Enkomputiligis Darold Booton de eldonaĵo de Eldonejo „Polonia”


ĈAPITRO XLVI

LA urbo brulis senĉese. La granda cirko falis en rubojn, kaj poste en la kvartaloj, kiuj la unuaj komencis bruli, falegadis tutaj stratoj kaj stratetoj.

         Post ĉiu tia falo fajraj kolonoj leviĝadis momente ĝis la ĉielo. La vento ŝanĝiĝis kaj blovis nun kun grandega forto flanke de la maro, portante al Celio, al Eskvilino kaj Viminalo ondojn da fajro, brulaĵoj kaj karbopecoj. Oni jam tamen komencis pensi pri savo. Laŭ la ordono de Tigellinus, kiu en la tria tago alkuris el Antiumo, oni komencis detrui la domojn sur Eskvilino, por ke la fajro, renkontite malplenajn lokojn, mem estingiĝu. Ĝi estis tamen vana helpo, entreprenita por savi la ceteron de la urbo, ĉar pri savo de tio, kio jam estis brulanta, oni eĉ ne povis pensi. Oni decidis ankaŭ antaŭgardi kontraŭ pluaj sekvoj de la katastrofo. Kune kun Romo pereis ĝiaj senlimaj riĉaĵoj, pereis la tuta havaĵo de la civitanoj, tiel, ke ĉirkaŭ la muroj tendovagis nun centmiloj da kompletaj mizeruloj. Jam en la dua tago malsato sentigis sin al tiu homamaso, ĉar la grandegaj provizoj da nutraĵo, kolektitaj en la urbo, brulis kune kun ĝi, kaj en la ĝenerala ĥaoso kaj malordiĝo de la oficoj neniu ekpensis ĝis nun pri venigo de novaj provizoj. Nur post la alveno de Tigellinus oni sendis en Ostrion la konformajn ordonojn, sed dume la popolo komencis alpreni ĉiam pli minacan sintenon.

         La domon apud Aqua Appia,en kiu dume loĝis Tigellinus, ĉirkaŭadis amasoj da virinoj, kriantaj de mateno ĝis malfrua nokto: „Panon kaj tegmenton!” Vane la pretorianoj, venigitaj el la granda tendaro, staranta inter Via Salaria kaj Nomentana, penis gardi ian ordon. Tie kaj ie oni ilin malkaŝe kontraŭstaris armite, aliloke senarmaj homaj aroj, montrante la brulantan urbon vokis: „Murdu nin kontraŭ tiu fajro!” Oni minacis al la cezaro, al la aŭgustanoj, al la pretoriaj soldatoj, kaj la ekscito kreskis kun ĉiu horo tiel, ke Tigellinus, rigardante nokte la milojn da fajroj, dismetitaj ĉirkaŭ la urbo, parolis al si mem, ke tio estas fajroj de malamika tendaro. Laŭ lia ordono oni venigis, krom faruno, laŭeble grandan nombron da pretaj panbuloj, kiujn oni kolektis ne nur el Ostio, sed el ĉiuj proksimaj urboj kaj vilaĝoj. Apenaŭ tamen la unuaj sendaĵoj venis nokte en Emporium, la popolo elrompis la pordegon flanke de Aventino kaj disrabis en unu sekundo la provizojn, kaŭzante teruran konfuzon. Ĉe la brilo de la brulruĝo oni batalis pro panbuloj, da kiuj amason oni piedpremis en la teron. La faruno el disŝiritaj sakoj kovris kvazaŭ per neĝo la tutan spacon, de la grenejoj ĝis la Arko de Drusdus kaj Germanicus, kaj la tumulto daŭris, ĝis soldatoj posteniĝis ĉe ĉiuj konstruaĵoj kaj komencis forpeli la amasojn per sagoj kaj ĵetaĵoj.

         Neniam, de la galla invado en la tempo de Brennus, trafis Romon simila batego. Oni ankaŭ komparadis kun malespero tiujn ambaŭ brulojn. Sed tiam restis almenaŭ Kapitolo. Nun Kaptilo ankaŭ estis ĉirkaŭita de terura fajrokrono. La marmoroj ne flamis, vere, sed en nokto, kiam vento disŝovadis por momento la flamojn, oni vidis vicojn de la kolonoj de la supera templo de Jovo, ardantajn kaj brilantojn rozkolore, kvazaŭ ardantaj karboj. Fine en la tempo de Brennus Romo havis popolon disciplinitan, unugentan, amantan la urbon kaj la altarojn, dum nune ĉirkaŭ la muroj de la brulanta Romo tendovagis amasoj diverslingvaj, konsistantaj plejparte el sklavoj kaj liberigitoj, ribelemaj, senbridaj kaj pretaj sub la premo de mizero turni sin kontraŭ la aŭtoritatulojn kaj kontraŭ la urbon.

