Eblas, ke vi necesitos dum la legado la slangvortliston,
bonvolu iri al la Alternativa Esperanta Vortaro
Viktorja venkis
malgrauxe
Euxgenjo Vincento
Li, Johano, kvardek-kelkjarulo io mankis al li, definitive, jα, la vivo ne plenplenis de cxio, kion devas plenumi vera vivo de homo.
Li jam faris siajn
planojn. Li havis spertojn kaj, gxenerale, cxio planita de li funkcias glate. Do, tiu malgranda obstaklo, tiu nekutimajxo (cetere ecx tiklopikema
specifajxo) ne devas igi lin malhezitema.
Kontrauxe, li devas obstini,
ne delasi.
Cxiuj bezonas amikojn ; kaj, se estas en li io neduba, estas gxuste lia facileco amikigxi al iu ajn, jes, pri amikeco li estas vera kapablulo. Kaj nepre Viktorja devas venki malgrauxe.
Li kvazauxgustumis tiujn vortojn, kiuj sxajnis al li poeziemaj kaj, pro tio, ke nur li scipovas pri kio devas venki Viktorja kaj kiamaniere li povas venkigi sxin, karesemaj pensoj venis en lian kapon, dorloteblajn bildojn elkonstruis lia menso, kvazaux la vortoj havas hauxton.
En la kafejon, kie li sidis je
tiu maja mateno, enir-elire homoj pasis kaj
li, sola cxe tablo, revemulis kaj fantaziis.
Jα sperton, iun
tian, li devas havigi al si funde kaj plene.
La
sunlumo ekstere kvazaux pincxis kaj la trotuaron kaj la pasantojn, tiel
vertikale gxi prezentigxis je tiu horo, ke la urbo blankis cxirkauxe kaj lian
animon skuis forta intima emo. Viktorja, jen sonora nomo, volumena, voluptema,
rondajxhava; dikaj femuroj varmetfresxaj sub la jupo kaj tiu handikapo sxia,
defivoka! Li jam kvazaux eksentis la blindan ektusxon de la manoj malcxastemaj
sur la viktorjaj gamboj gxiskokse.
Jen sxi
ekaperis cxe la kafeja pordo, hezitema, stare sur la supra sxtupo de la
malgranda sxtuparo, survoje al la kafejsalono, cxirkauxvagante sian atenton
cxirkauxen, kvazaux sxi volus elkapti el la aero iun informon. Belega, kun tiu
vesto mallonga, kiu randis paron da centimetroj super la belaj genuoj. Dio,
veis li intime kaj hastis al sxi por helpo.
-
Bonan
tagon, kara, kiel vi fartas hodiaux? salutis li, kaptante sxin per la brako.
Atentu, venu cxi-tien! Je la dekstra estas segxoj, estu prudenta. Hodiaux la kafejo estas plena. Jen segxo... sidigxu... Estu komforte, mi
alportos al vi vian taseton da kafo, mi zorgos pri tio, ke gxi estu bonkvalita,
kiel vi sxatas. Mi konas viajn preferojn.
Li levigxis el la segxo kaj mendis cxe la kelnero
tasokafon suficxe fortan sen sukero, cxar li scias, ke sxi sxatas tiele la
trinkajxon.
-
- Sen sukero, ja; vi tiel dolcxas, ke vi ne bezonas sukerajxojn.
Viktorja ridetis kun serioza mieno kaj li
enpensigxis. Strange, la afero nun ne prezentigxas cxe li tiel facila kaj
plenumenda, gxuste nun, kiam li devas ekplenumi gxin.
Ekestis ia silento kvazaux
gxena cxirkaux ili. Viktorja krucigis la
gambojn kaj atendis.
-
- Mi timas... aux... eble, mi hontas... li ekbalbutis Ne, ne
vortumu, mi trovas vin tre bela kaj
ja
kial ne diri
amorenda! Tamen, sxajne,
iaj praajxoj malhelpas...
-
- Nu, vi sxatas... adoras... cxu? Por tio vi ecx donus unu manon, cxu?
denove Viktorja ridetis cetere vi estas dankemulo, cxu, vengxemulo, cxu?
-
- Jes li asertis.
-
- Do, venu! Ni iru! kaj Viktorja ekstaris kaj kaptis lin per la kubuto.
Reiru al la hejmpaĝo