Enkomputiligis Darold Booton de eldonaĵo de Eldonejo „Polonia”


ĈAPITRO II

POST la tiel nomata matenmanĝo, al kiu la du kamaradoj sidiĝis tiam, kiam ordinaraj mortemuloj estis jam longe post la posttagmeza prandium, Petronius proponis mallongan dormon. Laŭ li la tempo estis ankoraŭ tro frua, por fari vizitojn. Estas vere homoj, kiuj komencas viziti konatojn je sunleviĝo, kaj plie, konsideras tiun ĉi kutimon malnova, roma. Sed li, Petronius, konsideras ĝin barbara. La posttagmezaj horoj estas la plej konvenaj, sed ne pli frue, ol la suno transiras al la templo de Jovo la Kapitola kaj komencas brili deflanke sur Forumon. En aŭtuno ordinare estas ankoraŭ tre varme, kaj la homo volonte dormas post la manĝo. Intertempe agrable estas aŭskulti la murmuradon de la fontano en la atrium, kaj post la nepra paŝmilo dormi iomete en la ruĝa lumo, penetranta tra purpura, duone surtirita velarium.

         Vinicius konfesis liajn vortojn pravaj, kaj ili komencis promeni, en senzorga maniero paralante pri tio, kio okazas sur Palatino kaj en la urbo, kaj iom filozo vivo. Poste Petronius iris en cubiculum, sed li ne dormis longe. Duonhoron poste li eliris, kaj, ordoninte alporti al si verbenon, komencis ĝin flari kaj froti per ĝi siajn manojn kaj temiojn.

         — Vi ne imagas — li diris — kiel tio vigligas kaj freŝigas. Nun mi estas preta.

         Portilo atendis jam delonge, do ili sidiĝis kaj ordonis porti sin al Vicus Patricius, al la domo de Aulus. La insula de Petronius trovis sin sur la suda dekilva de Palatino, apud la t.n. Carinae, kaj tiel la plej mallonga vojo estus malsupre de Forum, sed ĉar Petronius volis ĉe tiu ĉi okazo viziti la juveliston Idomen, li ordonis, ke oni portu ilin tra Vicus Apollinis kaj Forum al Vicus Sceleratus, ĉe kies angulo estis multegaj ĉiuspecaj vinejoj.

         Grandegaj negroj levis la portilon kaj ekiris, antaŭataj de sklavoj, nomataj pedisequi. Petronius dum certa tempo silente levadis siajn manojn, aromajn per verbeno, al la nazo, kaj ŝajnis mediti pri io. Post momenta li diris:

         — Venis al mi la ideo, ke se via arbara nimfo ne estas sklavino, ŝi povus forlasi la domon de Plautius kaj translokiĝi en la vian. Vi ĉirkaŭigus ŝin per amo kaj surŝutus per riĉaĵoj, kiel mi mian adoratan Chrysothemison, kiu, inter ni dirante, tedas min jam almenaŭ same, kiel mi ŝin.

         Markus skuis la kapon.

         — Ne? — demandis Petronius. — En plej malbona okazo la afero venus antaŭ la cezaron, kaj vi povas esti certa, ke eĉ nur dank’ al mia influo nia Kuprobarba favorus vian flankon.

         — Vi ne konas Ligian — respondis Vinicius.

         — Lasu do min demandi, ĉu vi ŝin konas pli, ol laŭvide? Ĉu vi parolis al ŝi? Ĉu vi konfesis al ŝi vian amon?

         — Mi vidis ŝin unue ĉe la fontano, kaj poste mi ankoraŭ dufoje renkontis ŝin. Memoru, ke dum mia rastado en la domo de Aulus mi loĝis en flanka pavilono, destinita por gastoj, kaj, havante elartikigitan manon, mi ne povis partopreni la komunajn manĝojn. Nur vespere, antaŭ la tago, por kiu mi anocis mian forveturon, mi renkontis Ligian ĉe la vespermanĝo — kaj mi povis diri al ŝi nek unu vorton. Mi devis aŭskulti Aulusan, kiu rakontis pri siaj venkoj en Britujo, kaj poste pri la ruino de la malgrandaj bienoj en Italujo, kiun ankoraŭ Licinius Stolo penis kontraŭagi. Entute mi ne scias, ĉu Aulus kapablas paroli pri io alia, kaj ne pensu, ke ni sukcesos tion ĉi eviti, se nur vi ne preferas aŭskulti pri la malharditeco de la nuna tempo. Ili havas en siaj birdejoj fazanojn, sed ne manĝas ilin, akceptinte la principon, ke formanĝo de ĉiu fazano proksimigas la finon de la roma potenco. La duan fojon mi renkontis ŝin apud ĝardena cisterno, tenantan en la mano ĵus elŝiritan kanon, kies tufan finon ŝi trempis en la akvo kaj surŝprucis la iridojn, kreskantajn ĉirkaŭe. Rigardu miajn genuojn. Je la ŝildo de Heraklo, mi diras al vi, ke ili ne tremis, kiam kontraŭ niajn maniplojn iris, muĝante, la hordaj de partoj — sed ili tremis ĉe tiu cisterno. Kaj konfuzita, kiel infano, kiu ankoraŭ portas bulla ĉe la kolo, nur per la okuloj mi petegis kompaton, longe ne povante eldiri eĉ vorton.

         Petronius rigardis lin kun certa envio

         — Feliĉulo! — li diris — se eĉ la mondo kaj la vivo estus plej malbonaj, restos en ili unu eterna bono — la juneco!

         Kaj post memento li demandis.

         — Ĉu vi ne alparolis ŝin?

         — Jes. Rekonsciiĝinte iom, mi diris, ke mi revenas el Azio, ke mi elartikigis la manon apud la urbo kaj multe suferis, sed nun, kiam mi devas forlasi ĉi tiun gastaman domon, mi vidas, ke suferado ĉi tie pli valoras, ol aliloke ĝojo, malsano pli, ol aliloke sano. Ŝi aŭskultis miajn vortojn ankaŭ konfuzita, desegnante ion per la kano sur la safrana sablo. Poste ŝi levis la kapon, ankoraŭfoje rigardis tiujn faritajn signojn, ankoraŭfoje min, kvazaŭ volante ion demandi — kaj subite ŝi forkuris, kiel hamadriado de malsprita faŭno.

