MIA VETURO AL ORIENTA EUXROPO
far Nathan M. Gant

Dum mia restado en orienta-Euxropo, mi restis tien por preskaux du
semajnoj dum la monato de decembro, 2001, kaj mi pasigis mian tempon
kun du bonaj, afablaj Esperanto-geamikoj, 'Ilona' de Miskolc, Hungario
kaj 'Marketa' de Benesxov, Cxehxio.

Bonvolu noti, ke gxi estis mia dedicxita intereso de Esperanto kiu faris
cxi tiun eblecon por mi, vizitante orienta-Euxropon, cxar plejparte mi
estis senpaga gasto en cxi tiuj landoj kaj mi povis vivi uzante malgrandan
kvanton de mono, Mi estis gasto pagante nenion, sen lue ian cxambron, ktp.

Mi estas la kutima speco de ekspluatata, malricxa laboristo el Usono, do ne
estis ebleco por mi, penante veturi kaj resti tien kiel tiaj vulgaraj
usonaj (burgxaj) turistoj kiuj oni povas vidi cxie en Euxropo hodiaux. Do,
dankas al la bonkoreco de Ilona kaj Marketa, mi havis la plej mirindan
sperton tien.

En Cxehxio kaj Hungario, la veturado trajne kaj auxtobuse estas oportuna
kaj malmultekosta. Ecx dum la ferioj kiel Kristnasko kaj Novjara Tago, oni
povas veturi uzante la trajnon. Kaj oni ne devas timi pri la negxo dum la
vintro, gxi gxenerale ne malrapidigas la trajnoj en Cxehxio aux Hungario.

AUXTOJ

En Cxehxio, pri la plimulto da homoj kiuj posedas auxtojn, ili havas la
cxehxian modelon nomitan "Skoda". Gxi estas interesa auxto cxar oni
muntas la motoron malantauxe, samkiel la malnova germana "Volkswagen",
kvankam la motoro de la Skoda estas akva-malvarmigita, ne
aera-malvarmigitaj kiel la motoroj en la plej fruaj Volkswagen-oj.

Oni povas trovis kelkajn malnovajn "Trabant"-ojn, origine orienta-germana
auxto havante aera-malvarmigitan, frunta-muntitan motoron, sed oni nelonge
fabrikas la auxton. Mi neniam vidis ian rusan auxton en Cxehxio.
Aliflanke, en Hungario la rusaj auxtoj estas tre popularaj kaj aldone oni
povas vidi multajn 'Trabant' auxtoj cxi tie. Verdire, mi enamigxas la
"Trabi sed oni ne eblas acxeti la auxton en Usono, eble cxar gxi devenis la
eks-komunista parto de Germanio kaj Usono estas la jxurita malamiko de
komunismo.

Mi surprizigxis, vidante ian alian germanan auxton, nomitan "Wartburg".
Gxi havas bonan aperigon kaj desegnon. Vivante en Usono, mi jam
certis, ke mi vidis cxiajn germanajn modelojn. Mi neniam vidis cxi tiun
auxton gxis nun.

KRISTNASKO EN CXEHXIO

Je Kristnasko en Benesxov, Marketa kaj mi iris al la apuda pregxejo,
origine konstruis antauxe 600 jaroj. Ni cxeestis la eventon por
auxskulti la tradiciajn kristnaskajn kantojn (sen la hxoro, la muziko
devenis ia kasetbendo aux gramofono en la pregxejo).

