Enkomputiligis Darold Booton de eldonaĵo de Eldonejo „Polonia”


ĈAPITRO XXIII

VINICIUS vekiĝis pro akra doloro. En la unua momento li ne povis kompreni, kie li estas kaj kio okazas kun li. En la kapo li sentis bruon kaj liaj okuloj estis kvazaŭ kovritaj de nebulo. Iom post iom li akiradis tamen la konscion kaj fine ekvidis tra tiu nebulo tri klinitajn super li homojn. Du el ili li rekonis: unu estis Ursus, la alia — la maljunulo, kiun li faligis, forportante Ligian. La tria, fremda, tenis lian maldekstran brakon kaj, tuŝante ĝin laŭlonge de la kubuto ĝis la ŝultro kaj ŝlosilosto, estis ĝuste kaŭzanta al li doloron tiel teruran, ke Vincius, kredante, ke ĝi estas ia speco de plenumata kontraŭ li venĝo, diris tra kunpremitaj dentoj:

         — Mortigu min.

         Sed ili ne ŝajnis atenti liajn vortojn, kvazaŭ ili ne aŭdus aŭ konsiderus ilin ordinara ĝemo de suferanto. Ursus, kun sia zorgoplena kaj kune timiga vizaĝo de barbaro tenis en la mano tufon da blankaj tolpecoj, ŝiritaj en longajn striojn, kaj la maljunulo parolis al la homo, kiu premis la brakon de Vinicius:

         — Glaucus, ĉu vi estas certa, ke tiu ĉi vundo en la kapo ne minacas la vivon?

         — Jes, nobla Crispus — respondis Glaucus. — Servante kiel sklavo en ŝiparo, kaj poste loĝante en Neapolo, mi kuracis multajn vundojn, kaj per la gajnoj, kiujn donis al mi tiu okupo, mi elaĉetis fine min mem kaj mian familion... La vundo en la kapo estas negrava. Kiam tiu ĉi homo (li montris per la kapo Ursuson) rekaptis de la junulo la knabinon kaj puŝis lin sur la muron, tiu videble, falante, ŝirmis sin per la brako, kiun li elartikigis kaj rompis, sed per tio savis la kapon — kaj la vivon.

         — Vi jam flegis plurajn el la fratoj — respondis Crispus — kaj vi famas, kiel lerta kuracisto... Jen kial mi venigis vin pere de Ursus.

         — Kiu envoje konfesis al mi, ke ankoraŭ hieraŭ li estis preta min mortigi.

         — Sed antaŭ ol al vi, li konfesis sian intencon al mi — kaj mi, konante vian amon al Kristo, klarigis al li, ke ne vi estas perfidulo, sed tiu nekonato, kiu volis instigi lin al la mortigo.

         — Tio estis malbona spirito, sed mi kredis lin anĝelo — respondis Ursus kun ĝemo.

         — Vi rakontos al mi tion alifoje — diris Glaucus — sed nun mi devas pensi pri la vundito.

         Kaj dirinte ĉi tion, li komencis reenartikigi la brakon de Vinicius, kiu, malgraŭ ke Crispus surŝprucadis lian vizaĝon per akvo, senĉese svenadis pro doloro. Tio estis por li cetere feliĉa cirkonstanco, ĉar li ne sentis reenartikigon de la piedo nek bandaĝadon de la rompita brako, kiun Glaucus enigis en du konkavajn tabuletojn kaj poste ĉirkaŭligis rapide kaj forte, por ĝin senmovigi.

         Sed post la finita operacio li denove konsciiĝis — kaj ekvidis super si Ligian.

         Ŝi staris tuj apud lia lito, tenante antaŭ si malgrandan kupran sitelon kun akvo, en kiu Glaucus de tempo al tempo trempis spongon kaj malseketigis lian kapon.

         Vinicius rigardis kaj ne kredis al la propraj okuloj. Ŝajnis al li, ke sonĝo aŭ febro aperigas antaŭ li la karan vizion — kaj nur post longa momento li kapablis elflustri:

         — Ligia...

