Nobla Sennaciulo

N 0 B L A

S E N N A C I U L 0

Hebreoj estas ja fakte sennaciuloj. Sed multaj ne estas tiaj spiritaj. Pliparto el ili revas pri restarigo de hebrea nacio en iu Palestino. Aliaj fariĝis ŝovinistoj el la nacio en kiu la hazardo naskigis ilin. Zamenhof ĉiam superstaris tiujn aĉe etajn ideojn. Li volis esti nur homo, ne naciano. En sia ruslingva libro, kies titolo estas Hilelismo, laŭ la nomo de la profeto Hillel, li klarigis sian penson pri tio. Subsignante tiun verkon per la du latinaj vortoj "Homo sum" (mi estas homo) li sufiĉe precize montris la esencon de sia penso. Mi estas homo, nur homo, ne iu ajn naciulo. Jen la bazo mem sur kiu ripozas la Zamenhofa etiko; jen la deira punkto de lia agado kaj vivcelo.
En 1914, petite partopreni kunvenon por fondo de Hebrea Ligo, li skribis al la organizantoj : "Mi mem bedaŭrinde devas stari flanke de la afero ĉar laŭ miaj konvinkoj, mi estas "homarano", kaj mi ne povas ligi min kun celado kaj idealoj de speciala gento aŭ religio. Mi estas profunde konvinkita, ke ĉiu nacionalismo prezentas por la homaro nur plej grandan malfeliĉon, kaj ke la celado de ĉiuj homoj devas esti : krei harmonian homaron. Estas vero, ke la nacionalismo de gentoj premataj - kiel natura sindefenda reago - estas multe pli pardoninda, ol la nacionalismo de gentoj premantaj; sed, se la nacionalismo de fortuloj estas nenobla, la nacionalismo de malfortuloj estas neprudenta; ambaŭ naskas kaj subtenas unu la alian, kaj prezentas eraran rondon de malfeliĉoj, el kiuj la homaro neniam eliros, se ĉiu el ni ne oferos sian grupan memamon kaj ne penos stariĝi sur grundo tute neŭtrala. Tio estas la kaŭzo, pro kiu mi, malgraŭ la korŝirantaj suferoj de mia gento, ne volas ligi min kun hebrea nacionalismo, sed volas labori nur por interhoma justeco absoluta..

Hosted by www.Geocities.ws

1