Tove Jansson:

ĈAPELO DE SORĈISTO 1

esperantigis Sten Johansson

ENKONDUKO

En iu griza mateno la unua neĝo falis sur Muminvalon. Ĝi alŝteliĝis dense kaj silente, kaj post kelkaj horoj ĉio estis blanka.

Mumintrolo staris sur la ŝtuparo rigardante kiel la valo surmetas vintran littukon, kaj li kviete pensis: ĉi-vespere ni ekvintrodormos. Ĉar tiel ĉiuj mumintroloj kutimas fari iam en novembro (kaj tio efektive estas sufiĉe prudenta faro de ĉiu kiu ne amas mallumon kaj froston). Li fermis la pordon kaj plandis ĝis sia patrino por diri:

La neĝo alvenis.

Mi scias, diris la patrino de Mumintrolo. Mi jam sternis por vi ĉiuj la plej varmajn kovrilojn. Vi dormos en la okcidenta subtegmenta ĉambro kun la besteto Snif.

Sed Snif tiel terure ronkas, diris Mumintrolo. Ĉu mi ne povus anstataŭe dormi kun Snufmumriko?

Kiel plaĉas al vi, diris Muminpatrino. Snif povos dormi en la orienta ĉambro.

Tiel la muminfamilio kaj ĉiuj iliaj amikoj kaj konatoj zorge kaj serioze preparis sin antaŭ la longa vintro. La patrino de Mumintrolo prezentis manĝon al ili en la verando, sed ĉiu ricevis nur piceajn pinglojn en sia taso (ĉar estas grave havi stomakon plenan de arbopingloj se oni intencas dormi dum tri monatoj). Kiam la vespermanĝo finiĝis (kaj ĝi ne tre bongustis) oni diris bonan nokton iom pli zorge ol kutime, kaj la patrino admonis ĉiujn lavi la dentojn. Poste la patro de Mumintrolo rondiris por fermi ĉiujn pordojn kaj fenestrumojn kaj pendigi kulo-reton sur la lustron por ke ĝi ne polviĝu.

Kaj poste ĉiuj enlitiĝis, faris hejmecan kavon al si, tiris la kovrilon ĝis la oreloj kaj pensis pri io plaĉa. Sed Mumintrolo iom suspiris kaj diris: Ni tamen perdos amason da tempo!

Tute ne! diris Snufmumriko. Ni sonĝos. Kaj kiam ni revekiĝos estos printempo...

Jes... murmuris Mumintrolo. Li jam glitis foren en la duonkrepuskon de sonĝoj.

Eksterdome faladis neĝo, dense kaj delikate. Ĝi jam kovris la ŝtuparon, ĝi pendis peze sur tegmentoj kaj fenestraj kadrumoj. Baldaŭ la tuta mumindomo estos mola, ronda neĝamaso. La horloĝoj ĉesis tiktaki, unu post alia, la vintro alvenis.

UNUA ĈAPITRO
en kiu oni priskribas kiel Mumintrolo, Snufmumriko kaj Snif trovis ĉapelon de sorĉisto, kiel neatendite aperis kvin nubetoj, kaj kiel la hemulo ekhavis novan hobion.

Iun printempan matenon je la kvara horo la unua kukolo flugis tra Muminvalo. Ĝi sidiĝis sur la tegmenton de la blua mumindomo kaj kukuis okfoje, ja iom raŭke, ĉar ankoraŭ estis tre frue printempe.

Poste ĝi flugis plu orienten.

Mumintrolo vekiĝis kaj longe kuŝis rigardante en la plafonon sen kompreni kie li troviĝas. Li dormis cent noktojn kaj cent tagojn, kaj la sonĝoj ankoraŭ kirliĝis ĉirkaŭ li kaj volis retiri lin en la dormon.

Sed kiam li turnis sin por trovi novan agrablan dormopozon li ekvidis ion kio tute klare vekis lin. La lito de Snufmumriko estis malplena.

