Enkomputiligis Darold Booton de eldonaĵo de Eldonejo „Polonia”


ĈAPITRO XIX

APENAŬ Vinicius finis legi, en la bibliotekon mallaŭte enŝovis sin anoncita de neniu Chilo, ĉar al la servistoj estis ordonite enlasi lin je ĉiu horo de tago kaj nokto.

         — La dia patrino de via grandanima antaŭulo, Eneo — li diris — estu al vi tiel favora, sinjoro, kiel al mi favora estis la dia filo de Maio.

         — Tio signifas?... — demandis Vinicius, saltleviĝante de la tablo, ĉe kiu li sidis.

         Chilo levis la kapon kaj diris:

         — Eureka!

         La juna patricio tiel emociiĝis, ke dum longa tempo li ne povis eldiri eĉ vorton.

         — Vi vidis ŝin? — li demandis fine.

         — Mi vidis Ursuson, sinjoro, kaj mi parolis kun li.

         — Kaj vi scias, kie ili sin kaŝis?

         — Ne, sinjoro. Iu alia pro nura memamo komprenigus al la ligo, ke li divenis, kiu li estas, iu alia penus esplori de li, kie li loĝas, kaj aŭ ricevus pugnobaton, post kiu ĉiuj teraj aferoj iĝus al li indiferentaj, aŭ vekus malfidon de la grandegulo kaj kaŭzus tion, ke por la fraŭlino oni serĉus ankoraŭ en la sama nokto alian kaŝejon. Mi tion ne faris, sinjoro. Sufiĉas al mi scii, ke Ursus laboras apud Emporium, ĉe muelisto, kiu nomas sin Demas, kiel via liberigito, sinjoro, kaj tio sufiĉas al mi tial, ke nun iu ajn el viaj fidataj sklavoj povas matene postiri lin kaj eltrovi ilian kaŝejon. Mi nur alportas al vi, sinjoro, la certecon, ke se Ursus trovas sin ĉi tie, tiam ankaŭ la dia Ligia estas en Romo, kaj alian novaĵon, ke la hodiaŭan nokton ŝi estos preskaŭ certe en Ostriano...

         — En Ostriano? Kie ĝi estas? — interrompis Vinicius, volante videble tuj kuri al la montrata loko.

         — Tio estas malnova tombejo inter Via Salaria kaj Nomentana. Tiu pontifex maximus de la kristanoj, pri kiu mi menciis al vi, sinjoro, kaj kiun oni atendis multe pli malfrue, jam alvenis, kaj hodiaŭ nokte li baptos kaj instruos en tiu tombejo. Ili kaŝas sin kun sia instruo, ĉar kvankam ĝis nun estas neniaj ediktoj, kiuj ĝin malpermesus, la popolo ilin malamas, do ili devas esti singardemaj. Ursus mem diris al mi, ke ĉiuj senescepte kunvenos hodiaŭ en Ostriano, ĉar ĉiu volas vidi kaj aŭdi tiun, kiu estis la unua disĉiplo de Kristo, kaj kiun ili nomas Sendito. Kaj ĉar la virinoj egale kun la viroj aŭskultas ĉe ili la instruojn, tial el la virinoj forestos eble sole Pomponia, ĉar ŝi ne povus pravigi antaŭ Aulus, adoranto de la malnovaj dioj, kial ŝi forlasas nokte la domon, tamen Ligia, kiu estas prizorgata de Ursus kaj de la ĉefuloj de la komunumo, ho sinjoro, venos kun aliaj virinoj sendube.

         Vinicius, kiu vivis ĝis nun kvazaŭ en febro, subtenata sole de la espero, nun, kiam tiu ĉi espero ŝajnis realiĝanta, eksentis subite tian senfortiĝon, kian sentas homo post superforta vojaĝo, ĉe sia celo. Chilo rimarkis ĉi tion kaj decidis ĝin profiti.

