis ĉirkaŭ la fontano, apud kiu brulis kelkdek torĉoj, haltante antaŭ ĉiu, farante rimarkojn pri la viktimoj, aŭ mokante la maljunan grekon, sur kies vizaĝo bildigis sin senlima malespero. Fine ili ekstaris antaŭ alta masto, ornamita per mirtoj kaj ĉirkaŭplektita per konvolvuloj. Ruĝaj flamlangoj atingis la genuojn de la viktimo, sed la vizaĝon oni ne povis distingi, ĉar freŝaj brulantaj branĉetoj vualis ĝin per fumo. Post momento tamen facila nokta vento forblovis la fumojn kaj malkovris kapon de maljunulo kun longa, falanta surbrusten barbo.

         Je tiu ĉi vido Chilo kuntordiĝis subite, kiel vundita rampaĵo, kaj el lia buŝo eliĝis krio, simila pli al grakado, ol al homa voĉo:

         — Glaucus! Glaucus!...

         Efektive de sur la brulanta paliso rigardis lin Glaucus la kuracisto.

         Li vivis ankoraŭ. Lia vizaĝo estis dolorplena kaj klinita, kvazaŭ li volus lastfoje rigardi sian persekutanton, kiu lin perfidis, senigis de la edzino, de la infanoj, sendis kontraŭ lin murdonton, kaj kiam ĉio tio estis al li pardonita en la nomo de Kristo, ankoraŭfoje transdonis lin al torturistoj. Neniam unu homo faris al alia maljustaĵojn pli terurajn kaj pli sangajn. Kaj jen la viktimo brulis sur la peĉa paliso, kaj la persekutanto staris ĉe ĝiaj piedoj. La okuloj de Glaucus ne deturnis sin de la vizaĝo de l’ greko. Iafoje vualis ilin la fumo, sed kiam la vento ĝin forblovis, Chilo vidis denove tiujn pupilojn, fiksitajn sur li. Li leviĝis kaj volis forkuri, sed ne povis. Subite ekŝajnis al li, ke liaj piedoj estas el plumbo kaj ke iu nevidebla mano retenas lin per superhoma forto antaŭ tiu ĉi paliso. Kaj li ŝtoniĝis. Li sentis nur, ke io lin troplenigas, io elbordiĝas, ke sufiĉe li havas da torturoj kaj sango, ke venas fino de la vivo kaj ke ĉio malaperas apude: la cezaro, kaj la kortego, kaj la popolo, kaj ekĉirkaŭas lin nur ia senfunda, terura kaj nigra malpleno, en kiu li vidas nur ĉi tiujn okulojn de la martiro, vokantajn lin al juĝo. Kaj Glaucus, klinante la kapon ĉiam pli malalten, rigardis senĉese. La ĉeestantoj divenis, ke inter tiuj ĉi homoj io okazas, sed rido morthaltis en iliaj buŝoj, ĉar en la vizaĝo de Chilo estis io terura: tordis ĝin tia timego kaj tia doloro, kvazaŭ la flamaj langoj brulvundus lian propran korpon. Subite li ŝanceliĝis kaj, etendinte la brakojn supren, vokis per terura, korŝira voĉo:

         — Glaucus! en la nomo de Kristo! pardonu!!!

         Ĉirkaŭe ekregis silento: tremo trakuris la ĉeestantojn kaj ĉies okuloj malgraŭvole leviĝis supren.

         Kaj la kapo de la martiro moviĝis facile, poste oni ekaŭdis de la mastosupro voĉon, similan al ĝemo:

         — Mi pardonas!!...

         Chilo ĵetis sin survizaĝen, hurlante, kiel sovaĝa besto, kaj preninte en ambaŭ manojn terpolvon, ŝutis ĝin sur sian kapon. Dume la flamoj ekŝprucis supren, ĉirkaŭprenis la bruston kaj la vizaĝon de Glaucus, displektis mirtan kronon ĉirkaŭ lia kapo kaj ekkaptis rubandojn sur la supro de la paliso, kiu ekbrilis tuta per grandega, akra lumo.