En Cxehxio, la plimulto da pregxejoj estis detruitaj dum la "Hus"-a
religia reformista movado dum la 1400-aj jaroj. Dum cxi tiu tempo, la
katolika religio igxis burokrataro, korupta kaj mona-avara. Johanno Hus
estis la granda cxehxa reformisto kaj nacia heroo kiu luktis kontraux la
koruptado de la katolika pastraro. Li naskigxis kiel malricxa filo de
ordinaruloj. Li estis tre lernema kaj inteligenta homo, kaj li estis
sxtiparumita (mezepoka speco de mortpuno, brulanante en fajro)
por liaj ideoj. Sed ili ne povis mortigi liajn ideojn, fakte liaj
sekvantaroj kaj anaroj pligrandigxis kaj ili igxis fortega armeo - la
"Hus-uloj". Baldaux ili komencis detrui la ekzistantajn pregxejojn kaj ofte
la pastrarojn ankaux. La rolo de la Hus-a movado en Cxehxio estis
signifoplena. Mi havas aldonajn detalojn pri la Hus-aj soldatoj kiam vi
legas la malsupran rakonton de mia vizito al la cxehxia urbo "Kutna Hora"
kaj "Sedlec".

CXEHXIA VIVO kaj USONA INFLUO

Jozef, la patro de Marketa, vivas en la familia hejmo cxe Benesxov. Li
estas fortika laboristo, laborante pri la malfacila kaj peniga konstruado
de la subtera metroo en Praga, havante preskaux tri dek jarojn de sperto.
Lia laboro ofte estas dangxera kaj tre brua. Fakte, li perdis la plimulton
de lia auxdado en unu orelo.

Kvankam mi ne komprenas la cxehxian lingvon, Marketa facile povis traduki
liajn vortojn, plejparte en la angla por mi. Verdire, mi tro uzis la
anglan laux la lerteco de Mareta en cxi tiu lingvo, do mi ne ofte uzis
Esperanton en Cxehxio. Aliflanke, mi bezonis uzi Esperanton en Hungario
cxar mia ge-amiko Ilona ne komprenis la anglan.

Dum la komunistaj tagoj, antaux Havel kaj la 1990-aj jaroj, Jozef kredas
ke plejparte en Cxehxio, la sociaj kondicxoj estis pli bona ol hodiaux.
Fakte, lia familia hejmo, domo kun du etagxoj, estis konstruita kauxze de
la komunistaj politikoj tiam. La registraro financis la konstruadon de
hejmoj, provizore nure se la novaj posedantoj konsentis pri frua edzigxo kaj
komenci familion. Do, Jozef kaj lia beleca kaj cxarma edzino Iva jam kune
restis por longa tempo en cxi tiu hejmo. Sed sen la financa helpo de la
registraro, oni simple ne povus elporti la koston de ia simila hejmo
hodiaux.

Bedauxrinde hodiaux, la trapenetrema influo de Usono produktas multajn
negativajn aferojn por la cxehxia popolo. Estas pli da avareco, pli da
egoismaj sintenoj. Tiaj rilatoj ne ekzistis dum la komunista tempo.
Tiam homoj estis pli amikemaj, pli honestaj, pli helpemaj. Nun la slogano
sxajnas esti, "Kiel unue mi ricevos la avantagxon?" aux "Kion vi devos
fari por mi?" Ironie, la plej grandaj apogantoj de kapitalismo en Cxehxio
hodiaux estas ofte ia eks-komunistaj partianoj.

Tamen, mi devas diri, ke la Komunista Partio de Bohemio kaj Morovio estas
tute fidela al la luktoj de la proleto hodiaux.

Io kiu surprizigxis al mi estas la fakto, ke estas cxehxiaj kaj hungariaj
versioj de "Kiu Deziras Esti Milionulo?", la tre-konata, populara usona
televidila programo kiu penas predi ian bazan homan deziron pri la gajno de
tuja ricxeco. Tio eble estas la cxefa instiganta faktoro de kapitalismo
kaj la kialo kial cxi tiu ekonomia sistemo estas tre kontrauxstaranta por
ia sxangxado. Tiel longa kiel la sxanco de subita ricxeco allogas grandajn
nombrojn de homoj, tiam la ideo de socialismo eble ne estos atingebla, gxi
eble estos ia fora songxo. La diferenco inter la televidila programo kaj
la realeco de kapitalismo estas, ke la programo rekompencas la venkiston
kaj la malvenkistoj nure cxagrenas la provizoran maloportunon de perdo de
sxanco por gajni la monon. Sub kapitalismo, la malgajnistoj devas
sperti la doloregon de senhejmeco, malricxeco, ecx ian fruan morton per
la manko de medicina zorgo. La televidila programo estas nura ludo kaj la
realeco de kapitalismo ne ia ludo, gxi punis la plimulton kontraux la malplimulto.
 