         Je lia voĉo la siteleto ektremis en ŝiaj manoj, sed ŝi turnis al li siajn okulojn, plenajn de malĝojo.

         — Paco estu kun vi — ŝi respondis mallaŭte.

         Ŝi staris kun etenditaj manoj, kun vizaĝo plena de kompato kaj bedaŭro.

         Kaj li rigardis ŝin, kvazaŭ volante tiel plenigi per ŝi la pupilojn, ke ŝia bildo restu sub liaj palpebroj, kiam li fermos ilin. Li rigardis ŝian vizaĝon, pli palan kaj pli malgrasan, ol antaŭe, la buklojn de ŝiaj malhelaj haroj, la malriĉan laboristan veston; li rigardis tiel obstine, ke sub la influo de liaj okuloj ŝia neĝblanka frunto komencis iĝi roza — kaj unue li ekpensis, ke li ĉiam ŝin amas, due, ke la kaŭzo de tiu ŝia paleco, de ŝia malriĉeco estas li mem, ke li ja elpelis ŝin el la domo, kie ŝi estis amata kaj ĉirkaŭata per bonstato kaj komforto, enpuŝis ŝin en ĉi tiun malriĉan ĉambreton kaj vestis per tiu ĉi mizera vesto el malhela lano.

         Kaj ĉar li dezirus vesti ŝin per plej multekostaj orteksaĵoj, per ĉiuj juveloj de la mondo, tial ekkaptis lin mirego, teruro, kompato — kaj bedaŭro tiel granda, ke li falus al ŝiaj piedoj, se li povus moviĝi.

         — Ligia — li diris — vi ne permesis min mortigi.

         Kaj ŝi respondis per dolĉa tono:

         — Dio redonu al vi la sanon.

         Por Vinicius, kiu sentis respondecon same por la malbonagoj, kiujn li faris al ŝi, kiel por tiu, kiun li ĵus volis al ŝi fari, en la vortoj de Ligia estis vera balzamo. Li forgesis ĉi-momente, ke per ŝia buŝo povas paroli la kristana instruo, kaj sentis nur, ke parolas la amegata virino kaj ke en ŝia respondo estas ia persona koreco, boneco simple superhoma, kiu skuas ĝisfunde lian animon Kiel antaŭe pro doloro, tiel nun li senfortiĝis pro kortuŝo. Ekregis lin ia sveneco kune grandega kaj dolĉa. Li havis tian impreson, kvazaŭ li estus falanta ien en abismon, sed trovis ĉe tio, ke li sentas sin bone — kaj ke li estas feliĉa. Li pensis ankaŭ en la momento de la sveneco, ke apud li staras diino.

         Dume Glaucus finis lavi la vundon en lia kapo kaj metis al ĝi sanigan ŝmiraĵon. Ursus prenis la siteleton el la manoj de Ligia, kaj ŝi, preninte de tablo pretigitan vazon kun akvo, miksita kun vino, metis ĝin al la buŝo de la vundito. Vinicius eltrinkis avide, post kio li eksentis grandegan malpliiĝon de la sufero. Kiam la bandaĝado estis finita, la doloro preskaŭ ĉesis. La vundoj kaj kontuzoj komencis rigidiĝi. Li rekonsciiĝis preskaŭ komplete.

         — Donu al mi trinki pli — li diris.

         Ligia iris kun la malplena vazo en alian ĉambron, dume Crispus, post malmultaj vortoj, interŝanĝitaj kun Glaucus, proksimiĝis al la lito kaj diris:

         — Vinicius, Dio ne lasis vin plenumi malbonagon, sed konservis al vi la vivon, por ke vi rigardu en vian animon. Tiu, antaŭ kiu homo estas nur polvo, transdonis vin sendefendan en niajn manojn. Sed Kristo, je kiu ni kredas, ordonis al ni ami eĉ niajn malamikojn. Ni do prizorgis viajn vundojn kaj, kiel diris Ligia, ni preĝos, ke Dio redonu al vi la sanon, sed flegi vin plu ni ne povas. Restu do en paco kaj pensu, ĉu indus al vi plue persekuti Ligian, kiun vi senigis de la zorgantoj, hejmo — kaj nin, kiuj per bono repagis al vi la malbonon?

