Enkomputiligis Darold Booton de eldonaĵo de Eldonejo „Polonia”


ĈAPITRO XXVII

DE tiu momento ŝi montriĝadis pli malofte en la komuna ĉambro kaj pli malofte proksimiĝadis al la lito de Vinicius. Sed ŝia trankvileco ne revenis. Ŝi vidis, ke Vinicius sekvas ŝin per petega rigardo, ke li atendas ĉiun ŝian vorton, kiel favoron, ke li suferas kaj ne kuraĝas plendi, por ne malplaĉi al ŝi, ke ŝi sola estas lia sano kaj ĝojo, kaj tiam ŝia koro ŝveladis pro kompato. Baldaŭ ŝi ankaŭ rimarkis, ke ju pli ŝi penas lin eviti, des pli ŝi lin kompatas, kaj pro ĉi tio mem des pli molaj sentoj naskiĝas en ŝia koro. La trankvileco forlasis ŝin. Kelkfoje ŝi diradis al si, ke estas ĝuste ŝia devo esti apud li senĉese, unue tial, ke la Dia instruo ordonas pagi bonon por malbono, kaj due, ĉar parolante kun li, ŝi povus inklinigi lin al tiu ĉi instruo. Sed samtempe la konscienco diradis al ŝi, ke ŝi trompas sin mem, kaj ke logas ŝin al li nenio alia, ol lia amo kaj lia ĉarmo. Tiel ŝi vivis en senĉesa anima malpaco, kiu grandiĝadis de tago al tago. Iafoje ŝajnis al ŝi, ke ŝin ĉirkaŭas ia reto, kaj ŝi, volante ĝin traŝiri, implikiĝas en ĝi ĉiam pli. Ŝi devis ankaŭ konfesi al si, ke lia vido ĉiutage iĝas al ŝi pli bezona, lia voĉo pli aminda, kaj ke ŝi devas tutforte batali kontraŭ la deziro sidadi apud lia lito. Kiam ŝi proksimiĝadis al li kaj li radiis de ĝojo, ankaŭ ŝian koron superverŝadis feliĉo. Unu tagon ŝi rimarkis signojn de larmoj sur liaj okulharoj, kaj unuafoje en la vivo ŝi ekpensis, ke ŝi povus sekigi ilin per kisoj. Terurita de tiu ĉi penso kaj plena de malestimo por si mem, ŝi traploris la tutan sekvintan nokton.

         Kaj li estis pacienca, kvazaŭ li ĵurus al si pacienci. Se iafoje liaj okuloj ekfajris per malpacienco, memvolo kaj kolero, tuj li retenadis tiujn brilojn, poste rigardis ŝin kun maltrankvilo, kvazaŭ volante peti de ŝi pardonon, kaj ŝin tio tuŝis ankoraŭ pli. Neniam ŝi havis la senton, ke ŝi estas tiel amata, kaj kiam ŝi pensis pri tio, ŝi sentis sin kune kulpa kaj feliĉa. Vinicius dume efektive aliiĝadis. En liaj interparoloj kun Glaucus estis malpli de fiereco. Ofte venadis al li la ideo, ke eĉ ĉi tiu malriĉa kuracisto-sklavo kaj la alilandanino, maljuna Miriam, kiu ĉirkaŭigis lin per zorgemo, kaj Crispus, kiun li vidadis konstante dronantan en preĝoj, estas tamen homoj. Li miris similajn pensojn, tamen li havis ilin. Ursuson li ekamis post ia tempo kaj nun parolis kun li tutajn tagojn, ĉar li povis paroli kun li pri Ligia; la grandegulo estis nelacigebla en la rakontado kaj, plenumante plej simplajn servojn ĉe la malsanulo, komencis ankaŭ elmontradi al li certan sindonemon. Ligia ĉiam estis por Vinicius estaĵo, kvazaŭ apartenanta al alia speco, centoble superanta tiujn, kiuj ŝin ĉirkaŭis; malgraŭ tio li komencis tamen observi tiujn homojn, simplajn kaj malriĉajn, kion li faris neniam antaŭe en la vivo, kaj komencis malkovradi en ili diversajn atentindajn trajtojn, kies ekziston li neniam antaŭe supozis.

