About me

Updated 19 Dec 2003


A word or two about me.

The A in the A Giridhar Rao stands for Arikapalli. I was born in Vijayawada, in Andhra Pradesh, a state in South India.

But in the best traditions of Indian hybridity, I grew up in Hisar, in the North Indian state of Haryana where father taught veterinary physiology at the Chaudhary Charan Singh Haryana Agricultural University.

After a BSc there, I came to the University of Hyderabad in Andhra Pradesh to do an MA in English, and liked the place enough to stay on to do an MPhil and a PhD.

In 1995 I joined ICRISAT, the International Crops Research Institute for the Semi-Arid Tropics, a nonprofit research institute, located in Patancheru, just outside Hyderabad, India. I was the Senior Public Awareness Officer, and Webmaster there, when I left in January 2002. Do visit ICRISAT: plenty of food for (and from) thought there!

For the PhD, I wrote a dissertation on science fiction. The abstract of Beyond the Sense of Wonder: Science Fiction as Adventure Fiction is available. My SF page has links to other sf-related stuff that I've written, and a few links that I desultorily update. As the Urdu poet Faiz says (in Shiv K Kumar's translation): "Do not ask me for the old fervor, my love"!

Since 1994 Esperanto has occupied me, as is probably clear from the links on my homepage! I guess this is where we take a short break -- don't go away!

lernu!



Hejmen


Sinprezento

Lasta shangho: 19an de oktobro 2002


mi nomighas arikapalli giridhar RAO.

[deflank(ig)a komento: la nomo dum la fruaj jaroj ne enhavis la 'RAO'-on -- ghi nur estis ARIKAPALLI giridhar. kurioze, inter la telugua-parolantoj (en suda barato), oni mallongigas la familian nomon, ne la personan nomon. mi do alkutimighis al A. giridhar. shajne por malfaciligi la aferon, oni kreskigis min (ghis 157 da virecaj centimetroj!) en norda barato kie la nomordo samas al tio de la okcident-europaj kristanoj, nome, personanomo-familianomo. mi do havis la elekton inversi la ordon al giridhar ARIKAPALLI. tamen, la plej grava problemo nun estis, ke NENIU nordbaratano havis/as familian nomon kiu ech similetas al ARIKAPALLI (nomo de iama vilagho en andhra pradesh). kion faru lernejano? bonshance la patro nomighas arikapalli ramachandra rao, kaj jam delonge alkutimighis mallongigi sian nomon ghis/al a. r. RAO. jen la solvo! mi simple transaldonis lian rao-on al mia ARIKAPALLI giridhar. jen do la reinventajho: a. giridhar RAO! enspiru....]

mi naskighis en vijayawada [vighajavada], urbo en la sudbarata subshtato de andhra pradesh [andhra pradesh]. sed sekvante la chi-epokan kutimon pri hibridigho, mi kreskis en la nord-barata shtato de haryana [harjana], kie oni parolas ne la teleguan (la chefa lingvo de andhra pradesh), sed la hindian, au ghuste, la harjanvi-an, dialekton de la hindia. tie, en urbo hisar, laboris la patro kiel profesoro pri besta fiziologio che la agrikultura universitato, chaudhary charan singh [chaudhari charan sing] haryana agricultural university.

post la bakalaurigho en hisar, mi venis al hyderabad [hajderabad; verde, hajderabado] al la universitato de hajderabado kie mi magistris pri la angla.

la urbon kaj la universitaton mi sufiche shatis (kaj reciproke!), tiel ke mi restis tie kaj ech doktorighis en la angla fakultato, disertaciinte pri la sciencfikcio (la resumo en la angla legeblas chi tie.)

poste, en 1995, mi anighis kiel redaktoro che ICRISAT, angla akronimo por la international crops research institute for the semi-arid tropics. temas pri internacia instituto por agrikultura esplorado en la t.n. duon-sekaj tropikoj. poste mi ighis la ttt-estro de la instituto, kaj samtempe laboradis kiel la 'supera publik-informiga oficiro'. mi lasis ICRISAT-on en januaro de 2002, kaj nun laboras konsultanta redaktoro -- t.e., homoj kaj organizajhoj petas (kaj pagas!) min verki au redakti dokumentojn.

