Diversaj Kantoj

Ruĝ-libel'

Japana originalo Akatonbo

laŭ versio en Kantfesto I, 1982

rugxa libelo La ĉielo jen ekardis, flugas ruĝ-libel',
Kiam dorse mi rigardis ruĝon de vesper'.

Ĉu revenos tia vivo, ĉu jam iluzi',
Ke morusojn sur deklivo plukis korbon mi?

Edziniĝis la knabino, en dekkvina aĝ',
Kaj ne skribis ŝi ĉe l' fino al mi el vilaĝ'.

Jen ĉielo ruĝe ardas; flugas ruĝ-libel'.
Jen sur stanga pint' ĝi haltas ruĝe en vesper'.


Reviziita kaj midie ekipita je 2002.02.17.




Ĉi tiu paĝo estas parto de la Jahua filio
http://www.geocities.com/lilandr/
de
La Lilandejo
http://www.scn.org/~lilandbr/

la tttejo de
Liland Brajant Ros'
Hosted by www.Geocities.ws

1