KIAL SKRIBI POEZIOJN?
Ne ekzistas absolutan neuxtralecon, do oni devas konsideri niajn
agojn kiel influilojn al cxio. Pro tio ke mi pensas ke, la poezioj
estas iloj por sxangxi la modon por vidi la mondon (aux plibone, la
konceptojn, la valorojn, ktp.), konsekvence, sxangxi ankaux la volon
kaj la konduton - cxiujn per la sento, anstataux per la perforto. Mi
opinias ke oni devas tre multe zorgi, cxiutage, pri kio oni faras -
kelkajn aferojn, inkluzive la malgrandajn". Okazas ke oni estas
"ekzemploj", per niaj agoj - ecx mem se ni ne volus - al
aliaj homoj (precipe al la infanoj kaj al la "simplaj"
aux la naivaj homoj), evidente. Ankaux, cxar oni ne estas dioj
(perfektaj), oni devas peni por plibonigxi, kaj samtempe influi al
aliaj por ke ili estu similaj. Oni estas responsuloj pro tio (tion
kiun ni faras kaj influas al konduto de la aliaj homoj). Tiamaniere,
por skribi, oni devas elekti temojn, kaj intenti - per kelkaj modoj -
fari la skribajxojn kiujn povas helpi la aliajn por plibonigxi. La
intento ne garantias ke oni sukcesu tion, sed ni devas esti sinceraj,
tiam. Krome de skribi poeziojn, konscie ke ili estas iloj por influi,
ni devas sintenadi harmonie rilate al ili, por ne esti hipokritaj.
Kompreneble, mi pensas ke ni povas skribi ion kiun volas - cxar tio
estas katarso, aux ekzerco por disvolvigi nian kapablon por la
komunikado, aux nian racion, nian intelekton, ktp. Todavia, se la
poezioj povus influi malbonan konduton de la aliaj, ni ne devas
montri ilin al aliaj homoj - anstataux tio, ni detruu ilin, tuje!
Ilin jam okazigis iliajn celojn... Ne estas valida ago, riskigi
aliajn malbonajn situaciojn. Estas senfina kvanto da temoj por ke oni
elektu; mi volas sugesti kelkajn. Se vi sxatus bestojn, kaj deziras
ke ili fartu bone, sugestu kiel ni devus varti ilin, kritiku la
relacion, lauxmode ni malliberigas ilin, kaj determinas ilian vivon
kaj morton... kvamkam, ili, kontrauxe, "submetas" al ni.
Ankaux vi povus paroli pri la modo (kiu similas al la modo de la
infanoj) kiel ili helpas nian humoron (kaj nian farton)... La bestoj
povas relacii rekte al nia animo, libere - aux plibone, ne ofendigxas
pro niaj kapricoj - sendepende de niaj sociaj konceptoj, situacioj,
ktp. Simile, la vegetaloj, la akvo, la aero, la tero... cxiuj
elementoj de la Naturo, influas nian humoron, nian sanon...
kaj, precipe, niajn formojn da sentojn, donante al ni, ekzercojn aux
kondicxojn, por ke oni povas senti/vidi gxin per diversajn modojn
kaj, tiam, disvolvigi nian konscion. Oni povas intenti paroli, per
poezioj, pri la nekonata parto de la mondo - aux la aferoj kiuj nia
konscio ankoraux ne sukcesis senti bone (suficxe) - kvamkam gxi estas
"cxi tie", kaj relacigxas al aliaj formoj de la vivo
(vegetaloj, bestoj... kiom da ekzistas!). Nia "ilo" aux
"modo por kontakti gxin", povas esti la senton; kies
sxangxoj (eble, la kontrolon) ni povas sukcesi per la Poezio.
Certe, io aj estas "cxi tie kaj nun"... cxu ni eblecas
senti gxin per la Poezio?.Por sukcesi tion, ni devas "vivi"
harmonie laux la Poezio? (Bonvole, sendu min vian opinion!)
MI ESPERAS KE ...
...nun estas tre simpla bonajxo
kiu konvenos por la homaro.
Esperanto ne estas posedajxo
de iu persono, nacio aux registaro.
Gxi kunvokas nin, per bona sento,
por unuigxo, per facila parolado.
Gxi promenas, kiel milda vento,
kiu invitas nin por felicxa promenado!
Por ke izolaj animoj ne miskomprenu -
pro baroj, cxirkaux al komunikadoj -
kaj cxiuj lernu, fine, ke ne konvenos
esti, inter ni, kelkaj aliaj apartadoj!
Mia adreso estas: [email protected]
Obs.- mi sxatus paroli
/ koni samideanojn eksterlandanojn, se vojagxus (alvenus) cxi tien,
je:
Porto Alegre - RS - Brazilo ; mia
telefono por malrekta kontakto, estas: (051)2631112 (mia nomo estas
Olinto)
|