ekesperantighis dum la somero de 1994 por legi la sciencfikciajhojn esperantajn. lernis esperanton autodidakte per la lernolibro step-by-step in esperanto (1965; 1979) de montagu butler, afable donacita de d-ro probal dashgupto, mia verda guruo.

gedzighis en 1996 rekha, kiu doktorighis pri la lingvistiko kun probal, sed sukcese rezistis lingvan verdighon. ankau lingvistikon rekha forlasis post la doktorighado, kaj nun laboras en catholic relief services, usona organizajho kiu, uzante neregistarajn organizajhojn, donas monon kaj
nutrajhon al malrichuloj.

mi zorge praktikis la (fi)faman 17-an regulon, t.e., 'ne lernigu esperanton al la edz(in)o'. tamen, rekha osmoze akiris esperanteton.

'etperanton' ankau babiletas nia 3-jara filino rahel(o).

tamen, la babilego rahela okazas en la telugua, nia chefa hejma lingvo kun shi. kvankam, rekha ankau regas la tamilan -- la lingvo de chenajo (iama madraso) en la subshtato de tamil nadu kie shi antaunetrolonge knabinadis -- tamen, kun rahelo shi uzas la teluguan, la gepatran lingvon de tiuj chi chenajanoj, kiuj iam translokighis de andhra pradesh.

la etulino jhus komencis iri al antaulernejo (ligita al plenskala lernejo kie ankau studas abiron, la 10-jaran filon de probal kaj malasri) kiu estas pli formala ol sia antaua infanzorgejo. shi do rapidege akiras kaj la hindian kaj la anglan.

kun la islamaj helpantinoj chehejmaj, la fratinoj nahima kaj tahira, rekha kaj rahel uzas la teluguan, kaj mi aldonas al la lingvopoto, la 'dakani'-on, la stratan varion de la hindia profunde kunmiksita de la urdua kaj la telugua.

la chefa parol- kaj leglingvo de ambau rekha kaj mi tamen restas la angla -- jen ni: orfoj de s-ro macaulay....



ghar

apne bare mein kuch

Pichhli tabdili: 19 October 2002

halaki mein paida dakshin bharat ke Vijayawada shehar mein hua tha (jo Andhra Pradesh mein hai), par palaa Haryana mein hun. rashtriya ekta ka ek aur saboot! vahan Haryana ke Hisar shehar mein pitaji Haryana Krishi Vishwavidyalay mein pashu vigyan ke professor rahe hain.

Hisar mein BSc ke baad Hyderabad Vishwavaidyalay mein MA karne chala aaya. Shehar aur university itne ache lage ke vahin MPhil aur PhD bhi kar li.

phir 1995 mein ICRISAT mein maine editor ki naukri shuru ki. yeh antarrashtriya krishi shodh sansthaan duniya ke ardh-shuskh ilakon mein panch-cheh fasalon ka utpadan badhane ka kaam karti hai. jab meine ICRISAT janvari 2002 mein choda, mein vahan Senior Public Awareness Officer tha, aur unka Webmaster bhi.

vaise PhD ke dauran mera shodh Science Fiction par tha. Science Fiction par mere lekh, aur is vidhi ke bare mein aur jankari ke liye yahan klik kijiye. par sach baat to yeh hai ki Science Fiction ke prati man kuch uub sa gaya hai: suna hai, PhD ke bad shodh vishay ki halat kuch aisi hi ho jaati hai!

baharhal, pichle panch salon se mein Esperanto naam ki ek bhasha se mohit hun.

aap puchte hain, bhala yeh Esperanto kya cheez hai? 1887 mein tayyar ki gayi yeh zaban, adbhut aur adviteeya hai. iske baare mein aap yahan jaankari pa sakte hain.

Hosted by www.Geocities.ws

1