Diversaj Kantoj

Neforgesumin’

wasurenagusa o anata ni
Japana titolo "Wasurenagusa o anata ni"
Verkis KINOSITA Ryūtaro
Esperantigis KONISI Gaku
Muzikon komponis EGUTI Hirosi

laŭ versio en De Kant’ al Kanto 2 de TEKo

Forlasas vi min, forlasas vi min,

sed vive en via kor'
por ĉiam sen fin', por ĉiam sen fin'
briladu la belaj perloj de l' memor'.
Do anstataŭ bon-dezir'
plena de la kor-sopir' :
jen flor', neforgesumin',
al via sin', al via sin'.

Ne eblas forges', ne eblas forges',

disiĝo afliktas nin,
sed ĉiam sen ĉes', sed ĉiam sen ĉes'
renkonton alian kovas la destin'.
Plukis mi kun vana plor'
sur marbordo de rankor' :
jen flor', neforgesumin',
al via sin', al via sin'.

Se hela futur', se hela futur'

favoros nin en refoj',
pro dolĉa plezur', pro dolĉa plezur'
kun larmoj brakumos ni en plena ĝoj'.
Por bukedo de l' memor'
el la tagoj de l' amor':
jen flor', neforgesumin',
al via sin', al via sin'.


Reviziita kaj midie ekipita je 2002.02.17.




Ĉi tiu paĝo estas parto de la Jahua filio
http://www.geocities.com/lilandr/
de
La Lilandejo
http://www.scn.org/~lilandbr/

la tttejo de
Liland Brajant Ros'
Hosted by www.Geocities.ws

1