         — Ŝi certe havas belegajn okulojn.

         — Kiel maro — kaj mi dronis en ili, kiel en maro. Kredu al mi, ke Arĥipelago estas malpli blua. Momenton poste alkuris la malgranda Plautius kaj komencis ion demandi. Sed mi ne komprenis, kion li diris.

         — Ho Ateno! — ekkriis Petronius — forprenu la kovraĵon, per kiu Eroso kovris la okulojn de ĉi tiu knabo — aŭ li rompos al si la kapon kontraŭ kolono en la templo de Venuso.

         Kaj li turnis sin al Vinicius:

         — Ho, vi printempa burĝono sur la arbo de l’ vivo, vi unua verda branĉeto de vinberujo! Mi devus, anstataŭ al Plautius, portigi vin al Gelotius, kiu havas lernejon por knaboj, ne havantaj scion pri la vivo.

         — Kion vi ĝuste volas de mi?

         — Kaj kion ŝi desegnis sur la sablo? Ĉu ne la nomon de Amoro, ĉu ne koran, trapafitan per lia sago, aŭ ion similan, laŭ kio vi povus konjekti, ke satirusoj jam flustris en la orelon de tiu nimfo deversajn sekretojn de la vivo? Kiel vi povis ne rigardi tiujn signojn?

         — De pli longe mi portas togon, ol vi pensas — diris Vinicius — kaj antaŭ ol alkuris la malgranda Aulus, mi atente rigardis tiujn signojn. Mi ja scias, ke en Grekujo kaj en Romo knabinoj ofte skribas sur sable konfesojn, kiujn ne volas eldiri iliaj buŝoj ... Sedodivenu, kion ŝi desegnis?

         — Se ion alian, ol mi diris, mi ne divenos.

         — Fiŝon.

         — Kion vi diras?

         — Mi diras: fiŝon. Ĉu ĝi devis signifi, ke en ŝiaj vejnoj ĝis nun malvarma sango fluas? — mi ne scias! Sed vi, kiu min nomis printempa burĝono sur la arbo de l’ vivo, scios sendube klarigi tiun signon pli bone?

         — Carissime? Tian demandon faru al Plinius. Li havas scion pri la fiŝoj. Se la maljuna Apicius vivus ankoraŭ, eble li ankaŭ povus ion diri al vi pri tio, ĉar li formanĝis dum sia vivo pli da fiŝoj, ol povas enteni samtempe la Neapola golfo.

         Sed la plua interparolo rompiĝis ĉar oni enportis ilin en svarmoplenajn stratojn, kie ĝin malhelpis la homa bruado. Tra Vicus Apollinis ili derektis sin al Forum Romanum, kie en bela vetero, antaŭ subiro de la suno, kunvenadis amasoj da senfaremaj urbanoj, por promeni inter la kolonoj, rakonti novaĵojn kaj aŭskulti ilin, vidi portatajn portilojn kun eminentuloj, fine — eniri vendejojn de juvelistoj, librovendejojn, negacejojn kie oni ŝanĝadis monon, vendejojn de ŝtofoj, de bronzaĵoj kaj ĉiajn aliajn, kiuj trovis sin amase en la domoj, okupantaj la flankon de la placo kontraŭ Kapitolo. La duono de Forumo, kuŝanta senpere sub la kastelaj abruptaĵoj estis jam dronanta en ombro, dum la kolonoj de la pli alte starantaj temploj oris ankoraj en lumo kaj bluo. Tiuj, kiuj kuŝis pli malalte, ĵetadis longformajn ombrojn sur la marmorajn platojn, — kaj ĉie ili estis tiel multaj, ke la rigardo inter ili perdis la vojon, kiel en arbaro. Ŝajnis, ke tiuj konstruaĵoj kaj kolonoj kvazaŭ sufokas sin unu inter aliaj. Ili levis sin en tavoloj, vico super vico, etendis sin dekstren kaj maldekstren, atakis la deklivojn, premis sin al la kastela murego aŭ unu al aliaj, simile al pli kaj malpli grandaj, pli kaj malpli dikaj, oretaj kaj blankaj trunkoj, jen florantaj sub la arkitravoj per akantaj floroj, jen volvitaj en jonstilajn kornojn, aŭ finitaj per simpla, dorisa kvadrato. Super tiu arbaro brilis koloraj triglifoj, el timpanoj elstaradis skulptitaj figuroj de dioj, de suproj flugilhavaj kvadrigoj kvazaŭ volis levi sin en aeron, en tiun bluon, kiu flugpendis trankvile super tiu urbo de temploj. En la mezo de la placo kaj rande fluis rivero da homoj: amasoj promenis sub la arkadoj de la baziliko de Julio Cezaro, amasoj sidis sur la ŝtuparo de Kastoro kaj Polukso kaj svarmis apud la templeto de Vesto, similaj sur tiu grandega marmora fono al diverskoloraj aroj da papiliaj aŭ skaraboj. De supre, per la grandegaj ŝtupoj, flanke de la templo, dediĉita „Jovi optimo, maximo”, alfluadis novaj ondoj. Ĉe Rostra oni aŭskultis iujn hazardajn parolantojn; tie kaj ie aŭdiĝis ekkrioj de stratvendistoj, vendantaj fruktojn, vinon aŭ akvon, miksitan kun figsuko, de trompistoj, rekomendantaj mirindajn kuracilojn, de aŭguristoj, trovistoj de kaŝitaj trezoroj, klarigistoj de sonĝoj. Kelkloke kun la bruo de interparoloj kaj alvokoj miksis sin sonoj de sistra, de egipta sambuca aŭ de grekaj flutoj. Kelkloke malsanuloj, piuloj aŭ ĉagrenitoj portis oferojn en templojn. Inter la homoj, sur la ŝtonaj platoj, amasiĝadis aretoj da kolomboj, avidaj je la oferaj grajnoj, similaj al moviĝemaj, diverskoloraj kaj malhelaj makuloj, foje leviĝante supren kun laŭta flugilklakado, kaj jen falante sur lokojn, liberigitajn de la homamaso. De tempo al tempo la svarmantaj aroj disiĝadis antaŭ portiloj, en kiuj oni vidis subtilajn virinajn vizaĝojn aŭ kapojn de senatanoj kaj kavaliroj, kun trajtoj kvazaŭ rigidaj kaj lacaj de vivpenado. La diverslingva amaso laŭte ripetadis iliajn nomojn, aldonante kromnomojn, mokajn aŭ laŭdojn. Inter senordaj grupoj de tempo al tempo trapuŝadis sin, marŝante mezurpaŝe, taĉmentoj da soldatoj aŭ vigiloj, gardantaj la stratan ordon. La grekan lingvon oni aŭdis ĉirkaŭe same ofte, kiel la latinan.

