Nova universala religio?

EL MONATO El mia vidpunkto

Nova universala religio?

Elektoj lastatempaj en Turkio kaj Israelo denove atentigis pri tendenco en religioj: kresko de tiel nomata fundamentismo. Tradicie kaj esence, pli ol en kristanismo ekzemple, kaj en islamo kaj en judismo politiko kaj religio estas intime ligitaj unu al la alia; eĉ oni povus diri, ke tiuj religioj samtempe estas politikaj ideologioj. En Israelo, en parlamentaj elektoj konsiderinde gajnis precipe religiaj partioj, kiuj kontraŭas pacigon kun la araboj (islamanaj). Tio okazis spite al antaŭa teruriga fakto, ke juda fundamentista junulo murdis la tiaman ĉefministron Jizak Rabin; evidente relative multaj religiaj judoj aprobis tiun murdon de homo, kiu serĉis repaciĝon kun islamanoj, pro kio post la elektoj vidvino Rabin diris, ke ŝi hontas pri sia lando.

En Turkio furore kreskas voĉoj por fundamentista partio, tiel ke ĝi eĉ povus eniri la registaron aŭ, inverse, oni povas regi kontraŭ ĝi. Kio okazis? Ĉu Turkio ne dum multaj jardekoj estis sur bona vojo al moderna demokratio, en kiu egalrajteco kaj toleremo estas pli gravaj ol religio? Sed nun ekzemple ankaŭ en Germanio frape multiĝis surstrate tiuj junaj turkinoj, kiuj portas kapotukojn kaj ĝismaleolajn vestojn; klara signo de kreskanta fundamentismo kaj rifuzo de okcidentaj valoroj de l' gastlando.

Certe, islama fundamentismo ekde la revolucio en Irano estas la plej okulfrapa, sed tiu ĉi tendenco reiri ĝis malluma mezepoko troviĝas ja ne nur en islamo. Ni memoru, ekzemple, ke reage al la 2a Vatikana Koncilio estiĝis en la romkatolika eklezio forta fundamentisma movado. Unu el la kialoj sendube estis, ke la koncilio forigis multajn emociajn elementojn en liturgiaj ceremonioj, ke entute la reformintoj emfazis pli multe racion, konforme al ĝenerala evoluo de la okcidentaj kulturo, scienco, edukado kaj socio. Tiun ĉi perdon de emocio, simbolismo kaj mistiko (al kiu apartenas ankaŭ uzado de latina lingvo, nekomprenata, kio donas al liturgio ion sekretan) priplendis ne malmultaj katolikoj. Fine la romkatolika eklezio ricevis novan ĉefon, kiu baldaŭ montriĝis ege konservativa; ja eble oni povus karakterizi Johanon Paŭlon 2an eĉ fundamentista...

En kristanismo, ĝenerale la oficialaj eklezioj dum la jarcentoj iĝis pli kaj pli raciemaj. Reveno de fundamentismo pro tio manifestiĝas ofte en sektoj; tiuj tamen ne estas tiom influhavaj, tiel ke en kristanaj landoj la ŝtata politiko restas relative sendependa de religio.

Tamen, en ekskomunismaj landoj refortiĝis religioj antaŭe subpremitaj - kaj kutime ili montriĝis sufiĉe fundamentismaj. Simile en aliaj grandaj religioj regas tiu ĉi tendenco kaj ofte kondukas al fanatikaj armitaj bataloj kaj eĉ militoj, ekzemple sur la hinda subkontinento. Ankaŭ en Hindio, cetere, en la lastaj parlamentaj elektoj ja ege fortiĝis fundamentismaj religiaj partioj.

Provoka aserto Do, ni fakte povas paroli pri tutmonda - aŭ tutreligia - fenomeno: Fundamentismo kvazaŭ fariĝas nova universala religio! Provoka aserto, eble, sed bedaŭrinde multaj faktoj apogas ĝin, kiel ni vidis supre. Sendube fundamentismo floras aparte bone en landoj, kies loĝantaro ne estas tre klerigita, sed ne nur, kiel montras la ekzemplo de Israelo. Ankaŭ en multaj kristanaj landoj civitanoj estas ĝenerale kleraj, sed ŝajne racio - bazo de kleriĝo - sola ne sufiĉas al homoj. Ili volas havi siajn simbolojn, mistikon kaj do religion; se ili ne trovas tion en tradiciaj religiaj organizaĵoj, ekzemple kristanaj eklezioj, ili serĉas kontentigon emocian aliloke, en kvazaŭ religiaj organizaĵoj, sektoj kaj aliaj grupoj aŭ movadoj, kiel ekzemple spiritismo en Brazilo. Ne hazarde en Eŭropo furore kreskas tio, kion oni moderne nomas esoterismo, kio tamen neniel estas sistema doktrino sed simple konglomeraĵo el plej diversaj religiaj kaj superstiĉaj elementoj. En Germanio, ekzemple, tiu ĉi esoterismo konkeris jam konsiderindan merkaton kaj fariĝis ekonomia faktoro.

Retroiro al teokratio?

Nu, kiam tiaj aferoj restas en privataj sferoj, neniu povas kaj rajtas kontraŭi aŭ eĉ malpermesi ilin. Sed kion pensi pri tiuj ŝtatoj, en kiuj fundamentismo re1igia iĝis jam bazo de regado? Ĉu eble duondemokratioj eĉ retroiros al teokratio? La timo estas, ke fundamentismo montriĝas danĝera instrumento en la manoj de senskrupulaj politikistoj, kiuj semas ĝin kaj rikoltas poste ties fruktojn, ekspluatante homajn sopirojn kaj bezonojn kontraŭ vere tutmonde necesa racio kaj prudento de l'homaro. Stefan MauL

Hosted by www.Geocities.ws

1