         Nur Nazariuson li ne povis toleri, ĉar ŝajnis al li, ke la juna knabo kuraĝas ami Ligian. Dum longa tempo li detenis sin, vere, ne montrante al li malsimpation, sed foje, kiam Nazarius alportis al la knabino du koturnojn, kiujn li aĉetis en foirejo por sia propra, perlaborita mono, en Vinicius vekiĝis la posteulo de la kviritoj, por kiu veninto el fremda nacio malpli signifis, ol plej mizera vermo. Aŭdante dankojn de Liga, li terure paliĝis kaj, kiam Nazarius eliris por alporti akvon por la birdoj, li diris:

         — Ligia, ĉu vi povas toleri, ke li faru al vi donacojn? Ĉu vi ne scias, ke la homojn el lia nacio la grekoj nomas judaj hundoj?

         — Mi ne scias, kiel ilin nomas la grekoj — ŝi respondis — sed mi scias, ke Nazarius estas kristano kaj mia frato.

         Dirinte ĉi tion, ŝi rigardis lin kun miro kaj riproĉo, ĉar li jam dekutimigis ŝin de similaj eksplodoj, kaj li kunpremis la dentojn, por ne diri al ŝi, ke tian ŝian fraton li ordonus mortvipi aŭ sendus lin en komparon, por ke li, kiel compeditus, fosu la teron en liaj siciliaj vinberejoj... Li ekregis sin tamen, subpreminte en si la koleron, kaj nur post momento diris:

         — Pardonu min, Ligia. Vi estas por mi reĝa filino kaj krominfano de Plautiusoj.

         Kaj li subigis sian naturon tiagrade, ke kiam Nazarius denove montriĝis en la ĉambro, li promesis al la knabo, ke post la reveno en sian insula li donacos al li paron da pavoj aŭ paron da fenikopteroj, de kiuj li havis plenajn ĝardenojn.

         Ligia komprenis, kiom devas al li kosti tiaj venkoj kontraŭ si mem. Sed ju pli ofte li ilin atingadis, des pli ŝia koro emis al li. Lia merito rilate al Nazarius estis tamen malpli granda, ol ŝi supozis. Vinicius povis momente indigniĝi kontraŭ li, sed li ne povis esti pro li ĵaluza. La filo de Miriam efektive ne multe pli signifis antaŭ liaj okuloj, ol hundo, kaj krom tio li estis ankoraŭ infano, kiu, se li amis Ligian, amis ŝin kune senscie kaj sklave. Pli multe la juna tribuno devis batali kontraŭ si mem, por subiĝi, eĉ en silento, al tiu adoro, kiu meze de tiuj homoj ĉirkaŭis la nomon de Kristo kaj Lian instruon. Tiurilate okazadis kun Vinicius strangaj aferoj. Ĝi estis malgraŭ ĉio, la instruo, kredata de Ligia, do pro tiu ĉi nura kaŭzo li estus preta ĝin rekoni. Krome, ju pli li resaniĝadis, des pli bone li rememoradis la tutan vicon da okazoj, kiuj havis lokon de post tiu nokto en Ostriano, kaj la tutan vicon da ideoj, kiuj enfluadis de tiu tempo lian kapon, des pli li miris pro la superhoma forto de tiu instruo, kiu tiel funde alinaskadis la homajn animojn. Li komprenis, ke estas en ĝi io eksterordinara, io, kio ne ekzistis ĝis nun en la mondo, kaj li sentis, ke se ĝi ekposedus la tutan mondon, se ĝi inokulus al ĝi sian amon kaj sian kompatemon, tiam venus eble alia epoko, simila al tiu, kiam ankoraŭ ne Jovo, sed Saturno regis la mondon. Li ne kuraĝis ankaŭ dubi la supernaturan devenon de Kristo, nek Lian leviĝon el mortintoj, nek aliajn miraklojn. La memvidintoj, kiuj pri tio parolis, estis tro kredindaj kaj tro abomenis mensogon, ke li povu supozi, ke ili rakontas aferojn neokazintajn. Fine la romana skeptikeco permesis ne kredi je la dioj, sed ĝi kredis je mirakloj. Vinicius staris antaŭ iu stranga enigmo, kiun li ne sciis solvi. Aliflanke tamen tiu tuta instruo ŝajnis al li tiel kontraŭa al la ekzistanta ordo de la aferoj, tiel nerealigebla en la praktiko kaj tiel freneza, kiel neniu alia. Laŭ li la homoj, same en Romo, kiel en la tuta mondo, estis eble malbonaj, sed la ordo de la aferoj estis bona. Se ekzemple la cezaro estus homo honesta, se la senato konsistus ne el malnoblaj diboĉuloj, sed el tiaj homoj, kia estis Thraseas, kion pli oni povus deziri? La roma paco kaj la roma estreco estis ja bonaj aferoj, la divido inter la homoj estis ja prava kaj justa. Sed dume tiu instruo, laŭ la kompreno de Vinicius, devus detrui ĉian ordon, ĉian estrecon, kaj neniigi ĉiajn diferencojn. Kaj kio tiam okazus ekzemple kun la roma estreco kaj rego? Ĉu la romanoj povas ĉesi regi, aŭ rekoni la tutan brutaron de venkitaj nacioj kiel egalajn al si? Por tio ĉi jam ne estis loko en la kapo de la patricio. Kaj krom tio tiu instruo estis kontraŭa persone al ĉiuj liaj ideoj, kutimoj, karaktero kaj konceptoj pri la vivo. Li tute ne povis imagi, kiel li povus ekzisti, se li ekzemple ĝin akceptus. Li timis ĝin kaj admiris ĝin, sed kontraŭ la akcepto protestis simple lia naturo. Li komprenis fine, ke nenio alia, ol ĝi, disigis lin de Ligia, kaj kiam li pensis pri tio, li malamegis ĝin per ĉiuj fortoj de sia animo.