Mumintrolo eksidis.

Jes, ankaŭ la ĉapelo de Snufmumriko estis for. Jen vere aĉa afero, diris Mumintrolo.

Li plandis ĝis la malfermita fenestro kaj rigardis eksteren. Jes ja, Snufmumriko uzis la ŝnuran ŝtupetaron. Mumintrolo trenis sin trans la fenestrobreton kaj singarde grimpis suben per siaj mallongaj kruroj. Li povis klare vidi la piedsignojn de Snufmumriko sur la malseka tero. Ili vagis tien-reen kaj estis sufiĉe malfacile sekveblaj. Jen kaj jen ili faris longajn saltojn kaj krucis sin mem. – Li ĝojis, pensis Mumintrolo. Jen li faris transkapiĝon, tio estas klara kaj evidenta.

Subite Mumintrolo levis la kapon aŭskultante. Malproksime Snufmumriko ludis per sia buŝharmoniko, li ludis sian plej gajan melodion: "Ĉiuj bestetoj bantigas la voston". Mumintrolo ekkuris direkte al la muziko.

Malsupre ĉe la rivero li renkontis Snufmumrikon kiu sidis sur la ponta apogilo balancante la piedojn super la rivero, kun sia malnova ĉapelo tirita suben sur la oreloj.

Saluton, diris Mumintrolo kaj sidiĝis apud lin.

Saluton, diris Snufmumriko kaj ludis plu.

La suno apenaŭ atingis super la arbopintojn kaj lumigis iliajn vizaĝojn. Ili duonfermis la okulojn al ĝi, svingis la krurojn super la brila fluanta akvo kaj sentis sin senzorgaj kaj amikaj.

Sur tiu rivero ili iam pli frue velis al multaj mirindaj spertoj. Kaj en ĉiu vojaĝo ili trovis novajn amikojn kaj kunvenigis ilin hejmen en Muminvalon. La gepatroj de Mumintrolo akceptis ĉiujn iliajn novajn konatojn same trankvile, ili nur enmetis pluajn litojn kaj faris la manĝotablon pli granda. Tiel la mumindomo iĝis svarma domo kie oni faris kion ajn oni emis kaj malofte zorgis pri la morgaŭo. Kelkfoje ja okazis tie ekscitaj kaj teruraj aferoj, tamen neniu havis tempon enui (kaj tio ja estis granda avantaĝo).

Kiam Snufmumriko atingis la lastan strofon de sia printempa kanto li enpoŝigis la buŝharmonikon kaj diris: Ĉu Snif vekiĝis?

Mi pensas ke ne, diris Mumintrolo. Li ĉiam dormas unu semajnon pli ol la aliaj.

Do ni veku lin, diris Snufmumriko decide kaj saltis de la ponta apogilo. Hodiaŭ ni devos fari ion nekutiman, ĉar estos bela tago.

Sub la fenestro de la orienta subtegmenta ĉambro Mumintrolo signalis laŭ ilia sekreta sistemo: tri ordinaraj fajfoj kaj unu longa tra la manoj (kio signifas: aferoj okazontaj). Ili aŭdis ke Snif ĉesas ronki, sed nenio moviĝis tie supre.

Ankoraŭfoje, diris Snufmumriko. Kaj ili signalis kun duobla forto.

Tiam la fenestro frape malfermiĝis.

Mi dormas! kriis Snif ĉagrenite.

Nun venu malsupren, kaj ne koleru, diris Snufmumriko. Ni intencas fari ion nekutiman.

Tiam Snif glatigis siajn dumdorme ĉifitajn orelojn kaj malgrimpis laŭ la ŝnura ŝtupetaro (oni eble devus mencii, ke ili havis ŝnuran ŝtupetaron sub ĉiu fenestro ĉar paŝi en ŝtuparoj rabas tiom da tempo).