         Sed Chilo leviĝis post momento kun vizaĝo tiel ŝanĝita, ke al la aŭgustanoj ŝajnis, kvazaŭ ili vidas alian homon. En liaj okuloj flamis neordinara brilo, de la sulkoplena frunto radiis ekstazo: la kaduka antaŭ momento greko aspektis nun kvazaŭ pastro, kiu, inspirite de sia dio, volas malkaŝi nekonatajn verojn.

         — Kio estas kun li? li freneziĝis — aŭdiĝis kelkaj voĉoj.

         Sed li, turninte sin al la popolo kaj etendinte supren la dekstran brakon, komencis voki, aŭ pli ĝuste krii tiel laŭte, ke ne nur la aŭgustanoj, sed ankaŭ la amaso aŭdu lian voĉon:

         — Roma popolo! je mia morto mi ĵuras, ke pereas senkulpuloj, kaj la brulmetinto estas — tiu ĉi!!!

         Kaj li montris per la fingro Neron.

         Sekvis momento da silento. La korteganoj rigidiĝis. Chilo staris ĉiam kun etendita, tremanta brako kaj kun fingro turnita al la cezaro. Subite ekregis konfuzo. La popolo, kvazaŭ ondo, puŝata de subita vento, ĵetis sin al la maljunulo, volante rigardi lin pli bone. Tie kaj ie aŭdiĝis la voĉoj: „Kaptu lin!” aliloke: „Ve al ni!” En la amaso eksonis fajfoj kaj krioj: „Ahenobarbus! patrinmurdinto! brulmetinto!” La malordo kreskis kun ĉiu momento. La bakhantinoj, kriegante tutgorĝe, komencis rifuĝi sur la veturilojn. Subite kelkaj konsumitaj palisoj renversiĝis, disŝutante ĉirkaŭen fajrerojn kaj pligrandigante la ĥaoson. Blinda, svarma ondo de popolo ekkaptis Chilon kaj kunportis lin en la fundon de la ĝardeno.

         Ĉie jam la palisoj komencis konsumiĝadi kaj faladi laŭlarĝen de la stratoj, plenigante la aleojn per fumo, fajreroj, brulodoro de ligno kaj per la odoro de homa graso. Estingiĝadis la lumoj pli kaj malpli proksime. En la ĝardenoj mallumiĝis. La amasoj, maltrankvilaj, malserenaj kaj timigitaj premis sin al la pordegoj. La famo pri tio, kio okazis, pasadis de buŝo al buŝo, ŝanĝata kaj pligrandigata. Kelkaj rakontis, ke la cezaro svenis, aliaj, ke li mem konfesis, ke li ordonis bruligi Romon, triaj, ke li grave malsaniĝis, aliaj fine, ke oni forportis lin, kvazaŭ mortan, sur veturilo. Tie kaj ie aŭdiĝis voĉoj de kompato por la kristanoj: „Ne ili bruligis Romon, kia do estis la racio de tiom da sango, torturoj kaj maljusteco? Ĉu la dioj ne venĝos pro la senkulpuloj, kaj kiaj piacula kapablos elpeti ilian pardonon?” La vortoj: „innoxia corpora!” ripetiĝadis ĉiam pli ofte. Virinoj laŭte kompatis la infanojn, kiujn tiel amase oni ĵetis al sovaĝaj bestoj, alnajlis al krucoj aŭ bruligis en ĉi tiuj malbenitaj ĝardenoj. Kaj fine la kompato ŝanĝis sin en insultojn kontraŭ la cezaro kaj Tigellinus. Estis ankaŭ tiaj, kiuj, haltante subite, demandis sin mem aŭ aliajn: „Kiu estas tiu dio, kiu donas tian forton kontraŭ torturoj kaj morto?” Kaj ili revenis hejmen pensemaj...