         — La pordegoj estas, vere, gardataj de viaj sklavoj, sinjoro, kaj la kristanoj certe tion scias. Sed ili ne bezonas la pordegojn. Tibro ankaŭ ilin ne bezonas, kaj kvankam de la rivero al tiuj vojoj estas malproksime, valoras longigi la iradon, por vidi la „grandan apostolon”. Cetere ili povas havi milojn da rimedoj por transiĝi ekster la muregojn. Kaj mi scias, ke ili havas rimedojn. En Ostriano vi trovos, sinjoro, Ligian, kaj se eĉ, kion mi ne supozas, ŝi forestus, estos tie Ursus, ĉar li promesis al mi mortigi Glaucuson. Li mem diris al mi, ke li ĉeestos kaj ke li mortigos tie Glaucuson, ĉu vi aŭdas, nobla tribuno? Nun, aŭ vi iros post li kaj ekscios, kie Ligia loĝas, aŭ vi ordonos al viaj sklavoj kapti lin, kiel mortiginton, kaj havante lin en viaj manoj, vi havigos de li konfeson, kie li kaŝis Ligian. Mi faris mian taskon! Iu alia, ho sinjoro, dirus al vi, ke li eltrinkis kun Ursus dek kruĉojn da plej bona vino, antaŭ ol li havigis de li la sekreton; iu alia dirus al vi, ke li malgajnis mil sestercojn, ludante kun la ligo je scriptae duodecim aŭ de li aĉetis la sekreton por du mil... Mi scias, ke vi redonus tion al mi duoble, sed malgraŭ tio, unu fojon en la vivo... tio estas, mi volis diri: kiel ĉiam en la vivo, mi estos honesta, ĉar mi ne dubas, ke, kiel diris la grandanima Petrontius, ĉiun miajn elspezojn kaj esperojn superos via malavareco.

         Sed Vinicius, kiu estis soldato kaj kutimis ne nur helpi sin en ĉiaj okazoj, sed ankaŭ agi, tuj ekregis la momentan malfortecon kaj diris:

         — Vi ne disreviĝos pri mia grandanimeco, antaŭe tamen vi iros kun mi en Ostrianon.

         — Mi, en Ostrianon? — demandis Chilo, kiu neniom deziris tien iri. — Mi, nobla tribuno, promesis al vi trovi Ligian, sed mi ne promesis ŝin forkapti... Pensu, sinjoro, kio okazus al mi, se tiu liga urso, disŝirinte Glaucuson, konvinkiĝus samtempe, ke li ne tute prave lin disŝiris? Ĉu li ne konsiderus min (cetere malprave) la kaŭzinto de la plenumita murdo? Memoru, sinjoro, ke ju pli granda filozofo iu estas, des pli malfacile estas al li respondi malsaĝajn demandojn de simpluloj, kion do mi al li respondus, se li demandus min, kial mi akuzis Glaucuson, la kuraciston? Se vi tamen suspektas, ke mi vin trompas, mi diros al vi: pagu al mi nur tiam, kiam mi montros al vi la domon, en kiu Ligia loĝas, kaj hodiaŭ elmontru al mi nur parteton de via malavareco, por ke, se ankaŭ vin, sinjoro (de kio gardu ĉiuj dioj), trafus la akcidento, mi ne restu tute sen rekompenco. Via koro neniam ĝin elportus.

         Vinicius alpaŝas al kesto, nomata arca, staranta sur marmora bazo kaj, eliginte el ĝi sakon, ĵetis ĝin al Chilo.

         —Tie ĉi estas scrupula — li diris — kiam Ligia estos en mia domo, vi ricevos saman sakon, plenigitan per aurei.

         — Jovo!!! — ekkriis Chilo.

         Sed Vinicius kuntiris la brovojn.

         — Ĉi tie oni donos al vi manĝi, post kio vi povos ripozi. Ĝis la vespero vi ne forlasos la domon, kaj kiam noktiĝos, vi akompanos min en Ostrianon.

         Sur la vizaĝo de la greko bildiĝis dum momento timo kaj hezito, poste li tamen trankviliĝis kaj diris:

         — Kiu povas kontraŭstari al vi, sinjoro! Akceptu ĉi tiujn vortojn, kiel bonan aŭguron, kiel la similajn akceptis nia granda heroo en la templo de Amono. Koncerne min, tiuj ĉi „skrupuloj” (ĉi tion dirante, li skuis la sakon) superpezis la miajn, ne parolante jam pri via societo, kiu estas por mi feliĉo kaj ĝuo...