Efektive ŝajnis iĝi bela tago. La tero estis plena de ĵusvekitaj bestetoj kiuj dormis dum la tuta vintro kaj nun kuradis tien-reen por rekoni ĉion. Oni aerumis vestaĵojn kaj brosis la lipharojn kaj riparis siajn domojn kaj ĉiel preparis sin por la nova printempo.

De temp’ al tempo ili haltis por rigardi domkonstruon aŭ aŭskulti kverelon (tiaj ja okazas sufiĉe ofte en la unuaj printempaj tagoj, ĉar oni povas havi tre malbonan matenan humoron kiam oni ĵus elrampis el la dormejo).

Jen kaj jen arbospirito sidis sur branĉo kombante sian longan hararon, kaj en la restanta neĝo ĉe la norda flanko de la arbotrunkoj musidoj kaj etaj knitoj fosis longajn tunelojn.

Bonan printempon! diris maljuna kolubra sinjoro. Kaj kia estis la vintro?

Bona, dankon, respondis Mumintrolo. Ĉu vi bone dormis, sinjoro?

Jes, bone, diris la kolubro. Donu miajn salutojn al viaj gepatroj!

Proksimume tiel ili parolis kun amaso da personoj kiujn ili renkontis. Sed ju pli alte sur la monton ili atingis, des malpli da vivuloj troviĝis, kaj fine ili vidis nur unu-du musinojn kiuj kuradis okupataj de printempa purigado.

Ĉie estis malseke.

Aĉ, kiel malagrable, diris Mumintrolo kaj levis la piedojn alten el la degelanta neĝo. Ĉi tiom da neĝo neniam povas utili al mumintrolo. Tion diris Panjo. Kaj jen li ternis.

Aŭskultu, Mumintrolo, diris Snufmumriko. Mi ekhavis ideon. Kion vi pensas, ĉu ni iru ĝis la montopinto kaj starigu tumulon tie por montri ke neniu estis tie antaŭ ni?

Ni faru tion, kriis Snif kaj ekiris por atingi antaŭ la aliaj.

Surpinte printempa vento dancis libere en rondo kaj ĉirkaŭe oni vidis bluajn horizontojn. Okcidente situis la maro, oriente la rivero serpentis en Solecan Montaron, norde la grandaj arbaroj etendis sian printempan tapiŝon, kaj sude la fumo altiĝis el la mumindoma kamentubo, ĉar la patrino de Mumintrolo kuiris matenan kafon. Sed Snif vidis nenion el ĉio ĉi. Ĉar surpinte de la monto kuŝis ĉapelo, nigra cilindra ĉapelo.

Iu estis ĉi tie antaŭ ni! kriis Snif.

Mumintrolo levis la ĉapelon kaj rigardis ĝin. Ĝi estas tre bela, li diris. Eble ĝi konvenas al vi, mumriko.

Ne, ne, diris Snufmumriko kiu amis sian malnovan verdan ĉapelon. Ĝi estas ege tro nova!

Eble Paĉjo dezirus ĝin, cerbumis Mumintrolo.

Ni kunportu ĝin, diris Snif. Sed nun mi volas iri hejmen. Mia stomako kriegas por havi kafon. Ĉu ankaŭ la viaj?

Certe! diris Mumintrolo kaj Snufmumriko kun emfazo.

Tiel okazis kiam ili trovis ĉapelon de sorĉisto kaj kunportis ĝin hejmen, sen antaŭscii ke per tio ili igas Muminvalon ludejo de magio kaj strangaĵoj ĉiaspecaj.

Kiam Mumintrolo, Snufmumriko kaj Snif venis en la verandon, la aliaj jam trinkis kafon kaj malaperis ĉiudirekten. Nur la patro de Mumintrolo restis legante la ĵurnalon.

Nu bone, ĉu ankaŭ vi vekiĝis, li diris. Strange malmulte en la ĵurnalo hodiaŭ. Iu rivereto krevigis sian digon kaj pereigis formikejon. Ĉiuj estis savitaj. Plue la unua printempa kukolo traflugis la valon je la kvara kaj pluiris orienten.