         — Vi volas min forlasi? — demandis Vinicius.

         — Ni volas forlasi ĉi tiun domon, kie nin povas atingi persekutado de la prefekto de la urbo. Via kamarado estas mortigita, kaj vi, kiu estas eminenta inter la viaj, kuŝis ĉi tie vundita. Ne ni estas kulpaj pri tio, sur nin tamen devus fali la venĝo de la leĝo...

         — Ne timu persekutadon — diris Vinicius — mi vin ŝirmos.

         Crispus ne volis al li respondi, ke ili konsideras ne nur la prefekton kaj la policon, sed ke, ne fidante ankaŭ al li, ili volas sekurigi Ligian kontraŭ lia plua atakado.

         — Sinjoro — li diris — via dekstra mano estas sana — jen tabuletoj kaj skribilo: skribu al viaj servistoj, ke hodiaŭ vespere ili venu al vi kun portilo kaj reportu vin en vian hejmon, kie vi havos pli da komforto, ol meze de nia malriĉeco. Ni loĝas ĉi tie ĉe malriĉa vidvino, kiu baldaŭ alvenos kun sia filo — kaj la knabo portos vian leteron, dum ni ĉiuj devas serĉi alian rifuĝejon.

         Vinicius paliĝis, ĉar li komprenis, ke oni volas disigi lin de Ligia, kaj ke se li denove ŝin perdos, eble neniam en la vivo li ŝin revidos... Li komprenis vere, ke inter li kaj ŝi okazis grandaj aferoj, sekve de kiuj, volante ŝin ekposedi, li devas serĉi iajn novajn vojojn, pri kiuj pensi li ne havis ankoraŭ tempon. Li komprenis ankaŭ, ke kion ajn li dirus al tiuj ĉi homoj, se li eĉ ĵurus al ili, ke li redonos Ligian al Pomponia Graecina, ili rajtas ne kredi al li kaj ne kredos. Li ja povis fari tion jam antaŭe; li ja povis, anstataŭ persekuti Ligian, iri al Pomonia Graecina, ĵuri al ŝi, ke li rezignos la persekutadon, kaj en tiu okazo Pomponia mem elserĉus kaj reprenus hejmen la knabinon. — Ne, li sentis, ke neniuj tiaspecaj promesoj kapablos ilin reteni kaj ke neniu solena ĵuro estos akceptita, tiom pli, ke, ne estante kristano, li povus ja ĵuri al ili nur je la senmortaj dioj, je kiuj li mem ne multe kredis, kaj kiujn ili konsideris malbonaj spiritoj.

         Li tamen malespere sopiris pacigi tiel Ligian, kiel tiujn ŝiajn zorgantojn per ia ajn rimedo, sed li bezonis por tio tempon. Li deziris ankaŭ povi almenaŭ dum kelkaj tagoj rigardi ŝin. Kiel al dronanto ĉia rompaĵo de tabulo aŭ remilo ŝajnas savrimedo, tiel ankaŭ al li ŝajnis, ke dum tiuj kelkaj tagoj li kapablos eble diri ion, kio lin proksimigos al ŝi, ke eble li ion elpensos, eble okazos io favora.

         Do, kolektinte la pensojn, li diris:

         — Aŭskultu min, kristanoj. Hieraŭ mi estis kune kun vi en Ostriano kaj aŭskultis vian instruon, sed se mi eĉ ĝin ne konus, viaj agoj konvinkus min, ke vi estas homoj honestaj kaj bonaj. Diru al la vidvino, kiu loĝas en ĉi tiu domo, ke ŝi restu ĉi tie; vi ankaŭ restu kaj lasu min resti. Tiu ĉi homo (li turnis la rigardon al Glaucus), kiu estas kuracisto, aŭ almenaŭ estas kompetenta pri kuracado de vundoj, diru, ĉu oni povas min hodiaŭ transporti. Mi estas malsana kaj havas rompitan brakon, kiu devas almenaŭ kelkajn tagojn resti senmova — kaj tial mi deklaras al vi, ke mi moviĝos el ĉi tie nur, se vi elportos min perforte.