         Li tamen jam konsciis, ke ĝuste tiu instruo ornamis Ligian per tiu iel escepta, neesprimebla beleco, kiu en lia koro naskis krom la amo kulton, krom la voluptodeziro adoron, kaj el Ligia mem fari estaĵon karan al li super ĉio en la mondo. Tiam denove li volus ami Kriston. Kaj li komprenis klare, ke aŭ li devas Lin ekami, aŭ ekmalami, sed resti indiferenta li ne povas. Dume puŝis lin kvazaŭ du kontraŭaj ondaroj, li hezitis en la pensoj, li hezitis en la sentoj, ne sciis elekti, li klinadis tamen la kapon kaj donadis silentan honoron al tiu nekomprenebla por li Dio, nur tial, ke Li estis la Dio de Ligia.

         Kaj Ligia vidis, kio en li okazis, kiel li batalis kontraŭ si mem, kiel lia naturo malakceptadis tiun instruon, kaj dum unuflanke tio ŝin senlime ĉagrenis, aliparte tamen bedaŭro, kompato kaj dankemo por tiu silenta respekto, kiun li elmontradis al Kristo, puŝis al li ŝian koron kun nerezistebla forto. Ŝi rememoradis Pomponian Graecinan kaj Auluson. Por Pomponia la penso, ke trans la tombo ŝi ne retrovos Auluson, estis la fonto de senĉesa malĝojo kaj de neniam sekiĝantaj larmoj. Ligia komencis nun pli bone kompreni tiujn maldolĉajn sentojn kaj tiun doloron. Ankaŭ ŝi trovis karan homon, kaj ankaŭ ŝin minacis eterna foresto de li. Iafoje ŝi faris al si iluziojn, ke lia animo malfermiĝos ankoraŭ al la veroj de Kristo, sed tiuj iluzioj ne povis daŭri. Vinicius kiel kristano! Tiuj ĉi du ideoj, eĉ en ŝia nesperta kapo, ne povis lokiĝi unu apud la alia. Se la prudenta, solida Aulus ne iĝis kristano sub la influo de la saĝa kaj perfekta Pomponia, kiel povus iĝi Vinicius? Al tio ne estis respondo, aŭ estis, pli ĝuste, nur unu: ke ekzistas por li nek espero, nek savo.