Rigardu kion ni trovis, diris Mumintrolo fiere. Bela, nigra cilindra ĉapelo por vi!

Muminpatro tre zorge esploris la ĉapelon kaj poste li surmetis ĝin antaŭ la salona spegulo. La ĉapelo estis iomete tro granda kaj ĝenis la vidadon, sed la tuta afero faris majestan impreson.

Panjo! kriis Mumintrolo. Venu rigardi Paĉjon!

La panjo malfermis la kuirejan pordon kaj haltis tre surprizite sur la sojlo.

Ĉu ĝi konvenas al mi? demandis Muminpatro.

Sendube ĝi konvenas, diris la patrino de Mumintrolo. Jes, vi aspektas tre vira kun ĝi. Nur... ĝi ŝajne estas iomete tro granda.

Ĉu estas pli bone ĉi tiel? demandis la patro ŝovante la ĉapelon nuken.

Hm, diris Muminpatrino. Ja estas bone, sed mi preskaŭ pensas ke vi aspektas pli digne sen ĉapelo.

La patro spegulis sin de antaŭe, de malantaŭe kaj de flanke, poste li suspirante metis la ĉapelon sur la komodon.

Vi pravas, li diris. Ne ĉio bezonas ornamon.

Gracio ornamas sin mem, diris la patrino de Mumintrolo amike. Manĝu pli da ovoj, idoj, vi vivis per arbopingloj dum la tuta vintro! Kaj jen ŝi reiris en la kuirejon.

Sed kion ni faru el ĝi? demandis Snif. Tia bela ĉapelo!

Uzu ĝin kiel paperkorbon, diris la patro de Mumintrolo. Poste li retiriĝis en la supran etaĝon por verki siajn memorojn (la grandan libron kiu temas pri la ŝtorma junaĝo de Muminpatro).

Snufmumriko movis la ĉapelon surplanken inter la komodo kaj la kuireja pordo. Jen denove vi havas plian meblon, li diris rikanante, ĉar Snufmumriko malofte komprenis la ĝojon de posedo. Li bonfartis kun la malnova vesto kiun li surhavis de kiam li naskiĝis (neniu scias kie kaj kiel), kaj la sola posedaĵo kiun li ne fordonis estis la buŝharmoniko.

Se vi jam finis matenmanĝi, do ni iru sperti kion la snorkoj faras, diris Mumintrolo. Sed antaŭ ol iri en la ĝardenon li forĵetis siajn ovoŝelojn en la paperkorbon, ĉar li (kelkfoje) estis ordema mumintrolo.

Poste la salono estis malplena.

En la angulo inter la komodo kaj la kuireja pordo staris la ĉapelo de sorĉisto kun ovoŝeloj surfunde. Kaj nun okazis io vere stranga. La ovoŝeloj komencis transformiĝi.

La fakto estas, ke se io kuŝas sufiĉe longe en ĉapelo de sorĉisto, ĝi transformiĝas en ion tute alian – precize kion, neniam eblas scii antaŭe. Estis feliĉo ke la patro de Mumintrolo ne trovis la ĉapelon konvena, ĉar se li konservus ĝin surkape iom pli longe nur la protektanto de ĉiuj bestetoj scias kio iĝus el li. Kiel nun okazis, li ekhavis nur malfortan kapdoloron (kaj ĝi pasis jam posttagmeze).

Sed la ovoŝeloj restis en la ĉapelo, kaj malrapide ili komencis aliformiĝi. Ili konservis sian blankan koloron sed kreskis, kreskadis kaj iĝis molaj kaj lanaj. Post iom ili tute plenigis la ĉapelon. Kaj jen liberiĝis kvin etaj rondaj nuboj de la ĉapela rando kaj disŝvebis en la verandon, mole saltetis suben laŭ la ŝtuparo kaj restis enaere iom super la tero. Sed la ĉapelo de sorĉisto estis malplena.

Kiel terure! diris Mumintrolo.

