Enkomputiligis Darold Booton de eldonaĵo de Eldonejo „Polonia”


aedilis — vidu edilo

agape — festeno de kristana amo kaj ĝojo

Ahenobarbus — Kuprobarba

alumna — edukitino

alumnus — edukito

andabatae — gladiatoroj kun kaskoj sur la kapoj, kovrantaj la okulojn kaj tiel blinde batalantaj

animal impudens — besto senhonta

arbiter elegantiarum — plej eleganta kaj bonmaniera homo

arca — monkesto, kaso

as — monero egalvaloranta al funto de kupro (poste al dekduono de funto)

Asklepiadoj — filoj de Asklepias — kuracistoj

atriensis — sklavo-gardisto de ĉefa ĉambro, hejma servisto

atrium — ĉefa, plej bela ĉambro

aureus — altvalora ora monero

Ave Caesar, imperator — Estu salutata Cezaro, armeestro

Morituri te salutant! — Mortontoj vin salutas!

balneator — banisto

bakĥiko — ebria danco, dediĉita al vindio Bakĥo

bulla — lada skatoleto, enhavanta amuleton, kiun patriciidoj portis sur la kolo

byssus — ŝtofo farita el lino aŭ kotono

capitium — korsaĵo, vesto kovranta la bruston

Capitolium — Kapitolo — malnova urbpatro de Romo, kie troviĝis ĉefaj temploj kaj fortikaĵo

carbasus — maldika linaĵo, muslino

carissima! — plej kara, karulino!

carissime! — plej kara, karulo!

carruca — veturilo simila al kaleŝo

centurio — estro de cent soldatoj

cilicium — teksaĵo el kapraj haroj, vesto de malriĉuloj kaj maristoj

cingulum — zono

Charites — Karitoj — ĉarmulinoj, gracioj

Christus regnat — Kristo reĝas

Coa vestis — vesto el insulo Coa, preskaŭ travidebla vesto de malĉastaj virinoj

codicilli — kodiciloj — skribtabuletoj

compeditus — homo laborante kun katenitaj piedoj

cubiculum — dormoĉambro

cuniculum — subtera irejo

curator — zorganto

delta — greka litero simila al triangulo, liuto deltaforma

dispensator — administranto, domestro

diva — dia

domina — sinjorino

domus aurea — domo ora

domus transitoria — domo kun du enirejoj, trairebla

edilo — oficisto zorganta pri konstruaĵoj kaj ordo en la urbo

eheu! — ho, ve!

elaeothesium — lasta parto de vaporbanejo, kie oni olivoleis la banintojn

epilatorii — razistoj

ephebia — unua perioda de junaĝo, lernejo por junuloj

epilichnia — lampoj

epinicium — triumfkanto, venkokanto

ergastulum — kamparaj punlaborejoj por sklavoj

ergo — do, sekve, pro tio

eureka! — mi trovis!

exomis — mallonga tuniko sen manikoj, kiun plejparte portis laboristoj

extra humanum gaudium — ĝojo pli granda ol ĉe iu ajn homo

evoe! — ĝojkrio dum festo de Bakĥo

familia — hejmservistaro konsistanta el sklavoj

fauces — mallarĝaj irejoj, koridoroj

flava coma — flava haro

forum — forumo — placo de Romo, kie la popolo pritraktis publikajn aferojn

frigidarium — malvarmiga parto de vaporbanejo

gladiatoro — batalanto kontraŭ homo aŭ besto en cirkoj de antikva Romo

gallus — koko

habet — li havas, li estas trafita, sufiĉe

hasta — paliso, lanco

hastatus — legiano batalanta en unua vico

heu, me miserum! — ve, mi malfeliĉa!

hic abdera — Abdera, Traka urbo; laŭ la roma satira poeto Juvenalis — patrujo de malsaĝuloj kaj kruduloj, pro tio la provebro; „Tiu ĉi estas plej granda stultulo”

hic est — tiu ĉi estas, jen li

histrio — aktoraĉo, burleskulo

hypocaustum — ŝvitparto en vaporbanejo, fajrejo

ianitor — pordogardisto

icuncula — pupo

imaginarii — sklavoj portantaj portretojn de la cezaro

impluvium — aperturo en la plafono, kiu limigis la ĉefan ĉambron malhelan de fumo el fajrujo kaj tra kiu enfalis pluvo en malgrandan basenon en la planko

innoxia corpora — senkulpaj korpoj

insula — ludomo, insulo, vilao

Jovi Optimo Maximo — al Jovo (Jupitero) la plej bona, la plej granda

Jovi Liberatori — al Jovo (Jupitero) liberiganto

Jovi Statori — al Jovo (Jupitero) haltiganto de fugantoj, savanto

kvadrigo — veturilo kun aljunigitaj kvara ĉevaloj

kviritoj — romaj ŝtatanoj

laconicum — ŝvitejo, bankuvo

lampadarii — sklavoj portantaj torĉojn

lemuralia — oferoj por animoj de mortintoj

lemuria — festo de mortintoj

lanista — posedanto de lernejo por gladiatoroj, gladiatoro

lararium — hejma preĝejeto

lares — statuetoj de dioj, gardantaj la hejmon, kiuj kune kun statuetoj
de antaŭuloj troviĝis en lararium

lektoro — sklavo laŭte leganta manuskriptojn

liktoro — ŝtata oficisto

ludus matutinus — ludo, spektaklo matena en cirko

macte! — gloron! feliĉan!

mastigophori — homoj armitaj per vipoj, kiuj vipis stimulante la luktantojn sur cirkareno

matricida — patrinmurdinto

matrona stolata — edzino, hejmestrino en vesto de edziniĝintaj nobelinoj

me miserum! — mi malfeliĉa!

