LOĜ-KAJ MANĜSERVOJ
Kiel
antaŭanoncite, en la kongresejo «Junulargastejo» eblos ankaŭ
loĝi. Je la dispono estas 1-, 2 kaj plurlitaj ĉambroj. Ne multaj 1-
litaj ĉambroj estas kun propra necesejo kaj banĉambro, aliaj kun
komuna.
Eblas mendi
tranoktadon kun matenmanĝo aŭ kun aldona vesper- respektive
tagmanĝo.
La kongresejo
disponigas al siajn gastojn senpagan parkejon.
! 2-litaj
ĉambroj kun propraj banĉambro kaj necesejo (en la kongresejo)
elĉerpitaj. Ankaŭ ne restis pluraj unulitaj ĉambroj.
En la mendilo tiun
ĉi loĝeblecojn vi trovas sub «K».
Por tiuj kiuj
deziras pli luksan loĝigon ni proponas du hoteloj.
H1 estas privata
hotelo-vilao je pieddistanco de 30' for de la kongresejo. En tiu hotelo
je la dispono estas 1-kaj 2-litaj ĉambroj, kaj po unu 3 kaj 4 litaj. Vilao
estas nova, en la ĝardeno troviĝas bazenon (tempetaturo de la akvo
32°C). Hotelo posedas garaĝon kaj parkejon. En la hotelo-vilao estas nur
28 litoj!
Servo:
tranoktado kun matenmanĝo.
H 2 estas alia
privata hotelo kun pli granda litoferto.
Hotelo
troviĝas je simila pieddistanco de la kongresejo. En la ĉambroj: 1-,
2- 3- litaj kaj familia troviĝas parabona televido, ĉiuj konektiloj.
Ankau tie estas servo: tranoktado kun matenmanĝo. Hotelo posedas parkejon.
Ambaŭ
hotelojn oni povas atingi piede aŭ per urba trafiko (buso). Por
interesuloj ni ofertas transportservon, t.e. matene post la matenmanĝo oni
transportos la kongresanojn de la hoteloj al kongresejoj kaj post la fino de la
vespera programo reen al la hoteloj.
Prezo de tiu
oferto por la tuta kongresa semajno estas: 12 EUR.
Eblas veni pli
frue kaj resti post la kongreso, sed bv. tion nepre mencii en la
aliĝilo/mendilo.
Manĝaĵoj:
Ĉiuj
proponataj loĝkategorioj krom tranoktado ofertas la matenmanĝon (ne
aperte pagendan). Tiuj kiuj loĝos en la junulargastejo povos elekti
ankaŭ aldonajn servojn tag- aŭ vespermanĝon. Por ĉiuj aliaj
oni ofertas tagan manĝkuponon kiu inkluzivas tag- kaj vespermanĝojn
en la kongreseja restoracio kontraŭ 11 EUR tage. Al la kosto
de tag- kaj vespermanĝoj oni devas aldoni kostojn de la trinkaĵo
kiujn ĉiu mendas surloke kaj tuj pagas en kotanta mono.
Grave!!!
En la
ĉambroj ne eblas kuiri kaj estas malpermesite deponi manĝaĵon,
samkiel malpermesite elporti manĝaĵojn el la restoracio.
Plej proksima vendejo
estas je distanco de ĉ. 20' piede.
En la
aliĝilo/mendilo nepe menciiu se vi estas vegetarano aŭ se vi havas
apartan dieton.
Kongreseja
kafejo:
En la kongresa
kafejo kiu funkcios dum la tuta tago oni ofertos varmajn kaj malvarmajn
trinkaĵojn kaj diversajn etajn manĝaĵojn: sendviĉojn,
kukojn (produktaĵo de la kongreseja restoracio!) kaj fabrikproduktitan
graciaĵon.
Bonveniga servo:
Kiam vi scios,
bv. sciigi OKK kiam vi alvenos. OKK prizorgos la bonvenigan servon ĉe la
fervoja kaj busa stacidomoj.