         Chilo dume vagis ankoraŭ tra la ĝardenoj, ne sciante, kien iri kaj kien divektiĝi. Nun li eksentis sin denove senforta, kaduka kaj malsana maljunulo. Iafoje li falpuŝiĝadis pro netute brulintaj korpoj, puŝetadis bruletantajn ŝtipojn, kiuj sendadis post li amasojn da fajreroj, iafoje li sidiĝadis, rigardante ĉirkaŭen per senkonsciaj okuloj. La ĝardenoj iĝis jam preskaŭ tute mallumaj; inter la arboj movis sin nur la pala luno, lumigante per malforta brilo la aleojn, nigriĝintajn ŝtipojn, kuŝantajn laŭlarĝe de ili, kaj brulrestaĵojn de la viktimoj, ŝanĝitajn en senformajn masojn. Sed al la maljuna greko ŝajnis, ke en la luno li vidas la vizaĝon de Glaucus kaj ke liaj okuloj rigardas lin ankoraŭ senĉese, li do kaŝadis sin de la lumo. Fine li tamen eliris el la ombro kaj malgraŭvole, kvazaŭ puŝate de iu nekonata forto, komencis direkti sin al la fontano, apud kiu Glaucus spiris sian lastan spiron.

         Subite iu mano tuŝis lian ŝultron.

         La maljunulo turniĝis kaj, vidante antaŭ si nekonatan figuron, ekkriis kun teruro:

         — Kiu estas ĉi tie? Kiu vi estas?

         — Apostolo, Paŭlo el Tarso.

         — Mi estas malbenita!... Kion vi volas?

         Kaj la apostolo respondis:

         — Mi volas vin savi.

         Chilo apogis sin sur arbo.

         La piedoj ŝanceliĝis sub li kaj liaj brakoj ekpendis laŭlonge de la korpo.

         — Por mi ne ekzistas savo! — li diris obtuze.

         — Ĉu vi ne aŭdis, ke Dio pardonis al la pentanta fripono sur la kruco? — demandis Paŭlo.

         — Ĉu vi scias, kion mi faris?

         — Mi vidis vian suferon kaj mi aŭdis, kiel vi atestis pri la vero.

         — Ho sinjoro!!

         — Kaj se la servanto de Kristo pardonis vin en sia horo de turmento kaj morto, kiel Kristo povus vin ne pardoni?

         Chilo ekkaptis ambaŭmane la kapon, kvazaŭ freneza.

         — Pardono! por mi pardono!

         — Nia Dio estas Dio de Kompato — respondis la apostolo.

         — Por mi!? — ripetis Chilo.

         Kaj li komencis ĝemi, kiel homo, al kiu ekmankis fortoj por regi la doloron kaj suferon. Paŭlo diris:

         — Apogu vin sur mi kaj sekvu min.

         Kaj, preninte lin, li iris kun li al la kruciĝantaj stratoj, direktante sin per la voĉo de la fontano, kiu ŝajnis en la nokta silento plori la korpojn de la martiroj.

         — Nia Dio estas Dio de Kompato — ripetis la apostolo. — Se vi stariĝus ĉe maro kaj ĵetadus en ĝin ŝtonojn, ĉu vi povus plenigi per ili la maran fundon? Kaj mi diras al vi, ke la kompato de Kristo estos kiel maro, kaj ke la pekoj kaj kulpoj de la homoj dronos en ĝi, kiel ŝtonoj en la profundaĵo. Kaj mi diras al vi, ke ĝi estas kiel la ĉielo, kiu kovras montojn, kontinentojn kaj valojn, ĉar ĝi estas ĉie kaj havas nek finon, nek limon. Vi suferis ĉe la paliso de Glaucus kaj Kristo vidis vian suferon. Vi diris, ne konsiderante, kio povas vin morgaŭ trafi: „Tiu ĉi estas la brulmetinto!” kaj Kristo memoris viajn vortojn. Ĉar pasis via malboneco kaj mensogo, kaj en la koro restis nur senlima pento... Venu kun mi kaj aŭskultu, kion mi diras al vi: jen mi ankaŭ malamis Lin kaj persekutis Liajn elektitojn. Mi Lin ne volis kaj ne kredis, ĝis Li aperis al mi kaj vokis min. De tiam Li estas mia amato. Kaj nun sur vin Li sendis aflikton, timon kaj doloron, por voki vin al si. Vi Lin malamis, sed Li amis vin. Vi transdonis al torturoj Liajn konfesantojn, sed Li volas vin pardoni kaj savi.