mensa — tablo

nablium — kordinstrumento simila al harpo

ne sator supra crepidam! — ŝuisto ne rigardu super ŝuon!

nomenclator — sklavo anoncanta la nomon de sia sinjoro aŭ la nomojn de alvenintaj gastoj

ocelle mi — okuleto mia

oecus — plej interna parto de hejmo

oleotechium — vido elaeothesium

ostium — pordo

panem et circenses! — panon kaj ludojn!

parricida — patromurdinto

patres — senatanoj

patricio — nobelo apartenanta al klaso, posedanta la politikan potencon en Romo

pax romana — paco roma

pax tecum — pacon al vi (ci)

pax vobiscum — pacon al vi

pedisequi — piedirantoj, sklavoj akompanantaj piede

peplum — virina mantelo

peractum est — iĝis, plenumita

peristylium — interna hejma ĝardeno ĉirkaŭita de kolonoj, korto

piacula — pentofaraj oferoj

piscina — fiŝlageto

pileolus — ĉapeto

plebo — plej malalta klaso en la roma popolo

pontifex maxiumus — plej altranga pastro

prandium — mantenmanĝo

praetexta — blanka togo ruĝe borderita, kiun porti rajtis nur plej altaj ŝtatoficistoj militistaj kaj civilaj kaj iliaj infanoj ĝis maturiĝo

prefekto — supera roma magistratano

pretoro — urbestro

pretorianoj — soldatoj apartenantoj al persona gardistaro de la cezaro

pro Christo — pro Kristo

pronuba — edziĝa akompanantino

pro pudor! — je honto!

puticuli — malnova tombeoj ekster la urbo, kie troviĝis ankaŭ komunaj kavoj, en kiuj oni enterigis sklavojn

Quo vadis, Domine — kien Vi paŝas, Sinjoro

rabbonim (hebr.) — rabenoj, hebreaj pastroj

retiarii — gladiatoroj luktantaj per retoj

salve! — estu salutata!

Sagatio — ludo, konsistanta en suprenĵetado de knabinoj sur soldata mantelo

sambuca — triangula egipta arĉinstrumento

sannio — amuzisto, komikulo

sarmentitii (semaxii) — vivaj torĉoj el homoj alligitaj al fostoj kaj bruligataj

Satyricon — satiro (titolo de verko de Petronius)

scandala — skandaloj

scriptae duodecim — antikva ludo simila al damludo

scripulum (scupulum) — malgranda valora monero, triono de aureus sestirtia — multvalora monero, egalvalora al kelkmil as-oj

sica — mallonga roma ponardo

sine armis et sine arte — sen armilo kaj sen arto

Sic te diva potens Cypri sic fratres Helenae, lucida sidera ventorumque regat pater — Gvidu dia Cipira vin, steloj klaraj du, fratoj du de Helen’ gvidu ankaŭ de ventoj patr’ (Horaco)

sistra — klakinstrumento

spectati — luktistoj, kiuj batalis jam sur cirkareno kaj triumfis sur ĝi

spharista — alportanta pilkojn dum pilkludo

spoliarium — senvestiĝejo por gladiatoroj

sponsa mea — fianĉino mia

stadium — vetkurejo, greka mesuro de vojo ĉ. 200 m.

stola — longa vesto de romaj patriciinoj

symposium — drinkadfesteno, dum kiu oni ankaŭ kantis drinkkantojn, aŭskultis flutmuzikon kaj ĝuis dancojn de dancistinoj

sythesis — vasta virina vesto

syrma — robo kun longa vosto, ĝin uzis ankaŭ aktoroj-tragediistoj

tablinum — skriboĉambro en malantaŭa parto de la domo

tepidarium — varma parto de vaporbanejo

tesserae — kvarangulaj tabuletoj, enirsignoj

Thanatus — rapida morto

theurgus — sorĉisto, vidiganta diojn kaj fantomojn

togo — cermonia vira vesto de romanoj, konsistanta el vasta lana tuko, kiun oni drapire volvis ĉirkaŭ korpo

tribunus — tribuno — militestro, popolestro

triclinium — manĝoĉambro, sofo sur kiu oni duonkuŝis dum manĝado

thyrsus — tirso — bastono de Bakĥo, bastono ĉirkaŭvolvita de hedero kaj folioj de vinberujoj

unctuarium — parto de vaporbanejo, kie oni balzamis la banintojn

univira — virino, kiu nur unufoje estis edziniĝinta

urbi et orbi — al la urbo kaj la mondo

vae misero mihi! — vi al mi malfeliĉa!

velarium — kurteno

velarius — sklavo moviganta kurtenon

veni, vidi, fugi — mi alvenis, rigardis, forkuris

veni, vidi, vici — mi alvenis, rigardis, venkis (fama eldiro de Cezaro en la roma senato pri sia rapida venko kontraŭ Farnaces, reĝo de Ponto)

Venus genitrix — Venus patrino

vestiplica — sklavino ordiganta faldojn de togoj sur patricioj

via — vojo, strato

vicus — mallarĝa strateto

vedeant consules! — gardu, ŝtatestroj! (Formulo, per kiu la roma senato turnis sin al du ĉefŝtatestroj, kiam la ŝtato troviĝis en danĝero)

vigil — gardisto, policano

vivarium — sovaĝbestejo

vomitoria — koridoroj, pordoj en cirko, tra kiuj plebo iris el ekstera galerio al siaj lokoj

xystos — interna galerio en domo


Enkomputiligis Darold Booton de eldonaĵo de Eldonejo „Polonia”
Hosted by www.Geocities.ws

1