Enkomputiligis Darold Booton de eldonaĵo de Eldonejo „Polonia”


ĈAPITRO XVIII

PETRONIUS al Vinicius:

         „Plorinda estas via stato, carissime! Venuso evidente konfuzis vian prudenton, senigis vin de la saĝo, memoro kaj kapablo pensi pri io ajn, ekster amo. Tralegu iam tion, kion vi respondis al mia letero, kaj vi vidos, kiel via menso indiferentiĝis al ĉio, kio ne estas Ligia, kiel ĝi nur pri ŝi okupiĝas, al ŝi senĉese revenas kaj rondflugas super ŝi, kvazaŭ akcipitro super ĉasata rabaĵo. Je Polukso! trovu ŝin pli rapide; alie, se la fajro ne transformos vin en cindron, vi ŝanĝos vin en la egiptan Sfinkson, kiu, ekaminte, kiel oni diras, la palan Izidon, iĝis al ĉio surda, indiferenta kaj atendas nur nokton, por povi rigardi la amatinon per la ŝtonaj okuloj.

         Trakuradu vespere, alivestita, la urbon, vizitadu kun via filozofo la kristanajn preĝodomojn. Ĉio, kio vekas esperon kaj pasigas la tempon, estas laŭdinda. Sed, pro amikeco al mi, faru unu aferon: tiu Ursus, la sklavo de Ligia, estas laŭdire eksterordinare forta homo, dungu do Croton kaj faradu la serĉojn triope. Tiel estos pli sendanĝere kaj pli prudente. La kristanoj, se apartenas al ili Pomponia Graecina kaj Ligia, ne estas verŝajne tiaj friponoj, kiaj oni ilin ĝenerale opinias, ili pruvis tamen ĉe la forkapto de Ligia, ke kiam la afero koncernas unu el ilia ŝafaro, ili scias ne ŝerci. Kiam vi ekvidos Ligian, mi scias, ke vi ne kapablos vin deteni kaj ekdeziros ŝin tuj forkonduki, sed kiel vi tion plenumos sole kun Chilonides? Croto tamen, vin helpos, se ŝin eĉ defendus dek tiaj ligoj, kiel tiu Ursus. Ne lasu vin ekspluati de Chilo, sed por Croto ne avaru monon. El ĉiuj konsiloj, kiujn mi povas al vi sendi, ĉi tiu estas la plej bona.

