La Internacio Levigu, proletar’ de l’ tero, levigu, sklavoj de malsat’! La Vero tondras en kratero, sekvos finofara bat’. La paseon plene ni forvisos, amasoj, marsu, kresku ni! La mond’ en fundament’ sangigos, ne nul’, sed cio estu ni! Refreno Por batal’, por la lasta unuigu nia front’, internacia estos la tuta homa mond’! Ne estas super ni defenso, nek reg’, nek Dio, nek patron’. Kreantoj, ni nin savu mem do, luktu por komuna bon’! La rabajon preni de l’ rabisto, spiriton savi de l’ karcer’, ni blovu fajron kun persisto, kaj batu ni, dum ardas fer’! Refreno Ni, laboristoj, ni, kampuloj, partio granda de l’ labor’! Al ni la ter’ lau justreguloj, parazit’ sin portu for! Ja grasigos multajn nia karno, sed malaperos ce l’ auror’ la korva kaj vultura svarmo, eterne brilos suna glor’! Refreno