         Vinicius, kiu jam longe ne estis en la urbo, rigardis kun certa scivolo tiun homan svarmantaron kaj tiun Forum Romanum, regantan la ondaron de l’ mando, kaj samtempe tiel de ĝi superverŝitan, ke Petronius, kiu penetris la penson de sia kunulo, nomis ĝin „la nesto de kviritoj — sen kviritoj”. Efektive, la indiĝena elemento preskaŭ perdis sin en tiu amasego, konsistanta el ĉiuj rasoj kaj nacioj. Oni vidis tie etiopojn, blondharajn grandegulojn el la malproksima Nordo, britojn, gallojn kaj germanojn, oblikvokulajn loĝantojn de Seriko, homojn el apud Eŭfrato kaj homojn el apud Induso, kun barboj pentritaj brikkolore, sirianojn el apud la bordoj de Oronto, kun okuloj nigraj kaj dolĉaj, sekajn, kiel osto, loĝantojn de la arabaj dezertoj, kavbrustajn judojn, egiptanojn kun eterna indiferenta rideto sur la vizaĝoj, kaj numidojn, kaj afrojn, grekojn el Greklando, kiuj egale kun la romanoj regis la urbon, sed regis per scienco, arto, saĝo kaj ruzo, grekojn el la insuloj kaj el Malgranda Azio, kaj el Egipto, kaj el Italujo, kaj el Narbona Gallujo. En la amaso de sklavoj kun truitaj oreloj ne mankis ankaŭ liberaj, nenionfarantaj indiĝenoj, kiujn la cezaro amuzis, nutris kaj eĉ vestis, kaj liberaj fremdlandanoj, kiujn logis en la grandegan urbon facileco de l’ vivo kaj esperoj de favoro de Fortuno; ne mankis stratvendistoj kaj pastroj de Serapiso kun palmaj branĉoj en la manoj, kaj pastroj de Izido, sur kies altarojn oni portis pli da oferoj, ol en la templon de Kapitola Jovo, — kaj pastroj de Cibelo, tenantaj en la manoj orajn rizherbojn, kaj pastroj de migrantaj dioj, kaj orientaj dancistinoj kun helkoloraj mitroj, kaj vendistoj de amuletoj, kaj dresistoj de serpentoj, kaj ĥaldeaj magiistoj, kaj fine homoj sen ia okupo, kiuj ĉiusemajne venadis peti grenon el la apudtibraj grenejoj, batalis pro loteriaj biletoj en cirkoj, pasigadis noktojn en senĉese falantaj domoj en la transtibra kvartalo, kaj tagojn sunajn kaj varmajn en kriptoportikoj, en malpuraj manĝejoj en Suburra, sur la ponto de Milvius aŭ antaŭ insulae de riĉuloj, kie de tempo al tempo oni ĵetadis al ili restaĵojn, lasitajn post manĝo de sklavoj.

         Petronius estis bone konata al tiuj amasoj. La orelojn de Vinicius atingadis senĉese: „Hic est!” („jen li!”). Oni amis lin pro lia malavareco, kaj lia populareco kreskis, de kiam oni eksciis, ke li pledis antaŭ la cezaro kontraŭ la mortkondamno, verdiktita je la tuta familia, t.e. ĉiuj, sendiference de la sekso kaj aĝo, sklavoj de prefekto Pedanius Secundus, tial, ke unu el ili mortigis tiun kruelulon en momento de malespero. Petronius verdire laŭte ripetadis, ke tio estis al li indiferenta, kaj ke li pledis antaŭ la cezaro nur private, kiel arbiter elegantiarum, kies estetikajn sentojn indignis tiu barbara buĉo, inda je iaj scitoj, ne je romanoj. Malgraŭ tio la popolo, kiu indigniĝis pro la buĉo, amis de tiu tempo Petroniuson.

         Sed li ne atentis ĉi tion. Li memoris, ke tiu ĉi popolo amis ankaŭ Britannicuson, kiun Nero venenigis, kaj Agrippinan, kiun li ordonis murdi, kaj Octavian, kiun oni sufokis sur Pandataria, antaŭe malferminte ŝiajn vejnojn en varmega vaporo, kaj Rubeliuson Plautuson, kiu estis ekzilita, kaj Threseason, al kiu ĉiu morgaŭo povis alporti mortverdikton. La amon de la popolo oni povis pli ĝuste konsideri malbona aŭguro, kaj la skeptika Petronius estis samtempe superstiĉa. La amason li malestimis duoble: kiel aristokrato kaj kiel estetikulo. Homoj, odorantaj rostitan fabon, kiun ili portis ĉebruste, kaj krom tio senĉese raŭkaj kaj ŝvitantaj de morao-ludado ĉe stratanguloj kaj peristiloj, ne indis, antaŭ liaj okuloj, la nomon de homoj.

         Respondante do nek aplaŭdojn nek kisojn, de tie kaj ie sendatajn al li per gestoj, li rakontis al Marcus la aferon de Pedanius, mokante ĉe tio la ŝanĝemon de la strata aĉularo, kiu, tagon post la danĝera ekscito, aplaŭdis Neron, traveturantan al la templo de Jovo Statoro. Sed antaŭ la librovendejo de Avirunus li ordonis halti, kaj, elirinte, aĉetis multornaman manuskripton, kiun li transdonis al Vinicius.