Ĉu estas brulego? demandis la snorko maltrankvile.

Senmove la nuboj staris antaŭ ili, sen ŝanĝi formon, kvazaŭ atendante.

Snorkfraŭlino tre singarde etendis la manon kaj tuŝis la plej proksiman nubeton. Ĝi sentiĝas kiel kotona vato, ŝi diris surprizite. La aliaj alproksimiĝis kaj palpis.

Precize kiel kuseneto, diris Snif.

Snufmumriko delikate puŝetis unu el la nuboj. Ĝi glisis kelkan distancon kaj poste haltis denove.

Kies ili estas? demandis Snif. Kiel ili venis en la verandon?

Mumintrolo skuis la kapon. Jen la plej stranga afero kiun mi spertis, li diris. Eble ni devus venigi Panjon el la domo.

Ne, ne, vokis Snorkfraŭlino. Ni mem esploru ilin. Kaj ŝi tiris nubon suben sur la teron kaj glatumis ĝin permane. Kiel mole! diris Snorkfraŭlino. Kaj en la sekva sekundo ŝi sidiĝis sur la nubon kaj subridante balanciĝis supren-suben.

Ankaŭ mi volas havi unu! kriis Snif kaj suriris alian nubon. Hej, hop! Sed kiam li diris hop! la nubo altiĝis kaj laŭiris elegantan arkon super la tero.

Ĉielo! ekkriis Snif. Ĝi moviĝis!

Nun ĉiuj saltis sur nubon kaj vokis hop! Hej, hop!

La nubetoj forglisis tien-reen per longaj saltoj kvazaŭ obeemaj kunikloj. La snorko estis tiu kiu komprenis kiel oni stiras ilin. Malforta premo per unu piedo, kaj la nubo turniĝis. Per ambaŭ piedoj, plenrapide antaŭen. Skuetoj per la postaĵo, la nubo altiĝis ĝis oni sidis senmove.

Estis vere mirinde amuze.

Ili kuraĝis iri eĉ supren ĝis la arbopintoj kaj sur la tegmenton de la mumindomo.

Mumintrolo surteriĝis per sia nubo ekster la fenestro de Muminpatro kaj kriis: Kokeriko! (li estis tiel ravita ke li ne eltrovis ion pli sencan).

Muminpatro lasis sian rakontplumon kaj ĵetis sin ĝis la fenestro.

Je mia vosto! li ekkriis. Je mia vosto! Pli multe li ne povis eligi.

Ĉi tio estos bela ĉapitro en viaj memoroj, diris Mumintrolo. Kaj poste li stiris sian nubon ĝis la kuireja fenestro kaj vokis la panjon.

Muminpatrino okupiĝis kuiri miksofritaĵon kaj estis tre urĝata.

Kion vi nun eltrovis, eta muminido, ŝi diris. Nur gardu vin ke vi ne falu!

Sed sube en la ĝardeno la snorko kaj Snufmumriko elpensis ion novan. Ili stiris plenrapide unu kontraŭ la alia kaj kunpuŝiĝis per mola frapo. Kiu unue defalis, malvenkis.

Nun vi spertos! kriis Snufmumriko kaj premis la piedojn en la flankojn de la nubo. Antaŭen!

Sed la snorko lerte cedis kaj poste ruze atakis de sube.

La nubo de Snufmumriko renversiĝis kaj li falis surkapen en la florbedon tiel ke lia ĉapelo premiĝis sur la nazon.

Tria raŭndo! kriis Snif kiu estis juĝisto kaj flugis iom super la aliaj. Du kontraŭ unu! Atentu! Pretaj! Ek!

Ĉu ni faru etan flugon kune? Mumintrolo demandis Snorkfraŭlinon.

Volonte, diris Snorkfraŭlino kaj stiris sian nubon apud la lian. Kien ni iru?

Eble ni elserĉu la hemulon por surprizi lin, proponis Mumintrolo.

