Enkomputiligis Darold Booton de eldonaĵo de Eldonejo „Polonia”


ĈAPITRO XXXI

PRETORIANOJ ĉirkaŭiradis la boskojn, kreskantajn ĉe la bordoj de la lago de Agrippa, por ke tro grandaj amasoj da rigardantoj ne ĝenu la cezaron kaj liajn gastojn, ĉar oni jam ĝenerale parolis, ke ĉiu, kiu nur distingiĝis en Romo per riĉeco, saĝeco aŭ beleco, partoprenos en tiu ĉi festeno, kiu ne havis egalan en la historio de la urbo. Tigellinus volis rekompenci al la cezaro la perditan vojaĝon en Aĥajon, kune superi ĉiujn, kiuj iam ajn gastigis Neron, kaj pruvi al li, ke neniu scias lin tiel amuzi. Tiucele, estante ankoraŭ kun la cezaro en Neapolo kaj poste en Benevento, li faris jam preparojn kaj dissendadis ordonojn, ke oni venigadu el la plej malproksimaj ekstremoj de la mondo bestojn, birdojn, maloftajn fiŝojn kaj kreskaĵojn, ne preterlasante vazojn kaj teksaĵojn, kiuj devis pligrandigi la brilon de la festeno. La plenumo de liaj ekscesaj planoj kostis enspezojn el la tutaj provincoj, sed tion ĉi la potenca favorato ne bezonis zorgi. Lia influo kreskis de tago al tago. Tigellinus ne estis ankoraŭ al Nero pli simpatia, ol Petronius, sed li iĝadis ĉiam pli necesa. Petronius senfine superis lin per mondaneco, intelekto, spriteco kaj sciis pli bone amuzi la cezaron per konversacio, sed, je sia malfeliĉo, li superis per tio ankaŭ la cezaron mem, pro kio li ekscitis lian ĵaluzon. Li ne sciis ankaŭ esti ĉiamobea instrumento kaj la cezaro timis lian opinion, kiam estis koncernataj la aferoj de gusto; dume kun Tigellinus li neniam sentis sin ĝenata. La titolo mem: arbiter elegantiarum, kiun oni donadis al Petronius, incitis la memamon de Nero, ĉar kiu devus ĝin havi, ĉu ne li, la cezaro? Tigellinus tamen havis tiom da prudento, ke li konsciis siajn mankojn, kaj vidante, ke li povas konkuri nek kun Petronius, nek kun Lucanus, nek kun aliaj, kiujn distingis ĉu deveno, ĉu talentoj aŭ scio — li decidis ombrigi ilin per la subiĝeco de siaj servoj, kaj antaŭ ĉio per tia lukso, ke eĉ la imago de Nero estu de ĝi frapita.

         Li ordonis do pretigi la festenon sur grandega floso, konstruita el origitaj traboj. Ĝiaj randoj estis ornamitaj per mirindaj konkoj el la Ruĝa maro kaj el la Hinda oceano, brilantaj per la koloroj de perloj kaj de ĉielarko. La flankoj estis kovritaj per tufoj da palmoj, per boskoj da lotosoj kaj plenflorantaj rozoj, inter kiuj oni kaŝis fontanojn, ŝprucigantajn armaĵojn, statuojn de dioj kaj orajn aŭ arĝentajn kaĝojn, plenajn de diverskoloraj birdoj. En la mezo levis sin grandega tendo, aŭ pli ĝuste, por ne ŝirmi la vidaĵon, nur tendosupro el siria purpuro, bazita sur arĝentaj kolonoj, kaj sube, kiel sunoj, brilis tabloj, preparitaj por la festenanoj kaj ŝarĝitaj per aleksandriaj vitraĵoj, kristaloj, per vazoj simple netakseblaj, rabitaj en Italujo, Grekujo kaj Malgranda Azio. La floso, simila pro la amasigitaj sur ĝi kreskaĵoj al insulo kaj ĝardeno, estis ligita per ŝnuroj oraj kaj purpuraj kun boatoj, havantaj la formojn de fiŝoj, cignoj, mevoj kaj fenikopteroj, en kiuj ĉe koloraj remiloj sidis nudaj remistoj kaj remistinoj kun mirinde belaj formoj kaj vizaĝoj, kun haroj frizitaj laŭ la orienta maniero, aŭ plektitaj sub oraj retoj. Kiam Nero, alveninte kun Poppaea kaj la aŭgustanoj, surpaŝis la ĉefan floson kaj sidiĝis sub la purpura tendo, la boatoj moviĝis, la remiloj komencis bati la akvon, streĉiĝis la oraj ŝnuroj kaj la floso kun la festeno kaj la gastoj komencis movi sin kaj rondnaĝi sur la lago. Ĉirkaŭe viciĝis aliaj boatoj kaj malgrandaj flosoj, plenaj de citristinoj kaj harpistinoj, kies rozkoloraj korpoj, bildantaj sin sur la bluo de la ĉielo kaj de la akvo kaj rebrilantaj de la oraj instrumentoj, ŝajnis sorbi en sin tiun bluon kaj tiujn brilojn, koloriĝi kaj flori, kiel rozoj.

