Enkomputiligis Darold Booton de eldonaĵo de Eldonejo „Polonia”


ĈAPITRO LIV

VINICIUS, forlasinte la apostolon, iris al la malliberejo kun koro, renaskita de la espero. Ie, en la fundo de lia animo, kriis ankoraŭ laŭte malespero kaj teruro, sed li subpremis en si tiujn ĉi voĉojn. Ŝajnis al li neeble, ke la propeto de la reprezentanto de Dio kaj la potenco de lia preĝo restu senefikaj. Li timis ne havi la esperon, li timis ekdubi. „Mi kredos je Lia kompatemo — li parolis al si — se mi eĉ ekvidos ŝin en la faŭko de leono”. Kaj je tiu ĉi penso, kvankam tremis en li la animo kaj malvarma ŝvito surverŝadis liajn tempiojn, li kredis. Ĉiu ekbato de lia koro estis nun preĝo. Li komencis kompreni, ke la kredo movas montojn, ĉar li eksentis en si ian strangan forton, kiun li sentis neniam antaŭe. Ŝajnis al li, ke li kapablos plenumi per tiu ĉi forto tiajn aferojn, kiuj hieraŭ ankoraŭ estis ekster lia eblo. Iafoje li havis la impreson, kvazaŭ la malbono jam estus pasinta. Kiam la malespero resonadis ankoraŭ ĝeme en lia animo, li rememoradis tiun nokton kaj tiun sanktan, aĝan vizaĝon, levitan en preĝo al la ĉielo. „Ne! Kristo ne rifuzos al Sia unua disĉiplo kaj al la paŝtisto de Sia ŝafaro! Kristo ne rifuzos al li, kaj mi ne ekdubos”. Kaj li kuris al la malliberejo, kiel anoncanto de bona novaĵo.

         Sed tie renkontis lin neatendita malhelpo.

         La pretoriaj gardoj, alternantaj ĉe la Mamertina malliberejo, ĉiuj jam konis lin kaj ordinare faris al li neniajn malfacilaĵojn, sed ĉi-foje la vico ne malfermiĝis, anstataŭe proksimiĝis al li centuriestro kaj diris:

         — Pardonu, nobla tribuno, hodiaŭ ni havas la ordonon neniun enlasi.

         — Vi havas la ordonon? — ripetis Vinicius, paliĝante.

         La soldato rigardis lin kun kompato kaj respondis:

         — Jes, sinjoro. La ordonon de la cezaro. En la malliberejo estas multaj malsanuloj kaj eble oni timas, ke la vizitantoj disportos la malsanon tra la urbo.

         — Sed vi diris, ke la ordono estas nur por hodiaŭ?

         — Tagmeze la gardoj estas ŝanĝataj.

         Vinicius eksilentis kaj malkovris la kapon, ĉar ŝajnis al li, ke la pileolus, kiun li surhavis, estas el plumbo.

         Subite la soldato proksimiĝis al li kaj diris per mallaŭta voĉo:

         — Trankviliĝu, sinjoro. La gardistoj kaj Ursus gardas ŝin.

         Dirinte ĉi tion, li kliniĝis kaj en unu momento desegnis sur la ŝtono plato per sia longa galla glavo la formon de fiŝo.

         Vinicius ekrigardis lin vive.

         — ... Kaj vi estas pretoriano?...

         — Ĝis mi troviĝos tie — respondis la soldato, montrante la malliberejon.

         — Mi ankaŭ konfesas Kriston.

         — Glorata estu Lia nomo! Mi scias, sinjoro. Mi ne povas lasi vin en la malliberejon, se vi tamen skribos leteron, mi donos ĝin al la gardistoj.

         — Dankon al vi, frato!...