         — Jan donaco por vi — li diris.

         — Dankon! — respondis Vinicius. Poste, rigardante la titolon, li demandis:

         — Satyricon? Io nova. Kiu ĝin verkis?

         — Mi. Sed mi ne volas imiti Ruffinuson, kies historion mi intencis al vi rakonti, nek Fabriciuson Vejenton: tial neniu ĝin scias, kaj vi al neniu diru.

         — Vi ja diris, ke vi ne verkas versaĵojn — diris Vinicius — kaj ĉi tie mi vidas prozon, dense interplektitan kun ili.

         — Kiam vi legos, atentu speciale la festenon ĉe Trimalchio. Koncerne versaĵojn — ili naŭzas min, de kiam Nero verkas eposon. Vidu, Vitelius, volante senpezigi la stomaken, uzas eburan bastoneton, kiun li enŝovas en la gorĝon; aliaj helpas sin per fenikopteraj plumoj, trempitaj en oliveleo aŭ timiana dekoktaĵo — kaj mi legas poeziaĵojn de Nero — kaj la efiko estas tuja. Mi povas ilin poste laŭdi, se ne kun pura konscienco, almenaŭ kun pura stomako.

         Tion ĉi dirinte, li haltigis la portilon antaŭ la vendejo de la juvelisto Idomen, kaj, priparolinte kun li la aferon de la gemoj, ordonis porti la portilon rekte al la dome de Aulus.

         — Envoje mi rakontos al vi, por elmontri, kion signifas la aŭtora ambicio, la historion de Ruffinus.

         Sed antaŭ ol li ĝin komencis, ili eniris sur Vicus Patricius kaj baldaŭ troviĝis antaŭ la hejmo de Aulus. Juna kaj fortstatura ianitor malfermis al ili la pordon, kondukantan al ostium, super kiu pigo, fermita en kaĝo, krie salutis ilin per la vorto salve!

         Trapasante el la dua vestiblo, nomata ostium, en la ĝustan atrium, Vinicius diris:

         — Ĉu vi rimarkis, ke la pordisto ĉi tie estas sen katenoj?

         — Ĝi estas stranga domo — respondis duonvoĉe Petronius. Vi scias verŝajne, ke oni suspektis Pomponian Graecinan pri konfesado de orienta superstiĉo, kiu konsistas en adorado de iu Chrestos. Ŝajnas, ke ĉi tiun servon faris al ŝi Crispinilla, kiu ne povas pardoni al Pomponia, ke unu edzo sufiĉis al ŝi por la tuta vivo. — Univira!.... Eĉ plado da agarikoj el Noriko ne estas hodiaŭ tia maloftaĵo en Romo. Ŝi estis juĝata de hejma tribunalo.

         — Vi pravas, ke ĝi estas stranga domo. Mi rakontos al vi poste, kion mi ĉi tie aŭdis kaj vidis.

         Dume ili troviĝis en la atrium. Estranta ĝin sklavo, atriensis, sendis alian, nomatan nomenclator, por anonci la alvenon de la gastoj, kaj samtempe servistoj alŝovis al ili seĝojn kaj piedbenketojn. Petronius, kiu, imagante, ke en ĉi tiu severa domo regas ĉiama malgajeco, neniam estis ĉi tie, rigardis ĉirkaŭen kun certa miro kaj kvazaŭ kun seniluziiĝo, ĉar la atrium impresis pli ĝuste gaje. De supre, tra granda malfermaĵo, enfaladis kolono da hela lumo, splitanta sin en mil fajrerojn sur fontano. Kvadrata lageto kun fontano en la mezo, nomata impluvium, destinita por akceptadi pluvon, enfalantan dum malbela vetero, estis ĉirkaŭita per anemonoj kaj lilioj. Speciale liliojn oni videble amis en tiu ĉi domo, ĉar ili estis ĉi tie grandare, blankaj, kaj ruĝaj, kaj fine safirbluaj iridoj, kies delikataj petaloj estis kvazaŭ arĝentitaj de akva polvo. Meze de malsekaj muskoj, inter kiuj estis kaŝitaj florpotoj kun lilioj, kaj meze de folioj vidiĝis bronzaj statuetoj, prezentantaj infanojn kaj akvajn birdojn. En unu angulo cervino, ankaŭ fandita el bronzo, klinadis sian verdrustiĝintan pro malsekeco kapon al la akvo, kvazaŭ volante trinki. La planko de la atrium estis el mozaiko; la muroj, parte inkrustitaj per ruĝa marmoro, parte pentrornamitaj per arboj, fiŝoj, birdoj kaj grifoj, logis la okulojn per riĉeco de la koloroj. La pordokadroj al flankaj ĉambroj estis ornamitaj per testuda ŝelo aŭ eĉ eburo; ĉe la muroj inter la pordoj staris statuoj de la antaŭuloj de Aulus. Ĉie oni vidis trankvilan bonstaton, malproksiman de lukso, sed noblan kaj memrespektan.

         Petronius, kiu loĝis senkompare pli riĉe kaj elegante, povis tamen trovi ĉi tie nek unu objekton, kiu ofendus lian guston — kaj ĝuste li turnis sin kun ĉi tiu rimarko al Vinicius, kiam subite sklavo velarius flankentiris la kurtenon, apartigantan la atrium, kaj en la fundo de la domo montriĝis rapide alvenanta Aulus Plautius.

         Li estis homo, proksimiĝanta al la vesperaj tagoj de la vivo, kun kapo, kovrita de blanka prujno, sed vigla, kun vizaĝo energia, iom tro mallonga sed ankaŭ iom simila al kapo de aglo. Tiufoje bildis sin sur ĝi ioma miro kaj eĉ maltrankvilo kaŭze de la neatendita alveno de la amiko, kunulo kaj konfidato de Nero.

         Sed Petronius estis tro lerta mondano kaj tro penetrema homo, por tion ĉi ne rimarki, do post la unuaj salutoj li deklaris kun la tuta elokventeco kaj flueco, kiun li sciis elmontri, ke li venas danki por la zorgado, kiun en ĉi tiu domo ricevis la filo de lia fratino, kaj ke sole dankemo estas la kaŭzo de lia vizito, al kiu cetere kuraĝigis lin la malnova konateco kun Aulus.