         El la apudbordaj boskoj, el strangaj konstruaĵoj, speciale starigitaj kaj kaŝitaj en la densaĵo, aŭdiĝis ankaŭ la sonoj de muziko kaj kanto. Resonis la ĉirkaŭaĵo, resonis la boskoj, eĥoj disportis la tonojn de kornoj kaj trumpetoj. La cezaro mem, havante unuflanke Poppaean, aliflanke Pythagorason, admiris, kaj, precipe kiam inter la boatoj aperis junaj sklavinoj, alivestitaj kiel sirenoj, kovritaj per verdaj retoj, imitantaj skvamaron, li ne avaris laŭdojn al Tigellinus. Li rigardadis tamen, laŭ sia kutimo, al Petronius, volante ekkoni la opinion de la „arbitro”; tiu ĉi tamen sintenis indiferente kaj nur, rekte demandita, respondis:

         — Mi opinias, sinjoro, ke dek mil nudaj knabinoj impresas malpli, ol unu.

         Al la cezaro tamen plaĉis la „naĝanto festeno”, ĉar ĝi estis io nova. Oni servis cetere, kiel kutime, tiel eksterordinarajn manĝaĵojn, ke eĉ la imago de Apicius svenus je ilia vido, kaj vinojn en tiom da specoj, ke Otho, ĉe kiu oni servadis da ili okdek, kaŝus sin sub la akvon pro honto, se li povus vidi tiun lukson. Al la tablo, krom virinoj, sidiĝis ekskluzive aŭgustanoj, inter kiuj Vinicius ombrigis ĉiujn per sia beleco. Iam lia figuro kaj vizaĝo konigis profesian soldaton, nun la internaj zorgoj kaj la fizika doloro, kiun li suferis, tiel ĉizis liajn trajtojn, kvazaŭ tuŝus ilin la delikata mano de majstra skulptisto. Lia vizaĝo perdis la iaman brunecon, restis al ĝi tamen la oraj nuancoj de la numida marmoro. La okuloj iĝis pli grandaj, pli malgajaj. Nur lia torso konservis la iaman potencan formon, kvazaŭ kreita por kiraso, sed super tiu ĉi torso de legiano levis sin kapo de greka dio, aŭ almenaŭ de rafinita patricio, kune subtila kaj grandioza. Petronius, dirante al li, ke neniu aŭgustanino povus nek volus al li rezisti, parolis, kiel spertulo. Efektive ili rigardis lin ĉiuj, ne esceptante Poppaean kaj la vestpastrinon Rubrian, kiu ĉeestis la festenon laŭ la deziro de la cezaro.

