EKSKURSOJ
Duontagaj
ekskursoj (okazos samtempe, eblas elekti nur unu)
Dum duontaga
ekskurso ni havos eblecon viziti du urbojn kiuj troviĝas en t.n. zagreba
ringo. Temas pri
Zaprešić kaj Samobor.
Urbo Samobor
proksime al la landlimo kun Slovenio estas turisme unu el la plej vizitataj lokoj de ĉirkaŭzagreba regiono
kies turisma tradicio datas el la 19a jc. Sur ĝia ĉefa placo,
ĉiu konstruaĵo estas konzervita kulturmonumento de la unua kategorio.
Krom tiu placo, ni vizitos urban muzeon kaj franciskanan preĝejon kaj
promenos tra fama urba promenejo. Fine oni vizitos unu inter la restoracioj kaj
havos eblecon gustumi famajn krem-kukojn pro kiuj zagrebanoj ofte vizitas
Samobor.
Dudeko da
kilometroj sude de Zagreb troviĝas Velika Gorica,
urbo kiu plej proksimas al la zagreba flughaveno.
Pro sia urbaranĝo urbo estas plurfoje premiita ankaŭ je internacia
nivelo. Dum la ekskurso krom la urbo Velika Gorica kaj tiesan lokan muzeon
lokitan en la konstruaĵo «Turopoljski grad» kie siatempe estis sidejo de
la «Nobla komunumo Turopolje», oni vizitos arkeologian lokon Andautonia kun la eltrovitaj
restaĵoj kiuj pruvas ke tiu ekzistis granda romia komplekso en la epoko
inter 1a kaj 4a jc.Regiono abundas je lignaj domoj el la 17a jc. Ĉe la
fino surprizo por ĉiuj ekskursanoj.
Tuttagaj
ekskursoj (okazos samtempe, eblas elekti nur unu)
En Kumrovec ni
vizitos ni vizitos unikan etno-vilaĝon
kie oni povas vidi kiel estis aranĝita
vilaĝa vivo en la 19a kaj komence de la 20a jc.
En Krapina
administra centro de unu inter 20 regionoj ni vizitos Muzeon de evolucio kaj elfosaĵon de «Homo sapiens
neanderthalensis» trovita en la jaro
1899 kaj muzeo de
Ljudevit Gaj.
Kastelo Trakoščan estos ankaŭ parto de la tuttaga ekskurso. Temas pri
la mezepoka kastelo ke troviĝas armilmuzeo kaj restaŭrita meblaro el
epoko de baroko, rokoko kaj
klasicismo. Abundas blazonoj de familio Drašković, kiu estis posedanto de
la kastelo. La kastelon ĉirkaŭas belega parko tra kiu eblas promeni,
samkiel apud la lago.
Ĉe la
reveno ni restos en la regiono de Zagorje kaj ni os tipan regionan
vespermanĝon. Reveno planata dum malfruaj vesperaj horoj.
Por tiuj kiuj
pli preferos montprimpadon ni porponas dum la ekskursa tago ekskurson al montaro Medvednica ĝis ĝia pinto Sljeme je
1035m. Survoje al la pinto vizitebla antaŭnelonge renovigita kaj
malfermita muzeo-minejo kiu datas el la 17a jc. Ĉe la pinto de montaro
eblas viziti preĝejeton konstruitan en la jaro 1932 kun pluraj motivoj el
la kroata historio.
Bv. Kunporti
ŝuojn por montprimpado. Ekskurso ne inkluzivas vespermanĝon.
Se vi ne
emas/povas montrimpi/marŝi, sed tamen ĝui freŝan aeron, ni
proponas varianton de la ekskurso T2: buse ĝis pinto de montaro Medvednica t.e. ĝis Sljeme,
leĝeran promenon tra arbaro kaj tagmanĝon.
Prezo: 15 EUR
Grave:
Dum la
ekskursa tago ne ekskursantoj povas mendi tag- kaj/aŭ vespermanĝojn
en lla kongreseja restoracio. Krome, la ekskursanoj kiuj elektos ekskursojn T2
aŭ T3 ankaŭ povos mendi vespermanĝon en la kongreseja
restoracio.
Paralele kun
la ekskursoj, ĉu duon- aŭ tuttagaj ne okazos paralelaj kongresaj
programoj. Kongresanoj kiuj ne partoprenos ekskursojn povos promeni tra la
arbaro de la kongreseja areo, viziti proksiman fiŝkaptejon aŭ
memstare viziti la urbon.