KUTNA HORA kaj SEDLEC, CXEHXIO

"Kutna Hora", historia urbo en Cxehxio, ricevis gxian nomon laux la
subtera-minoj en la lokaj montoj kie argxento estis eltrovita (notu:
'hora' estas la vorto por 'monto' en la cxehxia lingvo). Origine,
homoj eltrovis argxenton en la apuda urbeto "Sedlec", kaj la
teraj-minoj starigxis en Kutna Hora. Kvankam Kutna Hora estas tre
beleca urbo mem, kaj oni vizitus la urbon por vidi gxian belecon,
ankoraux gxi estus honto, se oni evitus la apudan urbeton "Sedlec"
cxar oni facile povas piediri al Sedlec el la cxefa trajna-stacidomo
(cxirkaux 1 kilometro).

Sedlec havas nekutiman (se ne tute stranga) pregxejon, desegnis kaj faris
uzante multajn homajn ostojn interne la malgranda pregxejo. Kvar
piramidoj de kranioj, unu granda lustro (onidire iu faris gxin uzante cxian
oston en la homa korpo), ia blazono desegnita uzante multajn aliajn ostojn.
Pri la kialo por cxi tiuj nekutimaj desegnoj en la pregxejo, la rakonto
komencis dum la jaro 1278 kiam la regxo de Bohemio sendis la
pastron de la Sedlec abetejo al Jerusalemo kaj Golgoto (la supozita
mortejo de Kristo). El Golgoto, Pastro Henri kolektis ian 'sanktan teron'
tien kaj reirinte al Sedlec, dispersis gxin sur la apuda tombejo.
Sekve, la Sedlec tombejo igxis tre konata kiel ia mirinda sankta ejo por
entombigi.

Rezulte, la Sedlec tombejo pligrandigxis, aparte laux la nigra plago de la
mezepoko, kaj aldone la Husaj militoj dum la 1400-aj jaroj
kontribuis la enfluon de mortaj korpoj kaj do, gxia problemo estigxis
la sama problemo kiu alfrontas cxian tombejon hodiaux, kiam gxi igxas
plenigxita kaj sargxita de ostoj de la mortintoj. Kiel kaj kie oni devas
enterigi la ostojn? La Sedlec-a pregxejo estas ekzemplo de praktika
kaj artistema solvo pri cxi tiu problemo.

La jenaj dosieroj trovigxas cxe:

http://groups.yahoo.com/group/babylon6/
http://photos.groups.yahoo.com/group/babylon6/lst

kutna hora1.JPG
kutna hora2.JPG
kutna hora3.JPG
kutna hora4.JPG
(la urbo 'Kutna Hora')

kutna hora - sedlec1.JPG
kutna hora - sedlec3.JPG
kutna hora - sedlec2.JPG
kutna hora - sedlec4.JPG
kutna hora - sedlec6.JPG
kutna hora - sedlec5.JPG
kutna hora - sedlec7.JPG
kutna hora - sedlec8.JPG
kutna hora - sedlec9.JPG
kutna hora - sedlec10.JPG
kutna hora - sedlec11.JPG
(la pregxejo de kranioj kaj ostoj)

MALRICXECO kaj KRIMO

En Praga, mi vidis kelkajn almozulojn en la cxefurba stacidomo.
Unu nokto, en la urbocentro apude la Pragaj butikoj kaj bazaroj, unu
posxosxtelisto sxteliris malantauxe nin, sxajne sxi estis cigana virino,
kaj sxi penis sxteli ion el la monujo aux retikulo de Marketa. Bonsxance,
la cigano sxtelis nenian gravan aux valoran eron el sxia retikulo. Tio
okazis tre rapide, kaj ni nure sciis pri tio poste, kiam ia honesta homo,
kiu observis la ciganon malantauxe, kaj li tuje menciis la sxtelan provon
al ni.