         Vinoj, glaciigitaj en neĝoj de montsuproj, baldaŭ varmigis la korojn kaj la kapojn de la festenanoj. El la apudborda densaĵo eliĝadis ĉiam novaj boatoj, havantaj la formojn de cikadoj kaj libeloj. La blua spegulo de la lago aspektis kvazaŭ iu surŝutus ĝin per florpetaloj aŭ kvazaŭ ĝin kovrus amaso da papilioj. Super la boatoj tie kaj ie levis sin kolomboj kaj aliaj birdoj el Hindujo kaj Afriko, alligitaj per arĝentaj kaj bluaj fadenoj aŭ ŝnuretoj. La suno jam estis trakurinta la pli grandan parton de la ĉielo, sed la tago, kvankam la festeno okazis en la komenco de majo, estis varma, eĉ brulanta. La lago balancis sin de la frapoj de la remiloj, kiuj batis la ondaron samtakte kun la muziko, sed en la aero ne spiris eĉ plej facila vento kaj la boskoj staris senmove, kvazaŭ ili aŭskultus kaj rigardus sorĉite tion, kio okazis sur la akvo. La floso rondnaĝis senĉese sur la lago, portante ĉiam pli ebriajn kaj pli bruantajn festenanojn. La festeno ne atingis ankoraŭ la mezon, kiam oni jam ne gardis la ordon, en kiu ĉiuj sidiĝis al la tablo. La cezaro mem donis la ekzemplon, ĉar leviĝinte, li ordonis al Vinicius, kiu kuŝis apud Rubria la vestpastrino, cedi la lokon, kaj, okupinte lian triclinium, li komencis ion flustri en ŝian orelon. Vinicius troviĝis apud Poppaea, kiu post momento etendis al li la brakon, petante, ke li rebuku ŝian malfiksiĝintan brakringon, kaj kiam li faris tion per iom tremantaj manoj, ŝi ĵetis al li el sub la longaj okulharoj rigardon kvazaŭ honteman kaj skuis sian oran kapon, ŝajne ion neante. Dume la suno iĝis pli granda, pli ruĝa kaj rulis malrapide trans la pintojn de la boskoj; la gastoj estis jam plejparte tute ebriaj. La floso naĝis nun proksime al la bordoj, sur kiuj, meze da aroj da arboj kaj floroj, oni vidis grupojn da homoj, alivestitaj kiel faŭnoj aŭ satirusoj, ludantaj flutojn, ŝalmojn, tamburetojn, kaj grupojn da knabinoj, prezentantaj nimfojn, driadojn kaj hamadriadojn. La krepusko venis fine meze de ebriaj ekkrioj je la gloro de Luno, sonantaj el sub la tendo: tiam la boskoj eklumis per miloj da lampoj. El la publikejoj, starantaj ĉe la bordoj, ekfluis torentoj da lumo: sur la terasoj aperis novaj grupoj, ankaŭ nudaj, konsistantaj el edzinoj kaj filinoj de plej eminentaj romanaj familioj. Per la voĉo kaj per malmodestaj gestoj ili komencis alvoki la festenanojn. La floso albordiĝis fine, la cezaro kaj aŭgustanoj ĵetis sin en la boskojn, diskuris en la publikejojn, en tendojn, kaŝitajn meze de la densaĵoj, en grotojn, artefaritajn meze de fontoj kaj fontanoj. Frenezo ekregis ĉiujn; neniu sciis, kie perdiĝis la cezaro, kiu estas senatano, kiu kavaliro, kiu akrobato aŭ muzikisto. La satirusoj kaj faŭnoj komencis postkuri la nimfojn. Oni batis per tirsoj la lampojn, por ilin estingi. Kelkajn partojn de la boskoj ekregis mallumo. Ĉie tamen oni aŭdis jen laŭtajn kriojn, jen ridojn, jen flustrojn, jen ekscititan spiradon de homaj brustoj. Romo efektive vidis ĝis tiam nenion similan.

         Vinicius ne estis malsobra, kiel dum tiu festeno en la cezara palaco, kiun Ligia ĉeestis, sed lin ankaŭ ensorĉis kaj ebriigis la vido de ĉio, kio okazis, kaj fine ekkaptis lin avido je volupto. Ĵetinte sin en la arbaron, li kuris kun la aliaj, serĉante, kiu el la driadoj ŝajnos al li plej bela. Ĉiumomente novaj aroj da ili, kantante kaj kriante, kuris preter li, pelataj de faŭnoj, satirusoj, senatanoj, kavaliroj kaj de resonoj de la muziko. Ekvidinte fine aran da knabinoj, kondukatan de unu, alivestita kiel Diano, li eksaltis al ili, volante rigardi de pli proksime la diinon, kaj subite la koro haltis en lia brusto. Ĉar ekŝajnis al li, ke en la diino, kronita per luno, li rekonas Ligian.

         Ili dume ekĉirkaŭis lin per freneza dancrondo, kaj post momento, volante lin videble instigi al persekuto, diskuris, kiel aro da kapreolinoj. Sed li restis loke, kun batanta koro, sen spiro, ĉar kvankam li ekkonis, ke la Diano ne estis Ligia kaj de proksime eĉ ŝin ne similis, la tro forta impreso senigis lin de la fortoj. Subite ekregis lin sopiro je Ligia, sopiro tiel senlima, kian li spertis neniam en la vivo, kaj la amo al ŝi ekfluis per nova, grandega ondo en lian bruston. Neniam ŝi ŝajnis al li pli kara, pli ĉasta kaj pli adorinda, ol en tiu ĉi arbaro de diboĉo kaj de freneza malĉasto. Antaŭ momento li mem volis trinki el ĉi tiu pokalo kaj partopreni tiun ĉi orgion de volupto kaj senhonto, nun ekkaptis lin malplaĉo kaj abomeno. Li eksentis, ke lin sufokas abomeno, ke lia brusto bezonas aeron kaj la okuloj stelojn, ne vualitajn de la densaĵo de tiu ĉi terura arbaro, kaj li decidis forkuri. Sed apenaŭ li ekiris, ekstaris antaŭ li virina figuro kun kapo ĉirkaŭvolvita per vualo, kaj, apoginte la manojn sur liaj ŝultroj, komencis flustri, ĉirkaŭverŝante per varmega spiro lian vizaĝon:

         — Mi amas vin!... Venu! Neniu nin vidos, rapidu!