         Kaj, preminte la manon de la soldato, li foriris. La pileolus ĉesis pezi al li, kiel plumbo. La matena suno leviĝis super la murojn de la malliberejo, kaj kune kun ĝia lumo kuraĝo denove komencis enflui la koron de Vinicius. Tiu soldato, kristano, estis por li kvazaŭ nova atesto de la potenco de Kristo. Post momento li haltis kaj, fiksinte la rigardon sur rozaj nubetoj, pendantaj super Kapitolo kaj super la templo de Statoro, li diris:

         — Mi ne vidis ŝin hodiaŭ, Sinjoro, sed mi kredas je Via kompatemo.

         Hejme atendis lin Petronius, kiu, kiel ordinare, „ŝanĝante tagon en nokton”, estis antaŭ nelonge reveninta. Li tamen sukcesis jam preni banon kaj ŝmiri sin antaŭ la dormo.

         — Mi havas por vi novaĵojn — li diris. — Mi estis hodiaŭ ĉe Tulius Senecio, kie estis ankaŭ la cezaro. Mi ne scias kial, venis al la aŭgustino la ideo alkonduki kun si la malgrandan Rufiuson... Eble tial, ke li moligu per sia beleco la koron de la cezaro. Malfeliĉe, la infano, laca kaj dormema, endormiĝis dum la legado, kiel iam Vespasian, kion vidante, Ahenobarbus ĵetis sur ĝin pokalon kaj grave vundis la knabon. Poppaea svenis, kaj ĉiuj aŭdis, kiel la cezaro diris: „Mi havas jam sufiĉe tiun ĉi bastardon!” kaj vi scias, ke ĝi signifas morton!

         — La puno de Dio ekpendis super la aŭgustino — respondis Vinicius — sed kial vi tion rakontas al mi?

         — Mi rakontas ĝin tial, ke vin kaj Ligian persekutis la kolero de Poppaea, kaj nun, okupita per la propra malfeliĉo, ŝi eble forlasos la venĝon kaj lasos sin pacigi pli facile. Mi vidos ŝin hodiaŭ vespere kaj parolos kun ŝi.

         — Dankon al vi. Vi anoncas al mi bonan novaĵon.

         — Kaj vi banu vin kaj dormu. Via buŝo estas violblua kaj restis el vi nur ombro.

         Sed Vinicius demandis:

         — Ĉu oni ne diris, kiam okazos la unua ludus matutinus?

         — Post dek tagoj. Sed antaŭe oni malplenigos aliajn malliberejojn. Ju pli multe da tempo restos al ni, des pli bone. Ne ĉio estas ankoraŭ perdita.

         Kaj tiel parolante, li parolis tion, kion li mem jam ne kredis, ĉar li sciis bonege, ke se la cezaro, responde al la peto de Aliturus, trovis la brile sonantan respondon, en kiu li komparis sin mem kun Brutus, tiam estas nenia savo por Ligia. Li kaŝis ankaŭ de Vinicius, kion li aŭdis ĉe Senecio, ke la cezaro kaj Tigellinus decidis elekti por si kaj por siaj amikoj la plej belajn kristanajn virgulinojn kaj malvirgigi ilin antaŭ la morto, kaj la resto estis transdonota en la tago de la cirkludo mem al pretorianoj kaj bestistoj.

         Sciante, ke Vinicius en neniu okazo volos postvivi Ligian, li intence nutris dume la esperon en lia koro, unue pro kompato al li kaj due, ĉar tiu ĉi estetikulo deziris ankaŭ, ke, se Vinicius devas morti, li mortu bela, ne kun vizaĝo mizeriĝinta kaj duonnigra de doloro kaj sendormeco.

         — Mi diros hodiaŭ al la aŭgustino — li diris — pli malpli la jenon: savu Ligian por Vinicius, kaj mi savos por vi Rufiuson. Ĉe Ahenobarbus unu vorto, dirita en konvena momento, povas iun savi aŭ pereigi. En malplej bona okazo ni gajnos iom da tempo.

         — Dankon al vi — ripetis Vinicius.

         — Vi dankos min plej bone, se vi matenmanĝos kaj iros dormi. Je Ateno! Odiseo eĉ en plej granda malfeliĉo pensis pri dormo kaj sonĝo. La tutan nokton vi certe pasigis en la malliberejo.

