Enkomputiligis Darold Booton de eldonaĵo de Eldonejo „Polonia”


ĈAPITRO XLIV

LA ruĝbrilo de la brulanta urbo disverŝis sin sur la ĉielo tiel vaste, kiel nur la homa vido atingis. El post la montaĵoj ruliĝis supren la luno, granda kaj ronda, kiu baldaŭ ekflamis de la brilo kaj, alpreninte la koloron de ardanta kupro, ŝajnis rigardi kun miro la pereon de la mondreganta urbego. En rozaj abismoj de la ĉielo brilis ankaŭ rozaj steloj, sed kontraŭe ol en la ordinaraj noktoj, la tero estis pli hela, ol la ĉielo. Romo, kvazaŭ grandega brulŝtiparo, lumigis la tutan Kampanion. Ĉe la sanga brilo oni vidis ankaŭ pluajn montaĵojn, urbojn, palacojn, templojn, monumentojn kaj akveduktojn, tiriĝantajn de ĉiuj regionaj montoj al la urbo, kaj sur la akveduktoj — amasojn da homoj, kiuj tien rifuĝis por sendanĝeriĝi aŭ por rigardi la brulegon.

         Dume la terura elemento ekposedadis ĉiam pli novajn kvartalojn. Oni ne povis dubi, ke iuj krimaj manoj fajrigas la urbon, ĉar ĉiam novaj bruloj eksplodadis en lokoj, malproksimaj de la ĉefa fajrocentro. De la montaĵoj, sur kiuj Romo estis konstruita, la flamoj, kvazaŭ ondoj, fluis malsupren en la valojn, dense kovritajn per domoj, kalkulantaj po kvin kaj ses etaĝojn, plenaj de budoj, butikoj, transporteblaj lignaj amfiteatroj, konstruitaj laŭokaze por diversaj spektakloj, fine de magazenoj de ligno, olivoleo, greno, nuksoj, piniaj strobiloj, per kies grajnoj nutris sin la malriĉa loĝantaro, kaj de vestoj, kiujn oni iafoje, laŭ cezara favoro, disdonadis al la ĉifonuloj, nestantaj en malvastaj strataĉoj. Tie la brulo, trovante abundon da fariĝema materialo, ŝanĝadis sin preskaŭ en vicon da eksplodoj kaj kun neimagebla forto ekposedadis tutajn stratojn. La homoj, tendostarantaj ekster la urbo aŭ rigardantaj de la akveduktoj, divenadis laŭ la koloro de la flamoj, kio brulas. Furioza aerblovego levadis iafoje el la fajra dronejo milojn kaj milionojn da ardantaj ŝeloj de nuksoj kaj migdaloj, kiuj supereniĝadis kiel sennombraj aroj da lumaj papilioj, — kaj krake krevadis en la aero, aŭ, pelate de la vento, faladis sur novajn kvartalojn, sur akveduktojn kaj sur kampojn, ĉirkaŭantajn la urbon. Ĉia penso pri savo ŝajnis absurda, kaj la tumulto kreskis ĉiumomente, ĉar dum unuflanke la urba loĝantaro forkuradis tra ĉiuj pordegoj ekster la murojn, aliflanke la brulo allogis milojn da homoj, el la ĉirkaŭaĵoj, tiel loĝantojn de malgrandaj urbetoj, kiel vilaĝanojn kaj duonsovaĝajn paŝtistojn el Kampanio, kiujn altiris ankaŭ la espero de raboj.