En Hungario, ni ne havis iajn problemojn kun la ciganoj, sed ni vidis pli
da almozulojn kaj senhejmulojn en la stacidomo en Budapxesto ol en Praga.
Ankoraux, oni ne povas kompari la malricxegajn, senhavajn homojn en
Hungario kaj Cxehxio kontraux la grandaj popolamasoj de mizeruloj kiuj
ekzistas cxie en Usono, aparte en la plej grandaj usonaj urboj.
Sammaniere, oni ne povas kompari la kvanton de minoraj krimoj en orienta
Europo kontraux la cxitagaj perfortaj krimoj kiu okazas en Usono. Mi cxiam
sentis sekura kaj komforta, piedirante tra Praga kaj Budapesxto nokte.

La jenaj dosieroj trovigxas cxe:

http://groups.yahoo.com/group/babylon6/
http://photos.groups.yahoo.com/group/babylon6/lst

prague1.JPG
Charles bridge1.JPG
prague2.JPG
(fotoj de Praga)

Krumlov castle1.JPG
Krumlov castle2.JPG
Krumlov castle3.JPG
Krumlov castle4.JPG
(la turisma vidajxo de la Krumlov-a kastelo)

Antaux mi reiris al Usono, mi vizitis la landon de Hungario, la cxefurbo
Budapesxto, kaj mi restis cxe la hejmo de mia Esp-a ge-amiko, Ilona el
Miskolc.

La trajna-rajdo inter Praga kaj Budapesxto pasigas cxirkaux ok horojn, kiun
estas samkiel mia flugo trans la Atlantika oceano el Novjorka Urbo. Multaj
malsamaj specoj de policanoj kontrolis la pasaportojn de la veturantoj sur
la trajno, irante inter la tri naciaj limoj (Slovakio estas aparta nacio
apude Cxehxio kaj estas norde de Hungario). Dum unu momento, mi
amuzigxis pri la penso, ke la nombro de policanoj sxajnis esti pli
granda ol la efektiva kvanto de veturantoj sur la trajno! Sed ni veturis
dum la nokto, por dormi dum la longa rajdado al Budapesxto sed cxefe por
oportune renkonti mia ge-amikon Ilona dum la frua posttagmezo.

(Notu: Oni trovigxas cxio de miaj fotoj de Hungario cxe la jena TTT-a
adreso:

http://groups.yahoo.com/group/babylon6/
http://photos.groups.yahoo.com/group/babylon6/lst

kaj oni devas klaketi sur la ikono, "Hungario".)

Ilona kaj sxia edzo Stefan renkontis nin cxe la Miskolc stacidomo. Sxia
domo estas fore, kaj ili veturigis nin al ilia hejmo, uzante ilian auxton.
Ili havas bonan domon kun du etagxoj.

Dum la pasintaj jaroj, Stefan kolektis multajn antikvajn pafilojn kaj
mezepokajn armilojn, origine el tra la tuta Euxropo, ecx kelkaj japaniaj
spadoj (specialaj longaj trancxiloj de japaniaj elitaj militanoj aux
samurajoj).

Vidu la jenajn du fotojn:

PAFILOJ JPG 13,407 PAFILOJ.JPG
(aro de mezepokaj pafiloj kaj armiloj)
ARMILOJ JPG 14,980 ARMILOJ.JPG
(notu la arbaleston kaj la blunderbuzon en la
meza de la foto. La bluderbuzo estas antikva
versio de la moderna "klugetar-fusilo".)