         Aulus siaflanke certigis lin, ke li estas bonvena gasto, kaj koncerne dankemon, li diris, ke li mem sentas sin lia ŝuldanto, kvankam Petronius certe ne divenas la kaŭzon.

         Efektive Petronius tute ĝin ne divenis. Vane, levinte supren siajn nuksokolorajn okulojn, li streĉis la menson, per rememori plej etan servon, faritan al Aulus aŭ al iu alia. Li rememoris neniun, krom eble ĉi tiu, kiun li intencis fari al Vinicius. Pretervole povis verdire okazi io simila, sed nur pretervole.

         — Mi amas kaj tre ŝatas Vespasianon — respondis Aulus — al kiu vi savis la vivon, kiam foje trafis lin la malfeliĉo endormiĝi dum aŭskultado de versaĵoj de la cezaro.

         — Trafis lin feliĉo — rediris Petronius — ĉar li ne aŭdis ilin, sed mi ne neas, ke ĝi povis finiĝi malfeliĉe. La Kuprobarba nepre volis sendi al li centuriestron kun amika komisio, ke li malfermu al si la vejnojn.

         — Kaj vi, Petronius, ridis lin.

         — Jes, aŭ kontraŭe: mi diris al li, ke se Orfeo sciis dormigadi per kanto sovaĝajn bestojn, lia triumfo estas egala, se li sukcesis endormigi Vespasianon. Ahenobarbuson oni povas mallaŭdi, sed kondiĉe, ke malgranda mallaŭdo entenu grandegan flaton. Nia moŝta aŭgustino, Poppaea, komprenas ĉi tion tre bone.

         — Bedaŭrinde, tia estas nia tempo — respondis Aulus. Mankas al mi du antaŭaj dentoj, kiujn forrompis al mi ŝtono, ĵetita per mano de brito, kaj tamen la plej feliĉajn tagojn do mia vivo mi pasigis en Britujo.

         — Feliĉajn, ĉar venkajn — alĵetis Vinicius.

         Sed Petronius, ektiminte, ke la maljuna komandanto komencos paroli pri siaj iamaj militoj, ŝanĝis la temon de la konversacio. Jen en la ĉirkaŭaĵoj de Prenesto kamparanoj trovis mortan lupidon kun du kapoj, kaj dum la antaŭhieraŭa fulmotondro tondro derompis angulaĵon de la templo de Luno, kio, konsiderante la malfruan aŭtunon, estis senekzempla okazo. Unu homo, Cotta, kiu ĉi tion rakontis al li, aldonis ankaŭ, ke la pastroj de tiu templo antaŭdiras pro tie falon de grandega domo, kiun eviti oni povus nur per prezo de eksterordinaraj oferoj.

         Aulus, aŭskultinte la rakonton, esprimis la opinion, ke tiajn signojn oni tamen ne devas bagateligi. Ke la dioj povas esti koleraj pro la superplena nombro da krimoj, en ĉi tio estas nenio stranga — kaj ĉi-okaze propetaj oferoj estas sendube farindaj.

         Al ĉi tio Petronius diris:

         — Via domo, Plautius, ne estas grandega, kvankam loĝas en ĝi grandega homo; la mia estas verdire tro granda por tia senvalora posedanto, sed ankaŭ malgranda. Sed se temas pri ruino de iu domo, tiel granda ekzemple, kiel domus transitoria, ĉu valoras fari oferdonojn, por kontraŭagi tiun ruinon?

         Plautius ne respondis ĉi tiun demandon, kaj lia singardemo iomete eĉ ofendis Petroniuson, ĉar, malgraŭ la tuta manko de sento pri la diferenco inter bono kaj malbono, li neniam estis denuncanto, kaj oni povis paroli kun li tute sendanĝere. Li sekve denove ŝanĝis la temon kaj komencis laŭdi la loĝejon de Plautius kaj la bonan guston, regantan en la domo.

         — Ĝi estas malnova hejmo — diris Aulus — en kiu mi ŝanĝis nenion, de kiam mi ĝin heredis.

         Kiam oni flankentiris la kurtenon, dividantan la atrium de la tablinum, la domo estis trae malfermita, tiel, ke tra la tablinum, tra la sekvanta peristilo kaj travanta sin post ĝi halo, nomata oecus, la rigardo atingis ĝis la ĝardeno, kiu vidiĝis de malproksime, kiel hela bildo, ĉirkaŭita per malhela kadro. Gajaj infanaj ridoj venadis de tie ĝis la atrium.

         — Ha, komandanto — diris Petronius — lasu nin aŭskulti de proksime tiun sinceran ridon, kiu hodiaŭ estas tiel malofta.

         — Volonte — diris Plautius, leviĝante. — Tio estas mia malgranda Aulus kaj Ligia, ludantaj pilkojn. Sed koncerne ridon, mi kredas, Petronius, ke ĝi okupas vian tutan vivon.

         — La vivo indas ridon, do mi ridas — respondis Petronius — sed ĉi tie la rido sonas alie.

         — Petronius — aldonis Vinicius — ridas cetere ne dum tutaj tagoj, sed pli ĝuste dum tutaj noktoj.

         Tiel interparolante, ili trairis laŭlonge la domon kaj troviĝis en la ĝardeno, kie Ligia kaj la malgranda Aulus ludis pilkojn, kiujn sklavoj, nomataj sphaeristae, destinitaj speciale por tiu ĉi ludo, kolektadis de la tero kaj transdonadis en iliajn manojn. Petronius ĵetis mallongan, paseman rigardon al Ligia. La malgranda Aulus, ekvidinte Viniciuson, alkuris por lin saluti, kaj tiu ĉi lasta, pasante, klinis la kapon antaŭ la belega knabino, kiu staris kun pilko en la mano, kun haroj parte disligitaj, iom senspira kaj ruĝiĝinta.