Ili rondiris super la ĝardeno, sed la hemulo ne estis en siaj kutimaj lokoj.

Kutime li neniam iras longe for, diris Snorkfraŭlino. Kiam mi lastfoje vidis lin, li ordigis siajn poŝtmarkojn.

Sed tio estis antaŭ duonjaro, atentigis Mumintrolo.

Ej, jes ja! diris Snorkfraŭlino. Ni ja dormis de tiam.

Ĉu vi bone dormis? demandis Mumintrolo.

Snorkfraŭlino elegante flugis super arbopinto kaj iom cerbumis antaŭ ol respondi. Mi havis teruran sonĝon! ŝi diris. Abomena viro kun nigra ĉapelo rikanis al mi.

Kiel strange! diris Mumintrolo. Mi havis tute la saman sonĝon. Ĉu li krome portis blankajn gantojn?

Jes, ĝuste, diris Snorkfraŭlino kaj kapjesis.

Dum kelka tempo ili pensis pri tio glisante malrapide tra la arbaro.

Subite ili ekvidis la hemulon kiu vagis antaŭen kun la manoj surdorse kaj la nazo direktita al la tero. Mumintrolo kaj Snorkfraŭlino glisis malsupren ĉiuflanke de li, kaj samtempe ili vokis: Bonan matenon!

Aĉ! ekkriis la hemulo. Fi, kiom mi ektimis! Vi scias ke oni devas ne subiti al mi, mi povus misgluti la koron!

Ej, pardonu, diris Snorkfraŭlino. Ĉu vi scias sur kio ni rajdas?

Estas io stranga, diris la hemulo. Sed mi tre kutimas je tio ke vi faras strangaĵojn. Kaj ĝuste nun mi melankolias.

Kial do? demandis Snorkfraŭlino kompate. En ĉi tia bela tago?

La hemulo kapneis. Vi ĉiuokaze ne komprenus min, li diris.

Ni provos, diris Mumintrolo. Ĉu vi refoje perdis mispresaĵon?

Male, suspiris la hemulo. Mi havas ĉiujn. Ĉiun unuopan. Mia poŝtmarka kolekto estas kompleta. Nenio mankas en ĝi.

Nu, do! diris Snorkfraŭlino kuraĝige.

Jes, mi ja sciis ke vi ne komprenos min, diris la hemulo.

Mumintrolo kaj Snorkfraŭlino zorgeme rigardis unu la alian. Ili lasis siajn nubojn iomete retroiri pro respekto al la malĝojo de la hemulo kaj pluiris malantaŭ lia dorso. La hemulo vagis plu dum Mumintrolo kaj Snorkfraŭlino atendis ke li parolu pri tio kio plenigas lian koron.

Kaj post iom la hemulo ekkriis: Ha! Sensence.

Post ankoraŭ iom li diris: Al kio ĉio servas? Eblas uzi mian poŝtmarkan kolekton por necespapero!

Sed hemulo! diris Snorkfraŭlino afliktite. Ne parolu tiel! Via poŝtmarka kolekto estas la plej bona en la mondo!

Jen ĝuste la tubero en la afero! la hemulo senespere vokis. Ĝi estas preta! Troviĝas neniu poŝtmarko, neniu mispresaĵo kiun mi ne kolektis. Neniu sola! Kion mi faru?

Mi pensas ke mi komencas kompreni, diris Mumintrolo malrapide. Vi ne plu estas kolektanto, nur posedanto, kaj tio tute ne estas same amuza.

Ne, murmuris la hemulo korpremite. Tute ne. Li haltis kaj turnis sian sulkitan vizaĝon al ili.

Kara hemulo, diris Snorkfraŭlino kaj delikate glatumis al li la manon. Mi havas ideon. Imagu se vi komencus kolekti ion tute alian, ion tute novan?

Jen ideo, konsentis la hemulo. Sed li ankoraŭ restis ĉifita, ĉar li pensis ke ne eblas ĝoji tuj post tiel granda ĉagreno.