         — Ne — respondis Vinicius. — Mi volis iri nun en la malliberejon, sed estas ordonite, ke oni neniun enlasu. Eksciu vi, Petronius, ĉu la ordono estas nur por hodiaŭ, ĉu ĝis la tago de la cirkludoj.

         — Mi ekscios hodiaŭ nokte kaj morgaŭ matene mi diros al vi, por kiel longe kaj kial la ordono estas eldonita. Sed dume, se eĉ Helioso malsuprenirus pro ĉagreno en la Kimeriajn landojn, mi iras dormi, kaj vi imitu min.

         Kaj ili disiris, sed Vinicius iris en la bibliotekon kaj komencis skribi leteron al Ligia.

         Kiam li finis, li portis ĝin mem kaj transdonis en la manojn de la kristana centestro, kiu tuj iris kun ĝi en la malliberejon. Post momento li revenis kun saluto de Ligia kaj kun la promeso, ke ankoraŭ hodiaŭ li reportos al li ŝian respondon.

         Vinicius ne volis tamen reveni kaj, sidiĝinte sur rokpeco, atendis la leteron de Ligia. La suno leviĝis jam alten sur la ĉielon kaj tra Clivus Argentarius enfluadis sur la Forumon, kiel ordinare, amasoj da homoj. Stratvendistoj anoncadis siajn komercaĵojn; aŭguristoj rekomendadis al la pasantoj siajn servojn; civitanoj gravpaŝe direktadis sin al Rostra, por aŭskulti hazardajn oratorojn aŭ rakonti al si reciproke plej freŝajn novaĵojn. Laŭgrade kiel la varmego brulis ĉiam pli forte, amasoj da senfaruloj rifuĝadis sub la portikojn da temploj, el sub kiuj elflugadis ĉiumomente tutaj aroj da kolomboj, brilante per siaj blankaj plumoj en la suna lumo kaj en la bluo.

         Sub la influo de la trolumo de la bruo, varmo kaj senlima laceco, la okuloj de Vinicius komencis fermi sin. Monotonaj ekkrioj de knaboj, ludantaj apude moraon, kaj la egalritmaj paŝoj de la soldatoj lulis lin al dormo. Kelkfoje li levis ankoraŭ la kapon kaj prenis en la rigardon la malliberejon, poste li apogis la frunton sur roka derompaĵoj, ekĝemis, kiel infano, endormiĝanta post longa plorado, kaj ekdormis.

         Tuj eksvarmis ĉirkaŭ li vizioj. Ŝajnis al li, ke en nokto li portas en la brakoj Ligian tra nekonata vinberejo, kaj antaŭ li iras Pomponia Graecina kun meĉlampo, lumigante la vojon. Iu voĉo, kvazaŭ la voĉo de Petronius, vokis post li el malproksime: „Revenu!” sed li ne atentis tiun vokon kaj iris pluen post Pomponia, ĝis ili venis al kabano, sur kies sojlo staris Petro la apostolo. Tiam li montris al la apostolo Ligian kaj diris: „Ni venas el la areno, sinjoro, sed ni ne povas ŝin veki, vi veku ŝin”. Sed Petro respondis: „Kristo mem venos ŝin veki!”

         Poste la bildoj komencis miksi sin antaŭ liaj okuloj. Li vidis sonĝe Neron kaj Poppaean, tenantan en la brakoj la malgrandan Rufiuson kun sanganta frunto, kiun lavis Petronius, kaj Tigellinuson, surŝutantan per cindro tablojn, kovritajn per multekostaj manĝaĵoj, kaj Viteliuson, glutegantan tiujn manĝaĵojn, kaj multajn aliajn aŭgustanojn, sidantajn ĉe la festeno. Li mem kuŝis apud Ligia, sed inter la tabloj paŝis leonoj, de kies palflavaj barboj gutis sango. Ligia petis, ke li ŝin elkonduku, sed lin ekregis senforteco tiel granda, ke li ne povis eĉ moviĝi. Poste en liaj vizioj sekvis ĥaoso ankoraŭ pli granda, kaj fine ĉio profundiĝis en plenan mallumon.