         Sed en la ĝardena triclinium, ombrigita de hedero, vinberbranĉoj kaj lonicero, sidis Pomponia Graecina, do ili iris ŝin saluti. Petronius, kvankam li ne vizitadis la domon de Plautius konis ŝin, ĉar li vidadis ŝin ĉe Antistia, filino de Rubelius Plautus, kaj ankaŭ ĉe Seneca kaj Pollio. Li ne povis forpeli de si certan miron, kiun inspiris al li ŝia vizaĝo malgaja, sed serena, la nobleco de ŝia sinteno, gestoj kaj vortoj. Pomponia tiagrade konfuzis liajn ideojn pri la virinoj, ke tiu ĝisfunde malvirtema homo, memfida, kiel neniu alia en Romo, ne nur sentis al ŝi certan specon de estimo, sed eĉ parte perdadis sian memfidon. Kaj ankaŭ nun, dankante ŝin por la flegado de Vinicius, li intermetadis, kvazaŭ pretervole, la vorton: domina, kiu neniam venis en lian penson, kiam li parolis ekzemple kun Calvia Crispinilla, kun Scribonia, kun Valeria, Solina kaj aliaj grandmondaj virinoj. Salutinte ŝin kaj espriminte la dankojn, li tuj komencis plendi, ke oni vidas Pomponian tiel malofte, ke oni povas ŝin renkonti nek en la cirko, nek en la amfiteatro, al kio ŝi respondis trankvile, metinte la manon sur la manon de la edzo.

         — Ni ambaŭ maljuniĝas kaj ŝatas ĉiam pli la hejman trankvilecon.

         Petronius volis nei, sed Aulus Plautius aldonis per sia fajfa voĉo:

         — Kaj ni sentas nin ĉiam pli fremdaj inter la homoj, kiuj eĉ niajn romajn diojn nomas per grekaj nomoj.

         — La dioj de certa tempo iĝis nur retorikaj figuroj — respondis Petronius — kaj ĉar la retorikon instruis al ni grekoj, tial al mi mem estas pli facile diri ekzemple: Hero, ol Junono.

         Dirinte ĉi tion, li turnis la okulojn al Pomponia, kvazaŭ por esprimi, ke en ŝia ĉeesto li povis ekpensi pri neniu alia diino, kaj poste li komencis nei tion, kion ŝi diris pri la maljuneco. „La homoj envere rapide maljuniĝas, sed tiaj, kiuj vivas tute alian vivon, kaj krom tie ekzistas vizaĝoj, pri kiuj Saturno ŝajnas forgesi.” — Petronius parolis ĉi tion eĉ kun certa sincereco, ĉar Pomponia Graecina, kvankam pasinta jam la tagmezon de la vivo, konservis neordinaran freŝecon de la haŭto, kaj ĉar ŝi havis malgrandan kapon kaj etan vizaĝon, ŝi faradis kelkfoje, malgraŭ la malhela vesto, malgraŭ la seriozeco kaj malgajeco, la impreson de tute juna virino.

         Dume la malgranda Aulus, kiu dum la restado de Vinicius en la domo eksterordinare amikiĝis kun li, komencis, proksimaĝinte, inviti lin al pilkludo. Post la knabo en la triclinium eniris Ligia. Sub la kurteno de hederoj, kun lumetaj, tremantaj sur ŝia vizaĝo, ŝi ekŝajnis nun al Petronius pli bela, ol ĉe la unua rigardo, kaj efektive simila al iu nimfo. Kaj ĉar li ĝis nun ne alparolis ŝin, tial, leviĝinte, li klinis antaŭ ŝi la kapon, kaj anstataŭ la ordinaraj salutesprimoj, komencis citi la vortojn, per kiuj Odiseo salutis Naŭzikaon:

— Ĉu diino vi estas, aŭ fraŭlin’ mortema?
Sed se vi apartenas al la teranaro,
Benita estas patro kaj patrino via,
Benitaj viaj fratoj. . . . . . . . . . . . . . . . . .

         Eĉ al Pomponia plaĉis la bonmaniera edukiteco de ĉi tiu mondano. Koncerne Ligian, ŝi aŭskultis konfuzite, kun flamantaj vangoj, ne kuraĝante levi la okulojn. Sed iom post iom en la anguletoj de ŝia buŝo komencis tremi petola rideto, kaj sur la vizaĝo vidiĝis batalo inter la knabina hontemo kaj la deziro respondi — kaj videble tiu ĉi deziro venkis, ĉar rigardinte subite Petroniuson, ŝi respondis al li per la vortoj de tiu sama Naŭzikao, citante ilin unuspire kaj iom kiel parkeran lecionon:

— Ne iu ajn vi estas — kaj havas vi saĝon!
. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .

         Poste, turniĝinte surloke, ŝi forkuris, kiel forkuras timigita birdo.

         Nun por Petronius venis la vico miri — ĉar li ne esperis ekaŭdi la verson de Homero el la buŝo da la knabino, pri kies barbara deveno li estis informita de Vinicius. Li do ĵetis demandan rigardon al Pomponia, sed tiu ĉi ne povis al li respondi, ĉar ŝi rigardis tiumomente, ridetante, la fierecon, kiu bildiĝis sur la vizaĝo de la maljuna Aulus.

         Kaj Aulus ne sciis kaŝi tiun ĉi fierecon. Unue, li amis Ligian, kiel propran infanon, kaj due, malgraŭ siaj malnovromaj antaŭjuĝoj kiuj igis lin ĵeti tondrojn kontraŭ la greka lingvo kaj ĝia disvastiĝo, li opiniis ĝin la plejsupro de la mondana bonedukiteco. Mem li neniam povis ĝin bone ellerni, kion li kaŝe bedaŭris, do nun li estis kontenta, ke al tiu ĉi eleganta sinjoro kaj verkisto, kiu eble emus konsideri lian domon barbara, oni respondis en ĝi en la lingvo de Homero kaj per lia verso.

         — Ni havas hejme pedagogon, grekon — li diris, turnante sin al Petronius — kiu instruas nian filon, kaj in knabino ĉeestas la lecionojn. Ŝi estas ankoraŭ birdido, sed aminda birdido, al kiu ni ambaŭ alkutimiĝis.