En Miskolc, mi rigardis multajn rusajn auxtojn, cxefe la "Lada"-oj kiuj
estas tre estimataj auxtoj en Hungario. Krome, oni ankaux povas vidi
multajn "Trabant" auxtojn.

La foto de la "Trabi" estas la jena:
TRABI1 JPG 13,606 TRABI1.JPG

Multaj homoj en Cxehxio kaj Hungario faras iliajn proprajn vinojn, kaj
Stefan estis ne escepto ankaux. Ni trinkis ian tre bonan vinon hejme,
fakte, li konservis gxin por preskaux la antauxa dek jaroj! Estis granda
honoro por trinki tian bonagxan vinon faritan dum la jaro 1990. Parenteze,
ili havas grandan gxardenon (almenaux dum la printempo aux primavero kaj
la somero, tiam gxi estis kovrita kun la kutima vintra negxo).

Miskolc nestas (aux situas) apude la Bukk montaro. La sekvonta tago, Ilona
surprizigxis al ni kun tia mirinda vizito al la beleca Bukk nacia parko.
Vere, tio estis la emfazo de mia veturo al Hungario, cxar ni ne restis en
la cxefurbo Budapesxto por longa tempo. (Se mi povos viziti Hungarion
denove, mi certe dezirus resti por pli longa tempo en Budapesxto.)

Tamen, antaux mi rakontas pri nia veturo al la Bukk nacia parko,
estas, ekster de Miskolc, tre antikva kastelo. Verdire, ruinoj
de kastelo. Sxajnas, ke gxi ne iam estis riparita, neniam ia
restauxrado aux restauxranta plano. Kaduka, sed cxiaokaze gxi prezentas ian
fantazian scenejon. Mi subite decidigxis, ke mi gxuu cxi tiun malnovan
hungarian kastelon pli ol la cxehxiaj kasteloj gxuste por tia kialo --
neniu iam refortigis gxin. Bone, por mi, tio estas la pli bona ideo, gxin
prezentas la aspekton samkiel la antikvaj, kadukaj piramidoj de Meksikio
aux Egiptio. Estas speciala beleco en la eco de la malnovo, la antikvajxo
havas gxian propran apartan belegon. Kial oni devas ripari ilin, fari
renovigon, kiel oni ofte vidas en Cxehxio? Lasu gxin restante gxuste kiel
ili jam estis antauxe. Ne inciti abelujon. Tio estas la vera belo de
Hungario.
 

KASTELO2 JPG 32,380 KASTELO2.JPG
KASTELO1 JPG 22,625 KASTELO1.JPG
(Kastelo apud Miskolc)

HUNGAR1 JPG 24,765 HUNGAR1.JPG
(Hungaria regxo)
KING1 JPG 31,663 KING1.JPG
(Regxo kaj kastelo en Hungario)

MARKETA JPG 65,339 MARKETA.JPG
(Marketa kaj Mi, apude Miskolc, Hungario)

BUKK1 JPG 28,093 BUKK1.JPG
(La cxefa signo, en la hungaria lingvo)

AKVOFALO JPG 62,972 AKVOFALO.JPG
(la impresa frostiga akvofalo!)

Cxe la Bukk nacia parko, ni vizitis la St. Istvan kavernon. Mi kredas, ke
estas regulaj turismaj veturoj en la kaverno, cxi-hore aux cxia dua-hore,
sed la turisma gvidanto nure parolas en la hungaria lingvo. La piediro en
la natura kaverno pasigas malpli da 45 minutojn. Miaopinie, gxi similas ia
tunelo anstataux kaverno.

ENIRO JPG 22,454 ENIRO.JPG
(Eniro al la kaverno)
KAVERNO1 JPG 20,658 KAVERNO1.JPG
(notu la stalaktitojn)
KAVERNO2 JPG 45,898 KAVERNO2.JPG
(la sama kaverno kun vespertoj)

Hosted by www.Geocities.ws

1