         Sed Vinicius malpacience interrompis al li kaj komencis demandi pri detaloj de la interparolo kun Ursus. Unu afero montriĝis klare el ili: nome, ke aŭ ili trovos la kaŝejon de Ligia ankoraŭ en tiu ĉi nokto, aŭ povos forkapti ŝin mem en la revenvojo el Ostriano. Kaj ĉe tiu ĉi penso Viniciuson ekposedis superhoma ĝojo. Nun, kiam li havis certecon, ke li reakiros Ligian, la kolero je ŝi kaj la ofendosento, kiun li havis kontraŭ ŝi, malaperis. Por tiu ĉi ĝojo li pardonis al ŝi ĉiujn kulpojn. Li pensis nur pri ŝi, kiel pri kara kaj dezirata persono, kaj li havis la impreson, kvazaŭ ŝi estus revenonta post longa vojaĝo. Li sentis la deziron kunvoki siajn sklavojn kaj ordoni al ili ornami la domon per girlandoj. Li ne havis en ĉi tiu momento koleron eĉ kontraŭ Ursus. Li estis preta ĉion al ĉiuj pardoni. Chilo, al kiu ĝis nun, malgraŭ la servoj de la greko, li sentis certan abomenon, la unuan fojon ekŝajnis al li homo amuza kaj kune neordinara. Lumiĝis lia domo, lumiĝis liaj okuloj kaj lumiĝis la vizaĝo. Li komencis denove senti la junecon kaj la plezuron de la vivo. La iama malserena sufero ne lasis lin ankoraŭ sufiĉe mezuri, kiel li amis Ligian. Li ekkomprenis tion nur nun, kiam li esperis ŝin havi. La sopiro je Ligia vekiĝis nun en li, kiel printempe vekiĝas la tero, varmigita de la suno, sed liaj dezirsentoj estis nun kvazaŭ malpli blindaj kaj sovaĝaj, kvazaŭ pli ĝojaj kaj kortuŝaj. Li ankaŭ sentis en si energion sen limo kaj estis konvinkita, ke kiam li nur ekvidos Ligian per la propraj okuloj, ne reprenos ŝin de li ĉiuj kristanoj de la tuta mondo, nek eĉ la cezaro mem.

         Chilo tamen, kuraĝigita per lia ĝojo, prenis la voĉon kaj komencis doni al li konsilojn. Laŭ li oni devis ne konsideri ankoraŭ la aferon gajnita kaj agi kun plej granda gardemo, sen kiu la tuta laboro povus iĝi senfrukta. Li ankaŭ petege admonis Viniciuson, ke tiu ĉi ne forkaptu Ligian el Ostriano. Ili devas tien iri kun kapuĉoj sur la kapoj, kun vualitaj vizaĝoj kaj kontentiĝi per observado de ĉiuj ĉeestantoj el iu senluma angulo. Nur kiam ili ekvidos Ligian, plej sendanĝere estos sekvi ŝin, vidi, en kiun domon ŝi eniras, kaj morgaŭ, je la tagiĝo, ĉirkaŭigi ĝin per amaso de sklavoj kaj forpreni ŝin en luma tago. Ĉar ŝi estas garantiulino kaj apartenas, ĝuste, al la cezaro, oni povas tion fari, ne timante la leĝan persekuton. En la okazo, se ili ŝin ne trovus en Ostriano, ili sekvos Ursuson kaj la efiko estos sama. En la tombejon ili ne povas iri kun granda nombro da homoj, ĉar ili povus facile turni al si atenton, kaj tiam la kristanoj bezonus nur estingi ĉiujn lumojn, kiel ili faris ĉe la unua forkapto, kaj disiĝi aŭ kaŝi sin en la mallumo, en kaŝejojn, konatajn nur de ili mem. Aliflanke, ili devas sin armi kaj, kio estas eĉ pli konsilinda, kunpreni du homojn fidindajn kaj fortajn, por eventuale havi ilin kiel defendantojn.

         Vinicius konfesis lin tute prava kaj rememorante ankaŭ la konsilojn de Petronius, ordonis al siaj sklavoj, ke ili venigu al li Croton. Chilo, kiu konis ĉiujn en Romo, multe trankviliĝis, aŭdante la nomon de la fama atleto, kies superhoman forton li plurfoje admiris sur areno, kaj deklaris ke li iros en Ostrianon. La sako, plena de aurei, ŝajnis al li pli facile akirebla kun la helpo de Croto.

