Lingvo kaj vivo

recenzo de Claus J. Günkel
en revuo Literatura Foiro 158/decembro 1995

Sen Titolo
de Ivan G. Ŝirjaev eld. Pro-Esperanto, Vieno 1995

Zorgeme mi alportis la hazardan akiron hejmen kiel sanktaĵon, kaj kun detenita spirado malfermis la pakaĵon.

Tio ne nur estas citaĵo el la antaŭparolo de la recenzata verko, sed trafe priskribas kiel mi ricevis ĝin de LF. Zorgemeco ja bone esprimas la manieron ĝin aliri. Zorgeme, ĉar oni tenas vivon en siaj manoj.

Kiel malimpresa estas la titolo, tiel impresa estas la enhavo: Sen Titolo - originala romano de Ivan G. Ŝirjaev. Ĝi dividiĝas en plurajn partojn: antaŭparolo, la romano mem kaj postparolo kun analizado kaj historiaĵoj. Ĉilastaj kondukas nin en la unuajn jardekojn de nia lingvo: la romano mem troviĝas en la jarduo 1897-98, kvankam S surpaperigis ĝin tre verŝajne nur ĉirkaŭ dek kvin jarojn poste.

Ivan (Johano) Genadieviĉ Ŝirjaev estis ruso kaj vivis de 1877 ĝis 1933. Grava parto de lia vivo, same kiel Sen Titolo, pasas en Jaroslavlo, industriplena urbego ĉe Volgo, nord-oriente de Moskvo. Li tie studis en la Religia Seminario, fariĝinte movadano en 1895, jam kiel junulo - same kiel multaj, multaj esperantistoj: de la lingvo, kiun kaj kies praformon Zamenhof jam komencis junule, ĉiam denove homoj en tiu vivperiodo estis kaj estas altirataj. Ŝirjaev - neniu alia ol tiu, kiu iniciatis la Enciklopedion de Esperanto kaj interalie tradukis Milito kaj Paco el Tolstoj.

La postparolo tre zorgeme - jen denove tiu vorto - traktas la historian fonon de tiu multfaceta esperantisto. Oni ĉiukaze sentas la amon al serĉado, kiu manifestiĝas en subĉapitroj kiel "Ĉu aŭtobiografio", "Datado", "Dokumentoj", "Sango kaj karno", "Ĉu la unua originala romano? (respondo: ne!)" kaj "Ĉu la unua originala romano? (respondo: jes!)".

Gratulon al Ed Borsboom kaj Herbert Mayer - kaj gratulon al Pro-Esperanto kaj IEMW. Ne estas troigo aserti, ke Sen Titolo 'servos al ni kiel fenestro al la tute unua periodo de nia lingvo kaj ĝia movado kaj revivigas la esperojn kaj aspirojn de la unuaj esperantistoj" (p. 311).

La antaŭparolo de la aŭtoro rakontas al ni historieton pri la hazarda trovado de la romano kiel dika paperligaĵo - ne tute malsame kiel ĝi jardekojn poste estis retrovita en Vieno por esti publikigita. Tiel miksiĝas la vera vivo kaj fikcio - same kiel en Sen Titolo mem, kies aŭtentaj elementoj okulfrapas. Oni tenas vivon en siaj manoj...

La unua originala aŭ almenaŭ unu el la unuaj originalaj romanoj en esperanto - kaj ni ankoraŭ povas ĝui ĝin. Tio estas grandioza eco de la Internacia, eco, kiun neniu alia projekto atingis.

La Fundamento kaj la disciplino de la esperantistoj ebligas, ke ni ankoraŭ hodiaŭ povas kompreni ĉiun vorton de ruso, kiu varbis, verkis kaj vivis antaŭ tuta jarcento. Kaj kiel kaze de vera lingvo ni tamen sentas tiujn cent jarojn, ĉar la lingvaĵo estas iel nepriskribeble arkaika: ja esperanto en sia kerno restas stabila, tamen evoluas, permesas diversajn stilojn, nivelojn kaj senteblajn nuancojn tia la tempoj. Oni tenas vivon en siaj manoj...