         La bruston de la mizerulo komencis skui grandega ploro, de kiu lia animo ŝiris sin ĝisfunde, kaj Paŭlo prenadis lin en posedon, ekregadis kaj kondukis, kiel soldato kondukas kaptiton.

         Kaj post momento li rekomencis paroli:

         — Sekvu min, kaj mi vin kondukos al Li. Pro kiu alia kaŭzo mi estus veninta al vi? Sed Li ordonis al mi rikolti la homajn animojn en la nomo de l’ amo, do mi plenumas Lian servon. Vi supozas, ke vi estas malbenita, sed mi diras al vi: ekkredu je Li, kaj atendas vin savo. Vi pensas, ke vi estas malamata, sed mi ripetas al vi, ke Li vin amas. Rigardu min! Kiam mi ne havis Lin, mi havis nenion krom la malboneco, kiu loĝis en mia koro, kaj nun Lia amo anstataŭas al mi la patron kaj la patrinon, riĉaĵojn kaj regadon. En Li sola estas la rifuĝo. Li sola kalkulos vian penton, rigardos kompate vian mizeron, deprenos de vi la timon kaj levos vin al si.

         Tiel parolante, li alkondukis lin al la fontano, kies arĝenta torento brilis de malproksime en la luna lumo. Ĉirkaŭe estis silento kaj malpleno, ĉar sklavoj-servistoj forigis jam de ĉi tie la karbiĝintajn palisojn kaj la korpojn de la martiroj.

         Chilo ĵetis sin kun ĝemo sur la genuojn kaj, kaŝinte la vizaĝon en la manoj, restis senmove; Paŭlo levis dume la vizaĝon al la steloj kaj komencis preĝi:

         — Sinjoro, rigardu ĉi tiun mizerulon, lian penton, liajn larmojn kaj suferojn. Sinjoro de Kompato, kiu verŝis la propran sangon pro niaj kulpoj, je Via morto kaj leviĝo el mortintoj, pardonu lin!

         Poste li eksilentis, sed longe rigardis ankoraŭ la stelojn kaj preĝis.

         Kaj subite ĉe liaj piedoj aŭdiĝis voĉo, simila al ĝemo:

         — Kristo!... Kristo!... pardonu min!...

         Tiam Paŭlo proksimiĝis al la fontano kaj, ĉerpinte akvon per la manoj, revenis al la genuanta mizerulo:

         — Chilo! jen mi baptas vin en la nomo de la Patro, de la Filo kaj de la Spirito! amen!

         Chilo levis la kapon, dismetis la manojn kaj restis tiel senmova. La luno plenbrile lumigis liajn blankiĝintajn harojn kaj same blankan, senmovan vizaĝon, kvazaŭ mortan aŭ skulptitan el marmoro. Momentoj pasadis unu post alia; el grandegaj birdejoj, lokitaj en la ĝardeno de Domitia, komencis atingadi lin la kriado de kokoj, kaj li genuis ankoraŭ, simila al surtomba statuo.

         Fine li vekiĝis, leviĝis, kaj, turninte sin al la apostolo, demandis:

         — Kion mi faru antaŭ la morto, sinjoro?

         Paŭlo ankaŭ vekiĝis el sia meditado pri tiu senlima potenco, kiun ne povis kontraŭstari eĉ tiaj spiritoj, kiel de ĉi tiu greko, kaj li respondis:

         — Fidu, kaj atestu pri la vero!