         Li sidiĝis do kun esperplena menso al la tablo, al kiu post ia tempo alvokis lin la estro de la atrium. Dum la manĝado li rakontis al sklavoj, ke li havigas al ilia mastro mirindan ŝmiraĵon, per kiu sufiĉas ŝmiri la hufojn de plej sentaŭgaj ĉevaloj, ke ili restigu malproksime post si ĉiujn aliajn. Prepari ĉi tiun ŝmiraĵon instruis lin unu kristano, ĉar la kristanaj ĉefuloj estas multe pli lertaj en sorĉoj kaj mirakloj, ol eĉ la tesalianoj, kvankam Tesalio famas pro siaj sorĉistinoj. La kristanoj havas al li grandegan fidon, kaj kial ili ĝin havas, facile divenos ĉiu, kiu scias, kion signifas la fiŝo. Tiel interparolante, li atente rigardis la vizaĝojn de la sklavoj, esperante, ke li eble malkovros inter ili kristanon kaj sciigos pri li al Vinicius. Kiam tamen tiu ĉi espero montriĝis vana li komencis manĝi kaj trinki treege abunde, ne avarante laŭdojn al la kuiristo kaj certigante, ke li klopodos aĉeti lin de Vinicius. Lian gajecon konfuzis sole la penso, ke nokte li devos iri en Ostrianon, li konsolis sin tamen, ke li iros alivestita, en mallumo, kaj en la societo de du homoj, el kiuj unu, kiel fortegulo, estas idolo de la tuta Romo, kaj la alia — patricio kaj alta armea oficisto. „Se ili eĉ rekonus Viniciuson — li parolis al si — ili ne kuraĝos levi kontraŭ lin la manon, kaj koncerne min, ili estos saĝaj, se ili ekvidos eĉ la pinton de mia nazo.”

         Poste li komencis rememori la interparolon kun la laboristo kaj tiu ĉi rememorado plenigis lin per nova espero. Li havis nenian dubon, ke tiu laboristo estis Ursus. Li sciis el rakontoj de Vinicius kaj du tiuj, kiuj estis transkondukantaj Ligian el la palaco de la cezaro, pri la eksterordinara forto de tiu homo. Kaj ĉar ĉe Euricus li demandis pri homoj escepte fortaj, estis nenio mirinda, ke oni montris al li Ursuson. Poste la konfuzo kaj ekscito de la laboristo ĉe la aludo pri Vinicius kaj Ligia ne lasis dubi, ke tiuj ĉi personoj speciale lin interesas; la laboristo menciis ankaŭ pri pento pro mortigo de domo, kaj Ursus mortigis ja Atacinuson; fine la aspekto de la laboristo tute konformis al tio, kion Vinicius rakontis pri la ligo. Sole la ŝanĝita nomo povis nur veki dubon, sed Chilo jam sciis, ke la kristanoj ofte ricevas ĉe bapto novajn nomojn.

         — Se Ursus mortigos Glaucuson — Chilo parolis al si — tiom pli bone estos, kaj se li ne mortigos, ĝi estos ankaŭ bona signo, ĉar ĝi pruvos, kiel malfacile estas al la kristanoj mortigi. Mi ja prezentis tiun Glaucuson kiel propran filon de Judaso kaj perfidanton de ĉiuj kristanoj; mi estis tiel elokventa, ke ŝtono kortuŝiĝus kaj promesus fali sur la kapon de Glaucus, tamen mi apenaŭ inklinigis tiun ligan urson, ke li promesu al mi meti sur lin sian manegon... Li hezitis, ne volis, rakontis pri sia bedaŭro kaj pento. Videble inter ili tio ne konvenas... Siajn proprajn ofendojn oni devas pardoni, venĝi la fremdajn oni ne tre rajtas, ergo, konsideru, Chilo, kio povas vin minaci? Glaucus ne rajtas venĝi kontraŭ vi... Ursus, se li ne mortigis Glaucuson por tiel granda kulpo, kiel perfido de ĉiuj kristanoj, tiom pli ne mortigos vin por kulpo tiel malgranda, kiel perfido de unu kristano. Cetere, kiam mi foje montros al tiu voluptama virkolombo la neston de tiu turtino, mi lavos la manojn for de ĉio kaj translokigos ree en Neapolon. La kristanoj ankaŭ parolas pri iu forlavo de la manoj, ĝi estas do videble maniero, en kiu, se oni havas kun ili aferon, oni povas ĝin finfine solvi. Bonaj homoj estas tiuj kristanoj, kaj tiel malbone oni parolas pri ili! Ho dioj! tia estas la justeco en la mondo. Plaĉas al mi tamen tiu instruo, ĉar ĝi ne permesas mortigi. Sed se ĝi ne permesas mortigi, ĝi certe ankaŭ ne permesas ŝteli, nek trompi, nek false atesti, sekve mi ne povas diri, ke ĝi estas facila. Ĝi instruas evidente ne nur honeste morti, kiel instruas la stoikoj, sed ankaŭ honeste vivi. Se mi akiros iam riĉaĵojn kaj havos tian domon, kiel ĉi tiun, kaj tiom da servistoj, eble mi ankaŭ iĝos kristano por tiel longe, kiel tio estos al mi oportuna. Ĉar riĉulo povas ĉion permesi al si, eĉ virton... Jes!! Tio estas religio por riĉuloj, kaj tial mi ne komprenas, kiamaniere estas inter ili tiom da malriĉuloj. Kion ili profitas el tio kaj kial ili permesas, ke la virto ligu iliajn manojn? Mi devas iam prikonsideri ĉi tion. Dume gloron al vi, Hermeso, ke vi helpis al mi retrovi tiun melon... Sed se vi ĝin faris por la du bovidinoj, blankaj samaĝulinoj kun origitaj kornoj, en tiu ĉi okazo mi ne rekonas vin. Hontu, Argusmortiginto! tia saĝa dio, kaj vi ne antaŭvidis de la komenco, ke vi nenion ricevos! Mi oferas al vi anstataŭe mian dankemon, kaj se vi preferus, anstataŭ mia dankemo, du brutojn, tiam vi mem estas la tria kaj en plej bona okazo vi devus esti paŝtisto, ne dio. Gardu vin ankaŭ, ke mi ne pruvu al la homoj, ke vi ne ekzistas, ĉar tiam ĉiuj ĉesus oferdonadi al vi. Kun filozofoj oni prefere vivu en paco.