         Ĉi-momente li interrompis, ĉar spiro ekmankis en lia frakasita brusto, kaj Crispus diris:

         — Neniu uzos perforton kontraŭ vi, sinjoro, ni nur forportos el ĉi tie niajn kapojn.

         Je tio ĉi la juna viro, ne kutimanta al kontraŭstaro, sulkigis la brovojn kaj diris:

         — Lasu min ekspiri.

         Kaj post momento li ekparolis denove:

         — Pri Croto, kiun Ursus sufokis, neniu demandos; li estis ironta hodiaŭ en Beneventon, kien invitis lin Vatinius, ĉiuj do pensos, ke li forveturis. Kiam mi eniris kun Croto en tiun ĉi domon, neniu nin vidis, krom unu greko, kiu ĉeestis kun ni en Ostriano. Mi diros al vi, kie li loĝas, venigu lin al mi — kaj mi ordonos al li silenti, ĉar tiu homo estas mia pagato. Hejmen mi skribos leteron, ke mi iris en Beneventon. Se la greko jam estas sciiginta la prefekton, mi deklaros al li, ke mi mem mortigis kaj ke li, Croto, rompis al mi la brakon. Tiel mi faros, je la ombroj de mia patro kaj patrino! — vi do povas resti ĉi tie sendanĝere, ĉar eĉ unu haro ne falos de viaj kapoj. Venigu al mi rapide la grekon, kiu nomas sin Chilo Chilonides!

         — Do Glaucus restos ĉe vi, sinjoro — respondis Crispus — kaj zorgos pri vi kune kun la vidvino.

         Vinicius sulkigis la brovojn ankoraŭ pli.

         — Atentu, maljuna homo, kion mi diros: — li ekparolis — mi ŝuldas al vi dankemon kaj vi ŝajnas bona kaj honesta homo, sed vi ne diras tion, kion vi havas en la fundo de la animo. Vi timas, ke mi alvokos miajn sklavojn kaj ordonos al ili forpreni Ligian? Ĉu ne tiel estas?

         — Tiel estas — respondis Crispus kun certa severeco.

         — Konsideru do, ke mi parolos kun Chilo en via ĉeesto kaj ke en via ĉeesto mi skribos leteron hejmen, ke mi forveturis, kaj ke aliajn senditojn, krom vi, mi poste ne trovos... Konsideru mem ĉi tion kaj ne incitu min plu.

         Ĉe tio li ekscitiĝis kaj lia vizaĝo kuntiris sin, post kio li komencis paroli kun emocio:

         — Ĉu vi pensis, ke mi malkonfesos, ke mi volas resti tial, por ŝin vidi?... Eĉ malsaĝulo divenus, se mi malkonfesus. Sed perforte mi ŝin plu ne atencos... Kaj al vi mi diros ion alian. Se ŝi ne restos ĉi tie, tiam per tiu ĉi sana mano mi deŝiros la bandaĝojn de la brako, akceptos nek manĝon, nek trinkon — kaj mia morto falu sur vin kaj sur viajn fratojn. Kial vi min flegis, kial vi ne ordonis min mortigi?