         La ekkrio: „Romo pereas!” sonis senĉese en la buŝoj de l’ amaso, kaj la pereo de la urbo ŝajnis tiutempe kune fino kaj malligo de ĉiuj nodoj, kiuj ĝis nun kunligadis la homaron en unu tuton. La ŝtatamaso, en kiu al plimulto, konsistanta el sklavoj kaj fremduloj, la regado de Romo estis tute indiferenta, kaj kiun ĉia renverso povis nur liberigi el la katenoj, alprenadis tie kaj ie minacan sintenon. Vastiĝadis perforto kaj raboj. Ŝajnis, ke la nura spektaklo de la pereanta urbo alfiksas la homan atenton kaj retenas ankoraŭ la eksplodon de buĉado, kiu komenciĝos tuj, kiam la urbo ŝanĝos sin en cindrojn. Centmiloj da sklavoj, forgesante, ke Romo, krom la temploj kaj muroj, posedas ankaŭ kelkdek legiojn en ĉiuj flankoj de la mondo, ŝajnis nur atendi batalvokon kaj ĉefon. Oni komencis rememori la nomon Spatacus — troviĝis tamen neniu Spartacus — aliflanke la civitanoj komencis sin armi, per kio ĉiu povis. Plej monstraj famoj rondiris ĉe ĉiuj pordegoj. Kelkaj asertis, ke Vulkano laŭ la ordono de Jovo detruas la urbon per fajro, eliĝanta el sub la tero; aliaj — ke ĝi estas venĝo de Vesto pro la pastrino Rubria. Homoj, tiel konvinkitaj, volis nenion savi, nur, svarmante al la temploj, ili petegis la diojn pri kompato. Sed plej ĝenerale oni ripetadis, ke la cezaro ordonis bruligi la urbon, por liberiĝi de la odoroj, venantaj el Suburra, kaj por konstrui novan urbon, nomotan Neronio. Je tiu ĉi ideo furiozo kaptadis al homojn, kaj se, kiel pensis Vinicius, troviĝus ĉefo, kiu volus elprofiti tiun ĉi eksplodon de malamo, la lasta horo de Nero ekbatus jarojn pli frue.

         Oni ankaŭ diradis, ke la cezaro freneziĝis, ke li ordonis al la pretorianoj kaj gladiatoroj ataki la popolon kaj elbuĉi ĝin. Kelkaj ĵuris je la dioj, ke laŭ la ordono de la Kuprobarba ellasitaj estis la bestoj el ĉiuj bestejoj. Oni vidis sur la stratoj leonojn kun flamantaj kolharoj, furiozajn elefantojn kaj urojn, kiuj are piedpremis homojn. Estis eĉ en tio ĉi parto da vero, ĉar kelkloke elefantoj, vidante la proksimiĝantan brulon, disbatis la bestejojn kaj, liberiĝinte, kuregis en la direkto kontraŭa al la fajro, detruante ĉion antaŭ si, kiel uragano. La publika famo nombris dekmilojn da personoj, kiuj pereis en la fajro. Efektive pereis multegaj. Estis tiaj, kiuj perdinte la tutan havaĵon aŭ plej karajn personojn, propravele ĵetis sin pro malespero en la flamojn. Aliajn sufokis la fumoj. En la mezo de la urbo, inter Kapitolo unuflanke kaj Kvirinalo, Viminalo kaj Eskivilino aliflanke, same kiel inter Palatino kaj la monteto Celio, kie la stratoj estis pli dense plenkonstruitaj, la brulo komenciĝadis en tiel multaj lokoj, ke tutaj aroj da homoj, forkurante en unu direkto, renkontadis neatendite novan flammuron de la kontraŭa flanko kaj pereadis de terura morto meze de la fajra inundo.

         En la teruro, tumulto kaj konsterno oni ne sciis, fine, kien forkuri. La vojoj estis ŝtopitaj per objektoj, kaj en multaj malvastaj lokoj simple barikaditaj. Tiuj, kiuj rifuĝis sur foirejojn kaj placojn, en la loko, kie oni poste konstruis la Amfiteatron de Flavius, apud la templo de Tero, apud la portiko de Livia kaj pli alte, apud la temploj de Junono kaj Lucino, same kiel inter Clivius Vibrius kaj la malnova Eskvilina pordego, ĉirkaŭite ĉiuflanke de maro da fajro, pereis de la ardo. En la lokoj, kien la flamo ne atingis, oni trovis poste centojn da karbobruligitaj korpoj, kvankam tie kaj ie la malfeliĉuloj elŝiris pavimajn platojn kaj, por ŝirmi sin kontraŭ la varmego, eniĝis ĝisduone en la teron. Preskaŭ neniu el la familioj, loĝantaj en la mezo de la urbo, restis senmanka, tial laŭlonge de la muroj kaj ĉe ĉiuj pordegoj oni aŭdis malesperan hurladon de virinoj, vokantaj la karajn nomojn de tiuj, kiuj pereis en la interpremo aŭ en la fajro.