         Tiel parolante kun si mem kaj kun Hermeso, li etendiĝis sur benko, submetis sian mantelon sub la kapon kaj, kiam la sklavoj forprenis la manĝovazojn, li endormiĝis. Li vekiĝis, aŭ pli ĝuste oni vekis lin, kiam alvenis Croto. Tiam li iris en la atrium kaj kun plezuro komencis rigardi la potencan figuron de la luktomajstro, eksgladiatoro, kiu per sia grandeco ŝajnis plenigi la tutan atrium. Croto jam estis interkonsentinta pri la prezo de la entrepreno kaj ĝuste li parolis al Vinicius:

         — Je Herkulo! bone, sinjoro, ke vi turnis vin al mi hodiaŭ, ĉar morgaŭ mi iros en Beneventon, kien invitis min la nobla Vatinius, por ke mi tie antaŭ la cezaro luktu kun Sifax, la plej forta negro, kiun iam naskis Afriko. Ĉu vi imagas, sinjoro, kiel lia vertebraro krakos en miaj brakoj, sed krom tio mi frakasos per la pugno lian nigran makzelon.

         — Je Polukso! — respondis Vinicius. — Mi estas certa, ke vi tion faros, Croto.

         — Kaj vi bonege agos — aldonis Chilo. — Jes!... Krom tio frakasu lian makzelon! Ĝi estas bona ideo kaj inda je vi faro. Mi estas preta veti, ke vi frakasos lian makzelon. Dume tamen olivoleu viajn membrojn, mia Herkulo, ĉar sciu tion, ke kun vera Kakuso vi povas renkontiĝi. La homo, gardanta la fraŭlinon, kiun serĉas la nobla Vinicius, posedas laŭdire esceptan forton.

         Chilo parolis tiel nur por eksciti la ambicion de Croto, sed Vinicius diris:

         — Jes, mi ne vidis tion, sed oni rakontis al mi pri tiu ligo, ke kaptinte virbovon je la kornoj, li povas ĝin treni, kien li volas.

         — Ho! — ekkriis Chilio, kiu ne imagis, ke Ursus povis esti tiel forta.

         Sed Croto ridetis malestime.

         — Mi devigas min, nobla sinjoro — forkapti per tiu ĉi mano, kiun vi ordonos, per la alia defendi min kontraŭ sep tiaj ligoj kaj alporti la fraŭlinon en vian domon, se eĉ ĉiuj kristanoj de la tuta Romo postkurus min, kiel kalabriaj lupoj. Se mi tion ne sukcesos, mi lasos min skurĝi ĉe tiu ĉi impluvium.