         Kaj li paliĝis pro kolero kaj senfortiĝo. Sed Ligia, kiu el la apuda ĉambro aŭdis la tutan interparolon kaj kiu estis certa, ke Vinicius plenumos ĉion, kion li minacas, ektimis liajn vortojn. Neniel ŝi volis lian morton. Vundita kaj sendefenda, li vekis en ŝi nur kompaton, ne teruron. De la tempo de sia forkuro, vivante inter homoj, absorbitaj de senĉesa religia ekstazo, pensantaj nur pri oferoj, sindonaj faroj kaj kompato sen limoj, ŝi mem ekstaziĝis per tiu nova inspiro ĝis tia grado, ke ĝi anstataŭis al ŝi la hejmon, familion, la preditan feliĉon, kaj samtempe faris ŝin unu el tiuj kristanaj virgulinoj, kiuj poste aliigis la malnovan animon de la mondo. Vinicius tro multe signifis en ŝia sorto kaj tro multe trudis sin al ŝi, ke ŝi povu lin forgesi. Ŝi pensis pri li dum tutaj tagoj kaj ofte petis Dion pri tia momento, en kiu sekvante la inspiron de la instruo, ŝi povus pagi al li bonon por la malbono, persekuti per kompato, rompi lin, konkeri lin por Kristo kaj savi. Kaj nun ĝuste ŝajnis al ŝi, ke tia momento venis kaj ke ŝiaj preĝoj estas elaŭskultitaj. Ŝi do proksimiĝis al Crispus kun vizaĝo kvazaŭ inspirita kaj komencis paroli tiel, kvazaŭ iu alia voĉo parolus per ŝia buŝo:

         — Crispus, li restu ĉi tie inter ni kaj ni restu kun li, ĝis Kristo lin resanigos.

         Kaj la maljuna presbitero, kiu kutimis en ĉio serĉi diajn inspirojn, vidante ŝian ekzaltitecon, tuj ekpensis, ke eble supera forto parolas per ŝi kaj, ektiminte en la koro, klinis sian kapon:

         — Estu tiel, kiel vi diras — li respondis.

         Je Vinicius, kiu dum la tuta tempo ne forturnis de ŝi la rigardon, tiu senprokrasta obeo de Crispus faris strangan impreson. Ekŝajnis al li, ke Ligia estas inter la kristanoj ia sibilo aŭ pastrino, kiun ĉirkaŭas respekto kaj obeo. Kaj malgraŭvole li ankaŭ subiĝis al tiu respekto. Al la amo, kiun li sentis, miksis sin nun kvazaŭ certa timo, kontraŭ kiu la amo mem prezentis sin kiel io preskaŭ malrespekta. Li ne povis ankaŭ kutimiĝi al la penso, ke ilia rilato estis nun ŝanĝita, ke nun ne ŝi dependas de lia volo, sed li de ŝia, ke jen li kuŝas malsana, venkita, ke li ĉesis esti la ataka, konkera forto kaj ke li estas kvazaŭ sendefenda infano en ŝia zorgado. Por lia nature, fiera kaj memvola, simila rilato al ĉiu alia persono estus humiliga — ĉi-foje tamen ne nur li ne sentis humiligon, sed estis al ŝi danka, kiel al sia mastrino. Tio estis en li senekzemplaj sentoj, kiuj tagon antaŭe ne eniĝus en lian kapon kaj kiuj mirigus lin eĉ en tiu ĉi momento, se li kapablus klare konsciigi ilin al si. Sed li ne demandis nun, kial tiel estas, kvazaŭ tio estus tute natura afero, li nur sentis sin feliĉa, ke li restas.

         Kaj li volis ŝin danki — kun dankemo kaj kun ia plia sento, tiagrade al li nekonata, ke li eĉ ne sciis ĝin nomi, ĉar ĝi estis simple humileco. Sed la antaŭa ekscito tiel elĉerpis liajn fortojn, ke li ne povis paroli kaj dankis ŝin nur per la okuloj, en kiuj brilis ĝojo, ke li restas kun ŝi kaj ke li povos rigardi ŝin morgaŭ, postmorgaŭ, eble longe. Lian ĝojon konfuzis nur timo, ke li ne perdu tion, kion li ricevis, tiel granda, ke kiam post momento Ligia denove donis al li akvon kaj kiam ekkaptis lin eĉ tio deziro ĉirkaŭpreni ŝian manon — li timis tion fari — li, tiu sama Vinicius, kiu dum la festeno ĉe la cezaro perforte kisis ŝian buŝon, kaj post ŝia forkuro promesis al si, ke li trenos ŝin je la haroj en sian cubiculum, aŭ ordonos ŝin vipi.


Enkomputiligis Darold Booton de eldonaĵo de Eldonejo „Polonia”
Hosted by www.Geocities.ws

1