         Sed Ligia rimarkis kun teruro, ke tiu kondamna verdikto, kiu pendas super li, anstataŭ ŝin malinklinigi de li, pro la nura kompato faras lin al ŝi ankoraŭ pli kara. Iafoje kaptis ŝin la deziro sincere paroli kun li pri lia malluma estonteco, sed kiam, unu tagon, sidiĝinte apude, ŝi diris al li, ke ekster la kristana instruo ekzistas nenia vivo, li, estante jam pli forta, duonlevis sin per sia sana brako kaj subite metis la kapon sur ŝiajn genuojn, dirante: „Vi estas mia vivo!” Tiam la spiro morthaltis en ŝia brusto, forlasis ŝin la konscio, ia volupta tremo trakuris ŝin de la piedoj ĝis la kapo. Ekkaptinte per la manoj liajn tempiojn, ŝi penis lin levi, sed mem ŝi kliniĝis ĉe tio al li kaj momente ili tiel baraktis en ekstazo kontraŭ ŝi mem kaj kontraŭ la amo, kiu puŝis unu al la alia.

         Ligia leviĝis fine kaj forkuris, sentante flamon en la vejnoj kaj kapturnon. Sed ĝi estis la guto, kiu troplenigis jam la plenegan pokalon. Vinicius ne divenis, kiel kare li devos pagi la feliĉan momenton, sed Ligia ekkomprenis, ke nun ŝi mem bezonas helpon. La nokton post tiu vespero ŝi pasigis sendorme, en larmoj kaj en preĝoj, kun la sento, ke ŝi ne estas inda preĝi kaj ke ŝi ne povas esti elaŭskultita. La sekvintan matenon ŝi eliris frue el la cubiculum kaj elvokinte Crispuson en ĝardenan laŭbeton, kovritan de hederoj kaj velkintaj konvolvuloj, ŝi malkaŝis al li sian tutan animon, petegante kune, ke li permesu al ŝi forlasi la domon de Miriam, ĉar ŝi ne fidas plu al si kaj ne povas venki en la koro la amon al Vinicius.

         Crispus, kiu estis homo maljuna, severa kaj dronanta en senĉesa ekstazo, konsentis la projekton pri la forlaso de la domo de Miriam, li ne trovis tamen vortojn de pardono por la peka, laŭ lia koncepto, amo. Lia koro ŝvelis de indigno pro la nura penso, ke tiu Ligia, pri kiu li zorgis de la momento de ŝia forkuro, kiun li ekamis, konfirmis en la kredo kaj kiun li rigardis ĝis nun, kiel blankan lilion, elkreskintan sur la grundo de la kristana instruo kaj makulitan per nenia tera spiro, povis trovi en la animo lokon por alia amo, ol la ĉiela. Li kredis ĝis nun, ke nenie en la tuta mondo pli pura koro batis je la gloro de Kristo. Li volis ŝin oferi al Li, kiel perlon, kiel juvelon kaj valoran kreaĵon de la propraj manoj, do la spertita senreviĝo plenigis lin per miro kaj per amarsento.

         — Iru kaj petegu Dion, ke Li pardonu al vi viajn kulpojn — li diris al ŝi malserene. — Forkuru, antaŭ ol la malbona spirito, kiu vin implikis, klinos vin al kompleta falo kaj antaŭ ol vi malkonfesos la Savinton. Dio mortis por vi sur la kruco, por per la propra sango elaĉeti vian animon, sed vi preferis ekami tiun, kiu volis vin fari sia konkubino. Dio mirakle savis vin el liaj manoj, sed vi malfermis la koron al la malĉasta voluptodeziro kaj ekamis la filon de mallumo. Kiu li estas? — Amiko kaj servanto de Antikristo, kunulo de liaj diboĉoj kaj krimoj. Kien li vin kondukos, se ne en tiun abismon kaj en tiun Sodomon, kie li mem vivas, kaj kiun Dio detruos per la flamo de sia kolero? Sed mi diras al vi: prefere ke vi estus mortinta, prefere ke la muroj de tiu ĉi domo estus falintaj sur vian kapon, antaŭ ol tiu viro enrampis vian bruston kaj salivis ĝin per la veneno de sia malnobleco.