Sen Titolo irigas nin en la urbon, familion kaj tagojn de deksepjara knabo nomiĝanta Joĉjo. Jam sur la tria paĝo la unuan fojon aperas la vortoj esperantistoj kaj Esperanto. Joĉjo legas ĵurnalartikolon pri rusasveda kunveno kaj anoncon de lernolibro en tiu lingvo. Jen esperanto ankaŭ kiel lingvo kaj kiel kulturportanto.

Ĉie tra la libro troviĝas bone konataj trajtoj de nia Internacia. La unuan fojon renkonti la nomon "Esperanto". Teni sian unuan lernolibron en la manoj. Aliuloj primokas onin, ĉar oni okupiĝas pri ĝi. Kreiĝas spontanaj vortludoj, ekzemple: Kial lia nomo estas Felicin, sed ne Feliĉin? - Tio ĉi estus pli belsona kaj pli konforma al... (p. 208). Kanti esperante. Korespondi esperante. Verki esperante. Kontakti organizaĵojn. Kaj cetere.

Sed ĉio ĉi ne trompu, ke temas pri rakonto superŝarĝita per banalaj movadaĵoj. Ĝi precipe estas rakonto pri junulo, kiu amas sian ĉirkaŭaĵon, pri lia familia vivo, liaj kontaktoj, rilatoj, eventoj kun diversaj personoj, i.a. kun armeanoj, lia loĝado ĉe fremda familio kaj sentoj por la ĉiam denove aperanta Olnjo (parte Sen Titolo estas paĝoj el la Joĉja taglibro), pri vojaĝoj, pri vivo kaj pri morto - sed esperanto ĉie ludas gravan rolon.

Kiu el ni ne konas tion? Kiom da ne plu povas imagi siajn tagojn sen la vivpartnero ekkonita dum renkontiĝo, sen la leteramikoj, sen la diskutoj pri gramatikaĵoj, sen la vojaĝoj al kongresoj kaj amikoj? Pli ol ŝatokupo. Oni tenas vivon en siaj manoj... Kiu ne envias Ŝirjaev, kiu nomis sin Malfeliĉulo, sed havis la feliĉon povi skribi:

- Kiu verkis la himnon? demandis Olnjo.

- D-ro Zamenhof, la aŭtoro de la lingvo - respondis Joĉjo.

- Li estas vera poeto - diris Julia Andreevna. (p. 45)?

Jes, en lia epoko Zamenhof ankoraŭ vivis - kaj Joĉjo/Johano metas nin iomete en tiun tempon per Sen Titolo, permesante al ni partopreni. Mi ĝojus, se ĝi estus tradukita en etnajn lingvojn.

La frazoj facile fluas, ilia lingvaĵo estas leĝera, bone legebla kaj - kiel jam menciite - tipa por la pionira epoko de nia kara. La fojaj francaj, germanaj, latinaj kaj anglaj citaĵoj estas ĉiuj tradukitaj ĉapitrofine. Estas lingvaĵo kun iom pli da kunmetitaj kaj silabohavaj vortoj ol hodiaŭ, tamen neniu puŝu ĝin flanken kiel arkaikaĵon, sed tute male lernu de ĝi. Kiam necese, ni iom pli longe cerbumu pri kunmetaĵoj, ĉerpante el la belaj eblecoj de la lingvo, prefere ol tuj inventi neologismojn!

Ŝirjaev scias elĉerpi la lingvorimedojn. Sen Titolo certe estas pli freŝa kaj juneca ol multaj verkitaĵoj de nun. Ekleginte oni estas tirata ĝisfine tra la tuta libro.

Kia bona hazardo, ke tiu romano ne perdiĝis en la homara historio. Kia bona hazardo, ke same kiel Joĉjo mi iam aĉetis esperantan lernolibron - mi ĉiutage diras al mi mem.

Kia bona hazardo estas nia vivo - ĝi estas grandega romano sen titolo.

 

Reen al:

Sen titolo Ivan Ŝirjaev Listo de recenzoj en Literatura Foiro Ĉefpaĝo originala literaturo

 

Hosted by www.Geocities.ws

1