         Poste ili kune eliris. Ĉe la ĝardena pordego la apostolo ankoraŭfoje benis la maljunulon kaj ili disiĝis, ĉar ĉi tion postulis Chilo mem, antaŭvidante, ke post tio, kio okazis, la cezaro kaj Tigellinus ordonos lin persekuti.

         Li ne eraris, efektive. Reveninte hejmen, li trovis jam la domon ĉirkaŭitan de pretorianoj, kiuj ekkaptis lin kaj sub la komando de Scaevinus kondukis lin sur Palatinon.

         La cezaro estis jam irinta dormi, sed Tigellinus atendis, kaj ekvidinte la malfeliĉan grekon, akceptis lin kun vizaĝo trankvila, sed malbonaŭgura.

         — Vi plenumis la krimon de ofendo de la majesto — li diris al Chilo — kaj vi ne evitos punon. Sed se morgaŭ vi deklaros en la amfiteatro, ke vi estis ebria kaj senkonscia kaj ke Romon bruligis la kristanoj, via puno limiĝos al bastonado kaj ekzilo.

         — Mi ne povas, sinjoro! — respondis Chilo mallaŭte.

         Tiam Tigellinus proksimiĝis al li per malrapidaj paŝoj kaj per voĉo same mallaŭta, sed terura, demandis:

         — Kiel do, vi ne povas, greka hundo? Ĉu vi ne estis ebria kaj ĉu vi ne komprenas, kio vin atendas? Rigardu tien!

         Kaj dirinte ĉi tiujn vortojn, li montris en la angulon de la atrium, kie apud longa ligna benko staris en ombro kvar senmovaj sklavoj el Tracio kun ŝnuroj kaj pinĉilegoj en la manoj.

         Sed Chilo respondis:

         — Mi ne povas, sinjoro!

         Tigellinuson komencis kapti furiozo, sed li ekregis sin ankoraŭ.

         — Ĉu vi vidis — demandis li — kiel mortas la kristanoj? Ĉu vi volas same morti?

         La maljunulo levis supren sian palan vizaĝon; dum ia tempo liaj lipoj movis sin mallaŭte, poste li respondis:

         — Mi ankaŭ kredas je Kristo!...

         Tigellinus rigardis lin kun mirego:

         — Hundo, vi vere freneziĝis!

         Kaj subite la furiozo, amasigita en lia brusto, rompis la digon. Saltinte al Chilo, li ekkaptis lin ambaŭmane je la barbo, faligis teren kaj komencis lin piedpremi, ripetante kun ŝaŭmo sur la buŝo:

         — Vi revokos! vi revokos!

         — Mi ne povas! — respondis Chilo de sur la tero.

         — Torturu lin!

         Ekaŭdinte ĉi tiun ordonon, la tracianoj ekkaptis la maljunulon kaj metis lin sur la benkon, poste, alfiksinte lin al ĝi per la ŝnuroj, komencis premi per la pinĉilegoj liajn malgrasajn krurojn. Sed li, dum oni lin alligadis, kisis humile iliajn manojn, poste fermis la okulojn kaj ŝajnis kvazaŭ morta.

         Li vivis tamen, ĉar kiam Tigellinus kliniĝis super li kaj refoje demandis: „Vi revokos?” la blankaj lipoj de Chilo moviĝis facile kaj eliĝis el ili apenaŭ aŭdebla flustro:

         — Mi... ne... povas!...

         Tigellinus ordonis ĉesigi la torturadon kaj komencis paŝi tra la atrium kun vizaĝo ŝanĝita de kolero, sed kune senhelpa. Fine en lian kapon venis videble iu nova penso, ĉar li turnis sin al la tracianoj kaj diris:

         — Elŝiru lian langon!


Enkomputiligis Darold Booton de eldonaĵo de Eldonejo „Polonia”
Hosted by www.Geocities.ws

1