         Tie ĉi oni jam ĉesis paroli pri la malgranda aŭgustino kaj pri tio, ke ŝi mortis pro sorĉoj. Poppaea ankoraŭ aludas ilin iafoje, sed la menso de la cezaro estas okupita per io alia; cetere, se estas vere, ke la diva aŭgustino estas denove graveda, tiam ankaŭ en ŝi la memoro pri tiu infano malaperos sen iaj postsignoj. Ni estas jam de dekkelkaj tagoj en Neapolo, aŭ, pli ĝuste, en Bajoj. Se vi kapablus pensi pri io ajn, tiam la eĥoj pri nia restado ĉi tie devus atingi viajn orelojn, ĉar la tuta Romo parolas sendube pri nenio alia. Ni do iris rekte en Bajojn, kie unue atakis nin rememoroj pri la patrino kaj riproĉoj de la konscienco. Sed ĉu vi scias, al kio Ahenobarbus jam venis? Jen al tio, ke eĉ la patrinmortigo servas al li nur kiel temo por versaĵoj kaj lud-okazo de arlekene-tragikaj scenoj. Li sentis iam verajn riproĉojn de la konscienco nur tiom, kiom li estas malkuraĝulo. Nun, kiam li konvinkiĝis, ke la mondo estas, kiel ĝi estis, sub liaj piedoj, kaj neniu dio venĝis kontraŭ li, li nur ŝajnigas ilin, por kortuŝi la homojn per sia sorto. Iafoje li kurlevas sin nokte, certigante, ke lin pelas Furioj, li vekas nin, rigardas post sin alprenas la sintenon de komedianto, lundanta la rolon de Oresto, kaj plie, de aĉa komedianto, li deklamas grekajn versaĵojn kaj rigardas, ĉu ni lin admiras. Kaj ni, kompreneble, admiras lin! kaj anstataŭ diri al li: iru dormi, arlekenaĉo! ni ankaŭ agordiĝas al la tono de tragedio kaj defendas la grandan artiston de Furioj. Je Kastoro! sendube atingis vin almenaŭ la famo, ke li prezentiĝis publike en Neapolo. Oni kunpelis ĉiujn grekajn sentaŭgulojn el Neapolo kaj el la najbaraj urboj; ili plenigis la arenon per tiel malagrabla odoro de ajlo kaj ŝvito, ke mi dankis al la dioj, ke anstataŭ sidi en la unuaj vicoj, inter la aŭgustanoj, mi estis kun la cezaro post la scenejo. Kaj ĉu vi kredos tion, ke li timis? Li vere timis. Li prenis kelkfoje mian manon kaj metis ĝin al sia koro, kiu batis efektive per pli rapida ritmo. Lia spirado iĝis mallonga, kaj en la momento, kiam estis tempo eniri, li paliĝis, kiel pergameno, kaj ŝvitaj gutoj kovris lian frunton. Li ja sciis tamen, ke en ĉiuj vicoj sidas pretaj pretorianoj, armitaj per bastonoj, per kiuj, se bezone, ili estis stimulontaj la fervoron. Sed ne estis bezone. Neniu aro da simioj el la ĉirkaŭaĵoj de Kartago scipovas tiel hurli, kiel hurlis tiu aĉularo. Mi diras al vi, ke la odoro de ajlo venis eĉ en la scenejon, kaj Nero riverencis, premis la manojn al la koro, sendis mankisojn kaj ploris. Poste li enkuris inter nin, kiuj atendis post la scenejo, kiel ebria, vokante: „Kio estas ĉiuj triumfoj kompare kun tiu ĉi mia triumfo?” Kaj tie la aĉularo ĉiam ankoraŭ hurlis kaj aplaŭdis, sciante, ke ĝi elaplaŭdas al si favoron, donacojn, festenon, loteriajn biletojn kaj novan spektaklon kun la cezaro-arlekeno. Mi eĉ ne miras ilin, ke ili aplaŭdis, ĉar tion oni ĝis nun ne vidis. Li dume ripetadis ĉiu-momente: „Jen kio estas la grekoj! Jen kio estas la grekoj!” Kaj ŝajnas al mi, ke de tiu momento lia malamo al Romo kreskis ankoraŭ pli. Malgraŭ tio en Romon estas senditaj specialaj kurieroj kun sciigoj pri la triumfo, kaj ni atendas en la proksimaj tagoj dankesprimojn de la senato. Tuj post la unua prezentiĝo de Nero havis lokon ĉi tie stranga okazo. Jen la teatro subite falis en ruinon, sed tiam, kiam la homoj estis jam elirintaj. Mi estis sur la loko de la akcidento kaj ne vidis, ke oni eligis eĉ unu kadavron el sub la ruboj. Multaj, eĉ inter la grekoj, rigardas ĉi tion kiel koleron de la dioj pro la profano de la imperiestra aŭtoritato, sed li, kontraŭe, asertas, ke ĝi estas favorsigno de la dioj, kiuj evidente ŝirmas per sia gardo lian kantadon kaj tiujn, kiuj lin aŭskultas. El tio sekvas oferdonoj en ĉiuj temploj kaj grandaj danksolenoj, kaj por li — nova kuraĝigo al la vojaĝo en Aĥajon. Antaŭ kelkaj tagoj li tamen diris al mi, ke li timas, kion diros pri tio la roma popolo kaj ĉu ĝi ne ekscitiĝos, tiel pro amo al li, kiel pro maltrankvilo pri la disdonado de greno kaj pri la cirkludoj, kiujn ĝi povus perdi en la okazo de pli longa foresto de la cezaro.

