La 12 Paŝoj de Alkoholuloj Anonimaj

  1. Ni konfesis, ke ni estas senpovaj kontraŭ la alkoholo, ke niaj vivoj fariĝis neregeblaj.
  2. Venis al kredo, ke potenco pli granda ol ni mem povos redoni nin al mensa saneco.
  3. Faris decidon, ke ni cedos niajn volojn kaj niajn vivojn al la zorgado de Dio tia, kiel ni komprenis Dion.
  4. Faris penetran kaj sentiman moralan inventaron pri ni mem.
  5. Agnoskis al Dio, al ni mem, kaj al alia homo la precizan naturon de niaj misaĵoj.
  6. Tute pretis ke Dio forigu ĉiujn ĉi tiujn difektojn karakterajn.
  7. Humile petis Lin forigi niajn neperfektaĵojn.
  8. Faris liston de ĉiuj homoj, kiujn ni damaĝis, kaj fariĝis volontaj fari kompenson al ili ĉiuj.
  9. Rekte kompensis al tiaj homoj, kie ajn tio eblis, krom se tiel fari difektus ilin aŭ aliajn.
  10. Daŭre faradis personan inventaron, kaj kiam ni malpravis, senprokraste ni konfesis tion.
  11. Penis per preĝado kaj meditado plibonigi nian konscian kontakton kun Dio tia, kiel ni komprenis Dion, petante nur scion pri Lia volo por ni kaj la povon por tion plenumi.
  12. Spertinte spiritan vekiĝon rezulte de tiuj ĉi paŝoj, ni klopodis porti ĉi tiun mesaĝon al alkoholuloj, kaj praktiki ĉi tiujn principojn en ĉiuj niaj aferoj.

Provizora teksto afiŝita je 2001.03.27 (rev. 03.29)
De Li R. por la grupo Virtuala Sobreco


Al mia ĉefa AA-paĝo returne

Tiu ĉi paĝo estas parto de
La Lilandejo

Hosted by www.Geocities.ws

1