         Petronius rigardis nun tra la plektaĵoj de hedero kaj lonicero en la ĝardenon kaj la ludantan trion. Vinicius formetis la togon, kaj nur en tuniko suprenĵetadis pilkon, kiun Ligia, staranta kontraŭe kun levitaj brakoj, penis kapti. La knabino je la unua rigardo ne faris je Petronius grandan impreson. Ŝi ŝajnis al li tro maldika. Sed de la momento, kiam li rigardis ŝin pli proksime en la triclinium, li ekpensis, ke tamen tiel povus aspekti Aŭroro — kaj, kiel spertulo, li ekkomprenis, ke estas en ŝi io eksterordinara. Ĉion li rimarkis kaj ĉion li taksis: la vizaĝon rozkoloran kaj klaran, kaj la freŝan buŝon, kvazaŭ pretan al kiso, kaj la okulojn, bluajn kiel mara lazuro, kaj la alabastran blankecon de la frunto, kaj la abundon de la malhelaj haroj, trabrilantaj sur bukloj la koloron de sukceno aŭ de korinta kupro — kaj la facilan kolon, kaj la „dian” dekilvecon de la ŝultroj, kaj la tutan figuron flekseman, gracian, junan per la juneco de majo kaj de ĵus-ekflorintaj floroj. Vekiĝis en li artiste kaj adoranto de belo, kiu eksentis, ke sub statuo de tiu ĉi knabino oni povus subskribi: „printempo”. — Subite li rememoris pri Chrysothemis, kaj eksentis fortan emon al rido. Ŝi ekŝajnis al li, kune kun sia ora pudro sur la haroj kaj nigrigitaj brovoj, senfine velkinta — io simila al flaviĝinta rozo, perdanta la petalojn. Kaj tamen tiun Chrysothemison enviis al li la tuta Romo. Poste li rememoris Poppaean — kaj tiu famega Poppaea ankaŭ ekŝajnis al li vaksa, senanima masko. En ĉi tiu knabino kun tanagraj formoj estis ne nur printempo — estis ankaŭ la radia „Psyche”, kiu trabrilis ŝian rozkoloran korpon, kiel lumradio trabrilas lampon.

         — Vinicius estas prava — li ekpensis — kaj mia Chrysothemis estas maljuna, maljuna... kiel Trojo.

         Poste li turnis sin al Pomponia Graecina — kaj, montrinte la ĝardenon, diris:

         — Nun mi komprenas, domina, ke havante ilin du, vi preferas la hejmon, ol festenojn sur Palatino kaj cirkon.

         — Jes — ŝi respondis, turnante la okulojn al la malgranda Aulus kaj Ligia.

         Kaj la maljuna komandanto komencis rakonti la historion de la knabino kaj tion, kion li aŭdis antaŭ jaroj de Atelius Hister pri la nacio de ligoj, sidanta en la ombroj de l’ nordo.

         La gejunuloj dume ĉesis ludi pilkon kaj dum certa tempo promenis sur la ĝardena sablo, bildante sin sur la nigra fono de mirtoj kaj cipresoj, kiel tri blankaj statuoj. Ligia tenis la manon de la malgranda Aulus. Promeninte iom, ili sidiĝis sur benko apud „piscina”, okupanta la mezon de la ĝardeno. Sed post memento Aulus eksaltis por peli fiŝojn en la travidebla akvo, kaj Vinicius daŭrigis la interparolon, komencitan dum la promeno.

         — Jes — li parolis per malalta, vibranta voĉo. — Apenaŭ mi formetis la praetexta, oni sendis min en la aziajn legiojn. Mi ne ĝuis la ubron — ekkonis nek la vivon, nek amon. Mi scias parkere iom da Anakreonto kaj Horaco, sed mi ne scius, kiel Petronius, paroli versojn tiam, kiam la saĝo mutiĝas pro admiro kaj siajn proprajn vortojn ne trovas. Estante knabo, mi vizitis la lernejon de Musonius, kiu diradis al ni, ke la feliĉo konsistas en tio, ke ni volu tion, kion volas la dioj — kaj sekve ĝi dependas de nia volo. Mi tamen pensas, ke ekzistas feliĉo alia, kiu ne dependas de la volo, ĉar ĝin nur amo povas doni. — Dioj mem serĉas tiun feliĉon, do mi ankaŭ, ho Ligia, mi, kiu ĝis nun ne ekkonis amon, serĉas, kiel ili, tiun, kiu volus doni al mi la feliĉon...

         Li eksilentis — kaj dum certa tempo oni aŭdis nur facilan plaŭdadon de la akvo, en kiun la malgranda Aulus ĵetadis ŝtonetojn, pelante per ili fiŝojn. — Sed post momento Vinicius ree ekparolis, per voĉo ankoraŭ pli mola kaj pli mallaŭta:

         — Vi ja konas la filon de Vespasian, Tituson? Oni diras, ke, apenaŭ kreskinte super la knaban aĝon, li tiel ekamis Berenican, ke la sopiro preskaŭ elsuĉis el li la vivon... Mi ankaŭ scius tiel ekami, ho Ligia! Riĉeco, gloro, potenco — vanta fumo! malgravaĵo! Homo riĉa trovos alian, pli riĉan, homon gloran alia supergloros, potenculon superos pli potenca... Sed ĉu la cezaro mem, ĉu iu el la dioj povas senti volupton pli grandan kaj esti pli feliĉa, ol simpla mortemulo, kiam ĉe lia brusto spiregas brusto kara, kiam li kisas la amatan buŝon... Do amo faras nin egalaj al dioj — ho Ligia!

         Kaj ŝi aŭskultis en maltrankvilo, en miro, kaj samtempe tiel, kvazaŭ ŝi aŭskultus sonon de greka fluto aŭ citro. Ŝajnis al ŝi momente, ke Vinicius kantas ian strangan kanton, kiu verŝas sin en ŝiajn orelojn, ekscitas ŝian sangon, kaj kune estigas en la koro svenecon, timon kaj ian nekompreneblan ĝojon... Ŝajnis al ŝi ankaŭ, ke li parolas ion tian, kio jam estis en ŝi antaŭe, sed kion ŝi ne sciis al si konsciigi. Ŝi sentis, ke li vekas en ŝi ion, kio dormis ĝis nun, kaj ke en tiu ĉi momento la nebula sonĝo ŝanĝas sin en formon ĉiam pli klaran, pli plaĉan kaj pli belan.