         Vinicius vekiĝis, kvazaŭ el dormo:

         — Kiu vi estas?

         Sed ŝi apogis sin sur li per la brusto kaj komencis insisti:

         — Rapidu! Rigardu, solece estas ĉirkaŭe, kaj mi vin amas! Venu!

         — Kiu vi estas? — ripetis Vinicius.

         — Divenu!...

         Dirinte ĉi tion, ŝi alpremis tra la vualo la buŝon al lia buŝo, tirante al si samtempe lian kapon, ĝis fine, kiam ekmankis al ŝi la spiro, ŝi detiris de li la vizaĝon.

         — La nokto de amo!... la nokto de volupto! — ŝi parolis, rapide kaptante la aeron. — Hodiaŭ estas permesite!... Prenu min!

         Sed tiu ĉi kiso brulvundis Viniciuson kaj inspiris al li novan abomenon. Lia animo kaj koro estis for kaj en la tuta mondo ekzistis por li neniu, krom Ligia.

         Do, forŝovinte per la mano la vualitinon, li diris;

         — Kiu ajn vi estas mi amas alian kaj mi ne volas vin.

         Tiam ŝi mallevis al li la kapon:

         — Levu la vualon...

         Sed en la sama momento ekbruetis la folioj de proksimaj mirtoj; la vualitino malaperis, kiel sonĝa bildo, nur de malproksime aŭdiĝis ŝia rido, iel stranga kaj malbonaŭgura.

         Petronius ekstaris antaŭ Vinicius.

         — Mi aŭdis kaj vidis — li diris.

         Kaj Vinicius respondis:

         — Ni iru for!...

         Ili foriris. Ili preterpasis la brile lumigitajn publikejojn, la boskon, vicon de surĉevalaj pretorianoj kaj retrovis la portilojn.

         — Mi kuniros al vi — diris Petronius.

         Kaj ili sidiĝis kune. Sed envoje ambaŭ silentis. Nur kiam li troviĝis en la domo de Vinicius, en la atrium, Petronius diris:

         — Ĉu vi scias, kiu ŝi estis?

         — Rubia! — demandis Vinicius, ektreminte pro la nura penso, ke Rubria estis vestpastrino.

         — Ne.

         — Do kiu?

         — La fajro de Vesto estas malsanktigita, ĉar Rubria estis kun la cezaro. Sed kun vi parolis...

         Kaj li finis ankoraŭ pli mallaŭte:

         — La diva aŭgustino.

         Sekvis momento da silento.

         — La cezaro — diris Petronius — ne sciis kaŝi de ŝi sian pasion al Rubria, do ŝi volis eble venĝi, kaj mi malhelpis ŝin tial, ĉar se vi, rekoninte la aŭgustinon, rifuzus al ŝi, vi estus nerevokeble perdita: vi, Ligia, kaj eble mi ankaŭ.

         Sed Vinicus eksplodis:

         — Mi havas jam sufiĉe! Tedas min jam Romo, la cezaro, la festenoj, la aŭgustino, Tigellinus kaj vi ĉiuj! Mi sufokiĝas! mi ne povas tiel vivi! mi ne povas! Vi komprenas!

         — Vi perdas la prudenton, ĵuĝon, mezuron! Vinicius!

         — Mi amas ŝin solan en la mondo!

         — Kio do?

         — Do mi ne volas alian amon, mi ne volas vian vivon, viajn festenojn, vian senhonton kaj viajn krimojn!

         — Kio okazas kun vi? Ĉu vi estas kristano?

         Kaj la juna viro ĉirkaŭprenis la kapon per la manoj kaj komencis ripeti, kvazaŭ kun malespero:

         — Ankoraŭ ne! Ankoraŭ ne!


Enkomputiligis Darold Booton de eldonaĵo de Eldonejo „Polonia”
Hosted by www.Geocities.ws

1