         Sed la amplekso mem de la brulego, pleniganta la korojn per teruro, paralizis certagrade la amason. La plagon de fajro estis sekvonta la plago de malsato kaj de malsanoj, ĉar, je pli granda malfeliĉo, venis terura julia varmego. La aeron, brulantan de la fajro kaj suno, oni ne povis spiri. La noktoj ne nur ne malpliigadis la varmegon, sed iĝadis simple inferaj. Tage terura kaj korprema vidaĵo prezentis sin al la okuloj. En la mezo — la grandega urbo sur la montaĵoj, ŝanĝita en unu bruegantan vulkanon, kaj ĉirkaŭe, ĝis la Albana montaro — unu senlima tendaro, konsistanta el tendoj, budoj, branĉaĵoj, veturiloj, puŝĉaroj, portiloj, butikoj, fajroj, ĉio vualita de fumo, polvo, lumigita de rustaj radioj de la suno, pasanta tra la brulo, plena de bruo, krioj, minacoj, malamo kaj timo, terura bildo de viroj, virinoj kaj infanoj. Meze de la kviritoj — grekoj, vilaj unuokululoj el la nordo, afrikanoj kaj azianoj; meze de la civitanoj — sklavoj, liberigitoj, gladiatoroj, komercistoj, metiistoj, kamparanoj kaj soldatoj, vera maro da homoj, ĉirkaŭverŝanta la insulon de fajro.

         Diversaj famoj movis tiun maron, kiel vento movas verajn ondojn. Ili estis favoraj kaj malfavoraj. Oni rakontis pri senmezuraj provizoj da greno kaj da vestoj, kiuj estis venontaj en Emporium kaj senpage disdonotaj. Oni diradis ankaŭ, ke laŭ la ordono de la cezaro ĉiuj provincoj en Azio kaj Afriko estos senhavigitaj de siaj riĉaĵoj, kaj la trezorojn, tiumaniere kolketitajn, oni disdonos inter la loĝantojn de Romo, por ke ĉiu povu konstrui al si propran domon. Sed samtempe oni diskonigadis ankaŭ tiajn novaĵojn, ke la akvo en la akveduktoj estas venenita kaj ke Nero volas detrui la urbon kaj ekstermi ĉiujn loĝantojn senescepte, por translokiĝi en Grekujon aŭ Egipton kaj el tie regi la mondon. Ĉiu famo disvastiĝadis fulmrapide, kaj ĉiu el ili trovadis kredon ĉe la amaso, kaŭzante eksplodojn ĉu de espero, kolero, teruro, aŭ de furiozo. Fine ia febro ekregis tiujn milojn da vaguloj. La kredo de la kristanoj, ke la fino de la mondo pro fajro estas proksima, vastiĝadis ankaŭ inter la konfesantoj de la dioj, ĉiutage pli ĝenerale. La homojn ekregadis konsterno aŭ furiozo. Meze de nuboj, lumigitaj de la brulbrilo, oni vidis la diojn, rigardantajn la pereon de la tero, kaj oni etendadis al ili la brakojn, petante kompaton, aŭ malbenis ilin.

         Dume soldatoj, helpataj de certa nombro de loĝantoj, detruadis senĉese la domojn sur Eskvilino, sur Celio kaj en Transtibro, kiu dank’ al tio grandparte evitis la pereon. Sed en la urbo mem brulis sennombraj trezoroj, amasigitaj dum jarcentoj de venkoj, netakseblaj artverkoj, grandiozaj temploj kaj plej karaj monumentoj de la roma pasinteco kaj de la roma gloro. Oni antaŭvidis, ke el la tuta urbo estos savitaj apenaŭ kelkaj ekstremaj kvartaloj kaj ke centmiloj da homoj restos sen tegmento super la kapo. Aliaj tamen disvastigadis la famon, ke la soldatoj detruas la domojn ne por haltigi la fajron, sed por ke nenio restu el la urbo. Tigellinus en ĉiu letero petegis, ke la cezaro alvenu kaj per sia ĉeesto trankviligu la malesperantan popolon. Sed Nero moviĝis nur tiam, kiam la flamoj ekposedis la domus transitoria, kaj li rapidis, por ne preterlasi la momenton, en kiu la brulego atingos sian plej grandan potencon.


Enkomputiligis Darold Booton de eldonaĵo de Eldonejo „Polonia”
Hosted by www.Geocities.ws

1