         Kaj li ekscitiĝadis ĉiam pli, ĉar la kulpo de Ligia inspiris al li ne nur koleron, sed ankaŭ abomenon kaj malestimon por la homa naturo ĝenerale, kaj speciale por la virina, kiun eĉ la kristana instruo ne ŝirmis kontraŭ la malforteco de Evo. Nenio estis por li, ke la knabino restis ankoraŭ ĉasta, ke ŝi volis forkuri de tiu amo kaj ke ŝi konfesis ĝin kun bedaŭro kaj pento. Crispus volis ŝin ŝanĝi en anĝelon kaj levi en altsferojn, kie ekzistis nur amo al Kristo, kaj jen ŝi ekamis aŭgustanon! La nura penso pri tio plenigis lian koron per teruro, kiun plifortigis la sento de espertrompo kaj seniluziiĝo. Ne! li ne povis tion pardoni al ŝi! Vortoj de indigno bruligis liajn lipojn, kvazaŭ ardantaj karboj; li batalis ankoraŭ kontraŭ si mem, por ilin ne elparoli, sed li skuis siajn malgrasajn manojn super la terurita knabino. Ligia sentis sin kulpa, sed ne tiagrade. Ŝi kredis eĉ, ke la foriĝo el la domo de Miriam estos ŝia venko kontraŭ la tento kaj moderigos ŝian kulpon. Crispus polvigis ŝin; li montris al ŝi la tutan vantecon kaj malnoblecon de ŝia animo, kiun ŝi ĝis nun neniam suspektis en si. Ŝi kredis eĉ, ke la maljuna presbitero, kiu de la momento de ŝia forkuro estis por ŝi kvazaŭ patro, elmontros al ŝi iom da kompato, konsolos ŝin, kuraĝigos kaj konfirmos.

         — Al Dio mi oferas mian senreviĝon kaj mian doloron — li parolis — sed vi malfideliĝis al la Savinto, ĉar vi flankeniris kvazaŭ sur marĉon, kies vaporoj venenis vian animon. Vi povis oferi ĝin al Kristo, kiel multekostan vazon, kaj diri al Li: „Sinjoro, plenigu ĝin per favoro!” Sed vi preferis oferi ĝin al servanto de l’ malbona spirito. Dio pardonu al vi kaj kompatu vin, ĉar mi, antaŭ ol vi forĵetos la serpenton, mi kiu vin konsideris elektita...

         Kaj subite li ĉesis paroli, ĉar li rimarkis, ke ili ne estis solaj.

         Tra la velkintaj konvolvuloj kaj tra la hederoj, egale verdaj somere kaj vintre, li ekvidis du homojn, el kiuj unu estis la apostolo Petro. La alian li ne povis komence rekoni, ĉar mantelo el dika, harhava teksaĵo, nomata cilicium, kovris parton de lia vizaĝo. Dum momento ŝajnis al Crispus, ke tio estis Chilo.

         Ili dume, ekaŭdinte la levitan voĉon de Crispus, eniris la laŭbeton kaj sidiĝis sur ŝtonan benkon. La kunulo de Petro malkovris tiam vizaĝon malgrasan, kun senhariĝanta kranio, kovritan flanke de krispaj haroj, kun ruĝetaj palpebroj kaj kurba nazo — malbelan kaj kune inspiritan vizaĝon, en kiu Crispus rekonis la trajtojn de Paŭlo el Tarso.

         Sed Ligia, ĵetinte sin sur la genuojn, ĉirkaŭbrakis kvazaŭ en malespero la piedojn de Petro kaj, preminte sian turmentitan kapeton al la faldoj de lia mantelo, restis tiel en silento.

         Kaj Petro diris:

         — Pacon al viaj animoj.

         Poste, vidante la infanon ĉe siaj piedoj, li demandis, kio okazis. Tiam Crispus komencis rakonti ĉion, kion Ligia konfesis al li, ŝian pekan amon, ŝian deziron forkuri el la domo de Miriam kaj sian bedaŭron, ke la animo, kiun li volis oferi al Kristo puran, kiel larmo, makuliĝis per mondana sento al la kunulo de ĉiaj krimoj, en kiuj dronis la idolana mondo kaj kiuj vokis pri venĝo de Dio.