Ekzemple papiliojn? proponis Mumintrolo.

Neeble, diris la hemulo kaj malgajiĝis. Tion kolektas mia kuzo je la patra flanko. Kaj mi ne eltenas lin.

Ĉu silkajn rubandojn? diris Snorkfraŭlino.

La hemulo nur elsnufis.

Juvelojn? daŭrigis Snorkfraŭlino esperplene. Ili neniam elĉerpiĝas!

Aĉ! diris la hemulo.

Nu, do ni vere ne scias, diris Snorkfraŭlino.

Ni elpensos ion por vi, diris Mumintrolo konsole. Panjo certe scias. Se paroli pri alio, ĉu vi jam vidis la mosko-raton?

Li ankoraŭ dormas, respondis la hemulo malgaje. Li diris ke estas nenecese ellitiĝi tiel frue, kaj pri tio li vere pravis. Kaj la hemulo daŭrigis sian solecan vagadon tra la arbaro.

Mumintrolo kaj Snorkfraŭlino stiris siajn nubojn ĝis super la arbopintoj kaj malrapide balanciĝis antaŭen en la sunbrilo. Ili pensis pri io kion la hemulo povus kolekti.

Ĉu konkojn? proponis Snorkfraŭlino.

Aŭ pantalonbutonojn, diris Mumintrolo.

Sed la varmo dormemigis ilin. Ne eblis pensi. Ili kuŝiĝis surdorsen sur siaj nuboj kaj rigardis supren en la printempan ĉielon kie kantis alaŭdoj.

Kaj subite ili ekvidis la unuan papilion. Ĉiuj ja scias ke se la unua vidata papilio estas flava, tio signifas ke estos plezura somero. Se ĝi estas blanka nur estos trankvila somero (pri nigraj kaj brunaj papilioj ni entute ne parolu, tio estus ege tro malĝojiga).

Sed ĉi tiu papilio estis ora.

Kion tio povas signifi? scivolis Mumintrolo. Oran papilion mi neniam antaŭe vidis.

Oro estas eĉ pli bona ol flavo, diris Snorkfraŭlino. Vi spertos!

Kiam Mumintrolo kaj Snorkfraŭlino venis hejmen por la tagmanĝo la hemulo renkontis ilin sur la ŝtuparo. Li radiis pro ĝojo.

Nu? diris Mumintrolo. Kio estos?

Plantoj! kriis la hemulo. Mi botanikos! La snorko elpensis tion. Mi kolektos la plej belan herbarion de la mondo! Kaj la hemulo etendis la jupon*) por montri al ili sian unuan trovaĵon. Inter tero kaj folioj kuŝis eta maldika orstelo.

*) La hemulo ĉiam estis vestita per robo kiun li heredis de sia onklino. Mi suspektas ke ĉiuj hemuloj portas jupon. Estas strange, sed tiel estas. – Noto de la aŭtoro.

Gagea lutea, diris la hemulo fiere. Numero unu en la kolekto. Senerara ekzemplero.

Kaj li eniris kaj ŝutis ĉion sur la manĝotablon.

Movu tion al la angulo, diris Muminpatrino, ĉar ĉi tie la supo staros. Ĉu ĉiuj envenis? Ĉu la mosko-rato ankoraŭ dormas?

Kiel porko, diris Snif.

Ĉu vi hodiaŭ amuziĝis? demandis Muminpatrino post kiam ŝi plenigis ĉiujn telerojn.

Ege! kriis la tuta familio.

En la sekva mateno, kiam Mumintrolo iris al la ŝtipobudo por ellasi la kvin nubojn, ili jam malaperis, ĉiu el ili. Kaj neniu povis pensi ke tio iel rilatas al kelkaj ovoŝeloj kiuj denove kuŝas surfunde de la ĉapelo de sorĉisto.


ĈefpaĝoSekva ĉapitro



Ĉapelo de sorĉisto

   
 
 
Hosted by www.Geocities.ws

1