         — Ne permesu al li tion, sinjoro! — ekkriis Chilo. — Oni komencos ĵeti ŝtonojn sur nin, kaj tiam kion helpos lia tuta forto? Ĉu ne estos pli bone forpreni la fraŭlinon el la domo kaj riski pereon nek per ŝi, nek por ni mem?

         — Tiel estu, Croto — diris Vinicius.

         — Via mono, via volo! Memoru nur, sinjoro, ke morgaŭ mi veturos en Beneventon.

         — Mi havas kvincent sklavojn en la urbo mem — respondis Vinicius.

         Poste li donis al ili signon, ke ili foriĝu, iris mem en la bibliotekon kaj sidiĝinte, skribis al Petronius la sekvantajn vortojn:

         „Chilo trovis Ligian. Hodiaŭ vespere mi iros kun li kaj kun Croto en Ostrianon kaj forkaptos ŝin tuj, aŭ morgaŭ el la domo. La dioj verŝu sur vin ĉiajn bonojn. Restu en sano, carissime, ĉar la ĝojo ne lasas min skribi plu.”

         Kaj metinte la kanon, li komencis promeni per rapidaj paŝoj, ĉar krom la ĝojo, kiu plenplenigis lian animon, konsumis lin febro. Li parolis al si, ke la morgaŭan tagon Ligia estos en tiu ĉi domo. Li ne sciis, kiel li agos kun ŝi, li tamen sentis, ke se ŝi volos lin ami, li estos ŝia sklavo. Li rememoris la certigojn de Acte, ke li estis amata, kaj kortuŝiĝis ĝisfunde. Do la afero konsistos nur en subpremo de ia virgulina honto kaj de iaj ĵuroj, kiujn videble ordonas la kristana instruo? Sed se tiel estas, do, kiam Ligia foje troviĝos en lia domo kaj subiĝos al persvado aŭ perforto, tiam ŝi devos diri al si: „ĝi fariĝis!” kaj poste estos jam cedema kaj amanta.

         Eniro de Chilo interrompis tamen la fluadon de tiuj dolĉaj pensoj.

         — Sinjoro — diris la greko — jen kio venis ankoraŭ en mian kapon: eble la kristanoj havas iajn tesserae, sen kiuj neniu estos enlasita en Ostrianon? Mi scias, ke en la preĝodomoj tiel okazas kaj tian tessera mi ricevis de Euricius; permesu do, ke mi iru al li, sinjoro, informiĝu precize kaj provizu nin per tiuj signoj, se ili montriĝos necesaj.

         — Bone, nobla saĝulo — respondis gaje Vinicius — vi parolas, kiel prudenta homo kaj meritas pro tio laŭdon. Iru do al Euricius, aŭ kien plaĉas al vi, sed kiel garantion lasu sur tiu ĉi tablo la sakon, kiun vi ricevis.

         Chilo, kiu ĉiam malvolonte disiĝadis kun mono, ekgrimacis, li konformiĝis tamen al la ordono kaj eliris. De Carinae al la Cirko, apud kiu trovis sin la butiko de Euricius, ne estis tre malproksime, tial li revenis ankoraŭ longe antaŭ la vespero.

         — Jen estas la signoj, sinjoro. Sen ili oni nin ne enlasus. Mi ankaŭ bone informiĝis pri la vojo, kaj samtempe diris al Euricius, ke mi bezonas la signojn nur por miaj amikoj kaj mem mi ne iros, ĉar tio estas por mi tro malproksime, fine ke morgaŭ mi vidos la grandan apostolon, kiu ripetos al mi la plej belajn fragmentojn el sia parolado.

         — Kiel do: vi ne iros? Vi devas iri! — diris Vinicius.

         — Mi scias, ke mi devas, sed mi iros bone kapuĉkovrita. kaj mi konsilas al vi fari la samon, aŭ ni povas fortimigi la birdojn.

         Baldaŭ efektive ili komencis sin prepari, ĉar ekstere jam iĝis krepusko. Ili prenis gallajn mantelojn kun kapuĉoj, ili prenis lanternojn; krome Vinicius armis sin mem kaj siajn kunulojn per mallongaj, kurbaj ponardoj. Chilo, plie, surmetis perukon, per kiu li provizis sin envoje al Euricius, kaj ili eliris, rapidante, por atingi la malproksiman pordegon Nomentanan ankoraŭ antaŭ ĝia fermo.


Enkomputiligis Darold Booton de eldonaĵo de Eldonejo „Polonia”
Hosted by www.Geocities.ws

1