         Ligia dum lia rakontado ĉirkaŭprenadis ĉiam pli forte la piedojn de la apostolo, kvazaŭ volante ĉe ili serĉi defendon kaj elpetegi almenaŭ iomete da kompato.

         La apostolo, aŭskultinte ĝis la fino, kliniĝis kaj metis sian kadukan manon sur ŝian kapon, poste li levis la okulojn al la maljuna pastro kaj diris:

         — Crispus, ĉu vi ne aŭdis, ke nia amata Majstro ĉeestis la edziĝofeston en Kano kaj benis la amon inter la viro kaj la virino?

         La manoj de Crispus falis kaj li rigardis kun mirego la parolanton, ne povante eldiri eĉ vorton.

         Kaj tiu ĉi, silentinte dum momento, denove demandis:

         — Crispus, ĉu vi supozas, ke Kristo, kiu permesis al Mario el Magdalo kuŝi ĉe siaj piedoj kaj kiu pardonis al la adultulino, forturnus sin de ĉi tiu infano, pura, kiel larmo?

         Ligia, plorĝemante, alpremis sin ankoraŭ pli forte al la piedoj de Petro, kompreninte, ke ne vane ŝi serĉis tie defendon. La apostolo, levinte ŝian vizaĝon, surverŝitan de larmoj, parolis al ŝi:

         — Kiel longe la okuloj de tiu, kiun vi amas, ne malfermos sin al la lumo de la vero, tiel longe evitu lin, ke li ne alkonduku vin al peko, sed preĝu por li kaj sciu, ke nenia kulpo estas en via amo. Kaj ĉar vi volas defendi vin de la tento, tiu ĉi merito estos al vi kalkulita. Ne ĉagreniĝu kaj ne ploru, ĉar mi diras al vi, ke la favoro de la Savinto ne forlasis vin, ke viaj preĝoj estos elaŭskultitaj, kaj post la malĝojoj komenciĝos tagoj de feliĉo.

         Dirinte ĉi tion, li metis ambaŭ manojn sur ŝiajn harojn kaj levinte la okulojn supren, benis ŝin. El lia vizaĝo radiis supertera boneco.

         Sed la pentigita Crispus komencis sin humile pravigi:

         — Mi pekis kontraŭ la kompatemo — li diris — sed mi kredis, ke, allasante la teran amon al la koro, ŝi malkonfesis Kriston...

         Petro respondis:

         — Trifoje mi Lin malkonfesis, tamen Li min pardonis kaj ordonis paŝti siajn ŝafojn.

         — ... Kaj tial — finis Crispus — ke Vinicius estas aŭgustano...

         — Kristo moligadis korojn ankoraŭ pli malmolajn — respondis Petro.

         Je tio Paŭlo el Tarso, kiu ĝis nun silentis, almetis la fingrojn al sia brusto kaj, montrante sin mem, diris:

         — Jen mi estas tiu, kiu persekutadis kaj kaptadis je morto la servantojn de Kristo. Jen mi dum la ŝtonmortigo de Stefano gardis la vestojn de tiuj, kiuj lin ŝtonbatis; jen mi volis elradikigi la veron el ĉiuj landoj, kie loĝas la homoj, kaj tamen min ĝuste destinis la Sinjoro, ke mi rakontu ĝin en ĉiuj landoj. Kaj mi rakontis ĝin en Judeo, en Grekujo, sur la insuloj kaj en tiu ĉi malpia urbo, kiam mi loĝis ĉi tie unuafoje, kiel malliberigito. Kaj nun, kiam min alvokis Petro, mia estro, mi enpaŝos ĉi tiun domon, por klini tiun fieran kapon al la piedoj de Kristo kaj ĵeti semon en tiun ŝtonplenan grundon, kiun la Sinjoro fruktodonigos, por ke ĝi nasku riĉan rikolton.

         Li leviĝis — kaj al Crispus tiu malgranda, fleksita homo ekŝajnis ĉi-momente tio, kio li estis efektive, tio estas titano, kiu ekskuos la fundamentojn de la tero kaj ekposedos la popolojn kaj la landojn.


Enkomputiligis Darold Booton de eldonaĵo de Eldonejo „Polonia”
Hosted by www.Geocities.ws

1