         El la profunda dormo vekis lin nur la suna brulego kaj la ekkrioj, kiuj eksonis tuj apud la loko, kie li sidis. Vinicius frotis la okulojn: la strato svarmis de homoj, sed du kuristoj, vestitaj per flavaj tunikoj, dispuŝadis per longaj kanoj la amason, kriante kaj farante lokon por luksa portilo, kiun portis kvar egiptaj sklavoj.

         En la portilo sidis iu homo, vestita per blanka vesto, kies vizaĝon oni ne povis vidi bone, ĉar tuj ĉe la okuloj li tenis papirusan rulaĵon kaj diligente ion legis.

         — Lokon por la nobla aŭgustano! — kriis la kuristoj.

         La strato estis tamen tiel svarmoplena, ke la portilo devis halti por momento. Tiam la aŭgustano mallevis senpacience la paperrulaĵon kaj ŝovis la kapon eksteren, vokante:

         — Dispelu tiujn ĉi sentaŭgulojn! rapide!

         Subite, rimarkinte Viniciuson, li retiris la kapon kaj rapide levis al la okuloj la paperrulaĵon.

         Kaj Vinicius ŝovis la manon sur la frunto, kredante, ke li sonĝas ankoraŭ.

         En la portilo sidis Chilo.

         Dume la kuristoj trabatis la vojon kaj la egiptanoj estis ekmarŝontaj, kiam subite la juna tribuno, kiu en unu momento ekkomprenis multajn aferojn, antaŭe por li nekompreneblajn, proksimiĝis al la portilo.

         — Saluton al vi, Chilo! — li diris.

         — Saluton, junulo — respondis digne kaj fiere Chilo, penante doni al sia vizaĝo la esprimon de trankvileco, kiun li ne havis en la animo — sed ne retenu min, ĉar mi rapidas al mia amiko, la nobla Tigellinus.

         Sed Vinicius, ekkaptinte la randon de la portilo, klinis sin al li kaj, rigardante rekte en liajn okulojn, demandis per subpremita voĉo:

         — Vi perfidis Ligian?...

         — Koloso de Memnono! — ekkriis Chilo, terurite.

         Sed en la okuloj de Vinicius ne estis minaco, do la timo de la greko pasis rapide. Li ekpensis, ke li estas sub la protekto de Tigellinus kaj de la cezaro mem, tio estas de du potencoj, antaŭ kiuj ĉio tremas kaj ke ĉirkaŭas lin fortaj sklavoj, dum Vinicius staras antaŭ li senarma, kun mizera vizaĝo kaj kun figuro, fleksita de sufero.

         Ĉe tiu ĉi penso revenis lia malhumileco. Li fiksis sur Vinicius siajn okulojn, ĉirkaŭitajn de inflama ruĝo, kaj reflustris:

         — Kaj vi, kiam mi estis mortanta pro malsato, ordonis min skurĝi.

         Dum momento ambaŭ eksilentis, post kio aŭdiĝis la obtuza voĉo de Vinicius.

         — Mi estis maljusta kontraŭ vi, Chilo...

         Tiam la greko levis la kapon kaj, ekklakinte per la fingroj, kio estis en Romo signo de malestimo kaj malrespekto, respondis tiel laŭte, ke ĉiuj povu lin aŭdi:

         — Amiko, se vi volas peti ion de mi, venu en mian domon sur Eskvilino en la matena tempo, kiam post bano mi akceptas gastojn kaj klientojn.

         Li mansignis; je tiu ĉi gesto la egiptanoj levis la portilon kaj la sklavoj, vestitaj per flavaj tunikoj, komencis voki, svingante la kanojn:

         — Lokon por la partilo de la nobla Chilo Chilonides! lokon! lokon!...


Enkomputiligis Darold Booton de eldonaĵo de Eldonejo „Polonia”
Hosted by www.Geocities.ws

1