         Kaj tial, dum unuj petegis de la dioj almozon de kompato, aliaj blasfemis al ili pro la terurega malfeliĉo. Oni vidis maljunulojn, turnitajn al la templo de Jovo Liberiganto, kiuj etendante la brakojn, vokis: „Vi estas savanto, savu vian altaron kaj la urbon!” La malespero tamen direktadis sin ĉefe kontraŭ la malnovajn romajn diojn, kiuj, laŭ la kompreno de la loĝantaro, havis la devon pli zorgeme, ol aliaj, gardi la urbon. Ili montriĝis senfortaj, do oni insultis ilin. Aliflanke okazis, ke kiam sur Via Asinaria montriĝis taĉmento de egiptaj pastroj, transkondukantaj statuon de Izido, kiun oni savis el la templo, staranta proksime de Porta Caelimontana, la amaso ĵetis sin inter la taĉmenton, kromjungis sin al la veturilo, altiris ĝin ĝis la Appia pordego kaj, ekkaptinte la statuon, lokis ĝin en la templon de Marso, kontuzinte ĉe tio la pastrojn de tiu ĉi lasta dio, kiuj kuraĝis kontraŭstari. En aliaj lokoj oni alvokadis Serapison, Baalon aŭ Jehovon, kies konfesantoj, elsvarminte el la stratetoj en la ĉirkaŭaĵoj de Suburra kaj Transtibro, plenigadis per krioj kaj vokoj la kampojn, kuŝantajn apud la muroj. En iliaj krioj sonis tamen kvazaŭ tonoj de triumfo, tial do dum unuj el la loĝantoj miksis sin kun la ĥoro gloranta la „Sinjoron de la mondo”, aliaj, indignitaj pro tiu ĉi ĝoja bruado, penis ĝin perforte silentigi. Tie kaj ie oni aŭdis aĝofortajn virojn, maljunulojn, virinojn kaj infanojn, kantantajn kantojn strangajn kaj solenajn, kies signifon oni ne povis kompreni, sed en kiuj ripetiĝadis ĉiumomente la vortoj: „Jen venas la juĝisto en la tago de koler’ kaj detruo”. Tiel la moviĝema kaj sendorma homa ondo ĉirkaŭadis la brulantan urbon, simile al maltrankvila maro.

         Sed nenion helpis la malespero, nek la blasfemoj, nek la kantoj. La malfeliĉo ŝajnis nevenkebla, kompleta kaj senindulga, kiel Fato. Apud la Amfiteatro de Pompejus ekbrulis magazenoj de kanabo kaj ŝnuroj, da kiuj multege oni bezonis por cirkoj, arenoj kaj ĉiapecaj maŝinoj, uzataj ĉe cirkludoj, kaj kune ekbrulis apudaj konstruaĵoj, entenantaj barelojn kun peĉo, per kiu oni ŝmiris la ŝnurojn. Dum kelkaj horoj la tuta parto de la urbo, trans kiu kuŝis la kampo de Marso, lumis per tiel hele-flava flamo, ke al rigardantoj, duonkonsciaj pro teruro, ŝajnis, ke la ordo de tago kaj nokto estas ankaŭ konfuzita kaj ke ili vidas la brilon de la suno. Sed poste sangoruĝa, unuaspekta brulo superis ĉiujn aliajn kolorojn de la flamoj. El la maro da fajro ŝprucadis al la brulruĝa ĉielo kvazaŭ grandegaj fontanoj kaj flamaj kolonoj, disblovante sin supre en fajrajn tufojn kaj plumojn; la vento forkaptadis ilin, ŝanĝadis en orajn fadenojn kaj harojn da fajreroj kaj portis for, super Kampanio, ĝis la Albana montaro. La nokto iĝadis ĉiam pli luma; la aero mem ŝajnis saturita ne nur de brilo, sed ankaŭ de flamo. Tibro fluis, kvazaŭ rivero de fajro. La malfeliĉa urbo ŝanĝis sin en unu inferon. La brulego ekposedadis ĉiam pli grandajn spacojn, konkeradis atake la montetojn, disverŝadis sin tra la valoj, inundadis la ebenaĵojn, furiozis, bruis, tondris.


Enkomputiligis Darold Booton de eldonaĵo de Eldonejo „Polonia”
Hosted by www.Geocities.ws

1