         Ni veturas tamen en Beneventon por rigardi la ŝuistajn luksaĵojn, per kiuj glorigos sin Vatinius, kaj el tie, zorgataj de la diaj fratoj de Heleno — en Grekujon. Koncerne min, mi rimarkis unu aferon, ke kiam oni estas inter homoj frenezaj, oni ankaŭ iĝas freneza, kaj plie, oni trovas ian ĉarmon en frenezaĵoj. Grekujo kaj vojaĝo kun milo da citroj, ia triumfiro de Bakho meze de nimfoj kaj bakhantinoj, kronitaj per mirta verdaĵo, per folioj de vinberujo kaj lonicero, veturiloj kun aljunigitaj tigroj, floroj, tirsoj, laŭrokronoj, ekkrioj: evoe! muziko, poezio aplaŭdanta Grekujo — ĉio tio estas bona, sed ni havas ĉi tie ankoraŭ pli kuraĝajn intencojn. Ni volus krei orientan, fabelan imperion, regnon de palmoj, suno, poezio kaj de realo, transformita en sonĝon, kaj de vivo, transformita en unu volupton. Ni volus forgesi pri Romo, kaj la ĉefpunkton de la mondo loki ie inter Grekujo, Azio kaj Egipto, vivi la vivon ne de homoj, sed de dioj, ne scii, kio estas ĉiutageco, vagi en oraj galeroj, sub la ombro de purpuraj veloj, tra Arĥipelago, esti Apolono, Oziriso kaj Baalo en unu persono, esti roza kun matenruĝo, esti ora kun la suno, esti arĝenta kun la luno, regi, kanti, revi... Kaj ĉu vi kredas, ke mi, kies prudento valoras ankoraŭ sestercon, kaj la juĝo — ason, mi tamen ankaŭ lasas min forporti de tiuj fantazioj, kaj me lasas min forporti tial, ke, se ili estas neeblaj, ili estas almenaŭ grandaj kaj neordinaraj... Tia imperio fabela estus tamen io, kio iam, post multaj jarcentoj, ŝajnus al homoj sonĝo. Se Venuso ne prenas sur sin la formon de tia Ligia, aŭ, almenaŭ, de tia sklavino, kiel Eunice, kaj se ne ornamas ĝin arto, la vivo mem estas naŭza kaj ofte havas la vizaĝon de simio. Sed la Kuprobarba ne realigos siajn projektojn, eĉ tial nur, ke en tiu fabela regno de poezio kaj Oriento ne devas esti loko por perfidoj, malnoblaĵoj kaj morto, dum en li sub la masko de poeto sidas aĉa komedianto, malsprita veturigisto kaj triviala tirano. Kaj intertempe ni sufokas homojn, se ili nin iel ĝenas. La kompatinda Torquatus Silanus estas jam ombro. Li malfermis siajn vejnojn antaŭ kelkaj tagoj. Lecanius kaj Licinius kun timo akceptas la konsulajn oficojn, la maljuna Thraseas ne evitos morton, ĉar li kuraĝas esti honesta. Tigellinus ne sukcesas ĝis nun havigi por mi la ordonon, ke mi malfermu miajn vejnojn. Mi estas ankoraŭ bezona, ne nur kiel elegantiae arbiter, sed ankaŭ kiel homo, sen kies konsiloj kaj gusto la ekskurso en Aĥajon povus ne sukcesi. Ofte mi tamen pensas, ke pli aŭ malpli frue la fino devas esti tia, kaj ĉu vi scias, kion mi tiam deziras? jen, ke la Kuprobarba ne ricevu tiun mian vazon el murho, kiun vi konas kaj admiras. Se ne la momento de mia morto vi estos apud mi, mi donos ĝin al vi, se vi estos for, mi ĝin frakasos. Sed dume ni havas ankoraŭ antaŭ ni la ŝuistan Beneventon, la olimpan Grekujon kaj Faton, kiu difinas al ĉiu vojon nekonatan kaj neantaŭvideblan. Restu en sano kaj dungu Croton, aŭ oni duafoje forrabos de vi Ligian. Chilonideson, kiam vi ĉesos lian bezoni, sendu al mi, kie ajn mi estos. Eble mi faros el li alian Vatiniuson kaj eble konsuloj kaj senatanoj tremos iam antaŭ li, kiel ili tremas antaŭ tiu unua kavaliro Aleno. Valorus ĝisvivi tiun spektaklon. Kiam vi reakiros Ligan, sciigu min pri tio, por ke mi oferu por vi ambaŭ paron de ciganoj kaj paron de kolomboj en la ĉi tiea ronda templeto de Venuso. Mi vidis iam en sonĝo Ligian en viaj brakoj, serĉantan viajn kisojn. Zorgu, ke ĝi estu aŭgura sonĝo. Neniaj nuboj estu sur via ĉielo, kaj se ili estos, havu ili la koloron kaj aromon de rozo. Restu en sano. Adiaŭ!”


Enkomputiligis Darold Booton de eldonaĵo de Eldonejo „Polonia”
Hosted by www.Geocities.ws

1