         Dume la suno jam estis delonge ruliĝinta trans Tibron kaj staris malalte super la Janikula montaĵo. Sur la senmovajn cipresojn falis ruĝa lumo — kaj la tuta aero estis de ĝi traigita. Ligia levis al Vinicius siajn bluajn okulojn, kvazaŭ vekitajn el dormo, kaj subite en la vesperaj rebriloj li, klinita super ŝi kun peto, tremanta en la okuloj, ekŝajnis al ŝi pli bela ol ĉiuj homoj kaj ĉiuj grekaj kaj romaj dioj, kies statuojn ŝi vidadis sur la frontonoj de temploj. Kaj li ĉirkaŭfingris facile ŝian manon super la artiko kaj demandis:

         — Ĉu vi ne divenas, Ligia, kial mi diras al vi ĉi tion?

         — Ne! — ŝi reflustris tiel mallaŭte, ke Vinicius apenaŭ ekaŭdis.

         Sed li ne ekkredis al ŝi, kaj altirante ĉiam pli forte ŝian manon, li alpremus ŝin al la koro, batanta, kiel martelo, pro la pasio, ekscitita de la belega knabino, kaj li turnus rekte al ŝi brulajn vortojn, se sur la vojeto, ĉirkaŭita per mirtaj kadroj, ne montriĝus la maljuna Aulus, kiu diris, alproksimiĝinte:

         — La suno subiras; gardu vin kontraŭ la vespera malvarmo kaj ne ŝercu je Libitino...

         — Ne — respondis Vinicius — mi ne surmetis ĝis nun la togon, kaj ne sentas malvarmon.

         — Kaj jam apenaŭ duono de la sundisko vidiĝas el trans la montaĵoj — rediris la maljuna militisto. — Glorata estu la dolĉa klimato de Sicilio, kie vespere popolo kunvenas sur placoj, por per ĥorkantoj adiaŭi la subirantan Febon.

         Kaj forgesinte, ke antaŭ memento li mem avertis kontraŭ Libitino, li komencis rakonti pri Sicilio, kie li havis posedaĵojn kaj grandan terkulturan bienon, la objekton de sia amo. Li menciis ankaŭ, ke jam kelkfoje venis al li la ideo translokiĝi en Sicilion kaj tie trankvile pasigi la reston de la vivo. La vintraj prujnoj estas jam sufiĉaj al tiu, kies kapon la vintroj blankigis. Ne falas ankoraŭ folioj de arboj kaj super la urbo la ĉielo favore ridetas, sed kiam flaviĝos vino, kiam neĝo surŝutos la Albanajn montojn kaj la dioj sendos tremigan venton en Kampanion, tiam — kiu scias? — eble li translokiĝos kun la tuta domo en sian trankvilan, kamparan restejon.

         — Ĉu vi deziras forlasi Romon, Plautius? — demandis Vinicius kun subita maltrankvilo.

         — Jam delonge mi ĝin deziras — respondis Aulus — ĉar tie estas pli trankvile kaj pli sendanĝere.

         Kaj denove li komencis glori siajn fruktoĝardenojn, brutarojn, domon, kaŝitan en verdaĵoj, kaj montetojn, kovritajn do timiano kaj kampaj floroj, inter kiuj zumas aroj da abeloj. Sed Vinicius ne atentis tiun idilian tonon — kaj, pensante nur pri tio, ke li povas perdi Ligian, li rigardis al Petronius, kvazaŭ de li sola li esperus savon.

         Dume Petronius, sidante apud Pomponia, ĝuis la vidaĵon, kiun prezentis la subiranta suno, la ĝardeno kaj la homoj, starantaj ĉe la lageto. Iliaj blankaj vestoj sur la malhela fono de l’ mirtoj brilis orkolore en la vesperaj lumoj. Sur la ĉielo la vesperruĝo komencis koloriĝi purpure kaj viole kaj nuanci, kiel opalo. La firmamento iĝis violeta. La nigraj siluetoj de la cipresoj fariĝis ankoraŭ pli klaraj, ol dum la taga lumo, kaj en la homoj, en la arboj, kaj en la tuta ĝardeno ekregis vespera trankvilo.

         Petroniuson frapis tiu trankvilo, kaj precipe frapis lin la trankvilo en la homoj. En la vizaĝoj de Pomponia, de La maljuna Aulus, de ilia filo kaj de Ligia estis io, kion li ne vidadis en tiuj vizaĝoj, kiuj lin ĉirkaŭis ĉiutage, aŭ pli ĝuste ĉiunokte; estis en ili ia lumo, ia animpaco kaj ia sereneco, fluanta el tiu vivo, kiun ĉiuj vivis ĉi tie. Kaj kun certa miro li ekpensis, ke povis tamen ekzisti belo kaj dolĉeco, kiun li, eterne postkuranta belon kaj dolĉecon, neniam konis. Kaj li ne sciis kaŝi en si ĉi tiun senton, sed turninte sin al Pomponia, diris:

         — Mi konsideras en mi, kiel diferencas via mondo de tiu mondo, kiun regas Nero.

         Kaj ŝi levis sian malgrandan vizaĝon al la vespera ĉielruĝo kaj respondis kun simpleco:

         — La mondon regas ne Nero — sed Dio.

         Sekvis momento de silento. Proksime de la triclinium aŭdiĝis paŝoj de la maljuna komandanto, de Vinicius, Ligia kaj la malgranda Aulus — sed antaŭ ol ili alvenis, Petronius demandis ankoraŭ:

         — Do vi kredas je la dioj, Pomponia?

         — Mi kredas je Dio, kiu estas unu, justa kaj ĉiopova — respondis la edzino de Aulus Plautius.


Enkomputiligis Darold Booton de eldonaĵo de Eldonejo „Polonia”
Hosted by www.Geocities.ws

1